Szilagyi: Mistero Minora aperis pole.
Cezaro Rossetti: Kredu Min, Sinjorino! (romano) aperis hungare.
Szathmari: Vojaĝo al Kazohinio (romano) aperis hungare.
Sayers: Invito al Ĉielo (romano) aperis finne.
Du romanoj de Bulthuis aperis hebree.
Ribillard: Vivo kaj Opinioj de Majstro M'Saud aperis estone (1968, tr. H. Sepamaa).
En la itala aperis la poemoj de L. L. Zamenhof, 1951, en traduko de A. Schmucker.
La romano de Egerrup, D-ro Dorner, aperis dane.
Goodalclass="underline" La Rakontoj de Sciuro, aperis angle.
Miyamoto: Pri Arto kaj Morto aperis portugale.
Interesa estas la fakto, ke originala Esperanta verko povas aperi en nacilingva traduko, eĉ se la originalo restas neeldonita. Ekz. la verko de T. Sekelj Kumeŭaŭa, la Filo de la Ĝangalo aperis en la turka, en la ĉina kaj en ses hindaj lingvoj. E1 la rememoroj de Victor Lebrun, la lasta sekretario de L. Tolstoj, kies Esperanta originalo ĝis nun ne aperis, estis farita, pere de franca manuskripto, itala traduko. Du librojn, La Sama Suno Lumigas la Mondon kaj Voĉo de l' Mondo (ambaŭ 1949), Kurisu kei plenigis per japanlingvaj tradukoj de leteroj de siaj korespond-amikoj el 19 landoj.
7.4.3 Resume
E1 la originale esperantlingva verkaro aperis japane 17 volumoj, ĉine 16, france 9, svede 8, angle kaj pole po 7, finne kaj portugale po 5, germane, itale, nederlande, serbokroate po 4, dane, estone, hebree, hispane, hungare, litove po 3, bulgare, ĉehe, norvege, rumane, ruse, slovene po 2, greke, islande, latve, turke, ukrajne kaj en ses hindaj lin- gvoj po 1.
7.5 ESPERANTO KIEL PONTO-LINGVO
Ĝis 1969 aperis „pontolingve" pli ol 100 verkoj, tradukitaj el 26 lingvoj en 25 lingvojn. Ĉinio profitis per ĉ. 50 tradukoj; Japanio profitis per ĉ. 40 tradukoj; Vjetnamo profitis per 2 tradukoj; Mongolio profitis per 1 traduko.
Ni povas unuavide konstati, ke la slavaj lingvoj elstaras kiel donantoj, dum la ricevantoj estas ĉefe la ekstremorientaj landoj.
La Okcidento ricevis nur 8 verkojn (en 13 lingvojn), el kiuj 6 venis de Japanio, kaj 2 de Ĉinio.
Japanoj kaj Vjetnamanoj interŝanĝis tradukojn. 1/5 de la tuta verkaro ne konsistas el beletro, sed el politikaj, sciencaj verkoj, ktp. Ĉi tie ni emfazu, kiel diligente Japanoj kutimas traduki mallongajn literaturajn pecojn, ĉefe poemojn, el Esperanto en sian lingvon. Distingiĝis ĉi-kampe Kurisu kei, Matuba ki- kunobu, Miyamoto masao, Nakagaki kozirĉ, Nozima yasutaro kaj Sakai matutaro.
Ni deduktas la jenon:
La malpli konataj lingvoj diskonigas siajn verkojn pere de Espe- ranto.
Sed koncerne la fakton, ke plejmulte profitis la orientanoj, ni povas demandi nin, ĉu la orientanoj pli multe interesiĝas pri ok- cidentaj literaturoj, ol la okcidentanoj pri orientaj.
Aŭ eble mankas en oriento kompetentaj tradukistoj, kiuj bone scipovas la okcidentajn lingvojn (pro tio oni tradukas tra la Espe- ranta).
Aŭ eble mankas en Okcidento talentaj el-Esperantaj tradukistoj (aŭ ekzistas sufiĉe da tradukistoj, kiuj scipovas la orientajn lingvojn).
Kiel ajn, valoras la penon pritrakti iom detale tiun kulturan inter- ŝanĝon, kiun ebligas Esperanto, almenaŭ koncerne ĝiajn plej gravajn produktaĵojn.
EI la Oriento
a) El la japana:
„Japanaj Rakontoj", kompilitaj de Ĉif toŝio, en la rusan (jam en 1913). „Danco de Skeletoj" kaj „Nokto ĉe Landlimo", dramoj de Akita uĵaku, en la ĉinan.
„Kun la Kadavro de 1'Edzino" de Ogura toyofumi, en la germanan, litovan, polan, bulgaran, hungaran kaj vjetnaman. „Ni ne Povas Silenti!" en la germanan.
