Abundas ankaŭ rikolto el verkoj de Puŝkin: En 1923 Tri Noveloj: Pikreĝino, Neĝblovado, Pafo (tr. A. Fiŝer), en 1927 la grava romano La Kapitanfilino (tr. M. Ŝidlovskaja), kaj en 1931 la versromano Eŭgeno Onegin (tr. N. Nekrasov).
De Turgenev aperis Elektitaj Noveloj (tr. A. Mexin), 1923. De Vas. Doroŝeviĉ aperis la satiraj Orientaj Fabeloj (tr. N. Hohlov), 1924. Samjare aperis rakonto de V. Garŝin: Signalo. En 1924 aperis ankaŭ Rakontoj de Oehov (tr. P. Hitrov), kaj en 1925, de la sama aŭtoro, la komedieto La Urso (tr. N. Devjatnin),
La kristnaska rakonto de V. Korolenko La Sonĝo de Makaro (tr. M. Ŝidlovskaja) aperis en 1927. En 1929 sekvis la priestonteca ro- mano de A. Bogdanov Ruĝa Stelo (tr. Nekrasov kaj S. Rublov). La romano de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj Aelita (tr. E. Pill) aperis en 1928, samjare, de la sama aŭtoro, ankaŭ la tragedio La Morto de Danton (tr. N. Hohlov).
La socialista dramo de S. K. Lalikov Versala Kaptito (tr. Ŝ. Goldfeder) aperis en 1929; samjare aperis ankaŭ la verko de Lev Tolstoj Ĥodinka. La poemon de VI. Majakovskij Per Voĉo Plena (1930) aparte bone tradukis Hohlov, Nekrasov kaj Rublov. La moderna kvarakta dramo de B. Lavrenev Disrompo (tr. H. Sazo- nova) aperis en 1931, la socitendenca verko de F. Svjatenko Nova kaj Malnova Uzinmaĵstro (tr. Ŝvedova) aperis samjare. La teatraĵo de O. Demenskij Nigra Pano (tr. A. Jŭrgensen) aperis en 1932. Samjare venis ankaŭ la revolucia rakonto La Submarinistoj, de Novikov-Priboj (tr. E. Blinov). La verko de D. Furmanov Ĉapajev (tr. de grupo, en kiu Devjatnin) aperis en 1933.
En la sama periodo en Leipzig estis eldonita la verketo de Maksim Gorkij Kiel Mi Lernis, 1931.
En 1937 aperis noveloj de Mamin-Sibirjak kaj de Lermontov (tr. Filatov).
E1 la literaturhistoria vidpunkto valora estas la originala studo de N. Nekrasov Patri-Ideo en Nuna Rusa Literaturo, en La Nova Epoko.
1950-1971: En 1950, cetere en Okcidento, aperis la rakonto de Naĵivin Kiso de la Reĝino (tr. D. Staritsky). De la sama tradukinto aperis ankaŭ Kaŭhazaj Rakontoj, de Lermontov, 1964.
Ree komenciĝis la esperantista vivo en Sovetunio: unue singarda kaj modesta, poste kvalite ĉiam pli alta. En 1964 aperis Elektitaj Versaĵoj de Lermontov, en 1965 Versoj Elektitaj de S. Jesenin, samjare La Sorto de Homo de Miĥail Ŝoloĥov, en 1967 Bone! Poemo de 1' Oktobro de VI. Majakovskij. Ilin tradukis ĝenerale grupo, en kiu elstaras la poeto K. Gusev.
En 1969 aperis ankaŭ la porjunulaj Du Noveloj de Arkadij Gajdar (tr. V. Samodaj kaj E. Ostroĵnikova).
En 1966 aperis Kantoj de 15 Sovetaj Respublikoj. En 1967 estis la vico de la kantaro Kantoj de Niaj Patroj. En ĝis nun 3 kajeroj aperis Kantoj de Sovetaj Komponistoj.
7.2.45 E1 la Sveda Literaturo
Bonan superrigardon pri la moderna sveda literaturo donas la unua volumo de Sveda Antologio (1934). En 1950 aperis la Sveda Novelaro (tr. F. Szilagyi), kun 20 noveloj de 16 aŭtoroj. Ankaŭ
Kaŭkazaj Rakontoj'. Ĉefverkoj de la rusa literaturo ankoraŭ atendas sian aperon en Esperanto.
Stellan Engholm: Grava nomo en la originala kaj traduka beletroj de la Internacia Lingvo.
