De nun, preskaŭ ĉiuj eldonaĵoj pritraktas la kontraŭusonan re- zistadon aŭ la sudvjetnaman naciliberigan batalon: la novelaro Meze de l' Flamoj, 1965; La Ebura Kombilo, 1967; la romano de Anh duk Hon Dat, 1968. Lastaj eldonaĵoj estas la novelaro de Nguyen sang La Drinkejo de VMutulo kaj la romano de Ho phuong Kan Lik, 1969. En 1971 aperis la novelkolekto de 19 aŭtoroj La Horloĝisto de Djen Bjen Fu.
Tagkajero en Prizono de Ho chi minh, 1966, kaj Elektitaj Poemoj de To huu, 1964, kompetente tradukis Dao anh kha. Aperis krome politikaj kaj prisociaj eldonaĵoj.
7.3 ANTOLOGIOJ DE TRADUKOJ 7.3.1 Enkonduko
Ni jam aludis pri la antologioj en la ĉapitroj dediĉitaj al la naciaj literaturoj en Esperanto. Tamen, la fakto, ke en Esperanto aperis pluraj antologioj internaciaj kaj ke tiuj antologioj havas apartan signifon por la Esperanta kulturo, ĉu literaturhistorie, ĉu pure lingve, devigas nin pritrakti ilin iom pli detale, ankaŭ pro nura informa celo.
7.3.2 La Unua Periodo
La unua traduka poemkolekto estas La Liro de 1'Esperantistoj, de A. Grabovvski (1893), kiu enhavis versaĵojn jam aperintajn en Lingvo Internacia. Tiu libreto estas unu el la fontoj, el kiuj ĉerpis la poezia parto de Fundamenta Krestomaiio. En 1902 aperis la unua eldono de Esperantaj Prozaĵoj, kolekto el originalaj kaj tradukitaj noveloj, eseoj, rakontoj, prilingvaj artikoloj el L' Esperantiste. Fine, en 1903 (17-a eld. en 1954) aperis Fundamenta Krestomatio, kolekto el modelaj, stile „klasikaj" verkoj, poemoj, prozaĵoj, originalaj kaj tradukitaj. La stilon glatigis L. L. Zamenhof.
La signifo de tiuj verkoj estas ĉefe lingva kaj tradicikrea: ili estas belstilaj ekzemploj, pli-malpli pure zamenhofaj, tiuj de FK kontrolitaj de Zamenhof mem, tiuj de EP kontrolitaj de L. de Beaufront. 111 vekis imitemon kaj ŝaton por la klasika stilo — sed ankaŭ malhelpis, iel bremsis pluan, originalan ellaboron.
La vera momento de la antologioj naskiĝis en 1906, kiam aperis la klasikstila, Pola Antologio (nur prozaĵoj), redaktita kaj tradukita de K. Bein, kiu troviĝis en la ascendo-branĉo de sia literatura ka- riero. En 1907 la sama aŭtoro eldonis Internacia Krestomatio, ver- keton el 7 lingvoj. Inter 1907 kaj 1908 aperis duvoluma Hungara Poemaro, iom malmatura provo traduki el 4 poetoj, kaj el la hun- gara kantaro, tradukita de Fiedler, Marich, Altenburger kaj Rajczy. Nur la plena liberiĝo de la latentaj lingvoesprimaĵoj igos tiujn provojn sukcesaj. Citendas ankoraŭ Hungaraj Popolkantoj (unua volumo 1908, dua volumo 1917).
En 1908 aperis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj de Thomsen, kaj Sonoj Esperantaj de Leo Belmont (Leo Blumenthal), kun tra- dukaĵoj el la pola kaj el aliaj lingvoj. Nova Antologio el la pola, en 1909 (represo en 1965), estis tradukita de A. Grabowski. Japanaj Rakontoj, en traduko de Cif toŝio, aperis en 1910, kaj estis sukcese reeldonita dufoje. Kroataj Poeziaĵoj estas antologiforma libro re- daktita kaj pli-malpli interese tradukita de la jugoslavo Mavro Ŝpicer (1912).
Sed la tiama tradukpoezia ĉefverko estas sendube El Parnaso de Popoloj, de Antoni Grabowski, kun verkoj tradukitaj el 30 lingvoj (no.me el la angla, bohema, bulgara, dana-norvega, finna, flandra- nederlanda, franca, germana, greka antikva kaj moderna, hispana, hungara, itala, japana, kartvela, kataluna, kaŝuba, kroata, latina, litova, luzica, pola, portugala, provenca, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, ukrajna). Multaj famaj poetoj troviĝas en ĉi tiu antologio, verkita en lingvo jam matura (1913!), esprimriĉa, belritma kaj rim-abunda. Eble la tradukaĵoj el nepolaj aŭtoroj aspektas iom unutonaj, sed la pola parto estas elstara. En ĝi ni trovas la mezurilon por la estontaj tradukistoj.
