Выбрать главу

Lastatempe aperis kelkaj interesaj originalaĵoj de la Nederland- ano Wouter Pilger, kies tradukaĵoj estas tamen pli konataj. (c) Brazilaj Verkistoj: En Brazilo, la ekzempla kultura vivo en- landa montriĝis pozitiva por la elkresko de originalaj poetoj. La unua periodo de la brazila skolo estis profunde influita de la Buda- peŝta Skolo, kaj konsistis ĉefe el tradukantoj. Inter tiuj elstaras la pioniro Francisco Valdomiro Lorenz. Nuntempe ankoraŭ tre influita de la Budapeŝta Skolo estas sendube la elstara tradukanto L. H. Knoedt (li tradukis el Castro Alves, 1959), dum ĉe la aliaj la skota influo estas pli sentebla, eble tamen tra Baldur Ragnarsson, kiu, se li ne havas ilian sangbolan temperamenton, tamen havas analoge imagriĉan lingvon.

De la brazila advokato Sylla Chaves (1929- ) aperis en 1959 la poemlibro Animo Prisma. Per elektitaj stilrimedoj, li kreas aktua- lan poezian mondon, kiu ne estas senkarna kaj minimuma, kiel ĉe la eŭropaj verkistoj, ĉefe skotaj, sed male riĉa je sango, kun forta ten- denco al barokeco, ne manierisma, sed karaktera kaj instinkta. En 1970 aperis lia Por pli Bona Mondo, kun valoraj eseoj, tradukaĵoj, originalaĵoj (i.a. la unuaj du kantoj de la ampleksa poemo Homara Epopeo ).

Geraldo Mattos (1931- ), esperantisto ekde 1949, ekverkis en 1951. En 1953 aperis lia ankoraŭ nematura originala poemo La Tento de Junulo, en 1959 poemetaro Miniaturoj, kaj en 1967 lia impona Arĉoj, sekvata de Ritmoj de Vivo, 1968. Li verkis ankaŭ teatraĵon kaj novelon. Mattos estas pasia poeto: lia animbrulo impetas el ĉiu verko el sub la teknike elstara forma vestaĵo. Kiel bone li sciis pri- trakti la juvelojn de momenta impreso en Miniaturoj, same bone li aliris pli kompleksajn temojn, kiujn li analize malvolvas per impuls- ema simpatio kaj rimarkinda tekniko, kiu neniam kovras mankon de inspiro. Liaj lastaj verkoj malkovras plene maturan poeton, kies signifo por la Esperanta kulturo estas ankoraŭ ne taksebla.

Aperis ankaŭ verketo el 14-silabaj sonetoj, Monosilaboj, 1967, de Diderto Freto. Temas pri brila sed evidente senfutura ekzemplo de teknika virtuozo.

6.8.1.5 Postefikoj de la Budapeŝta Skoio. —

(a) La Situacio en Hungario: Pri la situacio de la Esperanta lite- raturo en Hungario ni jam aludis. La majstroj ankoraŭ laboris, sed dum longa tempo devis silenti. Krome, malaperis Literatura Mondo kaj ĝia eldonejo, kiuj estis la spirita kaj materia centroj de la Skolo. Feliĉe, ekde 1961 aperas valora kultura revuo, Hungara Vivo, kiu sukcesis arigi ĉirkaŭ si ne nur la malnovajn majstrojn, sed ankaŭ novajn fortojn. E1 tiuj novaj fortoj elstaras la juna poeto Vilmos Benczik.

La Situacio en la Slavaj Landoj: En 1962 aperis la verkoj de la Bulgaro Ivan St. Georgiev, en Provo Alfronti la Vivon, kiu fakte frontas temojn iom leĝerajn, sed kun verve interesa stilo, kiun W. Auld nomas ,,gaja kapriolemo".

Ankaŭ de Sovetunio venis voĉo: temas pri la kolekto el poemoj de Aleksandro Logvin (ps. Liljer), en Sur la Vivovojo, 1964. Log- vin, kies verkoj jam aperis antaŭ la Dua Mondmilito, estis, unue, poeto ligita al la tiamaj skoloj. Li evoluis stile kaj enhave, tiel ke nun la stilo de liaj verkoj elstaras per la atingita formala fajneco dank' al pacienca laboro de fajlado kaj daŭra versopolurado. Liaj temoj estas faktoj de la propra vivo (kiu estis plenplena de ma]ĝoj- igaj kaj penigaj eventoj), la amo por la propra patrio (Ukrajno), kaj malamo por la invadintaj nazioj. Tre oftaj estas liaj verkoj inspiritaj el la plej pura lirikeco, kie la aŭtoro uzas neklasikan metrikon.

La pola jurnalisto Walerian Wlodarczyk aperigis en 1965 sian poemvolumon Mia Mio. Temas pri debuta verko, kie la aŭtoro abun- de elverŝas apenaŭ prilafcoritajn sentojn kaj emociojn, el propra in- timo. Poezia (enhava kaj teknika) maturiĝo estas probablaj, ĉar la aŭtoro ne malhavas talenton. Li kunlaboris regule el la polaj Espe- rantaj revuoj.

