El la estona:
en la ĉinan: elektitaj poemoj.
en la japanan: poemo de Marie Under en traduko de Matuba (1963), „la unua estona poemo en japana vesto".
7.6 ESENCA BIBLIOGRAFIO
Auld, William, Pri la traduko de poezio (CED-Dok. D/I/4). Londono 1965.
Boulton, Marjorie, Zamenhof. La Laguna 1962.
Courtinat, Leon, Historio de Esperanto, vol. 1 (1964), vol. 2 (1965),
vol. 3 (1966). Bellerive-sur-Allier. Haupenthal, Reinhard, Enkonduko en la librosciencon de Esperanto. Nŭrnberg 1968.
Lapenna, Ivo (red.), La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto). Londono 1954.
Marini, Bruno, Bibliografia essenziale della lingua internazionale
Esperanto. Torino 1954. Mounin, Georges, Teoria e storia della traduzione. Torino 1965. Privat, Edmond, Esprimo de sentoj en Esperanto. 3-a eld. Hago 1957.
ĈAPITRO 8
SCIENCA, POPULARSCIENCA KAJ FAKA LITERATURO
8.1 ESPERANTO KAJ SCIENCO 8.1.1 La Lingva Problemo en la Scienco
Kun la definitiva malapero de la latina kiel komuna scienca lingvo, iom post iom enkondukiĝis la uzo de la naciaj lingvoj por la popu- larigo kaj la traktado de sciencaj problemoj kaj rezultoj.
Ekzistas ŝtatoj, kiuj estas tiel grandaj, kaj kies ekonomio estas tiel forta kaj tiel riĉa, ke ili permesas vastan sciencan esploron, la aperigon de valoraj verkoj en granda nombro kaj la rapidan tradukon de fremdlingvaj studoj. Tial kreiĝis la fenomeno de la „gravaj" lin- gvoj por la scienco, kia siatempe estis la franca, kaj kia hodiaŭ estas la angla.
Tamen, depende de la politika, ekonomia, geografia, kaj eĉ „pres- tiĝa" situacio, elstaras pluraj aliaj „gravaj" sciencaj lingvoj.
En medicino, ekzemple, proksimume la duono de la tuta literaturo aperas anglalingve: la ceteraj kontribuaĵoj, ofte rimarkinde valoraj, aperas ruse, france, germane, japane (kaj en aliaj lingvoj malpli uzataj). Pro tio kuracisto, kiu hejme parolas ,,malgrandan" lingvon, devas nepre scii almenaŭ unu el la grandaj, por ke li povu sekvi Ia aperon de la novaj eltrovoj. Sed se li volas fari esplorojn pri iu ajn medicina branĉo, li nepre devas scii 3-4 fremdajn lingvojn, se li ne volas preteratenti en sia laboro gravajn kontribuaĵojn.
La fakto, ke la plejmulto de la sciencistoj scias tamen nur sian propran lingvon, aŭ maksimume unu fremdan (tiuj, kiuj scias du aŭ
pli, estas talentaj esceptoj), senteble malhelpas la cirkuladon kaj pro tio la efikon de la scienca informado: ĝi disvastiĝas nur iom post iom per tradukoj, per malrapida legado, kun la vortaro en la mano, (ofte miskompreniga!) aŭ tra absolute nesufiĉaj resumoj.
Profundiĝi en ia studon de la propra sciencobranĉo kaj samtempe lerni 5-6 lingvojn kapablas nur malgranda elito de lingvotalentaj sciencistoj: tio prezentas ĉiuokaze tamen rimarkindan malŝparon de tempo kaj forto.
Tiu malavantaĝa situacio brile evidentiĝas dum sciencaj kon- gresoj, kie plej senĝene povas esprimiĝi nur tiuj, kies hejmlingvo estas unu el la oficialaj lingvoj. La multekostaj traduksistemoj (sam- tempa, resuma, postprelega) ne heipas: ili bremsas la naturan rapidon de la parolo kaj la efikon de la lingve senperaj diskutoj, kaj ne utilas al tiuj, kies hejmlingvo ne estas unu el la oficialaj idiomoj.
8.1.2 Valoro de Esperanto por la Scienco
Jam en 1889 la fama ĝeneva filozofo Ernest Naville submetis al la Franca Akademio de Sciencoj komunikon pri la signifo de internacia lingvo.
En 1901 la spertulo pri balistiko, Generalo Sebert, membro de la Franca Akademio de Sciencoj, prezentis al ĝi propran komunikon Scienca Utileco de Internacia HelpHngvo. Samtempe li iniciatis leteron, favorantan Esperanton, por la Internacia Asocio de Akade- mioj, kiu ricevis 20 subskribojn. Gi invitis la Internacian Asocion de Akademioj entrepreni la studon por la solvo de la internacilingva problemo.
