La jaro 1904 alportis ankaŭ la volumon Rakontoj pri Feinoj de Perrault (tr. Sarpy), 4-a eld. 1908. De Maupassant aperis la rakonto Gastejo (tr. Gogitidze), 1911. En 1905 aperis la romano de Bemar- din de St. Pierre Paŭlo kaj Virginio (tr. H. Hodler). Komedieto de d'Hervilly La Supujo (tr. S. Meyer), aperis en 1905. En 1906 venis la ampleksa poezia traduko de la Rolandkanto, pretigita de D-ro Noel. Samjare aperis du tragedioj de Racine: Atalia kaj Ester (2-a eld. 1907), tradukitaj de E. Noel. En 1907 eldoniĝis Aventuroj de VLasta Abenceraĝo de Chateaubriand (tr. R. Deshays). De Flaubert aperis La Legendo de S. Juliano Helpema (tr. H. Hodler), 1907. Samjare aperis ankaŭ: la verketo de Octave Mirbeau Ili Estis Frenezaj (tr. Segretinat), la romano de J. Renard Karotharulo (tr. Muffang), la verko de Courteline Sinjoro Badin (tr. R. Beck kaj R. Jean), la tea- traĵeto Angla Lingvo sen Projesoro (tr. G. Mooh) de Tristan Ber- nard, La Vivo de Jesuo de Renan (tr. E. Gasse), kaj Sinjoro Vento kaj Sinjorino Pluvo de Paul de Musset (tr. Champion). De Iia frato, Alfred de Musset, aperis Kaprico (tr. Flourens), 1908, la duakta kome- dio Fantasio (tr. P. Berthelot), 1911, kaj Ne Ludetu kun la Amo (tri- akta komedieto, tr. Stroele), 1911. Tre ŝatata estis la romaneto de J.J. Porchat Sub la Neĝo (tr. J. Borel), 1908 (2-a eld. 1923). Samjare (1908) aperis la verko de Houssaye La Reĝlando de 1'Rozoj (tr. Ghampion), la unuakta komedio de A. Dreyfus La Vangofrapo (tr. S. Sar), la verko de Abbe Prevost Manon Lescaut (tr. Vallienne) kaj La Kaprino de S-ro Seguin, de A. Daudet (tr. Yersin). Oni pu- blikigis en 1909 la verkon de A. Dumas La Kolomba Premio (tr. B. Papot). En 1909 aperis rakonto de Honore de Balzac: Eŭgenino Grandet (tr. E. Gasse). De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Vendetta (tr. M. Merckens), 1911. La verko de Fenelon La Aventuroj de Tele- mako (tr. Vallienne) eldoniĝis inter 1909 kaj 1910. En 1910 aperis la teozofi-fona romano de L. Dalsace Fatala ŝuldo (tr. E. Ferter- Cense) kaj de Maeterlinck oni eldonis Monna Vanna (tr. A. Beh- rendt). De la sama aŭtoro aperis Morto de Hundeto (tr. G. Stroele), 1912, kaj Aladino kaj Palomido (tr. Eliot) 1913.
En 1911 aperis la Funebra Parolado pri Louis de Bourbon (tr. L. Bastien), de Bossuet. De la sama aŭtoro venis ankaŭ la Unua Ka- tekismo (tr. P. Deschamps), 1913. En 1911 aperis la rakonto Karmen de Prosper Merimee (tr. S. Meyer) kaj la romano de la Sviso Ramuz
Aline (tr. de Saussure). Elĉerpaĵoj el Gil Blas de Santillana, romano de Lesage, aperis en 1912 (tr. Busquet). En 1914 publikiĝis la Inter- vidiĝo kaj la Nehonita Dialogo, de De Vigny, ambaŭ tradukitaj de S. Meyer (2-a eld. 1924). 1914 alportis la romanon de Paul Seippel Adele Kamm (tr. R. de Saussure, 2-a eld. 1915). Samjare aperis la tragedio Sokrato de Ch. Richet (tr. J. Couteaux). De M. Zamacois aperis la kvarakta versa teatraĵo La Amuzistoj (tr. W. v. d. Biest), 1913, kaj la traduko de la unua parto de la romano La Mizeruloj de Victor Hugo venis en 1914-1915.
