En Argentino nun aktivas originala poeto, eble pli fama pro siaj tradukaĵoj: Diego Selso (ps. de Adan Hrynkiewicz), kies Kelkaj Strofoj aperis en 1963. En 1966 aperis kroma originalaĵo: En la Fla- moj Voluptaj de 1'Amo.
(d) Aliaj: Poeto, kiu trovas sian inspiron en la naturo, estas la Ne- derlandano Anton H. Leenhard, kies malgranda sonetaro Somera Simfonio aperis en 1970. Li estas poeto senpere lirika, kun tre fra- gilaj temoj. Estas atentinde, ke lia libroforma poemaro ne estas re- prezenta: li verkis multe pli valorajn poemojn, kiuj aperis dise en la Esperantlingva gazetaro. Lastatempe aŭdiĝis nova voĉo: Miozoto, de Benita Kdrt, 1970.
Proleta Skolo. — Unu el la plej gravaj perdoj de la Esperan- ta literaturo estas la malapero de la iama proleta skolo. Parto mal- aperis sub la stalinisma reĝimo (ne nur en Sovetunio), parto mal- aktiviĝis en Okcidento sekve de la politikaj kaj sociaj kondiĉoj, kiuj kondukis la iamajn revoluciajn fortojn al ĉiam pli grandiĝanta inte- griĝo en la burĝan socion.
Ne tute malaperis, tamen, proletaj poetoj. Tiamaniere, en Sovet- unio elstaras la poeto K. Gusev, kiu multe tradukis kaj verkis ori- ginale. Rimarkinde kontribuis al la Esperanta literaturo, tamen ĉefe per tradukoj kaj eseoj, la Uzbeko Petro Poliŝĉuk. Oni ne rajtas for- gesi la bulgaran poeton Canko Murgin, kies Kantoj por la Paco ape- ris en 1955. Ankaŭ de la Ĉino Armand Su aperis multaj elĉinaj tra- dukaĵoj, kaj pluraj originalaj poemoj, kiuj ofte pritemas reeĥe la tutmondajn batalojn de la laborista klaso kaj de la koloniaj popoloj.
Itala Skolo. — En Italio aperis pluraj verkistoj, aktivaj sur poezia kaj proza kampoj, kiuj, almenaŭ parte, unuiĝis en la litera- tura grupo „La Patrolo", kun propra, modesta sed ambicia organo Literatura Foiro. La fondintoj de ,,La Patrolo" estas la poeto Nico- lino Rossi, la prozverkisto kaj poeto Giorgio Silfer kaj la poeto Gau- denzio Pisoni. Aliaj membroj aliĝis poste. E1 la hodiaŭaj poetoj el- staras sendube Nicolino Rossi, kiu verkis sufiĉe abunde, kaj en la lastaj jaroj maturigis sian stilon kaj sukcesis verki modele elegan- tajn poemojn. En Italio, ĉi-periode, aktivas poezie ankaŭ Mario Sola, L. L. Tadolini, Vincenzo MuseUa, k.a.: iliaj verkoj, el kiuj plu- raj estas tradukaj, aperis en kelkaj revuoj, i.a. en Esperanto kaj L'Esperanto. Valora poetino montriĝis la eseistino kaj novelistino Clelia Conterno-Guglielminetti, kies originalaj poemoj aperis en Eta Vivo, 1970.
Japana Skolo (dua generacio). — Inter la unuageneracia kaj la duageneracia Japanaj Skoloj ekzistas neniu hiato: temas vere nur pri kronologia divido. Fakte, ankaŭ dum ĉi tiu periodo aperis verkoj de la nun plenmaturaj majstroj Ossaka kenji (1888-1969) kaj Ito saburo (1902-69), ambaŭ antaŭnelonge mortintaj. La aliaj poetoj cititaj supre ankoraŭ aperigas verkojn. Sed kelkaj novaj vo- ĉoj aŭdigas sin sur la japana scenejo, tre personaj, unuflanke, sed tre komunkarakterizaj, aliflanke, tiel, ke nun vere montriĝas, ke temas ja pri aparta skolo.
Unu el la plej rimarkindaj modernaj poetoj kaj verkistoj estas Miya- moto masao (1913- ), kiu multe kaj kompetente tradukis, aperigis ankaŭ prozajn kaj poeziajn originalaĵojn, kaj laboris sur lingva kampo. Liaj originalaj poemoj aperis dise en japanaj kulturaj re- vuoj kaj en Invit' al Japanesko, 1971.