Tuj poste Ch. Meray, korespondanta membro de la Franca Aka- demio de Sciencoj, sendis al ĝi leteron, kiu raportis pri la servoj, kiujn povas havigi al la scienco la internacia lingvo de D-ro Zamen- hof.
Intertempe la Esperanto-Movado kreske organiziĝis, kaj la bezonon krei propran organizaĵon sentis ankaŭ la esperantoparolantaj sciencis- toj. Dum la UK en Ĝenevo (1906) okazis kunsido de Esperantaj sciencistoj. Gin prezidis Generalo Sebert kaj ĝin sekretariis Prof. Carlo Bourlet. Oni decidis subteni la enkondukon de Esperanto en la sciencon kaj la eldonon de Scienca Revuo (kiu aperis ĉe Hachette jam ekde 1903 sub la redakto de P. Fruictier).
Fine, en 1908 estis fondita ISAE: ĝia oficiala organo iĝis Scienca Revuo. La celo de ISAE estis agadi en sciencaj medioj por Esperanto, kaj riĉigi la Esperantan sciencan terminologion. Fakte, unu el ĝiaj unuaj eldonaĵoj estis Vocabulaire Technique et Technologique Fran- gais Esperanto de Ch. Verax.
Post la Unua Mondmilito la disvastiĝo de Esperanto en la sciencaj medioj fariĝis atentinda. Jam en 1924 oni diskutis pri la internaci- lingva problemo en la Franca Akademio de Sciencoj. La rezulto estis rezolucio, subskribita de 40 membroj, i.a. de E. Borel, A. Cotton kaj Sebert (mem esperantistoj), en kiu estis akcentita la konvinko, ke la Internacia Lingvo, praktike akceptita en la internaciaj rilatoj, „havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la progreso de la scienco kaj de ĝia aplikado". Tial la subskribintoj esprimis la deziron, ke tiu ĉi lingvo — „majstroverko de logikeco kaj simpleco", estu enkon- dukita en la oficialajn programojn de la sciencaj klasoj, almenaŭ kiel nedeviga objekto.
En 1937 okazis en Parizo granda konferenco „Esperanto en la Moderna Vivo". Sekcio, prezidata de Prof. A. Cotton, tiama prezi- danto de la Franca Akademio de Sciencoj, okupiĝis pri la rolo de Esperanto en la scienco, kaj montriĝis favora al la enkonduko de Lingvo Internacia, kaj aparte de Esperanto.
En 1938 atentinda rezulto estis la enkonduko de Esperanto kiel radiko-normiga lingvo en la laboroj de Internacia Elektroteknika Terminologia Centro: tio, tamen, postmilite, ne plu havis sekvojn.
En 1950 la Japana Scienca Konsilantaro akceptis rezolucion, en kiu oni skribis i.a. ke „la sciencistoj deziras, ke iliaj studoj estu konataj egale en ĉiuj partoj de la mondo, kaj, same tiel, ke la studoj faritaj en ĉiuj partoj de la mondo estu konigataj al ili. Sen tio ni ne povas atendi veran evoluon de la scienco".
Samjare 85 japanaj sciencistoj (el kiuj 68 estis universitataj pro- fesoroj) subskribis specialan promeson, laŭ kiu ili devigas sin publi- kigi en Esperanto almenaŭ unu el la disertacioj, kiujn ili verkos en ĉiu jaro, kaj aldoni esperantlingvan resumon al ĉiu traktato verkata en alia lingvo. En la „promeso" la subskribintoj akcentas:
La sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultatoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj aŭ individuaj esplorantoj. Scienco estas komuna klopodo de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la nomo ,,homo sapiens".... La subskribintoj agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj estas tre efika rimedo por pli- solidarigo de la internacia kunlaboro de la sciencistoj.
Pri la ĝisnunaj spertoj de la japanaj sciencistoj, kiuj publikigis siajn verkojn en Esperanto, la dokumento diras:
Kelkaj el ni jam delonge tion praktikas; kaj kvankam niaj verkoj
en Esperanto estis publikigitaj nur individue kaj hazarde, tamen efioj el eksterlando ne estis malgrandaj. Estas antaŭvideble, ke ni vekos multe pli grandan efion, se ni agos sisteme kaj kolektive. A1 la eŭropaj kaj rrr.erikaj sciencistoj estas preskaŭ nebezone speciale lerni Espe- ranton por legi Esperantajn traktatojn.... Ni estas certaj, ke niajn ekzemplojn baldaŭ sekvos alilandaj kolegoj, kaj tio malfermos ia vojon al plifaciligo de la internacia kunlcborado de la sciencistoj.