1887-1918: La unuaj esperantistoj estis Poloj kaj Rusoj. Pro tio, ĉefe en la unuaj tempoj de Esperanto, la tradukoj el la pola abundas La unua verko libroforme aperinta estas du rakontoj, tradukitaj de A. Grabovvski, 1891: unu de Prus (La Nova Jaro), la alia de Sien- kiewicz (Janko-Muzikanto).
En 1904 aperis la poemaro de Slowacki En Svisujo (tr. Gra- bowski), kaj la verko La Patro de Pestuloj (tr. Grabowski), 1905. De Mickiewicz aperis la verketo Sinjorino Twardowska (tr. Gra- bowski), 1904 kaj la dramo Improvizacio de Konrad (tr. I. Dobrzan- ski), 1910 (2-a eld. 1924). De Waclaw Sieroszewski aperis la novelo La Fundo de V Mizero (tr. K. Bein), 1904 (2-a eld. 1907, 3-a eld. 1926). Tre ŝatata estis la verkistino romantika kaj progresema Eliza Orzeszkowa (ps. Orzeszko). E1 ŝiaj verkoj aperis la amrakonto La Interrompita Kanto (tr. K. Bein), 1905 (4-a eld. 1928), Bona Sinjor- ino (tr. K. Bein), 1909 (2-a eld. 1924), la novelo A B C (tr. Ender), 1909 (2-a eld. 1957), la romano Marta (tr. L. L. Zamen- hof), 1910 (4-a eld. 1968), kaj noveleto La Ĝemo de la Vivo (tr. M. Czenvinski), 1912. En 1907 aperis la traduko de la trivoluma roma-
Antoni Grabowski (dekstre): Lia grandioza kontribuo al la maturiĝo de la lingvo (ĉefe per multnombraj tradukoj el pluraj lingvoj) ankoraŭ restas en la ombro de la Zamenhofa genio.
Kazimierz Bein (Kabe), la unua stilisto de la Internacia Lingvo, kune kun Zamenhof kaj Grabowski — la plej brila nomo de la Unua Periodo en la Esperanta beletro.
no de Bolesiaw Prus La Faraono, ĉefverko de la tradukarto de K. Bein: tion pruvas la fakto, ke ties 4-a eldono aperis en 1957. De Prus aperis ankoraŭ rakonto: Pekoj de 1'Infaneco (tr. Grabowski), 1913 (2-a eld. 1963). Du tragediojn klasiktemajn tradukis Leono Zamen- hof: Aspazio de Ŝwistochowski (1908) kaj Protesilas kaj Laodamia de Wyspianski (1908). De Wl. Reymont aperis pluraj noveloj kaj rakontoj (tr. Bein) en 1908 kaj 1910, novelaro Ave Patria (tr. Leono Zamenhof), 1909, kaj El la Konstituciaj Tagoj (tr. Zetel), 1910. Plu- raj estis ankaŭ la tradukaĵoj el Sienkiewicz. Krom Janko-Muzikanto (1891) aperis La Juĝo de Oziris (tr. Grabowski), 1908, Ni Sekvu Lin (tr. Br. Kuhl), 1909, la drambildo Kiu Estas Kulpa? (tr. Br. Kuhl), 1912, kaj la humura rakonto Ŝi la Tria (tr. A. Grabowski), 1913.
De J. A. Fredro aperis la komedio ConsiUum Facultatis (tr. A. Grabowski), 1909, kaj de BaJucki aperis la rakonteto Ama BUeto (tr. Ender), 1909. La Legendoj de Niemojewski estis eldonitaj en 1911 (tr. Br. Kuhl), kaj la postan jaron 1912 aperis Rakontoj de Maria Konopnicka, 2-a eld. 1964. Halka, la kvarakta opero de Wolski (muziko de Moniuszko, kantita dum la Krakova Kongreso en 1912), aperis en 1912 en traduko de Grabowski. La tragedio de Slowacki Mazeppa (tr. A. Grabowski) aperis en 1912. Samjare aperis verketo de 2ulawski (tr. Grabowski) kaj verketoj de Gasiorowski. La kvar- akta dramo de Przybyszewski La Neĝo (tr. T. Ficowski) aperis sam- jare. En 1912 aperis krome 6 poemoj el la Libro de Profetoj de Lange (tr. A. Grabowski). La postan jaron aperis la verketo de Dygasinski Lupo, Hundoj kaj Homoj (tr. Br. Kuhl). En 1918 aperis la eposo de A. Mickiewicz Sinjoro Tadeo, en la klasika traduko de A. Grabowski, kiu sciis redoni elegante kaj precize la originalon (2-a eld. 1955).