La Ĉehoslovaka Skolo: La dummilitaj kaj postmilitaj tempoj en Ĉehoslovakio ne estis favoraj al Esperanto. Nur de antaŭ relative malmulte da tempo reaperas verkoj kaj revuoj. Krom, kompren- eble, Miloŝ Lukŭŝ kaj Tomaŝ Pumpr, el kiuj la unua ankoraŭ aktivas traduke kaj originale, la ĉehoslovaka skolo montriĝis ankoraŭ vi- vanta, kvankam ĝi povis ĝis antaŭnelonge nur tre malmulton eldoni enlande. Libroforme aperis la originalaj poemoj de la ĉeha instru- istino Eli Urbanovŭ (1922- ): Nur tri Kolorojn, 1960. Ŝi estas since- ra, intimmalkovra poetino, kun varma erotika sento, kiu bolas sub elegantaj, formperfektaj poemoj, kun lirikeca percepto, per kiu ŝi malvolvas siajn temojn.

Libroforme aperis ankaŭ la poeziaj verkoj de la edzo de Eli Ur- fcanova, Ŝtefo Urban, muzikprofesoro kaj komponisto (1913- ), kiu muzikigis multajn poemojn de la fcudapeŝtaj kaj skotaj poetoj. Li kunlaboris en Esperanto en Skctlando, Norda Prismo kaj Heroldo. Liaj poemoj aperis en Nova Ezopo, 1CG1. Temas pri satira kaj saĝin- strua poemetaro pri homaj malfortoj kaj malvirtoj, kiujn la aŭtoro pikas metafore per modernproblemaj bestoj kaj per la vivigo eĉ de ĉiutagaj objektoj. Li verkis ankaŭ novelojn.

A1 ili kuniĝas multaj aliaj aŭtoroj, kies verkoj aperis en la ĉefaj postmilitaj Esperantaj periodaĵoj, kaj parte, ankaŭ en Espe- ranta Antologio, 1958. Elstaras Karolo Piĉ (1920- ), ĉeĥa libroten- isto, kiu abunde verkis originale. Rimarkinda estas ankaŭ JiH Kofinek (1906- ). Li verkis originale kaj traduke, kaj ĉe li kuŝas multaj neeldonitaj manuskriptoj. Ekde 1950 li kunlaboris en pluraj periodaĵoj. Atentindaj estas ankaŭ la verkoj de la ĉeĥa aktorino Eva Seemannovd-Suchardova (1920- ), kiu verkis plurajn poemojn kaj aktoris en „La Verda Ĉaro de Julio Baghy". Poemojn originalajn kaj tradukitajn prozaĵojn verkis Jana Cichova (1923- ). Jozko Stanek estas citinda, ĉar li estis premiita dum Belartaj Konkursoj. (ĉ) Latinidaj Poetoj: De la franca komercisto Lucien Jacques Thevenin (1891-1962), esperantisto ekde 1907, aperis la poemkolekto La Vana Kanto, 1947. Liaj lirikaĵoj estas simplaj, naturinspiritaj, ofte kun belaj metaforoj, kaj, kelkfoje, kun taŭge simpla, sed im- presa lingvo. Li neniam falas en manierismon aŭ sentimentalecon, ĉar li scias ellabori siajn temojn. Li esprimas la intimon de la natu- ro, kiun li rigardaskun ankoraŭ idiliaj okuloj.

Ankoraŭ tre ligita al la temoj kaj al la formoj de la Dua Periodo estas la belga tradukisto, nun loĝanta en Svislando, Claude Pircn (1931- ), kiu lernis Esperanton en 1945. Li estis premiita en la Bel- artaj Konkursoj. Liaj poemoj aperis grandparte unue en Belga Es- perantisto, poste ankaŭ en aliaj periodaĵoj.

En la lastaj tempoj aperis ankaŭ du francaj poetoj kaj eseistoj, Michel Duc-Goninaz kaj Paul Lobut, kies verkoj aperis ĉefe en pe- riodaĵoj. Unu el la plej gravaj perdoj estis la malapero de la his- pana-kataluna poezia skolo pro la sekvoj de la hispana civila milito. Pluraj poetoj elmigris, sed, maljuniĝintaj, ne plu verkis (ekz. J. Mangada-Rosenorn, J. Grau-Casas). Aliaj ekaktivis ĝuste ekster- lande, kiel la hispana, nun meksikia, profesoro pri atomfiziko kaj moderna fiziko Juan de Oyarzabal-Orueta (1913- ), kiu lernis Es- peranton en 1954 kaj verkis originalajn poemojn. Lastatempe tamen ekaperis la unuaj postmilitaj tradukaj eminentuloj kaj poetaj voĉoj ankaŭ en Hispanio. Inter la ĉi-lastaj, estas menciindaj Saluador Gumŭ kaj Gabriel Mora-i-Arana, kies verkoj aperis en pluraj nun- tempaj revuoj.