Выбрать главу

Ĝis nun ne aperis germana antologio, kvankam partoj el ĝi pretas, kaj estis publikigitaj en Okcidentgermana Revuo. En 1953 aperis tamen Aŭstria Antologio, kaj multnombraj verkoj troveblas en multege da Esperantaj revuoj ekde La Esperantisto.

E1 la Hebrea Literaturo

La plej fama hebrea verko, La Malncva Testamento, aperis en 1926, parte el la hebrea, parte el la aramea lingvoj. Ĝin tradukis, kaj parte jam antaŭmilite aperigis, L. L. Zamenhof. La definitivan redakton kaj korekton pretigis grupo de anglikanaj pastoroj. La unua provo traduki el la Biblio estis farita de E. Neumark: Libro de Ruth, 1893. E1 la Miŝnao tradukis J. Rabinovic la libron Patroj 1930. De Naum Jeruŝalmi aperis Eksiĝo kaj Merkado la Azen- pelisto (tr. Levi Wiener), 1933. Modernan romanon tradukis Ota Ginz: Freŝa Mateno, de Reuven Kritz, 1967.

En 1941, er Palestino, aperis Kantaro Hebrea, pretigita de J. J. Kohen-Cedek.

E1 la Hindaj Literaturoj

La ĉefa tradukisto, kiu verkis ankaŭ originale, estas la Bengalo Lakshmiswar Sinha. Li rekreis traduke la dramrakonton Sivaĝi, sur la historia fono de la hinda 17-a jarcento (1929). En 1930 aperis lia Tri Bengalaj Fabeloj, kaj en 1961 la novelkolekto de Rabindra- nath Thakur (Tagore) Malsata ŝtono.

Krome, jam en 1912 tradukis elsanskrite Antoni Lange verketon Nalo kaj Damayanti. Rakontforme aperis Sakuntala, la fama dramo de Kalidasa, 1927, kaj pluraj klasikaĵoj, ĉefe religiaj: Samanta- Mukha-Parivarto (tr. Nohara kiuiĉi), 1933), la sepa ĉapitro de Saddharmapundarika-Sutro (tr. Nohara), 1936, la grava Bhagavad Gita (tr. F. V. Lorenz), 1942, kaj la Sutroj unua ĝis dektria el Digha Nikajo (tr. H. Yoxon), 1949. En 1972 aperis Rakontoj e^ Panĉatantra (tr. C. H. Dharmatilake). '

E1 la Hispanlingva Literaturo

Hispanaj aŭtoroj 1887-1918: En ĉi tiu periodo hispanlingvaj tradukaĵoj aperis ĉefe dank' al la aktivo de kelkaj aparte kleraj pioniroj, kiel Vicente Inglada-Ors, kiuj ĉefe interesiĝis pri la teatro. De la granda Jacinto Benavente (1866-1954) aperis la jenaj teatraĵoj, ĉiuj tradukitaj de V. Inglada: La Manĝaĵo de la Sovaĝbestoj (1907), Kruela Adiaŭo (1907), La Angora Katino (1907), La Triumfanta Animo (1907), La Malbonfarantoĵ de la Bono (1907), Princino Bebe (1907), La Maleleganteco (1906), La Nesia Hejmo (1909), Perlabori Sian Vivon (1909), Hispanaj Dramoj (1910), Sabata Vespero (1910), La Domo de la Feliĉo (1910), Pli Forta ol Amo (1910), La Servanto de Don Juan (1913), La Paperujo (1913), La Gefavoratoj (1914). Krome: La Unuhora Revfeliĉo (tr. Novejarque kaj Benet), dialogo, 1914. Samepoke aperis ankaŭ la kvarakta komedio de S. kaj J. Alvarez- Quintero (tr. V. Inglada) La Galeotoj. De Vicente Blasco-Ibanez (1867-1928) aperis en 1894 la verketo La Barako (tr. Rafael Duyos). A1 la sama tradukisto ni dankas Inter Oranĝarboj de Blasco-Ibanez, 1900. La Kuracisto per Batoj kaj la triakta komedio La Jeso de Knabinoj de Leandro Moratin (1760-1828) estis tradukitaj de Vicente Inglada resp. Norman Maclean, 1906 kaj 1907. De Fray Luis de Leon, religitendenca verkisto de la 16-a jarcento, aperis la etika verko La Perfekta Edzino (tr. A. Jimenez-Loira), 1909. Fine, Vicente Inglada tradukis du verketojn de Ramon de Campoamor (1817- 1901): en 1911 kaj 1918.

