Выбрать главу

7.3.4 La Tria Periodo

La Dua Mondmilito trafis profunde la Esperantan movadon, kaj la postmilitan tempon venenis longjare la Stalin-a malpermeso en multaj landoj. Tamen, la nivelo atingita antaŭmilite estis zorge konservita.

Jam dummilite, en Brazilo, Fr. Valdomiro Lorenz, unu el la plej malnovaj esperantistoj, kompilis Diverskolora Bukedeto, kun poem- tradukaĵoj el 40 lingvoj (1941). La sama aŭtoro tradukis ankaŭ spiritismajn verkojn. E1 ili, unu, sub la titolo Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo (1947), enhavas poemojn mediume diktitajn de pluraj mortintaj poetoj, i.a. de L. L. Zamenhof, Grabovvski, St. Schulhof, kaj de nacilingvaj verkistoj.

En 1950 aperis traduko de Szilagyi: Sveda Novelaro, kun 20 noveloj de 16 aŭtoroj, lerte tradukitaj de ĉi tiu brila verkisto. En 1953 aperis Aŭstria Antologio, kaj, en la redakto de A. Caetano Coutinho, Antologio de Brazilaj Rakontoj (kun verkoj de 33 aŭto- roj), valora kontribuaĵo al la disvastigo de nemulte konataj litera- turoj. En 1954, iel kompletigis verkojn antaŭmilitajn Sveda Poemaro, kun verkoj de 29 poetoj, en redakto kaj senmakula traduko de la konata sveda poetino Magda Carlsson. En 1956 aperis traduko el antikvaj japanaj kaj ĉinaj poetoj: El Orienta Florbedo, redaktita kaj tradukita de la stilmatura Ossaka kenĵi.

Ankaŭ la nova Skota Skolo laboris sur la antologia kampo: ĝi pretigis la unuan volumon de Angla Antologio (1957), kun literatur- scienca antaŭparolo de M. Boulton kaj sub la redaktoreco de W. Auld (por la poezio) kaj de R. Rossetti (por la prozo). La verko estas ekzemplo de la daŭra lingva pliriĉigo de Esperanto. En 1958 traduko de Ossaka kenĵi prezentis rimarkindan elekton el la japana klasika poemlibro de ia 8-a jarcento p.K.: 505 Elektitaj Poemoj el Mannjoo- Ŝuu. Antologio de Portugalaj Rakontoj, en redakto de Manuel de Seabra, aperis en 1959; ĉina Antologio 1949-1959, do nur kun post- revoluciaj verkoj, en 1960 en traduko de Zee, Laŭlum, Honfan, k.a.

Dana Antologio, kun reprezentaj verkoj poeziaj (preskaŭ ĉiuj tradukitaj de P. Thorsen) kaj prozaj, estis eldonita en 1961. Tra- rigardon pri la modernaj japanaj verkistoĵ permesas El Japana Literaturo 1868-1945, en redakto kaj traduko de Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko, 1965, kun verkoj de 20 aŭtoroj. Alia antologio, sed kun japanaj klasikaĵoj, aperis samjare: Japanaj Malnovaj Ra- kontoj, kolektitaj de Vanagita kunio kaj kompil-tradukitaj de Miyamoto masao k.a. En 1968 aperis, post multjara silento, en traduko kaj redakto de E. Lippe kaj Milda Jakubcova, Latva Poezio 1945- 1966, kun bone tradukitaj verkoj de 22 nuntempaj latvaj poetoj. Samjare venis el Japanio modesta, sed interesa libreto Etudo '68, kolekto de hajkoj tradukitaj el modernaj japanaj hajkistoj.

7.4 ESPERANTO KIEL FONTO-LINGVO

Sporade, sed konstante, aperas nacilingvaj tradukoj de Esperantaj originalaĵoj. Ĝis 1973 ekzistis en nacilingva traduko 64 originalaj Esperantaj volumoj, el kiuj 35 romanoj aŭ rakontoj, en 35 lingvojn, ĉefe orientajn. Plej ŝatata aŭtoro estis J. Baghy (9 verkoj tradukitaj), sekvata de J. Forge (ps. de Jan Fethke) (2 romanoj en 6 lingvojn). Rimarkindas la traduko de sciencaj verkoj: plej tradukitaj estas E. Aisberg, E. Privat, P. Neergaard, T. Sekelj kaj I. Lapenna.

