E1 la Provenca Literaturo
Verŝajne sola libroforme aperinta verko estas la grava poemo Mirejo de Mistral, poezie tradukita de Paul Champion kaj E. Noel, 1909.
E1 la Retoromanĉa Literaturo
En Svisa Antologio, 1939, troviĝas bonega poemkolekto (en tra- duko de K. Kalocsay) kaj enkonduko de Arthur Baur (redaktoro de la antologio kaj samtempe tre konata romanĉ-lingvisto). Verketo de la ladina (t.e. engadindialekta) poeto Peider Lansel La Retoro- manĉoj (tr. de Agricola, ps. de Hans Jakob), 1938, donas historiajn kaj etnologiajn informojn pri Ia retoromanĉaj valoj.
E1 la Rumana Literaturo
La ĉefa tradukisto elrumana estis Tiberiu Morariu. En lia traduko aperis en 1927 novelaro de BrStescu-Voine§ti Niĉjo Mensogulo (kaj aliaj noveloj), en 1929 la rakonto de Mihail Sadoveanu Nobela Peko kaj en 1930 la poemaro en prozo de Emil Isac Sonorilo kaj Kanono.
Rumana Bonhumoro en Elektitaj Rakontoj tradukis kaj aper- igis en 1932 P. Firu kaj Sigismundo Pragano.
En la ĉefaj literaturaj gazetoj en Esperanto, precipe post la Unua Mondmilito, aperis dise multaj tradukoj el la rumana. En la kadro de la pupteatra movado aperis pupteatraĵoj de A. Popescu (tr. J. Pe- trin, 1970), kaj de Aleko Popoviĉi (tr. Petrin kaj Sigmund, 1971).
E1 la Rusa Literaturo
1887-1914: La unuaj esperantistoj estis Poloj aŭ Rusoj. Tio eks- plikas la fakton, ke tre multaj el la plej fruaj tradukaĵoj estis fari- taj el la pola kaj el la rusa. Jam en 1889 aperis Princino Mary, rakonto de Lermontov (tr. E. de Wahl): ĝia dua eldono, aperinta kun la mankanta parto, eliris sub la titolo Princidino Mary en 1896. En 1894 aperis la orienta rakonto Demono (tr. N. Devjatnin), la turka novelo Aŝik Kerib, 1895 (tr. N. Kuŝnir) kaj en 1912 Novaj Versajoj (tr. Boris Mirski), ĉiuj verkoj de Lermontov.
De Romanov (sub la pseŭdonimo K.R.) aperis la 3-akta dramo Renaskita Manfred (tr. Majnov), 1891, kaj en 1914 (2-a eld. 1923) la kvarakta dramo La Reĝo Judea (tr. N. Devjatnin).
De A. S. Puŝkin aperis verkoj tre frue: La Neĝa Blovado (tr. Grabowski) (1888); ĝi estis retradukita fare de A. Fiŝer en 1923: Neĝ- blovado. En 1894-95 aperis la dramo Boris Godunov (tr. A. Grabowski), 2-a eld. 1906. Ankaŭ la teatra ĉefverko Ŝtona Gasto (tr. N. Borovko) aperis en 1895. Poste aperis la dramaj scenoj Mocart kaj Saljeri (tr. Vs. Lojko), 2-a eld. 1907; en 1906 la verko Poltavo (tr. Devjatnin); kaj en 1913 la novelo La Pafo (en progresema lingva traduko de A. Fiŝer), 2-a eld. 1923.
De VI. Korolenko aperis du verkoj: Fantomoj (tr. VI. Gernet), 1896, kaj Arbaro Bruas (tr. M. Ŝidlovskaja), 1914.
Sed la verkisto, el kies verkaro oni plej multe tradukis dum la unuaj tempoj, estis certe Lev Tolstoj. Oni aperigis rakontojn, filo- zofiajn verkojn, religi-etikajn traktaĵojn. E1 la rakontoj, ni rimarkas la aperon de Dio Ĉiam Veron Vidas, 1895, tradukita de Lojko (refoje tradukita de Kabanov en 1912); en 1912 aperis pluraj tradukoj fari- taj de N. Kabanov: Kie Estas Amo Tie Estas Dio, Per Kio Homoj Estas Vivaj, Du Maljunuloj, Sieĝo de Sebastopolo. Lingve kaj en- have interesa estas la komedieto Unua Brandfaristo (tr. A. Buren- kov), 1896; la rakonto La Konfeso (tr. M. S. Tenner) aperis en 1911. Samjare aperis Mia Onklino Tatiana Aleksandrovna (tr. J.Flourens). Multon tradukis ankaŭ Anna Ŝarapova: Unu Animo en Ĉiuj (rakon- to), 1912, Dio — Unu por Ĉiuj (rakonto), 1912, La Morto de Ivano Iljiĉ (romano), 1913.
