Ekzistas verkoj ankaŭ de modernaj orientaj pensuloj. De J. Krishnamurti aperis la verko Ĉe la Piedoj de la Majstro (tr. W. Mann), 1913 (2-a eld. 1928). De la sama hinda filozofo aperis Sperto kaj Konduto (tr. Stojan), 1932, kaj La Problemoj de la Vivo (tr. K. Froding), 1935. Pri la japana filozofia penso aperis la verko de Akegarasu haya La Japana Spirito, 1936. De Kahlil Gibran, arab- devena lirik-mistika filozofo, aperis La Profieto (tr. R. Orloff- Stone), 1962.
Depost la fino de la milito aperas en Danio lingve bonaj verkoj de la dana religi-fona filozofo (forte influata de la orienta saĝo) Martinus. iLiaj plej gravaj verkoj estas Homaro kaj Mondbildo (tr. C. Graversen), 1953, Pasko (tr. C. Graversen), 1954, Internacia Mondregno Kreiĝanta (tr. P. Zaoho), 1962, Logiko (tr. Ib Schleicher), 1962, La Sorto de la Homaro (tr. Ib Schleicher), 1964.
8.3.2 Teologio kaj Religio
Pri religio ni disponas pri kelkaj pure sciencaj verkoj, kiel la Hebrea Kalendaro de J. Bianchini, 1907; Henri Vallienne, Evolucio de la Religia Ideo, 1907; La Difino de la Dattago en la Kristana Epoko de Fleischer, 1914; Karl Brŭggemann, El la Mitologio de Antikvaj Popoloj, 1923; Kling-Klang (pseŭdonimo de Z. Marenĉin), Latentaj Nombrofenomenoj en la Sankta Skribo, 1962. Ĉiuj cititaj verkoj estas originalaj. Aparte interesa estas la kritika studo de
B. Gregor, La Esperanta Traduko de la Malnova Testamento, kiu aperis en 1958.
Generalaj verkoj pri Dio kaj religio estas Dio Unu por Ĉiuj (tr. Anna Ŝarapova), 1912, kaj Kristanismo kaj Patriotismo (tr. I. Maĉernis), 1931, ambaŭ de Lev Tolstoj. De Monsinjoro de Segur aperis Respon- doj al Kontraŭreligiaj Paroloj (tr. A. Halbedl), 1925. En 1927 la katolika pensulo J. Reinke aperigis en esperantlingva traduko de
Brenken la verkon Naturscienco, Mondkoncepto, Religio. Alia katolika pensulo, Josef Schmidt, prezentis la verkon La Origino de la Religio, 1927. Pli malfrue, en 1965, aperis la religi-favora libro de Gustav Lundberg Kredo al Dio en la Atomepoko (tr. E. Carlen). Interesan interreligian verkon eldonis Oomoto en 1969: La Hom- bildo de Diversaj Religioj.
Religi-esplora verko estas La Vivo de Jesuo de E. Renan (tr. E. Gasse), 1907. En 1914 aperis verketo de W. Winsch Pri la Kredo al Mirakloj (tr. P. William), kun provo de natura klarigo de la bibliaj mirakloj. En 1912 aperis la verko de Barrio-y-Moraita Kritika Ekzameno de la Proceso kontraŭ Kristo (tr. J. Garzon-Ruiz). En 1965 aperis la originala verketo de E. Gasse Monoteismo kaj Pozi- tiva Moralo.
E1 la socialista-komunista tendaro ne povis manki kontraŭ- religiaj verkoj. SAT aperigis en 1925 Kontraŭ Dio! (ateista kresto- matio). En 1930 aperis pamfleto de N. Buĥarin Financa Kapitalo en la Papa Mantelo. Alia pamfleto, de la germana anarkisto Johann Most, aperis en 1932: La Dia Pesto (tr. Seman Tarano). Samjare E. Jaroslavskij aperigis Respondoj al Ekstersovetiaj Ateistoj, kaj L. Kapustin tradukis la verkon de M. Ŝejnman Nuntempa Social- demokratio, Religio kaj Ateismo. Fine, en 1933, A. T. Lukaĉevskij aperigis la verkon Marks kaj Engels pri Religio.
8.3.3 Religia Literaturo
Baza verko por la studo de la religia literaturo en Esperanto estas Religia Literaturo en Esperanto (bibliografio), de Karl-Olof Sandgren, 1970.