Originalajn poemojn en ĉi-periodo aperigis ankaŭ Nakamura tazuo (ps. Teruo Mikami: 1911- ), esperantisto ekde 1929, redak- toro de Oomoto ekde 1952, pli konata kiel esperantologo kaj scienc- verkisto. Plej lasta aperis sur la belartkonkursa kampo la talenta kaj promesplena Kuroda masayuki kaj la tre aktiva kaj plurfaceta verkisto Ueyama masao.
Nova poeto elpaŝis kun propra verkaro (originala kaj tradukita) en 1971: Landlimo jam Pasis. . . ., hajkaro de Yamada tempu.
Citinda estas la atenta flego, kiun ricevas la tradicia japana li- teratursento. Tiurilate elstaraj estas la anoj de la ,,Hajkista Klubo", kiu ĉiujare aperigas libreton, kun valoraj verkoj. En 1967 aperis Suito '67, kun originalaj hajkoj de Tanaka sadami, Yamada tempu, Murata keinosuke, Tomita tomu, Ueyama masao kaj Miyamoto masao. En 1968 aperis tradukverko el modernaj japanaj hajkistaj poetoj. Sekvis Kvinteto '69, kun originalaj hajkoj de la supre men- ciitaj poetoj (escepte de Yamada tempu). Similaj verketoj aperas daŭre: Kapriĉo '70 (1970), kaj Nokturno '71 (1971). En 1965, sub la redakto de Nakamura tazuo kaj Miyamoto masao, aperis la antologia verko Japana Kvodlibeto, kun poeziaj, prozaj, teatraj kaj eseaj origi- nalaĵoj de la japanaj verkistoj de la unua kaj la dua generacioj. Estis preterlasitaj kelkaj el la pioniroj (i.a. Ĉif toŝio, Fukuta kun- itaro, Aguro saiiĉiro (ps. S. Aglo)), kaj granda parto de la socikri- tikaj kaj revoluciaj verkistoj, kiel Oka kazuta (Tagi-Ĝo), Koŝinaka hiroŝi, k.a.
Tiaj antologiaj verkoj, kun historia enkonduko, estas tre valoraj helpiloj por la kono de la kultura vivo de skolo: kvankam kompren- eble oni povus diskuti pri kelkaj enmetoj — kaj, ĉefe, pri pluraj ellasoj.
6.8.1.9 La Jugoslavia Skolo. — Ankaŭ inter la unua kaj la dua ge- neracioj de jugoslaviaj verkistoj ne ekzistas hiato: tiu skolo pliforti- kiĝis ĉirkaŭ La Suda Stelo, kaj en la sino de la forta landa jugosla- via Movado.
Rimarkinda poeto estas la kroata profesoro Josip Velebit (1911- ), kiu kunlaboris en La Suda Stelo, kaj verkis poemojn an- kaŭ kroate.
Atentinda estas la kultura agado de la kroata juristo Boĝidar Vanĉiki (1909-1970), kiu lernis Esperanton en 1928, sed aktiviĝis nur en 1931. Li multe tradukis, ĉefe poezion, kaj kunlaboris en Litera- tura Mondo (post la Dua Mondmilito) kaj en La Nica Literatura Revuo. Krome, li kunredaktis la revuojn Internacia Kulturo kaj La Suda Stelo. Grava estas lia traduko de La Kavo, de J. G. Kovaĉi: (1960).
De la kroata instruistino Antonija Albert (1901- ), kiu lernis Esperanton en 1956, aperis pluraj poemoj kaj prozaĵoj, ankaŭ kelkaj en La Nica Literatura Revuo, Oomoto, Monda Kulturo; ŝi partopre- nis en Belartaj Konkursoj. Ŝi estas interesa eksperimenta poetino: la poemoj havas matematikan strukturon, kiu geometrie povas kun- ligi la okulojn (do la formsenton) kun la sento poezia.
En 1969 aperis la poemkolekto Maristo Surmaste de la ju- goslavia poetino Vesna Skaljer-Race (1911- ), kiu lernis Esperanton en 1955. Ŝiaj verkoj aperis ankaŭ en La Progreso, La Suda Stelo, k.a. Ŝi estas poetino relative lingvosimpla, kun tamen tipe virina kun-sentemo, kaj ia gracio, ĉefe en poemoj rilatantaj al naturo kaj emocio. Ŝi publikigis kelkajn poemarojn ankaŭ en la serbokroata lingvo.