De Vs. Garŝin aperis 2 rakontoj (tr. N. Kazi-Girej) en 1896: Kvar Tagoj kaj Attale!a Princeps, krome, la rakonto Ruĝa Floro (tr. Boguŝeviĉ), 1905, Legendo pri Fiera Ageo (tr. N. Kabanov), 1916, kaj la rakonto Signalo (intermilite).
De Maksim Gorkij bedaŭrinde la rikolto ne estas riĉa. Aperis en 1906 la verko Bolesĉjo (tr. Iv. Seleznjov) kaj, en la verko Du Slavaj Rakontoj, La Rakonto de Filip Vasiliĉ (tr. V. Dufeutrel), 1908.
Rakontoj de L. Andrejev aperis en 1906: Ruĝa Rido (tr. F. Avi- lov) kaj en 1909: Rakonto pri Sep Pendigitoj (tr. I. Ostrovski). En 1906 aperis verketo de Nemiroviĉ-Danĉenko Reviviĝinta Kanto (tr. W. Erdmann). Pli abunda estas la rikolto el verkoj de N. V. Gogoclass="underline" la kvinakta komedio La Revizoro aperis en 1907 en bona traduko de L. L. Zamenhof. La rakonto Maja Nohto (tr. R. Frenkel) aperis en 1912. En 1911 aperis la verko Portreto (tr. A. Fiŝer), samjare la verketo La Mateno de Aferisto (tr. A. Arumov). Proksimume en la sama periodo aperis ankaŭ la monologo La Frenezulo.
Ankaŭ el la verkoj de Iv. Turgenev la rikolto estas abunda. En 1908 aperis Kanto- de Triumfanta Amo (tr. A. Fiŝer). La verko Pa- troj kaj Filoj aperis en 1909, en nekutime misflegita traduko de K. Bein. Samjare aperis la prozlirika verko Versajoj en Prozo (tr. K.
Bein). La postan jaron aperis la verko Anjo (tr. A. Fiŝer kaj V. Zamjatin). En 1912 aperis la fantaziaĵo Fantomoj (tr. A. Fiŝer). La postan jaron oni publikigis Stranga Historio (tr. M. Ŝidlovskaja). Fine, en 1914, aperis La Faktoro (tr. A. Jodko).
De Ĉirikov aperis la rakonto En Malliberejo (tr. K. Bein), 1909. De Dmitrij N. Mamin-Sibirjak aperis Rusaj Rakontoj (tr. N. Kaba- nov), 1909 (2-a eld. 1924); Fabloj de Krilov (tr. Devjatnin) en 1910. La postan jaron aperis Du Rakontoj de Ĉeftov (tr. B. Kotzin). De Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj aperis la historia romano Princo Serebrjanij (tr. M. Ŝidlovskaja), 1912; samjare la verko de Naĵivin Kion Parolas la Steloj (tr. M. Fetisov), retradukita de N. Kabanov en 1915. La rakonto de Timkovskij Saiajro (tr. T. Ŝĉavinskij) aperis en 1914, la postan jaron la verko de F. Dostoevskij Blankaj Noktoj (tr. S. Belorukov).
En 1914 aperis interesa verketo en Odeso: Intima Parolad', poezio de rusaj ego-futuristoj (tr. Ilarij of Robis, ps. de Nikolaj Borisov).
Interesa kolekto el verkoj elrusigitaj estas la Plena Verkaro de N. Devjatnin (kvar volumoj aperintaj inter 1906 kaj 1911).
1915-1949: La milito unue, poste la rusa revolucio kaj la rusa civila milito signifis paŭzon en la apero de literaturaĵoj. Sed tuj post la malapero de la ,,militkomunismo" montriĝis, ke la kultura vivo en Esperanto estis vigla kaj talentriĉa. Pluraj verkoj aperis en Sovetio, sed granda parto, ĉefe la prisocialismaj, aperis en Leipzig (SAT, Ekrelo). La soveta Esperanta literatura „plejado" estis per- forte haltigita de la stalina malpermeso.
De V. G. Avsejenko aperis la verketo Fraŭlino Suzano (tr. P. Medem), 1919. En 1921 aperis la poemo Monna Liza de Miĥail Gerasimov (tr. N. Nekrasov). Du verkoj de Blok aperis en 1922 resp. 1924: Dekdu kaj Najtingala Gardeno (ambaŭ tr. de Nekrasov). La verko de Korolenko La Senlingvulo (tr. M. Ŝidlovskaja) aperis en 1922, la prirevolucia rakonto de Aleksandr Drozdov Krucumo (tr. N. Hohlov) en 1922, la poemo de K. D. Balmont Blanka Cigno (tr. Nekrasov) en 1923. De la sama aŭtoro aperis en 1921 ankaŭ Elekti- taj Versajoj (tr. Nekrasov).