Enrevue, plej riĉan rikolton ni trovas i.a. en Literatura Mondo, La Suda Stelo, La Nica Literatura Revuo, Monda Kulturo, Danubo, Nuntempa Bulgario, Bulgara Esperantisto. Menciindas volumo an- tologikaraktera: Bulgara Prozo, 1960.
7.2.7 E1 la CeKa kaj Slovaka Literaturoj
1887-1920: La unua grava libroforma verko estas Rakontoj de J. Arbes (tr. Josef Grna), 1908. Kolekton de poemoj tradukitaj oni eldonis post la morto de St. Schulhof: Bohemaj Grenatoj, 1920.
1920-1939: Nur intermilite povis libere floradi la literatura tra- dukado en Ĉehoslovakio. En 1921 aperis la triakta komedio de J. Vrchlicky Nokto en Karlŭv Tyn (tr. Miloŝ Lukaŝ). La verko de Jiri Mahen La Koboldo Ondra (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj) aperis en la sama jaro (1921). De Karel Capek aperis la dramo RUR (Ros- sumaj Universal Robotoj) (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj), 1926, kaj en 1938 la dramo La Blanka Malsano (tr. Kilian). De Petr Bez- ruĉ aperis Sileziaj Poemoj (tr. VI. Adamik), 1927. Verkoj de J. Her- ben (1930), J. Welzl (1931), I. Herrmann (1932) aperis en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. La samaj tradukis ankaŭ la nove- lojn Genutrantoj de Jiri Sumin kaj Maryĉka Danculino de Rŭzena Svo- bodova, 1933. La romano de Ladisl. Vladyka Mi en Li (tr. Moraviaj Es- peranto-Pioniroj) aperis en 1933. De K. M. Capek-Chod aperis tri Nove- loj (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj), 1934. Samjare venis eltiraĵoj el la romano de J. Haŝek La Travivaĵoĵ de la Brava Soldato Ŝvejk dum la Mondmilito (tr. J. Ŝtadler), kaj la postan jaron (1935) aperis la satira verko de Petro Den Kiel Fariĝi Kreanto Facile kaj Rapide (tr. Mora- viaj Esperanto-Pioniroj). En 1937 aperis la socikritika tragikomedio de Vilem Werner Homoj sur Flosglacio (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj). Interesa estas la verko de K. J. Erben Bukedo el Ĉehaj Naciaj Mitoj, poemaro, tradukita de Tomaŝ Pumpr, 1938.
1940-1971: La nazia okupado kaj la milito unue, kaj poste la Stalin-a malpermeso multe influis lamige la eldonkapablon de la ĉehoslovakaj tradukemuloj. Ekster Ĉehoslovakio aperis en 1948 Skizoj pri Nederlando (tr. Degenkamp), bonhumoraj priskriboj de Karel Capek. De la sama aŭtoro, en la brila traduko de Josef Von- drouŝek, aperis Libro de Apokrifoj, 1970: 29 novelminiaturoj kun mita temo. De K. H. Borovsky aperis la longa, nefinita poemo satira La Bapto de Caro Vladimir (en brila traduko de Tomaŝ Pumpr), 1953. De Jaroslav Seifert aperis la versaĵkolekto Panjo (tr. Jiri Korfnek), 1960. Ĉeftajn Fabelojn porinfanajn (tr. Valda Vinar) oni eldonis en Japanio (1962). La slovaka teatraĵo Meteoro (tr. V. Gazda) aperis en 1963: aŭtoro estas Peter Karvaŝ. La romano de Jan Otĉena- ŝek Romeo, Julieta kaj la Tenebro (en aparte bona traduko de V. Vana), aperis en 1965. En 1968 aperis la traduko de la slovaka groteska teatraĵo de Jan Kakoŝ Mohajra Plejdo (tr. Ed. V. Tvaro- zek), kaj en 1970 Sileziaj Kantoj, poemaro de Petro BezruS, en tra- duko de Pumpr, Korinek kaj Hromada.
Multaj aliaj tradukaĵoj aperis en revuoj: i.a. en Literatura Mon- do, La Suda Stelo, La Nica Literatura Revuo. La plej novajn tra- dukojn pretigis ĉefe Josef Vondrouŝek, Karel Piĉ, Jana Cichova, Eva Seemannova-Suchardova, k.a. En 1935 aperis cetere ĉehoslovaka Antologio (ĉefredaktoroj estis O. Ginz kaj St. Kamaryt), kun elstare reprezenta elekto de literaturaĵoj. Interesa el literatura vidpunkto estas ankaŭ la verketo de A. Novak (tr. V. Krouzil) Ĉeha Literaturo laŭ la Birdperspektivo, 1921.
