Выбрать главу

Latinamerikaj aŭtoroj: De la meksika verkisto Amado Nervo (1870-1919) aperis dulingve Kvin Poemoj el Pleno, 1941. De la urugvaja verkisto Jose Enrique Rodo (1871-1917) aperis la filozofia rakonto Ariel (tr. M. Fernandez-Menendez), 1950. La popolan eposon argentinan Martin Fierro, de Jose Hernandez prezentis en mirinda traduko Ernesto Sonnenfeld en 1965.

Multon tradukis lastatempe la argentina poeto Diego Selso (pseŭdonimo de Adan Hrynkiewicz): Mozaiko de Lumo kaj Ombro de M. E. Brisigelo, 1966; Alvoko de VSilento de Leandra Recareo, 1966, kaj En la Flamoj Voluptaj de 1'Amo, propra poemaro, 1966.

D. Selso aperigis ankaŭ Kanzonojn: 1965, en du volumoj.

7.2.20 E1 la Hungara Literaturo

1887-1920: Unua antologiforma verko estas la ne tre granda, stile nematura, tamen interese ambicia verko duvoluma, Hungara Poemaro (tr. Fiedler, Marich, Altenburger kaj Rajczy), 1908, kun poemoj de Arany, Szabolcska, Berzsenyi, Petofi kaj kun kantaro.

En 1906 aperis la verko de A. Abonyi, Mallumaĵoj (tr. P. de Lengyel), 2-a eld. 1907. Du Noveloj de Maŭro Jokai (tr. Luczen- bacher) aperis en 1911. Elektitaj Poemoj de A. Petofi (tr. Fuchs) aperis en 1911 (2-a eld. 1923). La rakonto de Mikszath Fantomo en Lublo (tr. E. Forster) venis en 1912. Aperis krome du verkoj de Herczeg: Hungaraj Rakontoj (tr. Panajott), 1912, 2-a eld. 1923, kaj Marĉfloro (tr. A. Goltl), 1913.

1921-1939: Tuj post la Unua Mondmilito estiĝis en Hungario literatura florado. La unuan antologian verkon pretigis Fr. Szilagyi (Poemaro el Hungarlando), 1929, kiun sekvis unu el la plej gravaj antologiaj verkoj iam aperintaj: Hungara Antologio, 1933, kies ĉef- redaktoro estis Kalocsay, kun la kunlaboro de Baghy, Szilagyi, Bodo, Halka kaj Tarkony.

En 1922 aperis du noveloj de Geza Gardonyi: Du Kokcineloj kaj La Montro (tr. K. Kalocsay). Samjare aperis la komedio de Heltai kaj Makai La Paĝio de la Reĝino (tr. K. Kalocsay). La postan jaron, 1923, aperis la poezia verko de A. Petofi Johano la Brava (tr. Kalocsay). Samjare venis la triakta dramo de Fr. Karinthy (1888- 1938, mem esperantisto) Morgaŭ Matene (tr. Kalocsay). En 1924 aperis la drampoema ĉefverko de Imre Madach La Tragedio de l' Homo (tr. K. Kalocsay), 2-a eld. rev. 1965, kaj 1926 alportis novel- kolekton de Karinthy, Norda Vento (tr. K. Bodo). La romano de Babits La Cikoni-Kalifo aperis en 1929, en brilstila traduko de K. Bodo. L. Tarkony tradukis la rakonton de Fr. Karinthy Vojaĝo en Faremidon (1934). En 1937 aperis la romano de Jolanta Foldes La Strato de Fiŝanta Kato (tr. Halka kaj Spierer). La fama romano de Ferenc Molnar La Knaboj de Paŭlo-Strato (tr. L. Spierer) aperis en 1937. Samepoke L. Spierer [12] tradukis la novelon de A. Petofi La Avo. En 1938 aperis la novelo Rozinjo de Gyula Torok (tr. K. Kalocsay). Socikritika romano de L. Kassak, La Vojoj Estas Nekonataj, estis eldonita en 1940 (tr. L. Spierer).

1940-1971: Pro la politika situacio, dummilite kaj de 1950 ĝis 1956, nenio povis aperi en Hungario mem. Tiel, 1943, aperis en Anglio la sprita romano de K. Aszlanyi Sep Vangofrapoj (tr. L. Spierer). La romano pri la dekadenco de la hungaraj nobela kaj burĝa klasoj Printempo de Morto de Lajos Zilahy (tr. L. Somlai) aperis en 1947. Nur en 1957 povis aperi la romano pri malriĉaj kamparanoj Amara Pano de J. Darvas (tr, L. Somlai). La romaneto Vuk de Istvan Fekete (tr. M. Leszko) aperis en 1966. Samjare oni publikigis la raportromanon de la moderna verkisto Ferenc Santa Dudek Horoj (tr. de grupo). En la traduko de K. Kalocsay aperis en 1970 la elektita poemaro de Sandor Petofi Libero kaj Amo.

