Выбрать главу

El la sudafrika (anglalingva) literaturo 1887-1971: St. Andrew tradukis du klasikajn romanojn de Olive Schreiner: Romano pri Afrika Bieno, 1934, kaj Undino, 1938.

Verkioj antologiaj: Kromaj literaturaĵoj troviĝas traduke ne nur en multaj revuoj, sed ankaŭ en Eterna Bukedo (de K. Kalocsay), 1931. Antologiforman verkon skribis Clark: Kien la Poezio?, kun multaj ekzemploj el la angla literaturo. Elstara estas la Angla An- tologio, 1957 (1-a volumo: anglaj aŭtoroj 1000-1800; sekvos volumo por la modernaj kaj por la skotaj aŭtoroj). Ĝin redaktis W. Auld (poezio) kaj R, Rossetti (prozo). Multaj kleraj tradukantoj aktive kunlaboris.

7.2.3 E1 la Antikva Greka Literaturo (Helena Literaturo)

La unua provo traduki el la helena estis farita de A. Kofman, kiu eldonis en 1895-97 la unuajn 4 kantojn de la Iliado (la 1-a kanto aperis ankaŭ en Fundamenta Krestomatio), La dua provo traduki Homeron estis farita de D-ro W. J. A. Manders, kies proza traduko de Odusseias aperis en 1933. La herokomika poemo de aŭtoro ne- konata, Ranratbatalo (tr. Deligny), estis eldonita en 1907.

E1 la filozofoj, nur Platono ekzistas en Esperanta traduko: lia majstra dialogo Simpozio (tr. Sokratis Sakellaropoulos) aperis en 1960 (2-aeld. 1967).

E1 la tragediistoj, ni posedas verkojn de Sofoklo. La unua sceno de Reĝo Edipo (tr. E. Preaubert) aperis en 1907, sed nur en 1960 oni publikigis la tutajn Reĝo Edipo kaj Antigona (tr. D. B. Gregor), samvolume.

Ezopo altiris la atenton de Esperantaj tradukistoj: jam en 1891 venis 50 Elektitaj Fabloj de Ezopo (tr. Iv. Lojko). Ilin rerakontis Esperante Ossaka kenĵi (Fabloj laŭ Ezopo, 1932). Alia Japano aper- igis Ezopan tradukaĵon: 50 Fabloj de Ezopo (tr. Nakagaki koĵiro),

Poezie rekreis ilin ankaŭ Kolomano Kalocsay: Ezopa Saĝo,

La komediistoj estas reprezentataj per unu sola komedio: P'ou- tos, de Aristofano (tr. E. Noel), 1906.

Interesa estas la verko de J. Penndorf Grekaj Papirusoj Trovitaj en la Nila Valo, 1927. La Nova Testamento, en traduko de komisiono de anglaj pastoroj, aperis la unuan fojon en 1912, kaj poste havis multajn eldonojn.

Dise, en la Esperanta gazetaro, oni povas trovi fragmentojn de multaj helenaj literaturaj verkoj. I.a. ni rimarkas verkojn de Alkeo, Anakreono, Eŭripido, Platono, Sapfo, k.a. Plej grandan rikolton li- veras Literatura Mondo kaj La Nica Literatura Revuo. Ankaŭ la internaciaj antologioj, El Parnaso de Popoloj (Grabowski), 1913, kaj

Etema Bukedo (Kalocsay), 1931, prezentas abundan kolekton el lirikaĵoj elhelenigitaj.

E1 la Araba Literaturo

E1 Lokman la Saĝa aperis novelkolekto Arabaj Fabloj (tr. A. Tellini), 1912. Sekvis elektitaj rakontoj el la araba versio de Mil kaj Unu Noktoj, 1927. Verko moralfilozofia estas Arabaj Maksimoj de la 7-a Jarcento (atribuataj al la Imamo Ali), tradukita de Husen Al-Amili, 1967. Sed la ĉefverko estas la plena traduko de La Nobla Korano (tr. Italo Chiussi), aperinta kun la originala araba teksto en apuda kolono en 1969. Poeziajn prozaĵojn kaj prozformajn po- eziaĵojn de la monde konata libana verkisto 6. Ĥalil' ĈJibran', Rakontoj kaj Poemoj, tradukis Georgo AbraRam, 1972.

