Выбрать главу

De la Swedenborg-a eklezio aperis kelkaj verketoj: La Dogmaro, de Swedenborg, 1908, Kio la Homo Estas post la Morto, 1911, kaj kelkaj aliaj verketoj. De unu el la fondintoj de la atestantoj de Jehovo, J. F. Rutherford, aperis Milionoj, Kiuj nun Vivas, Neniam Mortos, 1920, kaj Kie Estas la Mortintoj?, 1927. Fine, ankaŭ la kvakeroj multe eldonis en Esperanto. Plej interesaj estas: Funda- mentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephen (tr. M. C. Butler), 1916, kaj La Esenco de la Kvakerismo de Gerald K. Hibbert (tr. M. Wajsblum), 1962.

Aperis multaj preĝaroj, evangelie edifaj libroj, kantaroj, di- servolibroj. La unua tiaspeca verko estis Preĝareto por KatoUkoj de L. de Beaufront, 1893. Sed plej konata estas La Preĝareto, de M. Carolfi, 1913 (3-a eld. 1948). Aperis ankaŭ preĝlibro en la spirito de la liturgio de S-ta Ĥrisostomo (1962): Neelmezurebla Ni Laŭdegas Vin. Ordo de Diservo laŭ la preĝlibro de la anglikana eklezio (tr. J. C. Rust) aperis en 1907, kaj havis multajn posteulojn. Broŝureto por sekvi la katolikan meson (Sankta Meso) aperis en 1966 kun originala muziko de Kurt Schweizer; sed jam antaŭe ekzistis aliaj. Ekde 1968 plej granda parto de la katolika meso estas legebla en Esperanto.

Signo de la novaj tempoj estas Ekumenaj Preĝoj, 1966.

Ekzistas ankaŭ himnaroj: katolika himnaro tradukita de Felix Ney aperis en 1958: Laŭdkanto al Sinjora Nom'. Evangeliaj him- naroj estas Himnaro Esperanta, kunmetita de Montagu C. Butler (5-a eld. 1966) kaj Adoru Kantante (de KELI), 1971.

Ankaŭ pri la islama religio aperis verkoj. En 1967 aperis la filo- zofi-religiaj maksimoj de Imamo Ali Arabaj Maksimoj (tr. Husen Al-Amili). Sed la plej grava verko estas la dulingva (araba-Espe- ranto) eldono de La Nobla Korano de Muhamad, en traduko de Prof. D-ro Italo Chiussi, 1969. Antaŭaj provoj traduki la islaman sanktan libron estis faritaj de Colin Evans (en Esperanto Internacia), 1942. Krome, estas kelkaj informaj broŝuroj: i.a. Islamo Ĉies Religio de Mohammad Taufiek Ahmad, 1929, Islamo Esperantiste Rigardata, originalaĵo de Colin Evans, 1946, kaj Kial mi Kredas je Vlslamo, 1969.

E1 la skizitaj grupoj de la islama religio sendependiĝis kaj dis- vastiĝis la religio instruita de Baha'u'llah, sub la nomo bahaismo. De la fondintoj aperis prelego Kaŝitaj Vortoj de la Superega Plumo (de Baha'u'llah, tr. Eroŝenko kaj Alexander, 1915), kaj la Parizaj Paroladoj (de Abdŭl Baha, tr. Lidja Zamenhof, 1932). Pluraj verketoj, originalaj kaj tradukaj, fontas de Lidja Zamenhof. Bona verko estas Baha'u'llah kaj la Nova Epcho de J. E. Esslemont (tr. Lidja Zamenhof), 1930. Aperis, krome, kelkaj paroladoj de Shoghi Effendi, kaj multaj mallongaj broŝuroj pure informaj, ekz. Kio Estas la Bahaa Religio?, 1969.

E1 la hinda religio elstaras la traduko de la grava Bhagavaŭ- Gita, kiun pretigis Francisco Valdomiro Lorenz en 1942.

De konfuciismo aperis la verkoj de Konfucio mem, Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco (tr. Nohara kiuiĉi), 1932, kaj klasikaĵo (etika verko), La Librokonstantaĵo de Fila Pieco (tr. Nohara), 1933. La Vortoj de Konfucio (tr. Ossaka kenĵi) aperis jam en 1923.

