E1 la literaturscienca vidpunkto estas interesaj la verkoj de A. da Silva Vivo de Zola (tr. Manuel de Freitas), 1946, kaj la tezo de Colette Llech-Walter Ekzistencialistaj Herooj en la Literatura Verkaro de J. P. Sartre, 1959.
E1 la Frisa Literaturo
E1 la frisa literaturo aperis libroformaj literaturaĵoj nur en la lastaj jaroj. Frisaj Rakontoj, kun 20 prozaĵoj, aperis en traduko de grupo da tradukistoj, en la redakto de S. S. de Jong en 1964, kaj la novelaro de P. Wybenga, Dorse kontraŭ la Muro (tr. S. Stuit), pri la nazia okupado de Frisio, aperis en 1966.
E1 la Germanlingva Literaturo
1887-1918: Inter la unuaj verkoj esperantiingve aperintaj estas la komedio de J. W. Goethe La Gefratoj (tr. A. Grabowski), 1889 (2-a eld. 1909; represita en 1967). De Goethe, krome, aperis la tragedio Ifigenio en Taŭrido, en la majstra traduko de L. L. Zamen- hof, 1908 (3-a eld. 1929), la poezia romano Hermano kaj Doroteo (tr. Kŭster), 1911 (2-a eld. 1922), kaj La Suferoj de Juna Werther (tr. P. Usinger), 1911 (nekompleta libroforma eldono).
Ankaŭ el H. Heine oni multe tradukis: aperis Pentrajoj el Vojaĝo (tr. VI. Gernet kaj A. Kofman), 1897, Libro de Kantoj (tr. L. L. Za- menhof, Leo Belmont, k.a.), 1911 (2-a eld. 1912), Elektitaj Poemoj (tr. Pillath; ps. Zanoni), 1914 (2-a eld. 1920).
De Bolsche aperis unu ĉapitro el La Ama Vivo en la Naturo (tr. L. E. Meier), 1906. Abundas ankaŭ tradukaĵoj el Schiller: aperis la poezia dramo Wilhelm Tell (tr. L. E. Meier), 1906, la triakta kome- dio La Nevo kiel Onklo (tr. Stewart), 1907, la dramo La Rabistoj (tr. L. L. Zamenhof), 1908. Fine, aperis Poeziaĵoj (tr. F. Zwach), 1913 (2-a eld. 1928).
Elektitajn Fabelojn el la kolekto de la fratoj Grimm tradukis Bein (1906). La rakonto de Grillparzer La Monaŭejo ĉe Senŭomir (tr. L. E. Meier) aperis en 1907. De P. Heyse aperis novelo, Edziĝa Festo en Capri (tr. L. E. Meier), 1907. Samjare aperis verketo ae E. T. A. Hoffmann, Sabla Homo (tr. H. Hodler). En 1909 aperis tra- dukaĵo el L. Tieck: La Blonda Ekiberto (tr. W. Fischer), 2-a eld. 1911. La dramo de Th. Korner Toni (tr. F. Stephan) aperis en 1909, dum la burĝa komedio de Lessing Minna ae Barnhelm (tr. A. Rein- king) aperis postan jaron (1910). De W. Hauff estas publikigita novelo L,a Karavano (tr. Eggleton), 1910 (2-a ela. iy2i) kaj ra- konto Fantaziaĵoj (tr. G. Hillebrecht), 1912. De Schnitzier aperis en 1912 la unuakta groteskaĵo La Verda Kakatuo (tr. SchrOaer). Friedrich Hebbel reprezentiĝis per du gravaj verkoj: la 5-akta tragedio Judith (tr. Lederer), 1912, kaj la 5-akta tragedio Gyges kaj Lia Ringo (tr. Bennemann), 1916. La novelo de W. Raabe La Nigra Galero (tr. F. Wicke) aperis en 1912 (2-a eld. 1922). La kontraŭmilita romano de Bertha von Suttner, For la Batalilojn! (tr. A. Caumont) aperis ĝuste en 1914. Fine, en 1918, aperis la Vintro- Fabeloj de H. Seidel (tr. Bŭcker).
En ĉi tiu periodo L. E. Meier kunmetis la verketon Kvin Noveloj (de Grillparzer, Th. Kdrner, Seidl), 1912. Aperis krome Nord- germanaj Rakontoj de Bandlow (tr. Scheerpeiiz), 1912 (,2-a 1924). Svishj Rakontoj de E. Zahn aperis en 1913 (tr. Ch. Puivers). De ĉi tiu verkisto aperis ankaŭ la novelo La Patrino (tr. J. Schmid), 1913 (2-a eld. 1923). Noveletoj el la Nigra Arbaro kompilis H. Christaller, 1913 (2-a eld. 1923), dum Elzasaj Legendoj tradukis Ch. Pulvers, 1914 (2-a eld. 1924).
