Ankaŭ multaj aliaj verkistoj aktivas, pli malpli sporade kaj mal- abunde, tamen konstante: de la slovaka poeto Jan Labath (1926- ) aperis originalaj versaĵoj en La Suda Stelo; de Tibor Sekclj (1912- ), verkisto, vojaĝanto, prelegisto, kelkaj originalaj poemoj; de Tone Rogelj (1940- ), Sloveno, originalaj poemoj en La Progreso. La svisdevena dramaktorino Margarethe (Greta) Stoll (1912- ), kiu verkis ankaŭ en la serba, publikigis originalajn esperantlingvajn poemojn kaj novelojn. La serba ekonomikisto Gvozden Srediĉ (1935- ), ellerninta Esperanton en 1953, aperigis originalajn poe- mojn en naciaj kaj internaciaj Esperantaj gazetoj. De ia serba poet- ino Nedeljka Subotiĉ (1934- ) aperis originalaj versaĵoj en La Pro- greso, La Suda Steio, k.a. La kroata universitata docento Dalibor Brozoviĉ (ps. Bo Zoroviĉ, 1927- ) verkis plurajn originalajn po- emojn, sed li estas pli konata pro siaj tradukoj el la kroata, serba, makedona kaj pro siaj prilingvaj artikoloj, kritikoj kaj recenzoj en La Suda Stelo.
Tre interesa verko estas ReeŬoj — Jugoslavia Poemaro, aperinta en 1961, kun la antaŭparolo kaj sub la redakto de Marinko Gjivoje. Tiu verko prezentas poemojn de 19 poetoj jugoslaviaj de la unua kaj de la dua generacioj.
6.8.2 Prozo
Ĉefaj ankoraŭ Aktivaj Verkistoj de la Dua Periodo. — Aperigis siajn plej maturajn prozverkojn post la Dua Mondmilito la Hungaro-Svedo Ferenc Szildgyi, pri kies novelaroj kaj romaneto ni jam parolis. Ankaŭ la Franco Raymond Schwartz pluverkis, kaj kronis sian karieron de prozverkisto per la majstra romano Kiel Akvo de VRivero, 1963. De Stellan Engholm aperis postmilite ro- mano (Vivo Vokas, 1946). Lia graveco estas rimarkinda, ĉar dum- milite li aperigis en la neŭtrala Svedio literaturan revuon, Ma'gran- da Revuo (1943-1952), kiu longe estis la sola kunligorgano de la tiutempaj Esperantaj verkistoj. Aperis krome aŭtobiografia romano de la hungara Judo T. Ŝvarc, 1965, noveloj de la Polo Jean Forge (Fethke), 1961, kaj aŭtobiografio de la Bengalo Lakshmiswar Sinha, 1966.
E1 la proletaj prozverkistoj aktivas ankoraŭ la Bulgaro Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin).
La Angla Prozverkista Skoto. — Ekster la fluo de la Hun- gara kaj de la komenciĝanta Skota Skoloj aperis du romanoj. La unua, publikigita en 1946, estas romaneto de angla junulo, Donald Muns, kiu verŝajne verki? por samaĝuloj: Londonanidoj. La dua, de la Usonano James Denton Sayers (1888-1957), estas Invito al (ĵielo, 1949. Ĝi estas fikcia rakonto pri flugo al Marso, kun kiu plektiĝas krudaj filozofiaj temoj, kiuj ne tre kongruas kun la fikcia parto. En 1949 aperis la verko de la Svis-Anglo Cesare Rossetti (1902- 1950), Kredu min, Sinjorino!, aŭtobiografia romano pri lerta vagan- ta potvendisto, skribita en tre vigla kaj vivanta lingvo.
En 1946 venis faciltona, sed interesa novelkolekto de Mason Stuttard, La Virineto en Bluo, en simpla sed ĉarma lingvo.
John Islay Francis, unu el la Kvaropanoj, aperigis en 1960 la no- velaron Vitralo. Francis havas talentan rakontkapablon. Lia ĉeftraj- to estas ironio, per kiu li objektive analizas ekstremajn ekzemplojn de homaj kutimoj kaj sintenoj. En la noveloj, kie ironio ne estas la ĉeftrajto, li verkas realisme, kun forta, kvankam ne ĉiam bone per- ceptebla sento de kompato.