Ankaŭ el budhismaj klasikaĵoj la rikolto estas atentinda. En 1933 aperis Samanta-Mukha-Parivarto (tr. Nohara), en 1936 la 7-a ĉapitro de Saddharmapundarika-Sutro (tr. Nohara), kaj en 1949 la unuaj 13 ĉapitroj de Digha Nikajo (tr. G. H. Yoxon). Pri la fon- dinto de la japana Zyodo-sekto aperis verko de Isii mamine: La, Vivo de Sankta Honen (tr. Nisida ryoya), 1937, kun terminaro pri budhismo kaj pri propraj nomoj. De la ĉina sektofondinto K'uoan aperis la zen-a verko La Dek Bildoj de Bovpaŝtado (tr. Ŝibajama kei), 1930, 2-a eld. Pri la antikva reĝo Aŝoko, budhisma apostolo en Hindio, aperis La Admono kaj Vivo de Reĝo Aŝoko (tr. Okazaki reimu), 1937. Moderna verketo pri budhismo, eldonita okaze de la 2.500-a datreveno de la naskiĝo de Budho, estas Ekrigardo al Budhismo de R. L. Soni, 1956. Krome, estas menciindaj Budhisma Katekismo de Subhandro Bikŝuo (tr. F. Morawetz) kaj Tiel Parolis la Budho kaj Liaj Disĉiploj de T. T. Anuruddha, ambaŭ 1971. Fine, en 1972, aperis komentita traduko (de H.P.B.) La Voĉo de 1'Silento el la tibeta „Libro de la Oraj Preskriboj".

E1 Japanio venas multaj verkoj pri la religia movado Oomoto, kiu adoptis Esperanton por siaj internaciaj rilatoj. De Deguĉi onisaburo aperis pluraj verkoj, ĉefe en la traduko de Niŝimura koogecu. Grava estas: Fundamento de Animo, 1926 (2-a eld. 1931). De Niŝimura aperis originala verketo en 1925: Origino de Ocmoto. En 1964 estis eldonita tre interesa verko de Haga hideo (tr. Naka- mura tazuo), Filoj de Dio, Adorantoj de Dio, kun fotografaĵoj pri Oomoto.

De Japanio venis krome multaj aliaj religi-enhavaj verkoj: en 1933 naŭ broŝuroj, nomitaj Evangelioj de Belismo, t.e. de religia grupo fondita de la Japano Okamoto rikiĉi, kaj en 1968 du infor- maj broŝuroj pri la religia grupo japana Tensho Kotai Jingŭ Kyo, la t.n. „danc-religio".

Aparte vaiora por la kompreno de la japana tradicia pens- maniero estas la verko de Okakura kakuzo La Libro de Teo (tr. Nakamura tazuo), 1965.

Jam antaŭ la Unua Mondmiiito ekzistis en Francio kaj en Belgio esperantistaj spiritistoj (kiuj nomis sin Esperantista Psikistaro). Ili aperigis revueton kaj broŝurojn. El tiuj medioj venas la libro de J. Thiebault La Formortinta Amiko (tr. Grosjean-Maupin), 1921.

Sed la spiritista kredo havas siajn plej gravajn reprezentantojn en Brazilo, de kie venas tradukoj de verkoj de la fondinto de la spiritisma movado, Ailan Kardec: La Libro de la Spiritoj (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto), 1946, La Evangelio laŭ Spiritismo (tr. Gomes Braga), 1948, Enkcnduko en la Studadon de la Spiritisma Doktrino, 1952, La Libro de la Mediumoj (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto kaj Gomes Braga), 1964. La klariga filozofi-religia verko de Francisco Candido Xavier Kristana Agendo (tr. A. Afonso Costa) estis publi- kigita en 1962.

Kelkaj verkoj de okultistaj grupoj aperis ankaŭ en Esperanto. Ekzistas broŝuroj de framasonoj, sed interesa ĉi-rilate estas Ĉu Vi Scias Tion pri la Framasonismo? de W. Randag (tr. Ostubo), 1937. Aperis krome kelkaj rozkrucanaj broŝuroj kaj verketoj pri teozofio. I.a. aperis Resumo de la Teozofia Doktrino, 1912, kaj la verketo de M. Collins Lumo sur la Vojon kaj Karmo (tr. Collyn), 1922.

8.3.4 Pacismo

En 1905 aperis la originala verko de Gaston Moch Historio Resuma de VArbitracio Konstanta; en 1907 de la sama aŭtoro, Pri Malarmo. En 1906 de la franca pacisto Elie Ducommun (tr. V. Dufeutrel) aperis Fundamentoj de VPacifismo. En 1907 aperis la verko Estonta Milito de Joh. de Bloch (tr. C. Royer, F. Schuck kaj Alesiano); samjare komento al la suprenomita verko, verkita de F. Passay, B. von Suttner kaj Nattan-Larrier: Estonta Milito laŭ la Instruoj de J. de Bloch (tr. la samaj). La verko de Andrew Carnegie Por Arbitracio (tr. W. W. Padfield kaj H. Maresquelle) estis eldonita en 1907. En 1911 aperis la grava verko de la svisa pacisto-psikiatro A. Forel Kulturceladoj de la Nuntempo (tr. Uhlmann). Aparte valora verko estas la originalajo de Hector Hodler, aperinta en 1915-1917 en Esperanto: La Pacproblemo.