E1 la Armena Literaturo

V. Papazjan estas reprezentita per Morituri Vos Salutant (tr. G. Davidov), 1908, kaj Rondaj Dioj (tr. V. Sirunjan), 1910. La rakonto de A. Agaronjan Guteton da Lakto (tr. G. Davidov) aperis en 1907. La postan jaron (1908) aperis la verketo de Ajcatur Armena Fabelo (tr. G. Davidov). Rakonto de Avetis Aĥaronjan, La Patrinoj (tr. A. Fiŝer) eldoniĝis en 1912. Proksimume samepoke aperis en Saratov (Ruslando) antologiforma verketo Armena Poezio, tradukita de iu Narciso.

E1 la Bulgara Literaturo

La bibliografia verko Bulgara Artliteraturo en Fremdaj Lingvoj 1823-1962 atentigas, ke la Internacia Lingvo estas, egale kun la franca, la tria plej grava lingvo por tradukado el la bulgara. Nur la rusa kaj la angla havas pli da tradukoj el la bulgara. Post Esperan- to kaj la franca sekvas, laŭ tiu verko, 62 aliaj lingvoj malpli ofte uzitaj.

1887-1918: Libroforme en tiu ĉi periodo aperis nur Bulgaraj Rakontoj de Ivan Vazov (tr. Atanas D. Atanasov), 1910 (3-a eld. 1923). Pluraj literaturaĵoj aperis tamen en revuoj (el Daskalov, Stamatov, Vazov), tradukitaj ĉefe de Ivan Krestanov kaj A. D. Atanasov (ps. ADA).

1919-1939: Intermilite la bulgara literaturo en Esperanto konsi- derinde pliriĉiĝis malgraŭ la tiama malfavora politika situacio. Aperis verkoj de la klasikuloj P. Slavejkov, Iv. Vazov, Ĥr. Botev, J. Jovkov, sed ankaŭ de modernuloj: i.a. G. Karaslavov, Ĥr. Smir-

La Nobla Korano digne reprezentas la araban literaturon, samkiel Reĝo Edipo kaj Antigona la helenan. ?\.D.Atanasov (supre) kompetente tradu- kis el la bulgara, kaj T.Punipr (sube) el la ĉeha.

SOFOKLO

REGO EDIPO

kaj

ANTIGONA

EN ESPERANTOV TRADUKIS

D B GREG-OK

nenski, Geo Milev. Pleje tradukis Asen Grigorov, Atanas Lakov, Ĥrima, Iv. Dobrov kaj D. Sasonov.

La plej reprezentaj verkoj estas Nuntempaj Rakontoj de G. Sta- matov, 1922, kaj, de la sama aŭtoro, Vilao apud la Maro, 1934, ambaŭ tradukitaj de Iv. Krestanov. De Elin-Pelin aperis la novelo La Familio Gerak (tr. A. D. Atanasov), 1924. Novaj Bulgaraĵ Rakontoj de Ivan Vazov (tr. G. Atanasov) aperis en 1928. De Ĥristo Smir- nenski (tr. A. Grigorov, Lakov, Ĥrima) aperis la poemaro Tra la Ventego en 1931 (2-a eld. 1950); de Geo Milev (tr. Ĥrima, D. Saso- nov) ia poemo Septembro, 1931 (2-a eld. 1946); de G. Karaslavov la novelkolekto Ĉe Posteno (tr. Grigorov k.a.), 1932; fine de Jordan Jovkov (tr. Ĥr. Iskrov, Sasonov, k.a.) Elektitaj Rakontoj, 1938.

Bulgara Antologio, redaktita de Iv. Krestanov, aperis en la jaro 1925. La poezian parton de la antologio tradukis K. Kalocsay.

1940-1971: Post la Dua Mondmilito, la eldonado tute ne lamis: De Elin-Pelin (tr. Ĥesapĉiev) aperis Elektitaj Rakontoj, 1948. La rakonto Vagabondoj de Ivan Vazov (tr. Iv. Kovaĉev) aperis en 1949. En 1959 venis la granda, grava historia eposa romano de Ivan Vazov, Sub la Jugo, lerte tradukita de grupo beletrista sub la ĉefredakto de S. kaj A. Simeonov. De G. Karaslavov aperis la realisma historia rakonto Bofilino (tr. A. kaj S. Simeonov), 1959. La moderna poeto N. Vapcarov prezentiĝis per Versaĵoj (tr. Grigorov, S. Simeonov k.a.), 1960. Fine, de Ĥristo Botev aperis verko antologiforma (kun poemoj kaj prozaĵoj) Elektita Verkaro (tr. Iv. Dobrev, Iv. Sarafov, Gorov), 1969.