Aperis ankaŭ kelkaj kantolibroj. La plej interesa estas Germanaj PopoLkantoj, 1912 (2-a eld. 1913), kiun kunmetis kaj tradukis teamo.
1919-193y; Post la Unua Mondmilito la eldona agado en Germanio daŭris nur ĝis 1933, en Aŭstrio ĝis 1938.
Jam en 1921 aperis Fabloj de Lessing (tr. L. E. Meier); de la sama aŭtoro la dramo Natan la Saĝulo (tr. K. Minor) venis en 1923. En 1921 aperis La Struvelpetro, de H. Hoffmann (tr. J. Applebaum; reeldonita en 1971). Samjare aperis noveio de W. Hauff, La Kantistino (tr. E. Wŭster). Alia noveio de Hauff aperis en 1923: La Almozulino de la Pont des Arts (tr. Brŭggemann).
De J. W. Goethe aperis la plena versa traduko de ia unua parto de Faŭsto (tr. Barthelmess), 1923, (2-a eld. 1949); krome, Romaj Elegioj kaj La Taglibro, 1932, en tre taŭga traduko de K. Kalocsay. Novelo de Zschokke aperis en 1923 (tr. Brŭggemann). De H. Heine estis publikigitaj La Rabeno de Baharah (tr. L. L. Zamenhof), 1924, Atta Troll (tr. F. Pillath), 1925, kaj Elektitaj Prozajoj (tr. F. Pil- lath), 1928. La 5-akta tragedio de Hebbel Maria Magdalena (tr. Bischitzky) aperis en 1922, dum la rakonto de A. de Chamisso, La Mirinda Historio de Petro Schlemihl (tr. E. Wŭster), estis pubii- kigita samjare. En 1927 aperis la traduko el la tradicia Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono de Mŭnchhausen (tr. J. D. Apple- baum). Samjare aperis Vienaj Legendoj, kolektitaj de A. Mair.
La socikritika verko de Ernst Toller La Hirundttbro (tr. H. Wolff) estis eldonita en 1929. Aperis du ĉefverkoj de Erich Maria Remarque: En Okcidento Nenio Nova (tr. J. F. Berger), 1929, kaj La Vojo Returne (tr. Berger), 1931. Kelkaj noveloj de Th. Storm aperis: tr. H. Heitmŭller (1929), kaj tr. Bader (1934). De W. Kloepffer aperis Vagabondo kaj Sinjorino (tr. Goppel), 1931. De Rainer Maria Rilke aperis Leteroj al Juna Poeto (tr. A. Mŭnz), 1934. En 1937 aperis la verko de J. Nestroy Antaŭaj Cirkonstancoj (tr. H. Steiner) kaj en 1932 novelo de Stefan Zweig La Okuloj de la Eterna Frato (tr. H. Wolff).
En 1931 aperis dudek elgermanigitaj poemoj en la verko de K. Kalocsay Eterna Bukedo. Germanajn Kantojn aperigis traduke F. Pillath en 1921 (2-a eld. 1922). En 1939 venis Svisa Antologio (red. A. Baur) kun literaturhistoria enkonduko kaj valora kolekto de tradukoj el verkoj de svisaj germanlingvaj (alemanaj) verkistoj.
1940-1971: Post la Dua Mondmilito aperis pluraj verkoj, tamen la eldonado ne plu estis tiel vigla, parte pro la profundaj frapoj, kiujn la Esperanto-Movado suferis dum la nazia regado kaj pro la milito.
Jam en 1947 aperis libro kun noveloj de Kleist, Stifter kaj Th. Storm, tradukitaj de Pebe (ĉu Bennemann?). Samjare, A. Bader aperigis 2 novelojn de Storm kaj de M. Escherich, kaj aperis romano de la svisa verkisto J. C. Heer, Ĉe la Sank\taj Akvoj (tr. A. Bader). Novelkolekto el la verkoj de Stefan Zweig (Brulanta Sekreto, tr. K. kaj P. Schwerin) aperis en 1949. L. Goppel tradukis la novelon de R. C. Muschler La Nekonatino (1951). La verko de K. L. Immermann, La Karnavalo kaj la SomnambuUno (tr. A. E. Wohlthat) aperis en 1952. Kelkajn jarojn poste (1957) aperis verko de Eichendorff El la Vivo de Netaŭgulo (tr. Bennemann). Lasta evento, 1969, estas Kantoj kaj Romancoj, de Heinrich Heine, en la genia traduko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien.