1940-1971: Post la Dua Mondmilito aperis bona traduko de poem- kolekto el Giovanni Pascoli: Poemoj (tr. G. Azzi), 1952. Verko de Pirandello estis bele tradukita de Srdjan Flego kaj recitita de IAT, sed neniam publikigita (La Homo kun la Flor' Enbuŝe). En 1963 aperis luksa volumo kun maloftaj ilustraĵoj de Botticelli: Dia Ko- medio, de Dante Alighieri, dulingva volumo, tradukita de Giovanni Peterlongo, senrime, kaj reviziita de Conterno kaj Waringhien. En 1970 aperis lerta traduko de L. Minnaja: temas pri la poemo de Ugo Foscolo Pri la Tomboj. La sama tradukinto aperigis ankaŭ kelkajn poemojn de la minortona poetino moderna Lydia Senes: Eta Bukedo, 1970.
Alispecaj verkoj: Itala antologio ne aperis, kvankam oni periode ripetas ke „ĝi estas jam preta". Tamen en la Svisa Antologio, 1939, troviĝas bona elekto el svisaj itallingvaj (tiĉinaj) prozistoj kaj po- etoj kaj literaturhistoria enkonduko.
Interesa estas la legolibro de Bruno kaj Elio Migliorini Anekdo- toj pri Dante (1921).
Multaj literaturaĵoj aperis en antologioj internaciaj, kiel en El Parnaso de Popoloj, 1913, kaj Postrikolto, 1921 (tr. A. Grabowski) kaj en Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931. Multaj krome aperis en revuoj: i.a. en Itala Esperanto-Revuo, UEsperanto, Literatura Mon-
MARKO JELUŜIĈ:
CEZARO
dante alighieri
LA DIA KOMEDIO
KOMPLF.TA TRAIltJKO Dll CIOVANNI Pr.TERLONGO
Cezaro dc M.Jeluŝiĉ ne estas aparte grava verko, sed ĝia traduko de Ivo Rotkviĉ estis epokfara.
Post multaj provoj dc fragmentaj tradukoj - inter kiuj ankaŭ tiu genia de Kalocsay (Infero, 1933) — La Dia Komedio aperis cn 1963, cn luksa dulingva volumo kun ravaj ilustraĵoj de Botticelli.
Miyamoto masao: Talentaj originalaĵoj kaj kompetentai tradukoj el la japana.
do, Esperanto, Literatura Foiro (1970- ). Tiamaniere aperis en Es- peranto verkoj de Giovanni Boccaccio, Petrarca, Cecco Angiolieri, Dante Alighieri, Franco Sacchetti, S. Francisko, Lodovico Ariosto, Raffaello Sanzio, Michelangelo Buonarroti, Vittoria Colonna, Gas- para Stampa, Baldassar Castiglioni, Pietro Metastasio, Gaspare Goz- zi, Gabriello Chiabrera, Torquato Tasso, Carlo Goldoni, Giuseppe Parini, Niccolo Tommaseo, Giacomo Leopardi, Alessandro Manzoni, Fogazzaro, G. Verga, Giacosa, Matilde Serao, A. Graf, Giosue Car- ducci, D'Annunzio, Giovanni Pascoli, Ungaretti, k.a.
7.2.25 E1 la Japana Literaturo
1887-1920: Antaŭ la Unua Mondmilito, parte pro politikaj kaŭzoj, parte pro la malgrandeco de la japana Esperanta Movado, nur mal- multo povis aperi. En Okcidento aperis Japanaj Rakontoj (tr. ĉif toŝio), antologieto, 1910 (3-aeld. 1923).
1920-1941: Post la Mondmilito, la situacio de Esperanto pliboniĝis, kaj komencis aperi multe da verkoj, kiuj signas literaturan floradon ankoraŭ nun daŭrantan. En tiu epoko aperis du ĉefaj antologispecaj verkoj: la unua, aperinta en 1921, enhavis klasikajn poemojn ĉinajn kaj japanajn: Perloj el lu Oriento (tr. Ossaka kenĵi). La dua estis Verda Parnaso (tr. Ito saburo), 1932. Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931, enhavis ankaŭ 44 eljapanigitajn poemojn.