Hispanaĵ aŭtoroĵ 1918-1938: La traduka aktivo daŭris senhalte ĝis la civila milito. De Cervantes-Saavedra (1547-1616) aperis pluraj ĉapitroj, tamen neniam la tuta Don Kihoto: la unuan provon (3 ĉapitrojn) faris Bourlet, Inglada kaj Law en 1905. La duan Fr. Pujula-i-Valles en 1909 (2-a eld. 1924): 5 ĉapitrojn; la trian Julio Mangada-Rosenorn en 1927. La lastan faris Luis Hernandez en 1955. Ankoraŭ de Cervantes aperis la traduko (pretigita de Mangada) de du bonekzemplaj noveloj: Du Junaj Fraŭlinoj kaj Korneliino, 1927. De Pedro Calderon-de-la-Barca (1600-1681) aperis La Urb- estro de Zalamea (tr. Enrique Legrand), 1925. Antologian karak- teron havas la verko El Moderna Hispana Parnaso (tr. Julio Man- gada-Rosenorn), 1927. La fikcia romano de Coronel Ignotus (ps. de Jose de Elola), La Amo en la Jaro Dekmil (tr. J. F. Berenguer), aperis en 1932. La pulĉinela komedio de J. Benavente La Kreitaj Profitoj (tr. V. Inglada) aperis en 1932. En 1935 aperis alia verko de Vicente Blasco-Ibanez: la romano Sango kaj Sablo (tr. R. de Salas-Bonal). Fine, en 1937, aperis la rakonto La Ĵusnaskito de Ricardo Becerro-de-Bengoa (tr. J. F. Berenguer).

Hispanaj aŭtoroj 1929-1971: La revigliĝo de la Esperanta Movado post la civila milito postulis iom da tempo. Do nur en 1952 aperis la Spiritaj Ekzercadoj de Ignacio de Loyola (1491-1550) (tr. E. Maynar). En 1964 Alvaro de Orriols tradukis La Amo de Don Perlimplin, de Federico Garcia-Lorca. Oni ĝin sukcese recitis, sed neniam aperigis libroforme. En 1965 aperis la traduko, de Diego

fjl^DACH

TRA GED IO

DE L'HO

Kvankam la unuaj provoj traduki cl La Biblio okazis jam en 1893 (E.Neumark: Libro de Ruth) kaj ankaŭ D-ro Zamenhof tradukis el La Malnova Testamento, la koinpleta verko aperis

nur en la jaro 1926.

La Tragedio de 1' Uomo estis nur la unua inter la tradukaj ĉefverkoj de Kalocsay, kies kontribuo al la traduka beletro estas ankoraŭ pli grandioza ol lia kontribuo al la originala literaturo en Esperanto.

L.Somlai (antaŭ la Dua Mondmili- to: L.Spierer) apartenis al la plej aktivaj tradukistoj en la ora epoko de la Budapeŝta Skolo.

Selso, de la verko La Buĉejo, de Stefano Echeverria. Epokfara verko estas la traduko, pretigita de la Ruso K. Gusev, de la ĉefaj poeziaj verkoj de Federico Garcia-Lorca (1898-1936): Liriko, 1968, el Romancero Gitano, El Poema del Cante Jondo, k.a. De Jose Maria Escriva-de-Balaguer (1902- ) aperis en 1968 la verko Vojo (tr. Nicolas Lopez-Escartin). Samjare aperis funebr-humura verko de Wenceslao Fernandez-Florez (1886-1964), Filozo-jio de Fantomo (tr. L. Hernandez). Fine, en 1969, aperis la fama rapsodia poemo de Antonio Machado (1875-1939), La Lando de Alvargonzalez, tra- dukita kun granda enhava kaj ritma fideleco de F. de Diego.

Dank' al la tradukemo de F. de Diego aperis en 1971 rimarkinda verko de Federico Garcia-Lorca: la tuta Cigana Romancaro.

Multaj verkoj aperis traduke ankaŭ en pluraj revuoj: i.a. verkoj de Jose Zorrilla, Pedro Antonio Alarcon, Ruben Dario, Marques de Santillana, k.a. Tradukis ĉefe Amalia Nŭnez-Dubŭs, Fernando Redondo, Julio Mangada-Rosenorn, k.a.

Interesa estas la verketo Pri Cervantes kaj Ha Famkonata Verko „El Quijote", 1915, kaj la verko de J. Mangada Pri Hispanujo kaj Ĝiaj Popolkantoj (Popolkantaro de Murcia), 1926.