Выбрать главу

Ankaŭ neregantaj socialistaj partioj aperigis verkojn en Espe- ranto.

Aperis Deklaroj de la Usona Socialista Laborista Partio en 1950 kaj en 1953. Originale aperis ankaŭ artikolaro de „Verdiro", unue aperinta en angla trockista revuo: Elingita Glavo, 1962.

E1 la socialdemokrata aŭ utopiista kampo aperis la fama Leteroj al Brigito (instruoj por la socialista partio), de J. B. Severac (tr. Solsona), 1933, kaj la verko de L. Tolstoj Kristanismo kaj Patriotismo (tr. Maĉernis), 1931.

De la aŭstromarksisto K. Renner aperis la broŝuro De la Liberala al la Sociala Ŝtato, 1950.

Pri ĝeneralaj laborproblemoj aperis La Internacia Labor-Oficejo, 1932, Sveda Laborista Movado, de Tage Lindbom (tr. M. Johansson), 1947, kaj La Konsumkooperada Movado en Svedujo, de Odhe kaj Lundberg, 1963. Mallongan informilon eldonis la Liberaj Sindikatoj: Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj, 1968.

Socikritika rakonto verkita en 1931, kiu siatempe furoris en Nov- zelando, estis prezentita al la esperantlingva publiko nur en 1972: Infanoj de la Malriĉuloj de John A. Lee (tr. Bertram Potts).

Pri ĝeneralaj problemoj etik-filozofiaj de socialismo informas Skizo pri Filozofio de la Homo Digno, de Gille (tr. Lanti), 1934. En 1924 (2-a eld. 1927) aperis la originala verko de E. Izgur Nur Volu!; de la sama aŭtoro, ankaŭ originale, en 1926 Je la Nomo de l'Vivo.

La movado liberecana, nomita sennaciismo, fondita de Eŭgeno Adam (ps. Eŭgeno Lanti) unue kunfandiĝis kun la ĵuskreita komunista movado, sed oni ne povis eviti skismon, kiam la porsove- ta alo (SEU) forlasis SAT. De tiu sennaciisma ideologio venas plu- raj verkoj. Lanti mem verkis For la Neŭtralismon!, 1922 (3-a eld. 1928), Manifesto de la Sennaciistoj (lasta eldono 1951), La Laborista Esperantismo, 1928, Naciismo: studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj, 1930, Vortoj de K-do Lanti (artikolaro el Sennaciulo kaj el Le Travail- leur Esperantiste), 1931, Absolutismo, 1934, Herezaĵo, 1934, Ĉu So- cialismo Konstruiĝas en Sovetio?, 1935, Leteroj, 1940. De V. Elsudo (ps. de V. Kolĉinskij) aperis A.B.C. de Sennaciismo, 1926, kaj de Georges Bastien politika verko kun baza ideologio analoga al tiu de Lanti: La Liberecana Socio (tr. Ozre), 1932.

Ne povis manki marksisma kritiko: Ejdelmann kaj Nekrasov ori- ginale verkis libron sub la titolo Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.

Fine, aperis kelkaj verkoj pri la signifo de lingvo internacia por la proleta movado: De A. R. Jodko Laborista Klaso kaj la LI (rus- lingva), 2-a eld. 1925; de E. Izgu.r Organizo de Internacia Solidareco — IL je la Servo al Proletaro, 1928; kaj de St. Ĝuĝev Lingvo kaj Socio (rolo de la esperantistaj organizaĵoj), 1946.

8.3.6 Ekzaktaj Sciencoj kaj Naturaj Sciencoj

Komunaj Verkoĵ; Verkoj Ĝeneralaĵ. — En 1911 aperis la verko de Bŭhrer kaj Saager (tr. J. Schmid) La Organizado de la Intelekta Laboro. Komuna verko, kun 11 originalaj sciencaj artiko- loj, aperis jam en 1921: La Vendreda Klubo. En 1928 estis eldonita grava verko de la Sovetiano Fersman: La Vojo al Scienco de Estonto (tr. Rublov). Sed komunaj verkoj nur post la Dua Mondmilito iom oftiĝis. La prelegoj de la Somera Universitato en Malmo (1948) ape- ris en 1949, la prelegoj de la Somera Universitato de la 38-a Japana Kongreso en 1951, kaj Elektitaj Prelegoj de ISU 1949-1954 en 1955. Sed la plej rimarkinda tiaspeca verko estas Sciencaj Studoj, volumo kun 37 originalaj studoj pri natursciencoj, ekzaktaj sciencoj, biologio, lingvistiko, ktp., eldonita de ISAE en 1958.