7.2.8 E1 la Cerkesa Literaturo
Aperis malgranda antologieto de rakontoj en 1908, redaktita kaj tradukita de G. Davidov.
7.2.9 E1 la Cina Literaturo
1887-1949: En 1913 aperis la unuaj tradukaĵoj de K. Ĉ. Ŝan en Orienta Almanako. Tamen, nur post la Unua Mondmilito la traduk- aĵoj el la ĉina komencis plimultiĝi.
Antologian formon havas la verko Perloj el la Oriento, 1921, de Ossaka kenĵi, kun klasikaj poemoj ĉinaj. La samo validas ankaŭ por Verda Parnaso 1932, de I.U. (pseŭdonimo de Ito saburo), kun ĉinaj poemoj el diversaj epokoj. E1 la klastka literaturo aperis komence La Vortoj de Konfucio (tr. Ossaka kenĵi), 1923. Pli poste eldoniĝis kon- fuciaj ĉefverkoj: Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco (tr. unu- broŝure de Nohara kiuiĉi), 1932. En 1933 aperis etika libro el proks. 420 a.K.: Librokonstantaĵo de Fila Pieco (tr. Nohara). De la budhana sektofondinto K'uoan (12-a jarcento) aperis La Dek Bildoj de Bov- paŝtado (tr. Ŝibajama kei), 1930.
E1 la modernuloj, aperis la duakta historia dramo Ribelemaj Virinoj de Guo moĵuo (1892- ), tradukita de Ŝ. M. Chun, 1927. En 1933 O. Erdberg aperigis Ĉinajn Novelojn, kiuj temas pri la re- volucia kaj naciliberiga batalo.
1949-1971: Post la naciliberiga batalo, ĉefe El Popola Ĉinio aperigis klasikajn kaj modernajn tradukaĵojn. Kelkaj klasikaĵoj aperis ankaŭ en El Orienta Florbedo, de Ossaka kenĵi, 1956. Rakon- tojn de la 220-a p.K. ĝis 1911 kunigas Rakontoj pri Fantomspitantoj (1961). Rakontojn de la 13-a jarcento enhavas la verko de Vang ŝifu La Okcidenta Ĉambro (tr. Laŭlum), 1961.
Pli modernaj verkoj estas Fajrolumo en la Fronto, de Liu bejŭ (tr. S. J. Zee), 1951, kaj Nova Tasko (tr. Cicio Mar), 1950, noveloj primilitaj. La novelaro Por Nova Afero Nova Maniero (tr. Zee k.a.) aperis en 1952 (2-a eld. 1959), La Feliĉo (tr. Honfan kaj Zee) en 1953, kaj la poemaro La Plej Forta Voĉo de la Paco (tr. Zee), aperis en 1952. En 1960 estis eldonita rimarkinda moderna antologio Ĉina Antologio 1949-1955 (tr. Zee, Laŭlum, Honfan, k.a.).
Bonaj estas ankaŭ la verkoj de Liu ĝaŭlin Knabino kaj Garolo, versa popolrakonto tradukita de Laŭlum (1962), kaj la verkoj de Ging fan Kiel Lu Ban Majstriĝis, 1963, kaj de Hie kiguj La Varma Sudo kaj la Frosta Nordo, 1966.
La versa popolrakonto de la Sani-a naciminoritato Aŝma aperis en bela traduko de Laŭlum (1964).
Sed la plej atentinda eldonaĵo estas la preskaŭ kompleta kolekto de Noveloj de Lusin, brile tradukitaj de Elpin, S. J. Zee, k.a. (1963). Lusin-tradukaĵoj cetere aperis jam en 1930, 1934, 1939, 1941 kaj 1951.
7.2.10 Ј1 la Dana Literaturo
1887-1918: Antaŭ la Unua Mondmilito la tradukoj estis nur spo- radaj kaj impresis nemature. Tiam, la plej gravaj tradukantoj estis sendube F. Skeel-Giorling, H. Th. Thomsen (Norvego) kaj Kaj Ben- dix. La unua libroforma eldono estis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭto- roj, 1908, verko kunmetita de Thomsen. Samjare aperis la teatraĵo de H. Hertz Jolanto, la Filino de l' Reĝo Rene (tr. Hj. Runeberg). En 1909 aperis Fabeloj de Andersen (tr. Skeel-Giorling), 2-a eld. 1923. Tiu traduko signas la unuan manifestiĝon de la ŝato de la traduk- istoj rilate Andersen, kiu igis ties verkaron en Esperanto tiel re- prezentata.