Выбрать главу

Tuj post la Unua Mondmilito (1920) aperis la dummilite skribita verko de Romain Rolland Al la Forbuĉataj Popoloj (tr. G. Mahn). En la intermilita tempo sekvis verko pretigita de V. Bulgakov kaj tradukita de Z. Zahariev: Pensoj pri Perforto; Milito kaj Revolucio, de Lev Tolstoj (1928). Verko de G. F. Wates De Tutmonda Perforto al Tutmonda Frateco (tr. W. Bailey) aperis en 1938.

CENTA DATREVENO * U VASKIŬO

(fundam

n: VA

U.vo M-

ss*"***

Sciencaj Studoj: Prestiĝa volumo kun 37 sciencaj studoj, verkitaj originale en la Internacia Lingvo.

Malsupre: Politiko apartenas al la plej riĉaj branĉoj de la faka literaturo, kvankam tiun riĉecon ne akompanas ekvilibro en la origino de la eldonaĵoj.

fundamenta i.kGo;

SoVETAJ

SoCIAlJSHAJ

Respubukoj

i.B»I* iv. «u»»"">

ŜTftTO W

P O P O t- A RESPUBLIKO BUUiARIO

elkktitaj verkgg de

MAŬ 2EDONG

A G A D

pROGRAMO

DE

KOMUNISTA PART/O

KONSTITUCIO

Post la Dua Mondmilito ne plu estis multe da pacismaj verkoj: eble multaj idealoj kaj iluzioj forflugis. Rimarkindas tamen la verko de H. Thirring La Mondopaco kiel Psikologia Problemo (tr. Hugo Sirk), 1946, kaj La Belan Pacon de Yamaguti senzi (tr. Isiguro, 3-a eld. 1962). E1 Japanio, postmilite, venas multaj verkoj kontraŭ- militaj. I.a. Infanoj de 1'Atombombo de Osada arata (1952, 2-a eld. 1959), Hiroŝima, 1952, Viktimoj de la Atombombo (de pluraj aŭtoroj, tr. Jui ĉunoŝin, 1968, 2-a eld. 1970), la militrakonto de Cubota ĵoĵi Lo Infanoj en Vento (tr. Ito kiuzo), 1966, k.a.

Pri la Historia kaj Filozofia Fono de la Moderna Pacifismo verkis Harold Bing, 1971.

8.3.5 Socialismo

Jam en 1908 oni komencis rimarki la organizan kaj ideologian dividon inter la burĝa kaj proleta esperantista Movado. Sed tiu di- vidiĝo pligrandiĝis ĉefe post la rusa revolucio, kiu unuflanke esperigis la tutmondan proletaron por baldaŭa venko, kaj aliflanke sukcesis, almenaŭ unuamomente, kunigi multajn direktojn de la revolucia laborista movado.

Anarkistaj aŭtoroj estas reprezentitaj per Domela Nieuwenhuis (La Piramido de VTiranio, 1913), de P. Kropotkin (La Salajro, 1914; Etiko, 1926; Al la Junuloj, kun biografio, 1938). Aperis ankaŭ nihilismaj verkoj: Nihilismo, de Zamfir C. Arbure (tr. Ionesku).

De la marksistaj klasikuloj de la Unua Internacio aperis la Mani- festo de K. Marx kaj F. Engels (tr. A. Baker), 1908. Poste tradukis ĝin E. Pfeffer, 1923. Komentoj al la Komunista Manifesto estis eldo- nitaj de SAT en 1933. Krome aperis Karl Marx, Vivo kaj Verko (tr. Elsudo), 1926, kaj La Instruo de Karl Marx (tr. de piuraj), 1933. De la germana ŝtatsocialisto F. Lassalle aperis Pri la Esenco de Kon- stitucio, 1912.

De la gravuloj de la Dua Internacio aperis Antipatriotismo de G. Herve (tr. Blangarin kaj Ludoviko), 1907, Kio Estas Sociatismo, de Enrico Ferri, Laborista Klaso kaj Socialismo, de M. Cachin (tr. Berland kaj Vergnaud), 1912, Por Ataki kaj por Defendi, de W. Liebknecht, 1913, kaj samjare la originalaĵo de Mees La Kaŭzo de lci Senlaboreco, 1913.

Pri la unuaj jaroj de la rusa revolucio, kaj pri la Lenin-aj tezoj, aperis Ŝtato kaj Revolucio de V. Iljiĉ Lenin (tr. Demidjuk), 1923 (represita en Japanio en 1967). Aperis multaj broŝuroj pri la kul- turaj, ekonomiaj kaj sociaj atingoj fruepokaj. Krome aperis ankaŭ ideologiaj verkoj: ekz. Kio Estas Marksismo kaj Leninismo de

Adoratskij (tr. Robicsek), 1932, Jarkvino de la Oktobra Revolucio, de L. Sosnovski, 1923.

