Выбрать главу

Novelojn kaj rakontojn publikigis la Ĉeĥo Vladimir Vana (1932- ), kiu ankaŭ multe tradukis, la Uzbeko Petro Poliŝĉuk kaj la hispanlingva Sudamerikano Carlos Wappers (en La Paperoj de Wappers, 1969). Eksperimentajn novelojn, stile ne tute maturajn, verkis la Hindo Aŝvinikumar, i.a. en Monda Kulturo. Menciinda es- tas la debuta novelo de Geraldo Mattos, La Nigra Spartako, 1955, kie li priskribas historie okazintan liberiĝan ribelon de grupo da negraj sklavoj. Plej lastatempe aperis, de Bertram Potts, la valora novelkolekto Nokto da Timo, 1971, kun verkoj maturaj kaj elegantaj. Suno kaj Pluvo, kolekto el 15 relative simplaj noveloj kaj skizoj de Gudrun RUs, aperis en 1972. Samjare aperis ankaŭ la skizaro de F. Faulhaber, Faulhaber Rakontas . . .

6.8.2.4 Romanoj kaj Rakontoj. — La plej granda hungara roman- isto estas sendube la maŝininĝeniero Sandor Szathmari (1897- ). Liaj noveloj aperis i.a. en Belarto, Monda Kulturo, La Nica Litera- t.ura Revuo kaj en la novelkolekto Maŝinmondo. En 1958 venis lia granda romano Vojaĝo al Kazohinio (jam preta en 19S8), kie li sa- tire skizas la problemojn de socio, kiu superis ĉiun psikologian ali- eniĝon, sed perdis la homan naturon. En la sino de tiu socio, tamen, troviĝas ankoraŭ aro da ,,malnovaj" homoj, kiujn la socio devas segregacii por mem ne perei. Tiuj ,,malnovaj" homoj satire simbolas la hodiaŭan homaron, sed ili akceptas ridindajn kaj nenormalajn tabuojn, dum la senalieniĝa socio estas la satira simbolo de la re- zulto de scienco por si mem, kaj ne por la homo. Alia grava verk- isto estis Jean RibUlard (1904-1962), franca majoro, kiu lernis Es- peranton en 1948. Li verkis novelon (Vagado sub Palmoj, 1956), kaj la filozofian romaneton Vivo kaj Opinioj de Majstro M'Saud, 1963. Ĉi tiu ekzotika romaneto, bedaŭrinde nefinita, vigle kaj ironie pri- skribas la vivon de azeno en aŭtobiografia formo. La azeno, inter tiel multe da instinkte kaj neracie agantaj homoj, estas la sola re- prezentanto de la vera homeca saĝo. Ribillard sciis elegante kaj vigle ĉerpi el la lingvaj latentoj de Esperanto, kreante tute perso- nan, riĉegan stilon.

La Ceho Frantiŝek Omelka (1904-1960) postlasis La Alaska Staf- eto, 1952, kiu enhavas samvolume la literature pli gravan Kaptitoj de Glacirokoj. De la dana kuracisto H. L. Egerrup aperis la romano D-ro Dorner, 1945, kiu priskribas la problemojn de artefarita fek- undigo, plektita kun historio sufiĉe nekredebla, plena de hazardoj. De Margid Thoraeus-Ekstrdm venis en 1967 Brilo de Fantomo, ra- kontkolekto kun komuna fadeno pri la kampara bienvivo en Svedio. De la Svedo Karl Lundqvist aperis la amuza, literature senpretenda kriminalromaneto Ferio kun la Morto (2-a eld. 1962), kaj de lia samlandano Ernst Olsson romanecaj biografioj pri Sankta Birgitta, von Linne kaj Nobel en Kredo, Floroj, Dinamito, 1961. Alia Svedo, F. T. Lundqvist (1882-1965) publikigis la rakontkolekton ŝipestro Rakontas, 1962. Aŭtobiografiajn verkojn sen literaturaj pretendoj aperigis Jo van Hemert-Remmers: Sur Insulo Malproksimat 1957 (pri la vivo en indonezia koncentrejo sub la japana regado), kaj la Finno E. Rasku: Iu Finna Infanaĝo, 1969. Aperis ankaŭ Vojaĝimpre- soj de Egipto tra Eŭropo kaj Azio per Esperanto, de D-ro Nassif Isaac, 1967.

Itala Skolo. — La ĝis nun plej konata prozistino estas la torina instruistino Clelia Conterno-Guglielminetti (1915- ), kiu kunlaboris al pluraj kulturaj gazetoj. Ŝiaj noveloj estas verve verki- taj, kaj ŝia sugestia talento, al kiu ŝi ofte kunigas piketan ironion, igas ilin tre personstilaj. Ŝi verkis ankaŭ multnombrajn kaj valo- rajn eseojn kaj studojn.

