Выбрать главу

Amuzajn komedietojn verkis multaj aliaj aŭtoroj. De kiam ekz- istas la drampremio de la Belartaj Konkursoj, ankaŭ radiodramoj estas pli ofte verkataj, kaj la nivelo de la unuaktaĵo plialtiĝis. Ni ri- markas i.a. la verkojn de Emilija Lapenna kaj de Albert Samyn.

Teatraĵeton verkis ankaŭ la Franco Pierre Deiaire, L'Edelvejso kaj la tri Vagabondinoj, 1963, kaj la Meksikano Frcmcisco Azonn, Adamo kaj Eva, 1954, ambician dramon en tri aktoj. Dum 1971 en Danio aperis kvar verketoj diversgrade interesaj: la psikologia dra- mo de Bukar, La Reto (prezentita en Parizo dum novembro 1971), la simplaj skeĉoj de Zora Heide, Ni Komedietas .. ., la 4 unuaktajoj de E. V. Tvarozek, Ni Ludos Teatraĵojn kaj la tri komedietoj de Marjorie Boulton, Ni Aktoras... Tiuj eldonoj celas plialtigi la ni- velon de programoj en la grupoj, kaj fakte sukcesas provizi aktor- emulojn per interesaj originalaĵoj.

6.8.4 Satiraj Verkistoj

Aro da aŭtoroj verkis proze kaj poezie, parte por tutsimple amu- zi la legantojn, parte por satiri pri homaj febloj, en kelkaj kazoj por elvivigi siajn kompleksoĵn. Estas fakto, ke multo, kio ekzistas en la Esperanto-Movado, same kiel en la mondo ĝenerale, povas inspiri ŝercemulojn. Satiraj verkoj povas rilati al homaj malfortoj ĝenerale, aŭ celi ekskluzive difinitan socian grupon, en nia kazo la Esperanto- Movadon, pli precize: kelkajn ĝiajn objektive negativajn aspektojn, aŭ fenomenojn, kiujn la aŭtoro mem, pro sia propra subjektiva star- punkto, emas kritiki.

A1 la unua grupo apartenag la epigramecaj verketoj de la Ger- mano Stefan Maul, aperintaj en Po-emoj, 1968, kaj en Germana Es- peranto-Revuo. Ankaŭ Adolf Sproeck, kies satiroj aperis en La Skurila Libro, 1968, estas tiaspeca verkisto. En landaj gazetoj la Ar- gentinano Ruben Feldman-Gonzalez aperigis humurajn noveletojn. Sporade verkis tiukampe ankaŭ la Italo Ademaro Barbiellini-Ami- dei kelkajn bonajn noveletojn, kiuj aperis en UEsperanto.

Povas okazi, ke la lingvo mem prezentas amuzajn, ĉar dusigni- fajn, kunmetaĵojn. La serĉo de tiaj vortoj, kaj ties kunligo en pres- kaŭ superrealisma teksto, kie ĉefis tamen ne ia ideo, sed nur lingva esprimvolo, estis la fako de Mefi(s)tofUo, kiu aperigis siajn elpens- aĵojn en Germana Esperanto-Revuo. Tiaspecaj verkistoj troviĝas en ĉiuj landoj. Literaturajn pastlĉojn satircele verkis iu franca verk- isto, kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Henri Baupierre (1918- ), laŭ- dire ĝardenisto. Li publikigis siajn pastiĉojn en Specimene, 1962, kie li serĉimite aperigis poemetojn kaj noveletojn en la stilo kaj kun la kutimaj temoj de pluraj verkistoj, tamen laŭ alekstreme tiritaj apartaĵoj, por efikigi la satiron. Li aperigis ankaŭ novelojn. Tute alispeca estas la germana aŭtoro Kanguruo, kiu en 1967 aperigis en Germana Esperanto-Revuo serion da satiroj pri apartaj ecoj de la Esperanto-Movado. Libroforme, aperis kelkaj pecoj en la broŝuro Kiel (Mal)venkigi Esperanton, 1968. Iom analoge verkas, kvankam ne tiel morde, kaj ĝenerale preskaŭ ĉiam pri lokaj kaj landaj mo- vadaj problemoj, la Italo Ermigi Rodari (ps. Ermes), kies paĝoj aperas regule en L'Esperanto. En 1970 aperis la ilustrita kolekto el maldecaj anekdotoj kaj spritaĵoj de Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo.

6.8.5 Kulture Gravaj Verkistoj

Estas praktike neebie listigi ĉiujn, kiuj verkis prilingve aŭ pri- science en Esperanto. Kelkaj tamen estis rimarkindaj stilistoj, kaj riĉe kontribuis al la evoluo kaj firmigo de la lingvo.