Multaj literaturaĵoj aperis ne libroforme, sed en revuoj: Litera- tura Mondo, Norda Prismo, La Suda Stelo, Monda Kuituro, Belarto, Hungara Vivo, k.a. Multaj poemoj aperis krome en Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931.

Ankaŭ la kantaroj estas bone reprezentataj: Kalocsay kolektis kaj tradukis Kantanta Kamparo (101 tekstojn), 1923, kaj Gemoj de la

Hungara Popolmuziko, 1929. Aperis krome kolekto el popolkantoj kaj laboristaj kantoj: Ni Kantu! (108 hungaraj tekstoj), 1928.

Valora estas ia bibliografia verko de S. Tiborc, Esperanto en Hungarlando, 1959.

E1 la Indianaj Literaturoj

Ei ia indiana kolekto Legendoj de Vancouver, de la princino Tekahionwake, aperis esperantlingve kelkaj paĝoj, tradukitaj, ver- ŝajne el la angla versio, de W. H. Fenton.

E1 la Indonezia Literaturo

En 1924 Liem Tjong Hie aperigis verketon: Javaj Legendoj kaj Fabloj. P. W. Broek publikigis en unu libro du javajn rakontojn: Devi Angreni kaj Mak Miah (1927).

E1 la Islanda Literaturo

E1 la islanda tradukis ĉefe Baldur Ragnarsson (konata ankaŭ kiel originala verkisto). Aperis la poemaro Sub Stelo Rigida de Thor- steinn fra Hamri, 1963, kaj poemkolekto Islandaj Pravoĉoj, 1964, kiu tre bone redonas esperantlingve la arkaan etoson de la original- aĵoj. Krome aperis tradukoj, ĉefe poeziaj, en Voĉo de Islando (1949- 50 kaj 1959-60) kaj en Norda Prismo (1955 ĝis nun).

E1 la Itala Literaturo

La itallingvaj beletristoj Esperantaj neniam estis tre aktivaj kon- cerne tradukadon. La konsekvenco estas, ke la itala literaturo ne estas sufiĉe reprezentata.

1887-1939: En 1906 aperis la unua libroforma tradukaĵo: la unu- akta drameto de E. de Amicis La Floro de VPasinto (tr. Rosa Junck). En 1910 aperis el verko de Ippolito Nievo ĉapitro La Idilio ĉe la Fonto (tr. A. Tellini). En 1912 aperis la dramo de Giovanni Bovio Kristo ĉe la Festo de Purim (tr. Tellini), La Urbo, kiu Dormas (tr. Tellini), kaj la Kompararo de Giuseppe Giusti (tr. Tellini).

En 1920 aperis la Pia Versaro de S. Alfonso de Ligorio (tr. A. H. M. Kools). La postan jaron (1921) aperis la versa komedio de G. Gia- cosa Ŝakludado (tr. de la fratoj Padulli: la sama komedio estis jam aperinta en 1915 en traduko de Cl. Bicknell). Samjare aperis elek- titaj ĉapitroj el la itala romano ĉefverka La Gefianĉoj de A. Man- zoni: La Pesto en Milano dum 1630 (tr. P. C. Monti). En 1922 aperis traduko de etika verko de G. Mazzini La Devoj de la Homo (tr. Arabeno) kaj Italaj Rakontoj (tr. P. C. Monti). 1923 alportis la dra- mon de Giovanni Verga Kamparana Kavalireco (Cavalleria rusti- cana, tr. R. Castagnino) kaj la prietikan verkon de Silvio Pellico Pri la Devoj de l' Homoj (tr. A. Tellini). En 1926 aperis La Floretoj de St. Francisko el mezepoko (tr. Fr. Pizzi), kaj 1930 la fama porinfana verko de Carlo Lorenzini (ps. Carlo Collodi) Pinokjo (tr. M. Mar- chesi). En 1931 aperis la Historio de Kristo, de Giovanni Papini (tr. E. Fasce). En 1933 venis vervoŝpruca komedio de Carlo Goldoni Kurioza Okazaĵo (tr. Mevo, ps. de R. Orengo). Ĉefverko aperis en 1933: la tuta Infero (unua parto de la Dia Komedio) de Dante Ali- ghieri, tercine tradukita de K. Kalocsay. Temas pri entrepreno kolosa, kiu mirigas onin pro la kuraĝo — kaj pro la senprecedence bela sukceso. Estis cetere multaj, kiuj provis traduki Dante inter 1905 kaj 1956: E. Wŭster, R. Bagnulo, A. Mazzolini, D. Rivoir, P. C. Monti, E. Dondi, A. Grabowski. En 1935 aperis verko de Mussolini: Vivo de Arnaldo. En 1936, en bona traduko de E. Fasce, venis la konata por- junula libro Koro, de E. de Amicis. Provoj aperigi partojn estis fari- taj de A. Tellini (1912) kaj de R. Castagnino (1924). Fine, en 1939, aperis en Nederlando la socikritika romano de la kontraŭfaŝista ri- fuĝinto Ignazio Silone: Fontamara.