Laŭdinda estas prelegokolekto (el GEJ-seminario): La Mond- percepto de la Modernaj Natursciencoj, 1967 (red. H. Behrmann).

Matematiko, Fiziko, Astronomio. — Jam en 1906 aperis la originala verko de Dambrauskas (Dombrovski) Pri Unu Speco de Kurbaj Linioj Koncernantaj la Kvinan Eŭklidan Postulaton; sam- jare alia originala verko de la sama aŭtoro: Pri Novaj Trigonome- triaj Sistemoj. De Edw. V. Huntington aperis Elementa Teorio de la Kontinuo (tr. Bricard), 1907. R. de Saussure verkis la originalan verkon Geometrio Folietara, 1908. A1 la hungara matematikisto Cyrillo Voros ni dankas du verkojn: Analitika Geometrio Abso^uta, du volumoj, 1910-11, kaj Elementoj de Geometrio Absoluta, 1911.

Ch. Laisant, mem esperantisto, skribis originaie kelkajn broŝurojn, multajn artikolojn primatematikajn kaj, en traduko de Camescasse, Inicado Matematika, 1914. Du italaj matematikistoj submetis stu- dojn ankaŭ en Esperanto: P. Cattaneo: Determino de Iaj Lokoj Geo- metriaĵ Planaj, 1923, kaj A. Barbacetto: Nova Nombrado, 1932. O. Reiersal aperigis ekde 1950 multnombrajn matematikajn studojn, ĉefe pri aplikita matematiko, en revuoj, kaj libroforme. Ne forgesen- das ankaŭ la granda matematikisto Frechet, kiu aperigis multajn matematikajn verkojn ankaŭ nacilingve; en Esperanto li verkis ar- tikolojn en nacilingvaj revuoj kaj en Esperantaj periodajoj. De li aperis i.a. Determinado de la plej Ĝeneralaj Planoj, 1953, kaj Para- analitikaj Funkcioĵ. De F. E. Andrevvs aperis, en 1959, mallonga verketo pri la dekuma kalkulsistemo: Ekskurso en Nombroj. Bona enkonduko por laikoj estas la originalaĵo de H. D. Maas, Matemati- kaj Metodoj en Lingvistiko, 1972.

Pri astronomio kaj fiziko aperis Sunhorloĝa Konstruo de S. Pol- janskij, 1903 (3-a eld. 1909), en 1907 La Kalendaro, scienca studo de P. de Lengyel, en 1910 la verketo de S. Blaĵko La Kometo de Halley (tr. W. Szmurlo). Samjare estis eldonita la verko de Nord- mann Metamorĵozoj de la Steloĵ (tr. Mannevy). Popularsciencan verkon pretigis M. Finot: Vidaĵoj de Senlimo, 1911. Post la unua Mondmilito, E. Wŭster ekkonatiĝis per originala verko Fizikaj Gran- doj kaj Iliaj Unuoj, 1921. De Sovetiano Fersman aperis en 1925 la verko La Kemio de VUniverso (tr. Rublov). Pri astrofiziko verkis L. Korinna, 1931. En Verkoj de Nakamura, kolekto el artikoloj kaj prelegoj de Nakamura kijoo, 1932, troviĝas pluraj artikoloj pri ma- tematiko, fiziko kaj meteologio. En 1950 aperis valora Historio de Yukawa-Teorio; en 1953 la originalaĵo de Tomonaga sin'itiro Fotono ĉe Juĝeĵo. Popularscienca verko estas la Totala Suneklipso 15.2.1961, originalaĵo de Ljubiĉ kaj Divjanoviĉ, 1960. En 1968 aperis origina- laĵo de M. Halvelik pri la problemo de la Kŭasaroj. En 1970 aperis fakverko de Liisi Oterma: Pri la Kometo 1939 IV P/Vaisala (serĉef- emerido por 1971-72). En 1971 aperis la valora popularscienca origi- nalaĵo de Alberto Fernandez Senĝenaj Dialogoj, kiu celas popular- igi la fundamentajn demandojn de fiziko kaj astronomio; ĝi jam ekzistas en franca traduko.