Per pluraj volumoj la sveda verkistino Selma Lagerlof estas bone reprezen- tita en la traduka beletro de la Internacia Lingvo.
antologiecan karakteron havas la verko de Magda Carlsson Sveda Poemaro (1954) kun verkoj de 29 svedaj poetoj.
De la nobelpremiita (en 1909) verkistino Selma GLagerlof ekzistas en Esperanto reprezenta rikolto: en 1908 aperis la rakontoj Reĝino de VArbaro kaj Sur la Fundo de VGranda Kungahella (tr. Back- strom), en 1930 la romano La Junulino el Stormyr (tr. O. Frode), en 1933 la rakonto La Infanoj de Betlehem (tr. O. Frode), en 1933 la romano La Mono de Sinjoro Arne (tr. Stellan Engholm), la postan jaron la romano Gosta Berling (tr. S. Engholm), kaj en 1938 aperis la romano La Ringo de la Generalo (tr. S. Engholm).
De la mondsignifa dramverkisto August Strindberg aperis ankaŭ tre valoraj verkoj: La naturalisma dramo Fraŭlino Julie (tr. P. Nylen kaj S. E. Krikortz) en 1908, samjare la unuaktaĵo Pario (tr. B. Strom), en 1926 la verko Insulo de la Feliĉuloj (tr. Oskar Frode), en 1928 la verko La Konscienco Riproĉas (tr. G. H. Backmann), kaj en 1935 la dramo Pasko (tr. St. Engholm).
De aliaj verkistoj libroforme aperis malmulto. De E. Flygare- Carlen aperis la verketo La Literaturisto kaj Lia Fianĉino (tr. Otto Zeidtlitz), 1895, en 1946 aperis la romano de D. Flood Mi Serĉis Oron kaj Oleon, sed Trovis... (tr. K. Gustafsson).
Multaj literaturaĵoj aperis en la ĉefaj revuoj de la Esperanta Movado: multaj precipe en Literatura Mondo kaj en Norda Prismo. Tre aktivis sur traduka kampo Stellan Engholm, F. Szilagyi, Magda Carlsson, O. Frode, k.a.
Aperis 2 kantaroj: unu pretigita de G. Lofvenmark (1908), kaj la dua de Malmgren (1931, 4-a eld. 1934).
E1 la Ukrajna Literaturo
En 1909 aperis la verko Pjatizlotniko, de Kocjubinski (tr. M. Korotkij). En 1912 aperis la poemo de la fama verkisto Taras Ŝevĉenko Katerino (tr. N. Devjatnin). La novelo de S. Martos, Deziro de Diakono (tr. Anatol Koĥ), aperis samjare. En 1936 aperis la novelo de S. Marŝak Mr. Tivister (tr. R. Estont). Nur en 1971 ekaperis novaj literaturaĵoj libroforme: valora estas la verko Liriko de Lesja Ukrainka, redaktita de Nadja Andrianova, kun tradukaĵoj pretigitaj de Andrianova, Gusev, Kobo, Logvin, Dresen.
E1 la Uzbeka Literaturo
En la lerta traduko de Petro Poliŝĉuk aperis la legendo de ŝaraf Raŝidov La Kaŝmira Kanto, 1967, kaj la socipriskriba lirika verko de Ĥamid Alimĝan Zejnab' kaj Aman', 1968.
7.2.48 E1 la Vjetnama Literaturo
La eldono de esperantlingvaj literaturaĵoj komenciĝis en Norda Vjetnamo antaŭ proks. 12 jaroj. Ilin tradukas ĝenerale la Hanoja Esperanto-Grupo, kaj ilin eldonas la Fremdlingva Eldonejo en Hanojo.
La debuto estis la legendkolekto Monto de V Virino, Kiu Atendas Sian Edzon, 1959. Baldaŭ sekvis la rakontaro de la Taj-naciminori- tato La Geedzoj A Fu, de To hoai, 1960. Samjare aperis la novel- kolekto pri la kontraŭfranca rezistado Pro Unu Bovino. En 1961 aperis la romano samtema de Bui duc ai Franjo Tu Hau. En 1962 aperis la novelkolekto de Tran do Djen Bjen Fu. La verko de To hoai La Aventuroj de Zemen aperis en 1963. Ankoraŭ pri la kontraŭ- franca gerilo temas la romano de Huu mai La Lasta Altajo, 1963. Pri la kontraŭusona gerilo temas la novelaro La Morto de Jankio, 1964. La socirealisma romano de Nguyen kong hoan (el 1938), Senelirejo, aperis en 1963.