Выбрать главу

El la angla Kteraturo 1915-1939: Dummilite aperis (1915) la tea- traĵo de la humuristo Jerome K. Jerome Barbra (tr. Flora Hard- castle). En 1919 eldoniĝis Ok Noveloj de A. Bennett (tr. A. Wack- rill). La postan jaron (1920) E. Payson aperigis la tradukon de du romanoj de Mabel Wagnalls: La Rozujo Ciumiljara kaj Miserere. De la sama aŭtorino aperis en 1926 ankaŭ la romano Palaco de Dan- ĝero (historia rakonto pri la Pompadour-epoko, tr. Payson). 1921 alportis novan tradukon el Shakespeare: Sonĝo de Someromeza Nokto. La tradukintino Louise Briggs sciis rekapti la originalan blankversan muzikon. De la sama aŭtoro aperis en 1924 Reĝo Lear (tr. Curry kaj Ashley), sed la valoro de la traduko ne estas elstara. 1928 donis refojan tradukon el Defoe: Robinsono Kruso (tr. H. Bult- huis): temas tamen nur pri traduko adaptita al infanoj kaj junuloj. E1 la verkaro de A. Cunningham aperis rakonto La Hantataj Ŝipoj (tr. Nevvell kaj Sturmer), 1928. Samjare aperis la antikvetosa ro- mano de Rider Haggard Luno de Izrael (tr. Payson kaj Butler). De la sama aŭtoro aperis ankaŭ la romano Ŝi. H. G. Wells estis prezen- tita per tradukoj de tri romanoj: La Dormanto Vekiĝas (tr. F. Mil- ward), 1929, kaj La Tempo-Maŝino kaj La Lando de BHnduloj (tr. E. W. Amos), samlibre, 1938. La romano de M. Saunders Bela Joe (tr. Blaikie kaj Hohlov) aperis en 1929. De Erica Maxwell (alias L. M. Pyke) aperis la romano La Anstataŭa Edzino (tr. Sampson), 1930. Jane Eyre, fama romano de Charlotte Bronte (tr. H. J. Bult- huis) eldoniĝis en 1931. En 1933 aperis nova traduko de Gulivero en Liliputlando de Swift (tr. Roos). En 1934 aperis verko de Ch. Dickens, La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo (tr. M. C. Butler). La saman aŭtoron prezentis ankoraŭ 3 noveloj el la Londona Skizlibro (tr. Wadham), 1938. De la humuristo Jerome K. Jerome aperis Tri Ho- moj en Boato (tr. G. Badash), amuza rakonto, 1935. La Romano de San Michele de Axel Munthe (tr. J. Weleminsky) eldoniĝis samjare. En 1936 aperis La Aventuroj de Marteno Drake, porjunulara verko de G. Norway (tr. W. Severn). La postan jaron (1937) aperis la ra- kontaro de Chesterton La Naiveco de Pastro Brown (tr. C. Bean), krimromano de Agatha Christie Murdo en la Orienta Ekspreso, kaj

VrmccM

VIU.1AM SHAKfiSPEAM

RCĜO LEAR

K-

RETO RO&SETTI

En la traduka beletro Shakespeare estas unu el la plej bone reprezentitaj klasikuloj de la monda literaturo.

romano de Wodehouse La Princo kaj Betty (tr. G. Badash). Fine, en 1938, venis la futurologia romano de E. R. Burroughs Princino de Marso (tr. K. R. C. Sturmer).

Angla literaturo 1939-1971: Post la Dua Mondmilito ree estis el- donitaj tradukoj el Shakespeare. Unu el la plej senlacaj tradukan- toj estis St. Andrew. De li fontas Romeo kaj Julieto (1945), Antonio kaj Kleopatro (1947), La Gajaj Edzinoj de Windsor (1948), Trojlo kaj Kresida (1952). Malfeliĉe li tradukis proze, kaj krome cenzuris parton de la enhavo. La rezulto estas literature etnivela. Sed en 1960 aperis Otelo (tr. Reto Rossetti), brila ekzemplo de poezitraduka ta- lento kaj forma kaj enhava fidelo. ĉefverko estas ankaŭ la nova traduko de Hamleto (tr. L. N. M. Newell), 1964, kiu demonstras la intertempan moderniĝon kaj riĉiĝon de la Esperantaj lingvo kaj poezia arto. En mirige fidela kaj poezieca traduko de K. Kalocsay aperis en 1966 la tragedio de Shakespeare Reĝo Lear. De la sama tradukinto aperis ankaŭ Somermeznokta Sonĝo (1967), kaj, en 1971, La Tempesto, ambaŭ brile verkitaj.

Aperis cetere ankaŭ la romano de Freeman Wills Crofts Mor- to de Trajno (tr. M. Stuttard), 1948; la verketo de Stevenson Dia- blet' en la Botel' same estis publikigita en 1948. En 1970 oni eldonis la gravan politiksatiran romanon de G. Orwell, La Bestofarmo (tr. Gerald Tucker). Samjare aperis la kolekto de Philippa Galloway, Skota Legendaro (tr. Guy B. Tordoff).

Usona literaturo 1887-1972: De N. Hawthorne aperis La Serĉado por Ora Ŝaflano (tr. 0'Connor kaj Hayes), 1906; La Granda Vizaĝo el ŝtono (tr. Yelland), alegoria novelo, 1920. De W. Irving estis el- donitaj La Abatejo de Westminster (tr. 0'Connor), 1906, kaj La Le- gendo de Dorma Kavo (tr. H. M. Scott), 1916. Postmilite aperis La Legendo pri la Postlasajo de la Maŭro (tr. L. Allen), 1923, kaj Et la Skizlibro (tr. H. L. Elvin), kun i.a. Rip van Winkle, 1924. E. Allan Poe estas reprezentata per La Puto kaj la Pendolo (tr. Alex Pride), 1907; kaj Ses Noveloj (tr. Milward), 1924. De Mark Twain aperis novelo La Ј 1.000.000 Banka Bileto (tr. Muschamp), 1907. De Jack London venis rakonto La Forto de la Fortaj (tr. K. Froding), 1914; novelo Ĥinago (tr. Kalisky), 1924; La Fera Kalkanumo (tr. G. Sa- ville), 1930: romaneca porsocialista pledo, kaj post la Dua Mond- milito la verko La Balenodento (tr. W. Auld). De Upton Sinclair aperis la romano Jimmie Higgins (tr. K. Froding), 1934, kaj alia ro- mano, Petrolo (tr. W. Bailey), 1936. Ankaŭ la mondfama rakonto pri la urso Winnie-la-Pu estis tradukita en la Internacian Lingvon, de Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin; eldonis ĝin en 1972 E. P. Dutton, la eldonejo de la originalo de A. A. Milne.