Reto Mario Rossetti aperigis novelkolekton: El la Maniho, 1955, kie li prezentas skizojn en vigla kaj riĉe esprimpova familiara stilo, ŝuldata al lia speciala lingvotalento. Liaj noveloj estas plejofte ski- zoj, momentaj okulkaptoj de okazaĵoj, sen granda malvolviĝo de la temo: la tuta surpriza faktoro en ili estas la lingvo.
La poetino Marjorie Boulton aktivas ankaŭ sur proza kampo. Ŝiaj prozaĵoj aperis en Dekdu Piedetoj, 1964, kaj en la novelkolekto
Ofciuloj, 1967. Ŝi estas plenmatura verkistino, kun akra analiztalento, kiun mildigas la kompata sento kaj ia simpatiplena — aŭ humura — aŭtorpartopreno.
Premiita por noveloj estis la angla ŝtatoficisto Richard John French (1883-1959), kiu lernis Esperanton en 1939. Liaj noveloj estas mildaj rakontoj, kiuj analizas la homan kondiĉon amrigarde.
Aperis ankaŭ noveloj de Tom Frazer kaj de Victor Sadler, kies eks- perimenta prozo vekis multe da atento en la esperantistaj kulturaj revuoj.
6.8.2.3 Noveloj kaj Sk^zoj. — La norvega filologo Johan Hammond Rosbach (1921- ), esperantisto ekde 1938 kaj kunlaboranto de Norda Prismo, elpaŝis en 1951 per la novelaro Bagatelaro, post kiu sekvis Homoj kaj Riveroj, 1957; La Mirinda Eliksiro, 1968, kaj Disko, 1970. La novelojn de Rosbach kunligas plejofte komuna rakontfad- eno, kiu servas kiel preteksto por la fikcia rakonto. Kelkfoje tamen la manko de preciza tema malvolviĝo malutilas al la strukturo de la rakonto: tial estiĝas ne tiel sukcesaj libroj, kiel lia lasta. Lia lingvo estas simpla, familiara, neniam patosa aŭ iel perforta.
De la pola verkistino Julia Pioro aperis novelkolekto El Tero kaj Etero, 1964, kun simbolaj noveletoj, kies temaro neniam realisme konkretiĝas, sed trovas prezenton, disvolviĝon kaj formon en meta- fora kaj simbola atmosfero.
En 1965 aperis la amuz-satira noveiaro Tiaj ni Estas de la Hun- garo Sandor Bako, kiu loĝas en Usono. Citinda estas ankaŭ la no- velkolekto de la Finno Eija Salovaara, Kie Boacoj Vagadas, 1967; ĝi pritraktas okazaĵojn fikcie lokitajn en la lapona parto de Finn- lando.
Kelkajn, parte ankaŭ valorajn novelojn sociverismajn aperigis la Italo Sen Rodin, ĉefe en Monda Kulturo. Rimarkindaj estas la noveloj de la ĉeĥa poeto Ŝtefo Urban: li estas verkisto plurgama, kun talentaj observo- kaj priskribokapabloj. Liaj noveloj estas ofte delikataj lirikaj teksaĵoj sur forte sugestia rakontframo. De la Bel- go Albert Samyn, kiu aktivis ankaŭ traduke, aperis kelkaj origina- laĵoj. Kun intereso oni legas la novelojn de la Aŭstrino Jolanthe Leser (1910- ), kies persontonaj, homecaj noveloj aperis plurrevue.
De alia Aŭstro, Stefan Zodel (1898-1963), industrioficisto, aperis valoraj noveloj, rakontoj kaj eseoj. Li verkis ankaŭ romanon, Sen- konsila Amo, 1956, kiu tamen neniam aperis. Liaj noveloj estas kamparetosaj kaj montarpritraktaj. Riĉa estis la rakontfantazio de hungara mezlerneja instruisto Laszlo Boti (1914-1962), kiu aperigis sian prozon ĉefe en periodaĵoj. En la lastaj jaroj ekaperis origina- laĵoj de alia Hungaro: A. Szabo. Ankaŭ de la talenta polo Jerzy
Supre maldekstre: Per Vojaĝo al Kazohinio Sandor Szathmari radioskopiis la nunan homan socion.
Supre: Ueyama masao alportis viglan prozan vervon el la Oriento.
Kiel Akvo de /' Rivero estas sukce- sa provo de Raymond Schvvartz — al la Esperanta prozo doni gran- dan romanon.
Grum (1933- ), kunlaboranto de La Suda Stelo kaj Norda Prismo, aperis kelkaj noveloj, kiuj promesas pli maturan daŭrigon en defi- nitiviĝinta stilo.