Выбрать главу

Ne forgesenda estas la Hispano Juan Regulo-Perez, katedra profe- soro pri Esperanto en la Universitato de La Laguna, kiu verkis mult- nombrajn studojn pri lingvaj kaj esperantologiaj problemoj kaj kiu iniciatis kaj gvidas la eldonejon Stafeto (ekde 1952).

La literaturkritika diligenteco de la skotaj poetoj kaj la entre- prenemo de la eldonejo de Regulo-Perez faciligis la aperon de du mejloŝtonaj verkoj.

La unua estas Esperanta Antologio 1887-1957, redaktita de Wil- liam Auld, kiu prizorgis ankaŭ ĝian enkondukon. Ĝi aperis en 1958, kaj prezentis poemojn de naŭdeko da poetoj el ĉiuj tri periodoj. Ĝi estas ege valora trezorejo de la plej valoraj gemoj de la Esperanta poezia literaturo, kaj verko nepre profunde studenda de ĉiuj intere- satoj.

La dua estas 33 Rakontoj (La Esperanta Novelarto), antologia verko redaktita de Szilagyi kaj Rossetti, kaj kun enkonduko de Ivo Rotkviĉ. Ĝi prezentas 33 novelojn de 29 aŭtoroj el 17 landoj.

6.9 ESENCA BIBLIOGRAFIO Auld, William (red.), Esperanta Antologio 1887-1957. La Laguna 1958.

Boulton, Marjorie, „L. L. Zamenhof, pionira poeto". Lapenna, Ivo

(red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 46-49. Dalmau, Delfi, Aclariments lingŭistics. Barcelona 1962. Drezen, Ernest, Historio de la mondolingvo. Oosaka 1967. Francis, John, „Integro kaj latentoj en la verko de Zamenhof". La- penna, Ivo (red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 50-53.

Hagler, Margaret, The Esperanto language as a literary medium. A historical discussion of Esperanto literature, 1887-1970. and a stylistic analysis of translated and original Esperanto poetry. Bloomington, Ind. 1971. Kralj, Drago, Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo. Ljubljana 1960. Middelkoop, A. J., Humoristische trekken in de Esperanto-literatuur. Amsterdam 1969.

Pechan, Alfonso (red.), Gvidlibro por supera ekzameno. Vol. 2. Bu- dapest 1966.

Rossetti, Reto; Szilagyi Ferenc (red.), 33 rakontoj (La Esperanta novel-

arto). La Laguna 1964. Totsche, Ludoviko, De paĝo al paĝo. Budapest 1932. Waringhien, Gaston, Eseoj. La Laguna 1956.

ĈAPITRO 7

TRADUKA BELETRO

7.1 ENKONDUKO

En la lingva kaj tradicikrea kadro de la kultura signifo de Esperanto elstaras la tradukliteraturo.

Jam en la Unua Libro (1887) L. L. Zamenhof aperigis tradukitajn poemojn de Heine; la unua Esperanta revuo, La Esperantisto, havis ĉiunumere literaturan rubrikon. Verŝajne ĉe la unuaj Esperantaj poetoj eminentis la neceso provi la esprimkapablojn de la nova lingvo, trovi ĝiajn latentojn kaj testi la proprajn fortojn. Pro tio ni ne miras, kiam ni konstatas, ke Grabovvski (poezie) kaj Kabe (proze) laboris preskaŭ ekskluzive traduke. Ankaŭ la poezia, teatra kaj proza ver- karo de L. L. Zamenhof enhavas preskaŭ nur tradukitajn verkojn (kun la escepto de la leteroj kaj de la paroladoj).

Estas fakto, ke, kiam originala verkisto troviĝas antaŭ stila aŭ esprima malfacilajo, li povas ĝin eviti, simpligante aŭ eĉ forlasante la dirotajon. Sed la samon ne povas fari tradukisto, kiun ligas ne nur la senco, sed grandparte ankaŭ la formo de la tradukenda originalo.