„La Belan Pacon" (Yamaguti senzi) en la anglan kaj germanan. „Infanoj de l'Atombombo" aperis ukrajne, svede, germane, ĉeĥe.
Ella vjetnama: ,,Senelirejo", en la japanan. „Meze de l'Flamoj", en la japanan. „Franjo Tu Haŭ", en Ia japanan. „La Lasta Altaĵo", en la japanan.
El la ĉina:
„Mi volis Viziti Lernejon", en la italan kaj germanan. „Karpetoj Transsaltis la Drakpordon", en la litovan. E1 la Okcidento
a) El la slavaj lingvoj El la rusa:
en la ĉinan: poemoj de Majakovskij;
,,Eŭgeno Onegin", „La Kapitanfilino" de Puŝkin;
verkoj de Gogol, L. kaj A. Tolstoj, Mamin-Sibirjak, Gorkij, Radek.
en la japanan: „Kie Estas Amo, Tie Estas Dio" de L. Tolstoj, „Vers-
aĵoj en Prozo" de Turgenev, „La Submarinistoj" de Novikov-Priboj,
„Historio de la Mondolingvo" de Drezen.
El la ukrajna:
en la ĉinan: „La Morto de Janulans" de Panĉ. El la jugoslaviaj:
en la ĉinan: verkoj de Pogaĉiĉ, Ŝimunoviĉ. en la islandan: „Tragedio en la Universo".
El la bulgara:
en la ĉinan: poemoj, rakontoj, noveloj de Geo Milev, Ĥristo Botev, Iv. Vazov, Stamatov, Elin-Pelin, Konstantinov, Smirnenski, k.a. en la japanan: G. Stamatov.
El la ĉehoslovakaj:
en la ĉinan: novelaro de J. Drda, poemoj de Sv. Cech, M. Pujma- nova, P. Bezruĉ, noveloj kaj poemoj el „Ĉeĥoslovaka Antologio". en la japanan: verkoj de Bozena Nemcova, Langer, Bezruĉ, Neruda, Dyk, Drda, Welzl.
en la finnari: kontribuaĵoj al ĉeĥoslovaka numero de la finna kul- tura revuo Otavainen (1925).
en la hispanan: poemo de A. Recka. en la maltan: poemo de Bezruĉ.
El la pola:
en la japanan: „Marta" de E. Orzeszko, ankaŭ fiimigita; rakontoj
de W. Reymont, W. Sieroszewski, H. Sienkiewicz.
en la ĉinan: „Marta", verkoj de Sienkiewicz (,,Quo Vadis?"),
Sieroszewski, Korczak, Prus (,,La Faraono").
en la vjetnaman: Mickiewicz: „Pan Tadeusz" (Sinjoro Tadeo).
en la francan: „Doktoro Esperanto" de M. Zi6ikowska.
El la latinidaj lingvoj El la franca:
en la ĉinan: „La Sonorilo" de J. Lemaitre.
en la japanan: „Mateo Falcone" de P. Merimee, „Angia Lingvo sen Profesoro" de T. Bernard.
El la rumana:
en la nederlandan: 2 noveloj de Sadoveanu kaj Brŝtescu-Voine^ti (por novelkolekto).
en la ĉinan: novelo de BrStescu-Voinejti. El la itala:
en la ĉinan: noveloj de De Amicis. El la hispana:
en la ĉinan: „Sango kaj Sablo" de Vicente Blasco-Ibanez.
El la ĝermanaj lingvoj El la germana:
en la ĉinan: novelo de Th. Storm, du fabeloj de Grimm. en la italan: psikologia verko de M. Kojc.
en la japanan: poemoj de Heine, fabeloj de Grimm kaj Seidel. El la jida:
en la ĉinan kaj en la japanan: verkoj de Ŝalom-Alefiem. El la dana:
en la anglan: traktaĵoj de Martinus. en la mongolan: fabeloj de Andersen.
El la norvega:
en la slovakan: „Kon Tiki" de Heyerdahl.
en la ĉehan: „Per Aerŝipo al la Norda Poluso" de O. Arnesen. El la nederlanda:
la teatraĵo de M. Dekker „La Mondo ne Havas Atendejon" aperis japane, ĉine, ĉefie kaj france.
La verketo de Luiscius „Karaktero" aperis en la finna, en la ĉeĥa, en la franca, en la kataluna kaj en la itala.
El la islanda:
en la ĉeĥan: malnovaj islandaj sagaoj. El la sveda:
en la japanan: „Tra sovaĝa Kamĉatko" de St. Bergman.
ĉ) El aliaj lingvoj El la hungara:
en la ĉinan: verkoj de Heltai, Jokai, Mikszath, noveloj de Herczeg, ,,Johano la Brava" de Petofi.