Samepoke aperis verkoj pri la aliaj — fiaskintaj — proletaj revo- lucioj en la okcidentaj landoj: Bildoj el la Germana Revolucio, 1925; 133 Tagoj de Sovet-Hungario (artikolaro), 1930, kaj la politika broŝuro de Bela Kun Kion Volas la Komunistoj?, 1919.

Pri la komunista movado raportas Dokumentoj de Komunismo, de SAT, 1923, Komunista Movado, de Demidjuk, 1924, kaj Programo de Komunista Internacio, 1930.

Post la morto de V. I. Lenin, J. V. Stalin iĝis ĉiopova reganto en tiama Sovetio. Ne povis manki tradukoj el liaj verkoj: Kulturo Nacia kaj Internacia (tr. G. Demidjuk), 1930, Fundamentoj de Leninismo (tr. Stellih), 1931, Skizoj pri Lenin, 1931, Oktobra Revo- lucio kaj Taktiko de Rusaj Komunistoj, 1932, k.a.

En 1928 la sveda komunista ĵurnalisto E. Adamson aperigis originalan libron kun skizoj kaj impresoj pri Sovetio: Sub Ruĝaj Standardoj.

La kvinjara plano faciligis la aperon de multaj broŝuroj. Interesaj estas tiuj de Molotov (1932) kaj de Stalin (1933). Samtempe ko- menciĝis la procesoj: Akuza Konkludo en la Proceso de Industria Partio aperis en 1930. Pri internaj sovetaj problemoj informas nin Apud Landlimoj: skizoj pri naciminoritatoj en Sovetio kaj socialisma konstruado, 1932, kaj Pri Reorganizo de Laboro de la Sindikatoj en USSR, de N. Ŝvernik (tr. P. Gavrilov), 1934. Intertempe la milito alproksimiĝis, kaj la faŝismo iĝis ĉiam pli danĝera. Pri tio atentigis verko de G. Dimitrov: La Laborista Klaso kontraŭ la Faŝismo, 1926. Kaj estis jam la fino: Stalin malpermesis ĉian laboron por inter- nacia lingvo. Ernest Drezen estis mortpafita en 1937. Lian sorton sekvis multaj aliaj esperantistoj, kaj la ceteraj devis silenti.

Post la Dua Mondmilito kaj post la morto de Stalin la Movado en la komunistaj landoj reviviĝis nur malrapide, plej malrapide en Sovetunio, kie la unuaj verketoj aperis nur en 1964. Pripolitikaj estas Direktivoj de la XXIII Kongreso de KPSU, 1966, Tezoj de KPSU por la 50-a Datreveno de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio, 1967, kaj la parolado de Leonid Breĵnev 50 Jaroj de la Grandaj Venkoj de Socialismo, 1968. Plej aktuala estas broŝuro Tezoj de CK de KP de SU por la Centa Datreveno de la Naskiĝo de V. I. Lenin, 1971.

Ankaŭ el aliaj socialismaj landoj venas pripolitikaj verkoj. E1 Bulgario venas 9-a Kongreso de la Bulgara Komunista Partio, de Todor Ĵivkov, 1967; el Ĉeĥoslovakio Agadprogramo de Komunista Partio de ĈSSR, 1968; el Laoso politikaj verkoj de la partio Neo Lao Haksat (ekde 1968); el Nordvjetnamo verkoj pri kaj de Ho chi minh, de Le duan, de Vo nguyen giap. Ankaŭ la Vjetkongoj eldonis verkojn en Esperanto: Leteroj el Suda Vjetnamio, du volumoj, 1964, kaj La Fajra Elprovo, 1965, pri la socia situacio en Sudvjetnamo. E1 Ĉinio multegaj verkoj pripolitikaj de Maŭ zedong, Lin biaŭ, Peng ĝen, ĉefartikoloj de Ĵenmin Ĵibaŭ, verkoj pri ekonomio, politika geografio, pri marksismo-leninismo, pri interŝtataj problemoj, ktp. Ekz. estas eble sekvi la tutan landliman demandon inter Ĉinio kaj Hindio dank' al la dokumentoj aperigitaj en Pekino. La famaj Vortoj de Prezidanto Maŭ zedong aperis en 1967 (2-a eld. 1972). La unua volumo de la Elektitaj Verkoj de Maŭ zedong aperis en 1971: la tri ceteraj volumoj sekvos. Oni kalkulas, ke ĝis 1969 la verkoj de Maŭ zedong tradukitaj en Esperanton konsistas el 68 libroj kaj broŝuroj kun entute pli ol 2.100 paĝoj. Plej konataj estas Pri la Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj Interne dei la PopoLo, 1963; Paroladoj ĉe Literatura kaj Arta Kunsido en Jan-an (2-a eld. 1966); Strategiaj Problemoj en la Ĉina Revolucia Milito, 1969.