1915-1939: Kvankam postmilite Francio ne plu estis la centro de la Esperanta Movado, aperis tamen multaj verkoj tradukaj. Antolo- giforme aperis nenio, sed en 1928 la franclingva (valona) parto de Belga Antologio (red. M. Jaumotte) kaj en 1939 la velŝa (romanda) parto de la Svisa Antologio (red. A. Baur) sciis valorigi la franc- lingvan literaturon ekster Francio. Ankaŭ en Etema Bukedo (tr. Kalocsay), 1931, troviĝas 37 poemoj elfrancigitaj. En 1921 aperis La Pensoj de Riguet (tr. G. Moch) kaj Thais (tr. S. Payson) de Ana- tole France. En 1922 venis retraduko de la farso Majstro Pierre Pa- thelin (tr. Balliman). Samjare aperis Francaj Poezioj (tr. Balli- man). En 1922 Henri Legrand tradukis Amfitriono, komedio de Mo- liere. De la sama aŭtoro aperis La Mizantropo (tr. H. Boucon), 1930, kaj La Nobela Burĝo (tr. R. Levin), 1936. La Jaro 1923 alportis la romanon de H. Barbusse Eklumo en la Abismo (tr. Else). La novelo de H. Balzac La Firmao de la Kato kiu Pilkludas (tr. P. Benoit) ape- ris en 1924. De P. Merimee aperis Mateo Falcone (tr. J. Borel), 1926, kaj Colomba (tr. J. Beau), 1939. E1 la socikritika tendaro tradukis Leon Bergiers novelon de Jean Tousseul Morto de Blanjo (1926), kaj en 1927 du novelojn de Eekhoud: Servokapabla kaj Marcus Tybout. La romano de M. Catalany Klari (tr. E. Robert) aperis en 1928. De Voltaire aperis Kandid (tr. Adam) 1929. A. de Musset reprezentiĝis per la verkoj (tr. J. v. Schoor): La du Amatinoj kaj La Kapricoj de Mariano en 1930, kaj Mimi Pinson (tr. Rethel), 1934. Tri Rakontoj el Impresoj de Vojaĝo de A. Dumas tradukis Deligny (1932). La faman komedion Knock de Jules Romains tradukis Corret (1932), kaj la modernan satirfabelon de Andre Maurois Bareluloj kaj Fadenuloj tradukis Fabo (1933). Inter la unuaj libroformaj tradukaĵoj de G. Waringhien estis Pripensoj aŭ Sentencoj Primoraj de La Roche- foucauld, 1935. Du novelkolektoj de G. Duhamel aperis: Rakontoj pri Nederlando (1938) kaj Norda Kanto (1939), ambaŭ tradukitaj de R. Dupuis.
1940-1971: Post la Dua Mondmilito la elfranca tradukarto reviviĝis kvalite altega. En 1949 aperis Fabloj de La Fontaine, verse tra- dukitaj de L. Thevenin. Samjare aperis la elfrancigo de Leteroj el
Mia Muelejo, de A. Daudet (tr. Mijake ŝihej). De la sama aŭtoro aperis la romano Tartarin de Tarashono (tr. Delor kaj Lebrun), 1955. Guy de Maupassant estas reprezentata per Normandaj Rakon- toj (tr. R. Dupuis), 1953. De Voltaire aperis 3 verkoj: Zadig, Kandid kaj Senartifikulo (tr. E. Adam), 1957. Teamo konsistanta el G. Waringhien, K. Kalocsay, R. Bernard, M. Carlsson, L. Tarkony kaj H. Vatre tradukis la tutan Floroj de 1'Malbono de Baudelaire, 1957. Ankaŭ de Baudelaire aperis La Spteno de Parizo (tr. P. Lobut), 1967. Komedio de Moliere La Mokindaj PreciozuUnoj (tr. Ribot) el- doniĝis en 1957. De A. de Saint-Exupery aperis La Eta Princo (tr. A. Delaire), 1960. De Marcel Pagnol la komedio Topaze kaj de Ch. Vildrac la komedio La ŝipego Tenacity aperis en 1960 en traduko de R. Bernard. La romano de J. P. Sartre La Naŭzo (tr. R. Bernard) aperis en 1963. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Respektema P . . . kaj Sen Eliro, ambaŭ en 1964, en traduko de R. Bernard. La sama tradukinto eldonis la antologieton Apenaŭ Bukedeto ... (1971).