Multaj, kiuj ankoraŭ nun verkas, komencis jam antaŭ la Dua Mondmilito. Inter ili la unuan lokon okupas Kalocsay, kiu ankoraŭ nuntempe abunde tradukas kaj prilingve verkas. La samon oni po- vas diri pri Gaston VVaringhien. Pri li, tamen, konvenas aldoni, ke liaj plej gravaj verkoj prilingvaj kaj tradukaj aperis ĝuste post la Dua Mondmilito. Pri ambaŭ vidu antaŭe. Rimarkinda figuro restis ankaŭ post la Dua Mondmilito Edmond Privat, bona oratoro kaj verkisto de internaci-politikaj libroj. Sur la ĵurnalisma kampo ak- tivadis dum jardekoj Teo Jung, la fondinto de Heroldo de Esperanto.

En la lastaj 25 jaroj kiel aparta figuro elstaris Ivo Lapenna per sia multflanke influa agado. Li ne nur verkis centojn da artikoloj kaj grandan nombron da studoj, aperintaj en pluraj E-periodaĵoj, sed ankaŭ libroforme publikigis plurajn verkojn, el kiuj unu, lia ĉefverko, Retoriko, havis inter 1950 kaj 1971 tri eldonojn kun entute 6.200 ekzempleroj. Liaj kongresaj festparoladoj kaj oftaj prelegoj grave kontribuis al la evoluigo de la parola lingvo, donante tiama- niere al la Esperanta kulturo novan, ekster-kabinetan dimension.

Sed ankaŭ novaj fortoj ekaperis. E1 la lingvoanaliza kaj litera- turhistoria vidpunkto elstaraj estas la studoj de W. Awld pri la lingvo kaj la literaturo Esperantaj. Auld havas seriozan analizan sintenon rilate la lingvon kaj la literaturon, al kiu li tiel multe kon- tribuis. Liaj studoj aperis kiel dokumentoj de CED kaj en pluraj revuoj, i.a. en Esperanto, La Nica Literatura Revuo, ktp.

Marjorie Boulton kaj John Francis verkis valorajn studojn pri la literaturo de Esperanto, ĉefe pri la verkoj de Zamenhof. La biogra- fia verko Zamenhoĵ, pretigita anglalingve de Marjorie Boulton, kaj adaptita en Esperanto-versio, estas monumento de konscienca esplora laboro. Gravaj estas ankaŭ la lingvaj kaj literaturaj kontribuaĵoj de Vilho Setala (1892- ), kies sciencaj artikoloj aperis en Fortoj de T Vivo, 1967. Prilingve abunde verkis ankaŭ la japanaj stilmajstroj Matuba kikunobu, kies traduka aktiveco kaj lingva esearo estas im- ponaj, kaj Nakamura tazuo, kiu kunlaboris per aparta studo en la Simpozio pri -ata/-ita, 1961, per tradukaĵo en Rakontoj de Oogai, 1962; li verkis originalan Enciklopedieto Japana, 1964, kaj kunre- daktis Japana Kvodlibeto, 1965. Grava estas ankaŭ Miyamoto masao,

kiu amplekse laboris traduke kaj sur lingva kampo kaj verkis ankaŭ originale.

La tradicio de stilistoj-sciencistoj tute ne perdiĝis. Male, krom la cititaj verkoj, aperis valoraj originalaĵoj de Ivo Lapenna: Retori- ko, 1950 (2-a eld. 1958; 3-a eld. 1971), Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, 1952, kaj Elektitaj Paroladoj kaj Prele- goj, 1966. De Tibor Sekelj, esploristo kaj verkisto, aperis noveloj, poemoj, geografiaj artikoloj, kaj originala libro: Nepalo Malĵermas la Pordon, 1959. De la dana doktoro pri agronomio Paul Neergaard aperis multaj prilingvaj (esperantologiaj kaj interlingvistikaj) ar- tikoloj. Li estis ĉefredaktoro de Esperantologio kaj de Sciencaj Stu- doj, 1958. Li publikigis tri gravajn popularsciencajn verkojn en Es- peranto (Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso, 1937; Atakoj Kontraŭ Ĝardenplantoj, 1954; La Vivo de la Plantoj, 1957), kiuj aperis poste ankaŭ en pluraj tradukoj. Notindas ankaŭ la arti- kolaro (kun poemoj) de Manuel Fernandez-Menendez, aperinta en La Homo sur Sia Vojo, 1965.