Tiamaniere, dank' al la tradukliteraturo, formiĝis literatura fak- lingvo. La ĉefaj latentaj apartaĵoj de Esperanto estis malkovritaj, stilo fiksiĝis, diferencaj lingvo-efektiloj kaj stilrimedoj tradiciiĝis, kvankam ĉio ĉi estis formulita resume — almenaŭ koncerne poetikon — nur post 1920.

Tiu procezo daŭris fakte ĝis post la Unua Mondmilito. Tiam, la literaturaj lingvoj kaj la baza tradicio estis pretaj. Kaj ĝuste tiam komenciĝis la ekfloro de la originala literaturo.

Sed ne pro tio la tradukliteraturo malaperis: ĝi nur fariĝis pli celkonscia. Krome ĝi havis ekde tiu momento „konkurencanton" rilate la lingvo-modlon: la originalan literaturon, kun kiu cetere ĝi rilatas tra reciprokaj influoj.

Estiĝis tiam la konscio, ke internacia lingvo devas kaj povas peri fremdlingvajn literaturajn trezorojn en akurataj tradukoj, kiujn ebligas la fakto, ke la tradukanto ĝenerale parolas denaske la lingvon, el kiu li tradukas.

Cetere, pluraj bonegaj lingvo-artistoj ne kapablas memstare verki originale, kaj krome multaj talentaj aŭtoroj preferas sin elprovi traduke antaŭ ol verki originale, aŭ de tempo al tempo dediĉi sian lerton al la tradukado. Ne ĉiuj: W. Auld, G. Mattos, E. de Kock, M. Boulton, J. Baghy, R. Schwartz neniam tradukis, aŭ nur hazarde kaj pro momenta neceso.

Se ni komparas la nivelon de la Esperantaj tradukoj (konsiderante ĉefe tiujn, kiuj aperis post 1925) kun la tradukoj, kiuj aperas naci- lingve, ni facile konstatas, ke fiere ni povas aserti, ke la meza kvalito de niaj tradukoj nepre superas la mezan kvaliton de la nacilingvaj tradukoj.

Kiam oni parolas pri tradukliteraturo, oni tre ofte renkontas la demandon: ĉu la traduko de literaturaĵoj estas entute ebla?

Se la lerno de lingvo signifas lernon de nova pensmaniero (t.e. de apliko de novaj penskategorioj), tiam lerno de Esperanto signifas lernon de kategorioj propraj al la lingvosistemo Esperanto. Do la traduko de esprimaĵoj el unu pensokategoria al alia pensokategoria sistemo ŝajnas ebla, se ni supozas, ke ambaŭ kategori-sistemoj estas perfekte konataj: fakte, ankaŭ se ambaŭ kategorio-sistemoj ege mal- similas inter si strukture, ili tamen respegulas esence saman mondon, kaj esence saman primaran mondpercepton.

Teknike, sencfidelan tradukon en Esperanton ebligas la lerto de la tradukanto kaj la avantaĝoj de la Esperanta lingvosistemo: unue, oni tradukas el la propra nacia lingvo; due, Esperanto havas elvokivajn kapablojn, trie, la nuanchavan esprimon ebligas la facila kaj analogi- riĉa lingvostrukturo; kvare, la lingvo estas preciza kaj prezentas grandan flekseblecon en la frazkonstruo; kvine, ĝi estas rim-riĉa (laŭ W. Auld).

La rezulto de la traduka aktivado el la kvanta vidpunkto estas impresa, kaj havas nekontesteblan signifon. Laŭ Index Translatio- num de Unesko, inter 1957 kaj 1966 aperis tradukoj en la tuta mondo, el kiuj 70°/o venas de nur 4 lingvoj (la angla, la rusa, la franca kaj la germana). En la sama periodo aperis 344 tradukaĵoj Esperantaj el 28 lingvoj (el kiuj 207 estis libroj kun minimume 50 paĝoj). La plej gravaj fontolingvoj de la Esperantaj tradukoj estis la ĉina (103), la vjetnama (33), la nederlanda (23) kaj la japana (22), kiuj ampleksas sume tamen apenaŭ pli ol 50% de la tuto.