De la itala verkistino Lina Gabrielli aperis la prikongresa roman- eto, romantikeca, La Kombilo, 1962, kaj kunlabore kun A. Goldoni, la porjunula rakonto Bill kaj la Lazuraj Okuloj, 1964. Inter la ĵus aperintaj „patrolanoj", interesaj estas la originalaĵoj de Giorgio Silfer, kiun distingigas atenta realisma observokapablo. Ili aperis en Literatura Foiro.

Japana Skolo. — En 1967 aperis la romanecaj biografioj de japanaj artistoj en Pri Arto kaj Morto, de la klera japana literatur- isto Miyamoto masao (1913- ). Du interesaj novelaroj de la nov- generacia verkisto Ueyama masao malkaŝas al ni la ekziston de tiu vigla, verva, skizema aŭtoro: liaj novelkolektoj estas Ne Grimacul, 1967, kaj Pardonon!, 1970.

Sporade aperintaj estas la literature valoraj noveloj de Konisi gaku (1934- ), kiu en 1971 eldonis kolekton el 5 noveloj sciencfan- taziaj La Kosmoŝipo „Edeno n-ro 5". Prinotinda estas la virinmova- da aktivulino Kita satori (1923- ), kiu ekverkis en Esperanto antaŭ proks. 20 jaroj, kaj menciinda ankaŭ la beletristika laboro de Huku- ta masao.

Jugoslavia Skolo. — De Ante Grgurina aperis amuzaj, spritaj noveloj, parte aŭtobiografiaj, en ĉe Doktcro, 1958. La jugoslavdeve- na Danino Zora Heide aperigis la novelaron Ni Homoj en 1970. Ŝi ĉerpas sian rakontmaterialon el siaj rememoroj pri la jugoslaviaj nacia etoso kaj tradicia spiritvivo. Ankaŭ Tibor Sekelj iĝis konata kiel sporada rakontverkisto. Du Noveloj de Branko Radakovic ape- ris en 1955, samjare ankaŭ la novelo de Bozidar Trudiĉ, Provinca Gastejo. Noveloj lertastilaj kaj observoriĉaj aperis el la plumo de la jugoslavia ĵurnalisto Zeljko Takaĉ (1927- ), kiu lernis Esperan- ton en 1947. Kelkajn prozaĵojn, sufiĉe interesajn, verkis la poetino Margarethe (Greta) Stoll.

6.8.3 Teatro

Hodiaŭa Situacio. — La situacio de la Esperanta teatro estas multflanke malkontentiga. Se ni nuntempe posedas plurajn valorajn verkojn, kiuj tamen ne estas ankoraŭ kompareblaj al la nacilingvaj ĉefverkoj, se pluraj trupoj el profesiaj aktoroj nun programas an- kaŭ en Esperanto kaj, se en la lastaj jaroj aperis multaj elstaraj teatraj tradukaĵoj (el Sartre, Shakespeare, Vildrac, Sofoklo, Mo- liere, Pagnol, Machado de Assis, ktp.), tiam la originala teatra verk- ado sen videblaj kialoj lamas.

Verkoj aperintaj. — E1 la aŭtoroj de la dua periodo, verkis porteatre ankaŭ Julio Baghy kaj Jakob D. Applebaum. Pri iliaj ver- koj ni jam parolis.

En la moderna Skota Skolo por la teatro laboris WUliam Auld, kiu en sia volumo Unufingraj Melodioj, 1960, aperigis la versdra- mon Kvazaŭ Birdoj Konstruas. Temas pri teatraĵo interesa, en trafa kaj konciza, eleganta kaj klasika lingvo, sed eble ne sufiĉe drameca por la scenejo. Ankaŭ de la brazila verkisto Geraido Mattos aperis la 4-akta versdramo Ivan VI, 1953, en tre romantika, jam tiutempe interesa, kvankam nematura lingvo.

Elstaraj estas ankaŭ la teatraj verkoj de Marjorie Boulton, kiu kolektis ilin en Virino ĉe la Landlimo, 1959. Ŝiaj multgamaj verkoj iras de la humura ŝerco, farso aŭ amuza unuaktaĵo, tra la ĉefe ho- diaŭ valoraj radiodramoj, ĝis pli ambiciaj kaj ampleksaj versdramoj. E1 tiu kolekto 3 verkoj estis surscenigitaj. Unu (Maneken-Parado) eniris la repertuaron de IAT.