En ĉi tiu periodo aperis la unua esperantlingva antologio, la modesta, nur prova Pola Antologio, pretigita de K. Bein, 1906. Ko- lekto el tradukpoemoj ĉefe elpolaj estas Sonoj Esperantaj, de Leo Belmont (ps. de Blumenthal), 1908.
1920-1939: En 1923 aperis El la Lando de Ruino de Wyslouch (tr. S. Kornfeld). De Sienkiewicz aperis pluraj verkoj intermilite: i.a. Noveloj (tr. Lidja Zamenhof), 1925, Quo Vadis? (tr. Lidja Za- menhof), romano pri antikva Romo, 1933 (2-a eld. 1958), la rakonto Orso (tr. A. Oberrotman), 1933, kaj scenoj el Tra la Dezerto (tr. W. van Zon), 1936. De St. Balinski aperis La Lasta Kravato de Alekcy (tr. Karolczyk), 1925. En 1927 aperis Bonhumoraj Rakontoj de Korczak (tr. A. Weinstein). Porsceneja verketo de Balucki Kuzeto (tr. S. Kornfeld) aperis en 1928. Du noveloj de B. Prus, tradukitaj de Lidja Zamenhof, aperis en 1932. La romano de J. Wolski, Ĉu Gi Estas nur Fabelo? (tr. R. D^browski) aperis en 1935.
1940-1971: Pro la milito unue, pro la malfavoraj politikaj cirkon- stancoj poste, libroj en Esperanto povis aperi en Polio nur ekde 1957. En 1957 aperis Mĉdaliofioj de Zofia Nalkowska (tr. Hodakowski), rakontaro pri suferoj sub la nazia regado. Aperis, krome, poemaro de Julian Tuwim en Esperanta traduko (1956), kaj Kiel Esti Amata, de K. Brandys (tr. Jerzy Grum), 1964. Samjare aperis Sur la Nobla Ĉevalo de Andrzej Szczypiorski (tr. W. WiQcko). Krome, venis mul- taj reeldonoj, tre bonvenaj, de malnovaj verkoj.
En 1955 aperis interesa literaturhistoria verko: Adam Mickiewicz, de Mieczyslaw Jastrun.
7.2.40 E1 la Portugallingva Literaturo
E1 la portugalaj literaturoj aperis 2 antologioj: Antologio de. Bra- zilaj Rakontoj (kun verkoj de 3 aŭtoroj), redaktita de A. Caetano Coutinho, 1953, kaj Antologio de Portugalaj Rakontoj, redaktita de Manuel de Seabra, 1959.
Ĉefe en Brazilo estas aktiva, forta spiritista literatura grupo. Ĝi eldonis multajn beietraĵojn. I.a. aperis la tradukverko de F. V. Lo- renz Voĉoj de Poetoj en la Spirita Mondo, 1944, la romanoj de Francisco Candido Xavier Antaŭ 2.000 Jaroj (1951), Nia Hejmo (1959), Ago kaj Rdago (1963), Paŭlo kaj Stefano (1966), ĉiuj tra- dukitaj de L. C. Porto Carreiro-Neto. En 1970 aperis ankaŭ la spi- ritisma romano de Almerindo Martins de Castro La Turmentego de la Memmortigintoj.
Ne mankas kompreneble ankaŭ alispecaj verkoj. Tiel, aperis la porinfana komedieto de Coelho-Netto La Korvo kaj la Vulpo (tr. Nuno Baena), 1922. La komedio de Arthur Azevedo Amo per Pro- verboj (tr. A. Couto Fernandes) aperis en 1920 (2-a eldono 1932). En 1931 la verko tradukita de Kalocsay Eterna Bukedo prezentis fragmenton el Lo Luziadoj de Camoes. La verketo de Alencar La Vidvineto (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto) aperis en 1946. La biogra- fio de la fama politikisto Rui Barbosa, de Fernando Nery (tr. J. Joels) aperis en 1949. De la fama verkisto Castro Alves aperis la poemo La Negrista Ŝipo (tr. F. V. Lorenz), 1947, kaj Elektitaj Po- emoj, 1959, en la valora poezia traduko de la poeto L. H. Knoedt. De la mondfama verkisto Machado de Assis aperis Teatro (kun 4 kome- dioj) en 1958. La komedio de Joracy Camargo Dio Rekompencu Vin (tr. Sylvio Peixoto) aperis en 1959, kaj traduko de filozofia verko de Huberto Rohden, Imperativoj de la Vivo, en 1963.
Mallonga, sed por nefakuloj utila verketo estas Historio de la Portugala Litĉraturo de Agostinho da Silva (tr. Manuel de Freitas), 1948.