Выбрать главу

Kompreneble la tradukaĵoj el la japana aperis ne nur libroforme. Ui aperis ankaŭ en revuoj, kiel en La Revuo Orienta, Oomoto, Lite- ratura Mondo, Prometeo, Kajero, L'Omnibuso, kaj aliloke.

Aperis pluraj kantaroj: el la plej modernaj elstaras Japana Kan- taro, 1957, pretigita de Isobe syosaku, 60 Tradiciaj Japanaj Kantoj, en redakto kaj traduko de Matuba kikunobu, 1967, Kien Floroj? (mo- dernaj popolkantoj) de Konisi gaku, 1967, kaj Venu Amikoj, parte originala, de Konisi gaku, 1970. En la periodaĵo La Movado ĉiu- numere aperas nova kaj malnova japanaj kantoj.

En 1952 aperis la originala verko de Hasegaŭa teru Historieto de la Japana Literaturo. Alia originala verko aperis en 1964: Enci- klopedieto Japana de Nakamura tazuo, majstra enkonduko en la ja- panajn vivmorojn kaj kulturon. Citindas ankaŭ El Japana Literaturo (1868-1945), red. Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko, 1965. Biblio- grafioj de japana literaturo en Esperanto aperis en 1956 kaj en 1970.

E1 la Jida (Judgermana) Literaturo

Aperis pluraj verkoj de Ŝalom-Aleĥem: Hebreaĵ Rakontoj (tr. Muĉnik), 1923, La Gimnazio (tr. L. L. Zamenhof), 1924, la monologo Ĉe Doktoro, 1931, Al Ĉiuj Egale (Mia Utopio) (tr. M. Salzmann), 1948. Jam en 1912 estis provo traduki el Ŝalom-Alehem: la monologo La Poto (tr. S. Binder). De aliaj verkistoj aperis ankaŭ tradukaĵoj. Ni rimarkas la dramon de S. Rappoport Dibuk (tr. Lejzerowicz), 1927, kaj la kontraŭrasisman teatraĵon de Lejb Malaĥ Misisipi (tr. I. Jurysta), 1939. I. Lejzerowicz tradukis la historifonan rakonton de Ŝalom Asch La Sorĉistino el Kastilio, 1933.

E1 la jida kaj el la hebrea aperis novelaro: Hebreaj Rakontoj (tr. D. J. Rabinovic-Tajc), antaŭ la Dua Mondmilito, kun verkoj de J. L. Perec, A. G. Frug.

E1 la Jugoslaviaj Literaturoj

1887-1920: Antaŭ la Unua Mondmilito ne aperis multaj verkoj libroformaj. En 1911 estis publikigita la interesa romano de August Senoa La Trezoro de 1'Orajisto (tr. Fran Kolar-Krom). En 1912 aperis antologi-karaktera verko, redaktita kaj tradukita de Mavro Ŝpicer: Kroataj Poeziaĵoj. La postan jaron, 1913, oni publikigis la verketon de Milka Pogaĉiĉ Konfeso (tr. A. Joziĉ).

1921-1939: La intermilita epoko estis, kontraŭe, multe pli fruk- todona. En 1924 aperis la teatraĵo de Milan Ogrizoviĉ, Aŭtuna Ves- pero, elkroatigita de Ivo Rotkviĉ. En 1926 venis rakonto de Dinko Ŝimunovie Ano de 1'Ringludo (tr. Fran Janjiĉ). En 1933 aperis unu el la plej gravaj kroataj verkoj, la nacia eposo de Ivan Mazuraniĉ (tr. Mavro Ŝpicer) La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ. Novelo de Ivan Cankar aperis en poezia prilaboro pretigita de J. Stefanĉiĉ: La Servulo Jernej kaj Lia Rajto, 1933. Tradukĉefverko estas la roman- eca biografio de Mirko Jeluŝiĉ, Cezaro, elkroatigita en fajroŝprucan Esperanton fare de Ivo Rotkviĉ, 1934. La verketo de Ferdo Delak, laŭ la samnoma rakonto de la fama slovena verkisto Cankar, Servisto Jernej kaj Lia Rajto, aperis en traduko de F. Modrijan en 1936. La poemaro de Dragutin Tadijanoviĉ Kanto al Mia Koro, 1936, aperis en kompetenta traduko de J. Velebit.

