1919-1941: Libroforme aperis jam frue Fabeloj de Andersen, tra- dukitaj de L. L. Zamenhof inter 1888 kaj 1914. La unua volumo aperis en 1923 (3-a eld. 1965), la dua en 1926, la tria en 1932 kaj la kvara en 1963. Krome aperis la rakonto de Steen Steensen Blicher Taglibro de Vilaĝpedelo (tr. H. J. Bulthuis), 1922, kaj la romano de Hans Kirk Taglaboristoj (tr. L. Friis kaj W. Jensen), 1941 (2-a eld. 1968). Estas rimarkinde, ke post 1930 venis renesanco en la dana tradukarto. Anonciĝis novaj, kleraj tradukantoj: H. P. Frodelund, P. Th. Justesen, H. E. Jensen, Kristian Langgaard, kiuj aktive kunla- boris en ĉiuj tiamaj gravaj literaturaj gazetoj.
1942-1971: A1 tiuj tradukantoj aldoniĝis novaj rekrutoj: i.a. Aage Hunderup Petersen, E. Egerrup, E. Windeballe, Ib ScJhleicher, C. Graversen, kaj precipe Poul Thorsen, kiu kontribuis per 20% el ĉio tradukita (ĉefeverse).
Libroforme prezentiĝis pliaj tradukaĵoj el Andersen: Noveloj (tr. Frodelund), 1946, (tr. Hugo Sirk) 1953, kaj ĉefe La Marvirineto, 1962, kaj La Novaj Vestoj de la Imperiestro, 1964, ambaŭ tradukitaj de Ib Schleicher. Aperis alia verko de Steen Steensen Blicher: La Pastro en Vejlbye (tr. Aage Hunderup Petersen), 1945, Misteroj de V Vivo, novelaro de Agnes Bogh-Hogsted (tr. C. Graversen), 1950, kaj Pli ol Fantazio, de la sama aŭtorino, 1946 (2-a eld. 1967). P. Thorsen tradukis en 1956 la karikaturajn, epigram- ecajn aforismojn de Piet Hein, Gruk, kaj grupo sub la ĉefredaktor- eco de Svend Dragsted tradukis la romanon de Willy Riser Tiel Pro- funda Estas la Nokto, 1959.
Parto de la volumoj de Poul Thorsen Rozoj kaj Urtikoj, 1954, kaj Sen Paraŝuto, 1963, konsistas el tradukitaj poemoj.
Grandan signifon havas la publikigo en 1961 de la Dana Antolo- gio. Multaj tradukoj el la dana aperis en Norda Prismo aŭ estis pre- zentitaj dum la Belartaj Konkursoj.
Bibliografion pri la dana literaturo en Esperanto verkis P. Thor- sen en 1952 (kun 355 titoloj de 94 aŭtoroj) kaj danlingve ankaŭ Svend Dragsted en 1962 (kun 471 titoloj).
E1 la Estona Ldteraturo
De la reprezentanto de la literatura skolo novestona Fr. Tuglas aperis Kvin Noveloj, 1924, tradukitaj de Seppik.
Verko de la moderna revolucia poeto Johannes Barbarus Hori- zontoj (tr. Hilda Dresen) aperis en 1931. 1929 alportis poemaron Elektitaj Versaĵoj de Marie Under, en tre bona Esperanta versio pretigita de Hilda Dresen. Post ia Dua Mondmilito aperis du verkoj: Ŝippereo, novelo kaj versaĵoj de Juhan Smuul (tr. H. Tulve), 1968, kaj 14 noveletoj de Lilli Promet, Kuŝanta Tigro (tr. Alma Lekko), 1971. En la ĉefaj postmilitaj literaturaj gazetoj aperis, dank' al la nelacigebla aktivo de H. Dresen, tradukaĵoj el Vaarandi, M. Rand, J. Smuul, V. Beekman.
En 1931 aperis ankaŭ kolekto Ekskursa Kantaro, kaj en 1932 Estona Antologio, kiun ĉefredaktis Hilda Dresen, kunlabore kun 16 aliaj kleraj tradukantoj.
E1 la Finna Literaturo
Inde reprezentas la finnan literaturon jenaj verkoj de Aleksis Kivi: La Fianĉiĝo kaj Lea, ambaŭ drametoj (tr. Hilma Hall), 1920; La Botistoj, kvinakta komedia dramo (tr. H. Hall), 1919, Sep Fratoj (tr. Ilmari Ekstrom), prozforma eposo prikampara, 1947.