7.2 ĈEFAJ VERKOJ

EI Ia Albana Literaturo

EI la albana aperis nur du verkoj, ambaŭ biografiaj. La unua, de Cuk Simoni, titoliĝas Skanderbeg, Heroo de Albanujo (1929). La dua, de Kristo Frasheri, estas Gjergj Kastrioti-Skanderbeg (1405- 1468), tradukita en Esperanton de Gafur Muso kaj Vasil Pistoli (1967).

E1 la Anglaj Literaturoj

El la angla literaturo 1887-1914: Unu el la plej malnovaj verkoj estas sendube la tragedio de Shakespeare Hamleto, aperinta en 1894 en traduko de L. L. Zamenhof. Temas pri verko, kiun la Francoj nomus „la belle infidele", poezie kaj literature valora, sed kiu kelk- foje ne ĝuste redonas la originalan sencon. Tiu traduko havis gran- dan kaj daŭran sukceson: ĝia 8-a eldono aperis en 1964. De Shakes- peare aperis ankoraŭ La Ventego (tr. A. Motteau), 1904, Julio Ce- zaro (tr. Lambert), 1906, kaj Makbeto (tr. Lambert), 1908: ĉi tiuj lastaj impresas iom prozecaj. Kiel Plaĉas al Vi aperis en 1910 en traduko de Ivy Kellerman. Siatempe tre laŭdata kaj ŝatata estis ankaŭ La Venecia Komercisto (tr. A. E. Wackrill), 1914. De Byron, jam tre frue, en 1896, aperis la poemo Kain (tr. A. Kofman), de la sama aŭtoro poste Ĉielo kaj Tero (tr. E. Noel), 1906, Parizina (tr. V. da Silva), 1912, kaj Manfred (tr. V. da Silva), 1914, drampoemo. Tamen, nur post 1904 komenciĝis iom regula eldonado de elanglig- itaj tradukaĵoj. La komedieto de Goldsmith (tr. A. Motteau) Ŝi Kliniĝas por Venki aperis en 1904, kaj en 1905 Kristnaska Sonorado de Ch. Dickens (tr. M. Westcott). De la sama aŭtoro aperis elĉerpa- ĵoj el la romano Pickwick Papers, dramigitaj kaj tradukitaj de W. Morrison (1907), kaj La Batalo de l'Vivo (tr. L. L. Zamenhof: libro- forma eldono de traduko aperinta en La Esperantisto en 1891), 1910. Gvinevero kaj aliaj poemoj de Tennyson (tr. Cl. Bicknell) eldoni- ĝis en 1906, kaj en 1914 In Memoriam (tr. A. Styler). De T. Macaulay aperis la poezia verko Horacio (tr. Cl. Bicknell), 1906. En 1909 venis la verko, iom mallongigita, Gulliver en Liliputlando, de J. Swift (tr. Inman), kaj la postan jaron (1910) aperis La Aventuroj de Alicio en Mirlando, de Lewis Carroll (tr. Kearney). Bone tradukita estas la rakonto de Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde (tr. Morrison kaj Mann) en 1910. Samjare traduke debutis H. J. Bulthuis per Salome, komedio de Oscar Wilde. En 1911 aperis la historia romano de Wiseman, Fabiola (tr. Milsom; 2-a eld. reviz. 1928). 1908 al- portis krome Robinsono Kruso de Daniel Defoe. De J. Ruskin aperis la rakonto (tr. Ivy Kellerman) La Reĝo de la Ora Rivero, 1911 (2-a eld. 1926). La postan jaron venis de T. Gallon la verko Tatterley (tr. A. Wilson). De H. T. Craven aperis la familia dramo La Kamena Angulo (tr. Gordon), 1913.