1940-1971: La jugoslavia Movado rapide reorganiziĝis post la mi- lito. Tion demonstras la nivelo, kiun kvalite la tradukaĵoj atingis. En 1954 aperis la elslovenigita verketo de Fran Levstik Martin Krpan (tr. J. Kozlevĉar). Samjare Demetroviĉ, Mamuziĉ kaj Takaĉ tradukis el la kroata Elektitajn Poemojn de Boro Pavloviĉ. Kome- dio de Br. Nuŝiĉ, Suspektinda Persono (elserbigita de A. Sekelj) aperis en 1957. Aliaj verkoj de Nuŝiĉ ekzistas en Esperanto: i.a. Anal- fabeto kaj Butono. En 1959 aperis Tri Satiroj de Domanoviĉ, Milĉ- inski kaj Ĉopiĉ. J. Kozlevĉar elslovenigis la rakonton de Venĉeslav Winkler La Ŝtelita Lampo (1960). Samjare, ankaŭ elslovene, aperis la verketo de Erna Starovasnik La Varma Rivereto. E1 la kroata estis tradukita de B. Vanĉik la verko de Iv. Goran Kovaĉie Kavo (1960). La popularsciencan romanon de la junaj astronomoj-espe- rantistoj Tragedio en la Universo tradukis elkroate I. Rotkviĉ, 1961. La Fabeloj de F. Ŝkrljac (tr. J. Velebit) estis publikigitaj en 1962. En 1965 kelkajn Kantoj de l'Amo kaj de l' Patriotismo tradukis B. Miliĉeviĉ. En 1972 du pliaj gravegaj verkoj en jugoslaviaj literaturoj estis publikigitaj en Esperanta traduko. Svetislav S. Petroviĉ tradu- kis la faman draman poemon de la Montenegrano Petro Petroviĉ Njegoŝ La Montara Krono; Josip Velebit redonis en altnivela poezia Esperanto la klasikan eposon de la kroata literaturo La Morto de Smail-Agao ĉengiĉ de la granda poeto Ivan Mazuraniĉ.

Multaj aliaj tradukoj aperis en revuoj, ekz. en La Suda Stelo, La Progreso, Monda Kulturo, Literatura Mondo, Internacia Kulturo, La Nica Literatura Revuo, k.a. E1 la ĉefaj jugoslaviaj verkistoj, kies verkoj aperis ekskluzive enrevue, ni rimarkas Cesariĉ, Krleza, Dom- janiĉ, Duĉiĉ, Gunduliĉ, Rakiĉ, Andriĉ, k.a.

Grava estas Bibliografio de Internacia Lingvo en Jugoslavio de Marinko Gjivoje, 1954 kaj 1967. Li, krome, kompilis bibliografion de la beletraj tradukoj de jugoslaviaj verkistoj en la Esperanto- gazetaro (1964).

Ј1 la Kartvela Literaturo

Pluraj verkoj aperis en revuoj internaciaj aŭ en kelkaj efeme- raj landaj organoj. Libroforme, la plejmulto aperis antaŭ la Unua Mondmilito: la rakonto de Ninoŝvili Ordono (tr. Tabukaŝvili), 1911, la verketo Gogja Uiŝvili (tr. Afivlediani), 1912. La verketo de Kaz- bek Nino (tr. Gogitidze) aperis en 1910.

E1 la Kataluna Literaturo

Antaŭ la Unua Mondmilito aperis libroforme pluraj verkoj de Santiago de Rossinyoclass="underline" dramoj kiel Folio de la Vivo (1909), La Patri- no (1908), La Ĉiama Kantajo (1910), La Blua Korto (1911), Cikadoj kaj Formikoj (1912), ĉiuj tradukitaj de Alfonso Sabadell; Vicente Inglada tradukis La Griza Vilaĝo (1911) kaj Bonaj Personoj. En

1909 aperis ankaŭ la triakta dramo de la teatra majstro Adria Guaclass="underline" Mistero de Doloro (tr. F. Pujula-i-Valles).

Post la Unua Mondmilito aperis du ĉefaj antologiformaj verkoj. Unu estis Kataluna Antologio, 1925, ĉefredaktata da Jaume Grau-Casas kun la helpo de aliaj 14 beletristoj. Ĝi dividiĝas en tri partojn (krom enkonduko): verkoj antikvaj, popolkantoj kaj moderna literaturo. Temas pri verko majstra, kun mejloŝtona signifo por la postaj tiaspecaj aperaĵoj. La alia verko estis la pli modesta Hejma Prozo, 1925 (tr. J. Bremon-Masgrau). En 1926 aperis grava verko de Pru- denci Bertrana: Barbaraj Prozaĵoj (tr. Jaume Grau-Casas).

Post multjara interrompo, kaŭzita de la civila milito kaj de la malfavora situacio, aperis en 1967 la romano de Victor Catala (ps. de Caterina Albert-i-Paradis, 1869-1966) Soleco, en eleganta traduko de Josep Ventura-i-Freixas.

Ј1 la Keltaj Literaturoj

Aperis nur du lingvo- kaj -literatursciencaj verketoj: la unua pri la bretona lingvo, verkita en 1929 de Roparz Hemon: Esploro pri la Situacio de la Bretona Lingvo, la alia pri la kornvala, aperigita ori- ginale en Esperanto de Geoffrey A. Sutton en 1969: Konciza Historio pri la Kornvala Lingvo kaj Ĝia Literaturo.