Multaj tradukoj aperis dise ankaŭ en nacilingvaj revuoj.

7.4.1 Scienca Literaturo

De Zamenhof aperis Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo In- ternacia ĉine, japane, nederlande, portugale kaj serbokroate; Lingvaj Respondoj kaj Paroladoj japane.

E. Aisberg: Mi Komprenas Fine la Radion! aperis bulgare, ĉehe, estone, franee, germane, greke, hebree, hungare, itale, latve, litove, portugale, rumane, ruse, slovene, angle, hispane, nederlande, nor- vege, pole, ĉine.

P. Neergaard: La Vivo de la Plantoj aperis dane, svede, finne, bulgare, pole, portugale, norvege kaj ĉine.

T. Sekelj: Nepalo Malfermas la Pordon aperis angle, hispane, serbokroate, slovene (alia verko de ĉi tiu aŭtoro, Tra la Brazila Praarbaro aperis pole).

E. Privat: Vivo de Zamenhof aperis angle, nederlande, japane, norvege kaj ĉine.

E. Drezen: Zamenhof kaj Analiza Historio dc Esperanto-Movado aperis japane.

I. Lapenna: Kultura Genocido kaj Homaj Rajtoj, estis tradukita hispane, france, itale, germane, hungare, angle (tra la angla en la ĉinan).

E. Privat: Historio de Esperanto aperis japane kaj ĉine.

P. Bovet: Psikanalizo kaj Edukado aperis pole.

E. Adam (Lanti): La Laborista Esperantismo aperis angle, france, germane, ĉehe, nederlande kaj svede.

I. Lapenna: La Homaj Rajtoj en la Universala Deklaracio kaj Eŭropa Konvencio aperis en la itala kaj en la germana.

A. Fernandez: Senĝenaj Dialogoj aperis france.

Atentinda estas la fakto, ke ĉiuj CED-dokumentoj aperas en la originala lingvo (Esperanto) kaj en angla traduko (kelkfoje ankaŭ en franca, hispana aŭ aliaj tradukoj).

7.4.2 Beletro

J. Baghy: Hura! (romano) aperis france kaj germane (tr. Mair 1933).

J. Baghy: Printempo en la Aŭtuno aperis france, hungare kaj ĉine (trad. Bakin, kiu siavice verkis ,,respondan'' libron ĉinlingvan: Aŭtuno en la Printempo).

J. Baghy: Viktimoj (romano) aperis ĉine.

J. Baghy: Nur Homo, aperis ĉine.

Pluraj noveloj de J. Baghy aperis en la sveda, en la estona, en la finna kaj en la ĉina.

J. Forge: Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn aperis finne, germane, ja- pane(?), pole, svede; Abismoj ĉine kaj finne.

E. Privat: Aventuroj de Pioniro aperis islande en la traduko de Kristofer Grimsson.

Vallienne: Ĉu Li? (romano) aperis en franca traduko.

Ellersiek: Pro Kio? (romaneto) aperis finne.

Eŭgeno Aisberg, kies popular- scienca verko Mi Komprenas Fine la Radion! aperis en pli ol dudek naciaj lingvoj, surbaze de la originalo, verkita en la Intcrnacia Lingvo en la jaroj 1925-26.

Inter la verkistoj de la Tria Periodo en naciajn lingvojn oni plej ofte tradukadis popularsciencajn verkojn de T.Sekelj kaj P.Neergaard.

Abesgus: Kraljeviĉ Marko (rakonto) aperis ruse.

B. Benetka: Sankta Venceslao aperis litove.

Eroŝenko: liaj rakontoj (i.a. Rakontoj de Velkinta Folio kaj Turo por Fali) aperis ĉine, japane, ruse kaj ukrajne. Lian tutan verkaron kaj biografion entenas tri japanlingvaj volumoj, eldonitaj en 1959.

Hasegaŭa teru: En Ĉinio Batalanta kaj Flustr' el Uragano aperis japane.