De Linnankoski aperis Batalo pri la Domo Heikkila (tr. V. Seta- la), 1919. V. Setala aperigis en 1950 la fotografaĵ-kolekton Burĝonoj, kun tradukitaj poemoĵ. Sed la plej elstara verko, forme kaj enhave eksterordinare fidela, estas sendube la traduko de la nacia eposo Kalevala, 1964. Temas pri la vivo-verko de J. E. Leppakoski, kiu tiamaniere testamentis la eposon al la poezia trezoro de la Esperanta kulturo. La poemaro de J. H. Erkko Spegulo Homarana aperis en 1946 en traduko de Vilho Setala. La sama tradukinto aperigis tra- dukaĵojn ankaŭ en Fortoj de l'Vivo, 1967.
E1 la Flandra Literaturo
Belgio estas, kiel konate, lando dulingva. Ni pritraktas ĉi tie la flandran literaturon, dum la valonan ni pritraktas en la ĉapitro pri la franca literaturo.
1887-1914: Antaŭ la Unua Mondmilito la flandraj beletristoj estis tre aktivaj: jam en 1904 aperis plene reprezenta antologia volumo Paĝoj el la Flandra Literaturo, redaktita kaj tradukita de M. Sey- naeve kaj R. van Melckebeke, kun la verkoj de 21 aŭtoroj. Du rakon- toj de Hendrik Conscience Blinda Rozo (tr. v. Melckebeke kaj v. Hove), 1906, kaj Rikke-Tikke-Tak (tr. M. Posenaer), 1912, aperis libroforme. De Rene Vermandere aperis Formortinta Delsuno (tr. O. van Schoor), 1910. P. H. Spaak prezentiĝis per la teatraĵo Kaatje (tr. W. v. d. Biest), 1911, kaj de Maurits Sabbe aperis ankaŭ tea- traĵo, Bietje (tr. W. v. d. Biest), 1914. Aliaj tradukoj aperis en revuoj. Ilin pretigis ĉefe Fr. Sohoofs, Maria Posenaer, A. kaj W. van der Biest, Oscar van Schoor, k.a.
1915-1939: Post la Unua Mondmilito aperis alia grava reprezenta verko: la Belga Antologio (flandra parto, 1928), kiun tradukis grupo el la pioniraj tradukantoj, al kiuj aliĝis novaj aktivuloj: H. Vermuy- ten, Jan van Schoor, Fr. Schoofs, L. Cogen, k.a. La gravan ro- manon de H. Conscience La Leono de Flandrujo tradukis la Neder- landano H. Bulthuis (1929). En 1931 aperis Elektitaj Noveloj de Lode Baekelmans (tr. J. van Schoor). Ankaŭ la romano de F. Tim- mermans Pallieter, 1933, estis tradukita de J. van Schoor. Fine, en 1939, aperis en traduko de H. Vermuyten bona versio de poemaro de Guido Gezelle Se Aŭskuttas la Animo. . .
1940-1971: Post la Dua Mondmilito la literatura libroeldonado en Flandrio iom lamis; tamen aperis ĉefe en revuoj kaj en belartaj konkursoj kelkaj novaĵoj. La plej interesa moderna tradukisto estas Albert Samyn, dum la plej fertila estas frato Arni Decorte, kiu ta- men limiĝas preskaŭ komplete al la literaturo religia.
E1 la Franclingva Literaturo
1887-1914: La unua libroforma verko estas la kvinakta komedio de Beaumarohais La Edziĝo de Figaro (tr. A. Kofman), 1898. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Barbiro de Sevilla (tr. S. Meyer), 1909. En 1902 aperis la fabelo de Pierre Louys La Rozo Supernatura. 1904 alportis la verkon de X. de Maistre Vojaĝo Interne de Mia ĉambro (tr. S. Meyer). De la sama aŭtoro aperis la rakonto La Leprulo de Aosto (tr. Assis Moura), 1908. En 1904 venis ankaŭ la triakta farso Advokato Patelin, de Brueys kaj Palaprat (tr. J. Evrot). Samjare
KANTOJ
TTTTT AAĴAA
kaj }
KALEVALA
ROMANCOl
>e pn/r v es
IIIIIII
J.P.Leppakoski riĉigis la tradukan beletron per la grandioza finna eposo Kalevala.
Kalocsay—Waringhien, la genia duopo, kiu en la Internacia Lingvo brile redonis la majstro- verkojn de Ileine kaj Baudelaire.
aperis Elektitaj Fabloj de La Fontaine (2-a eld. 1907), tradukitaj de G. Vaillant. De Sam Meyer estas la traduko de UAvarulo de Moliere (1904). De la sama aŭtoro, en la sama jaro, aperis La Edziĝo Kon- traŭvola (tr. V. Dufeutrel). En 1906 aperis Don Juan (tr. Boirac), kaj en 1908 Georgo Dandin (tr. L. L. Zamenhof), 2-a eldono 1924. En 1911 eldoniĝis la traduko de La Malsanulo pro Imago<(tr. Velten).