En 1924 aperis la novelo de Ariŝima takeo Deklaracio (tr. Tooguu tojosato), en 1932 de la sama aŭtoro la moraltendenca rakonto Sen- bedaŭre Amo Rabas (tr. Tooguu). Ankaŭ en 1924 aperis teatraĵo de Huĝii mazumi Nova Satano (tr. Sakrada iĉiro). De Kikuĉi kan aperis dramo La Patro Revenas (tr. Kaĵi hirokazu), 1927, kaj alia verko Amo de Toojuuroo (kun du aliaj teatraĵoj), 1934 (tr. Ŝimomura jo- ŝiŝi). Tri teatraĵojn de Aklta uĵaku, Fonto de Sudroj, Danco de Ske- letoj kaj Nokto ĉe Landlimo, kunigis libreto tradukita de Ŝuzui haĵi- me kaj Susuki kaname, 1924. En 1927 sekvis teatraĵo de Kaneko joobun Lavisto kaj Poeto (tr. Tooguu). La postan jaron, 1928, aperis la verko de Nacume sooseki La Turo de Londono (tr. Nishi seiho), 3-a eld. 1960. De Edogaŭa rampo aperis Ruĝa ĉambro (tr. Kaĵi) en 1928 kaj Ora Masko (tr. ŝimomura) en 1931. La teatraĵo de Jama- moto juzo Infanmurdo (tr. Ŝimomura) aperis en 1930. Klasikan dra- meton Gracia, de Fuĵisaŭa kosecu, tradukis Hata masajo kaj Mura- kami tomojuki (1930). Kortuŝa rakonto pri karceruloj estis aperigita traduke de grupo (sub gvido de Hattori toru) en 1937: Karcero, de Simaki kensaku. A1 Nohara kiuiĉi, merita literatura pioniro, ni dan- kas tradukojn de du gravaj mitologi-historiaj verkoj: Kroniko Ja- pana, kvinvoluma traduko de Nihonŝoki (720 p.K.), 1935-39; kaj
Zinnoo Sjootoo Ki, historio de la japana imperiestra trono verkita de Kitabatake ĉikafusa (1339), 1941.
1942-1971: La Dua Mondmilito lasis en Japanio multe da ruinoj, sed post ĝi la situacio por Esperanto fariĝis pli favora. Du gravaj antologi-specaj verkoj aperis: la unua, en 1956, estis tradukita de Ossaka kenĵi, El Orienta Florbedo (kun poemoj); la dua, en 1965, estas El Japana Literaturo 1868-1945.
En 1954 aperis La Kapao (kaj aliaj rakontoj) de Akutagawa ryŭnosuke (tr. Nozima yasutaro). En 1958 Ossaka aperigis tradukon de 505 Elektitaj Poemoj el Mannjoo-Ŝuu, la klasika japana poem- kolekto (8-a jc. p.K.). La filmscenario Mil Papergruoj de Moroi zyozi (tr. Tanaka sadami) aperis en 1959. Sub la ĉefredakto de Na- kamura tazuo aperis (kvar) Rakontoj de Oogai (Mori oogai), 1962. La Obstino, rakonto de Nakazima atusi, estis tradukita de Miyamoto masao, 1963. Kolektivo de KLEG, sub la gvido de Miyamoto, kompil- tradukis la libron Japanaj Malnovaj Rakontoj (1965). Samjare ape- ris ekstraktoj el verkoj de Deguĉi nao, onisaburo, sumiko, hidemaru kaj naohi: Kvinteto (tr. Nakamura). De Ihara saikaku, verkisto viv- inta dum la Tokugaŭa-epoko: 1642-93, aperis kolekto de kvin nove- loj, Kvin Virinoj de Amoro (tr. Miyamoto), 1966. El la Vivo de Syunkin de Tanizaki zyun'itiro (tr. Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko), kun 2 teatraĵoj kaj 2 noveloj, aperis en 1968. Modernajn hajkojn tradukis la hajkista grupo en Oosaka: Etudo '68. Rakonto Kristo el Bronzo de Nagayo yosio (tr. Ueyama masao) aperis en 1970. En 1971 aperis Neĝa Lando, verko de la nobel-premiito Kawa- bata yasunari (tr. Konisi gaku). Samjare Miyamoto pretigis traduk- antologion El Manjoo.