En 1913 aperis en Moskvo Orienta Almanako, kun tradukaĵoj el la araba, armena, ĉeĉena, hebrea, hindia, ĉina, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara lingvoj. Verkon hodiaŭ nekonatan aperigis iu „Narciso" en Saratov: Armena Poezio, malgranda poem- kolekto. Saĥarov, en 1915, aperigis verkon, pri kiu oni ne plu multe parolas, eble maljuste: Esperanta Krestomatio, kun literaturaj provoj el 42 popoloj.
Fine, en 1921, aperis alia grava, kvankam negranda verko de Grabowski: Postrikolto, kiu, krom tradukaĵojn, prezentis ankaŭ originalajn verkojn.
7.3.3 La Dua Periodo
Bona, kvankam malgranda antologieto el bohema poezio aperis en 1920: Bohemaj Grenatoj, de St. Schulhof. E1 la ĉina kaj japana klasikaj literaturoj tradukis Ossaka kenĵi en libro aperinta en 1921: Perloj el la Oriento. En 1923 aperis Litova Almanako, al kiu kun- laboris traduke multaj esperantistaj beletristoj. Sed jam estis ia tempo de la influa Budapeŝta Skolo: Kalocsay debutis traduke en la poezia kampo per la libro Kantanta Kamparo (1923), antologio el popolkanzonoj de Hungario. Aliaj kanzonoj hungaraj aperis en 1928, kaj, en traduko de Kalocsay, ankaŭ en 1929.
En 1925 aperis unu el la mejloŝtonoj de la Esperanta traduk- literaturo: Kataluna Antologio, redaktita de Jaume Grau-Casas, kun la kunlaboro de aliaj 14 kuntradukintoj. La abundo de filologiaj notoj, la lingvoscienca enkonduko, la prezento kaj la amplekso, kaj la literatura valoro de la tradukaĵoj fiksis la nivelon, kun kiu poste ĉiu antologio estis komparata. Samjare, la pli modesta Hejma Prozo de J. Bremon-Masgrau konatigis prozaĵojn ĉefe el la kataluna. En 1925 aperis ankaŭ la Bulgara Antologio, ĉefredaktita de Iv. Krestanov (la poeziajn tradukojn pretigis tamen K. Kalocsay). En 1927 aperis, en traduko de Ed. Jaunvalks, Latvaj Kantoj en Esperanto, kaj sam- jare Julio Mangada-Rosenorn aperigis antologiforman libron El Moderna Hispana Parnaso, kun poeziaj tradukoj el la hispana. Belga Antologio, kun du partoj, la flandra kaj la valona (1928), en la respektiva ĉefredakto de H. Vermuyten kaj de M. Jaumotte, pre- zentas valoran elekton el la plej reprezentaj verkistoj belgo-devenaj.
Poemaro el Hungarlando (1929), estis lerte pretigita de F. Szi- lagyi, kiu tiam ankoraŭ laboris ĉefe sur la poezia kampo. K. Kalocsay aperigis en 1931 gigante pensitan kaj finportitan poezian tradukanto- logion Eterna Bukedo, kun verkoj de 115 aŭtoroj, el 22 lingvoj, kie
lumture brilas la genia kapablo de la aŭtoro modli la lingvon fleks- eble kaj esprimive, pere de la esprimrimedoj latente ekzistantaj en la lingvo. Sub la ĉefredakto de Hilda Dresen aperis en 1932 Estona Antologio, je kies nasko helpis 16 kromaj tradukintoj. Temas pri alia, altnivela produktaĵo de tiu riĉa epoko.
E1 la ĉina, japana kaj korea tradukis Ito saburo en verko aperinta en 1932: Verda Parnaso. En 1933, alia traduka ĉefverko: Hungara Antologio, kies ĉefredaktoroj estis K. Kalocsay kaj J. Baghy kaj kies redaktoroj estis, krome, Bodo, Halka, Szilagyi kaj Totsche (Tarkony), atestis la lingvan maturecon kaj la stilan homogenecon, kiujn tiu skolo sukcesis atingi.
Malpli ambicia estis la verko de T. Indra Norda Literaturo, 1934, kun 4 latvaj kaj unu estona rakontoj. Samjare (1934) aperis la unua volumo de Sveda Antologio (1880-1910), redaktita de S. Jansson, B. Backmann, A. Lenner. La postan jaron (1935) aperis, en la ĉef- redakto de Ota Ginz kaj S. Kamaryt, Ĉehoslovaka Antologio, dika verko atestanta la kulturan laboron, kiu tiel valorrezulte fervoris en Ceĥoslovakio. Iom pli modestas la verko El Litova Poezio, anto- logieca poemkolekto aperinta en 1938. En 1939 aperis Svisa Anto- logio, kiun ĉefredaktoris A. Baur, kun literatura enkonduko pri la kvar svisaj literaturoj: la alemana, la velŝa (romanda), la tiĉina kaj la retoromanĉa, kaj kun abunda, reprezenta, lingve eleganta pre- zento de reprezentaj elektitaj prozaj kaj poemaj verkoj.