La baza verko de la kristana kaj juda religioj, La Malnova Testa- mento, tradukita de L.L. Zamenhof inter 1907 kaj lia morto, reviziita de komitato de anglikanaj pastoroj, aperis en 1926. La Nova Testa- mento, tradukita el la helena originalo de anglikana komitato sub la gvido de pastoro Rust, aperis en 1912.
Jam en 1893 estis traduko de la Libro de Ruth. Plej modernaj tradukprovoj aperis en Espero Katolika kaj en Biblia Revuo (ekde 1969 provoj de Donald Broadribb por traduko taŭga por bibliistoj kaj orientalistoj). Kelkaj kajeroj de la katolika novtestamenta traduko jam aperis: 3 kajeroj kun enkonduko, Evangelio laŭ Mateo kaj la du leteroj al la Korintanoj. Ne mankas unu el la tradiciaj reellaboroj por religiaj celoj, tamen sen scienca valoro: La 4 Evange- lioj Kunigitaj en Unu Rakonto, de R. Laisney, 1908.
E1 la dogma literaturo interesaj estas La Hipotezoj pri Lourdes, de J. Serre (tr. Zabilon-d'Her), 1912, La Unua KateRismo de Bossuet (tr. P. Deschamps), 1912, la verko de la katoliko P. van Dorp Biblio aŭ Instru-Aŭtoritato, 1946. Originalan katekismon verkis ankaŭ J. Bianchini: Malgranda Katolika Katehismo, 1937 kaj 1949. Interesa estas la verko de J. Tanuma-Tosio La Origino de 1'Protestantismo (el la katolika vidpunkto), 1938. De pluraj jaroj aktivas sur la eldona kampo Internacia Katolika Informejo, kun du libroserioj: Dokumentoj el Romo, kaj Serio Studoj kaj Klarigoj. Sennombraj estas la katolikaj prisanktulaj kaj instrucelaj verketoj kaj broŝuroj. En 1920 estis publikigita la parolado de Papo Bene- dikto XV, Kristo kaj la Ligo de Nadoj; en 1926, de Papo Pio XI, La Universala Reĝeco de Kristo (tr. J. Schmidt); en 1963 la enci- kliko de Papo Johano XXIII La Surtera Paco; kaj en 1965 la enci- kliko de Papo Paŭlo VI La Vojoj de la Eklezio (tr. Perrenoud kaj Flammer). Aperis krome multaj protestantaj kaj katolikaj biblio- kursoj, kaj la traduko de la Lutera Katekismo (tr. R. Hoppe), 1961. En 1967 aperis la encikliko de Paŭlo VI Populorum Progressio (tr. J. A. Tuinder), samjare ankaŭ la konata Heidelberga Katekismo (tr. W. J. Downes), de Ursinus kaj Olevianus. Fine, en 1971, en la serio Dokumentoj el Romo, aperis Dogma Konstitucio pri la Eklezio en la Nuntempa Mondo.
Aperis ankaŭ interesaj verkoj de la kristana mistika literaturo. En 1907 aperis La Progresado de la Pilgrimanto de J. Bunyan (tr. J. Rhodes); en 1926 la valora La Floretoj de Sankta Francisko (tr. F. Pizzi), ekzemplo de la populara mezepoka naiva mistikismo; en 1952 Spiritaj Ekzercadoj de Ignacio de Loyola (tr. E. Maynar), fondinto de la jezuita ordeno. En 1954 oni eldonis plenan tradukon de La Imitado de Kristo de Th. a Kempis (tr. Wigbertus van Zon). Unua provo traduki tiun verkon estis farita de Champion en 1909.
Propagandaj, klarigaj, instigaj kaj instruaj broŝuretoj kaj verketoj estis eldonitaj de multege da kristanaj eklezioj kaj grupoj: i.a. de katolikoj, kalvinanoj, luteranoj, anglikanoj, mariavitanoj, unitaristoj, kvakeroj, liberekleziuloj, ktp. Jen malgranda, kaj ege malkompleta elekto.
La ,,Blanka Frataro", religia grupo estiĝinta en Bulgario, eldonis inter 1925 kaj 1938 plurajn religi-etikajn verketojn de la fondinto, P. Danov. Plej interesaj kaj signifaj estas Religio-Filozofia Viv- koncepto (tr. A. Tomov), 1930, kaj La Parolo de la Granda Univer- sala Frataro, 1938