8.3.6.3. Aplikitaj Natursciencoj. — En 1904 aperis Rezisteco de la Ferkolonoj de F. Villareal. De Mendelejev aperis Provo de Kemia Kompreno de V Monda Etero (tr. I. Ĉetverikov), 1904. Samjare aperis la verko de Helte Pri la Teorio de V Jonoj. En 1906 aperis Elemen- ta Fotografa Optiko, originalaĵo de Ch. Verax (ps. Karlo Verks). En 1928 aperis grava originala studo de inĝ. Isbrŭcker: La Evoiuo dd la Telefonio.
Sed nur post la Dua Mondmilito grandiĝas la kvanto de studoj aperantaj en Esperanto. Tiel, aperis Tubcj por Mezuri Premojn de Fluaj Mediumoj, 1963; Kvanta Mezuro de Gasoj el Nuklefendiĝo per Gamaspektrometrio (multaj aŭtoroj, tr.), 1964; Aktiveca Mezuro de la 14-Karbone Markita Barikarbonato per Scintilaj Geloj (Gilli kaj Bisci), 1964. Interesa estas ankaŭ la junulara verko Amuzo per Scienco, de Charles Vivian (tr. Duncan), 1962. Lastatempe aperis La Fundamentoj de Elektrokemio kaj Elektrodeponado de Samuel Glasstone (tr. J. McCarthy), 1968. McCarthy verkis en 1964 ankaŭ se- rion de interesaj originalaj studoj: Gaivanizado de Bismuto sur Ŝtalon el Alkalaj Elektrolitoj, Taksado pri Modifita Fericianida Provo Kiel Indikilo pri la Poraro en Stanita Ferlado, kaj Metodo pn la Produktiĝo de Belaspektaj Brunaj Oksidaj Kovrajoj sur ŝtalo.
Pri inĝenierkemio cetere verkis antaŭ la Dua Mondmilito ankaŭ Japanoj, i.a. Maeda en 1926, 1928, 1934 kaj Yamane en 1931 kaj 1932.
Pri hidrologio temas verko de G. Makkink Kvin Jaroj de Lizimetro- Esplorado. Pri radiofonio verkis Eugene Aisberg la faman Mi Kom- prenas Fine la Radion!, 1934.
Meteologiaj verkoj kaj raportoj de observantoj kaj observejoj aperis en Esperanto ĉefe intermilite (1923, 1931, 1932, 1933, 1934). La aerologia observejo de Tateno (Japanio) eldonis esperantlingvajn ra- portojn en 1926, 1928, 1929, 1930, 1931, 1933, 1934 kaj 1935. Pri speleologio aperis en 1921 verketo de K. Absolon Moravia Kar- sto. En 1959 aperis la originala popularscienca verko de Leander Tell La Bela Subtera Mondo. En 1965 aperis Elementoj de Geologio en ses lingvoj (inkl. de Esperanto).
Pri oceanografio aperis la raporto de J. Richard Scienca Krozado de la Ŝipo „Princesse Alice", 1904.
Pri kristalografio aperis Kristalaj Proprecoj . . . de I. M. Saenz kaj A. Amit, 1962.
8.3.6.4 Biologio. — Pri ĝeneralaj problemoj aperis verko de Takase toyokiti (tr. Hattori toru) Pri Rilatoj inter Kemiaj Strukturoj kaj Fiziologiaj Agoj, 1938. En 1971 aperis la verko de Egami fuĵio La Serĉado de la Vivo (tr. Matuba kikunobu), pri la biokemiaj proble- moj de la vivo.
Pri evolu-teorio kaj homologio (kaj heredoscienco): Aperis en 1909 la verko de Le Monnier Evolucio de la Evoluciismo (tr. E. Noel). Pri heredproblemoj, ĉefe familiaj, aperis La Mistero de 1'Sango, de Forst de Battaglia (tr. T. Jung), 1933. La moderna verko de J. Rostand La Nuna Stato de VEvoluismo (tr. J. kaj M. de la Court) aperis en 1950. Pri la heredoscienco kaj homo verkis R. Nor- denstreng, La Homaj Rasoj de la Mondo: Scienco kontraŭ Super- stiĉo, 1935, kaj P. Neergaard, Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso, 1937. Fine, pri la homiĝo, aperis la verko de A. Keith Pri ia Origino de l'Homo, (tr. McCormick), 1928. Interesa popularsci- enca originalaĵo tre aktuala estas Estiĝo de la Tero kaj de la Homo, de Leander Tell, 1971.
Pri botaniko aperis tre multe da verkoj. La plej interesaj estas Studadoj de la ĉerizfloro sub lu Fenologia Vidpunkto de Taguĉi tacuo, 1935, la originalaĵo de A. L. Malmanche Botanika Klasifiko, 1938, kaj la verko de Frank Booth Arboj de la Arbaro kaj Kampo, 1947. Sed la plej reprezente modernajn verkis P. Neergaard: Atakoj kontraŭ Ĝardenplantoj, 1954, kaj La Vivo de la Plantoj, 1957. Kia- maniere Distingi la Fungojn estas verko de Mario Simondetti, 1961. En 1963 aperis Indekso de Semoj, Bulboj kaj Vivaj Plantoj. La verko de Hori ŝoiĉi, La Volvotigo de Amikeco, 1965, enhavas skizojn pri botaniko kaj pri zoologio. Post la Dua Mondmilito aperis en Danio multaj artikoloj pribotanikaj kun Esperantaj resumoj.
Ankaŭ zoologion traktas verkoj. En 1912 aperis Kvin Prelegoj pri Bakterioj de Odo Bujvvid (tr. E. Pfeffer). En Japanio, intermilite, aperis pluraj verkoj pri eksperimenta zoologia biologio: Eksperi- mentoj per Skizostomiazo, de Fukutani, 1926; du artikoloj de Oshima pri Piknogonoj en 1927; en 1929 artikolo de Oshima hiroshi pri Her- mafrodita Marstelo Asterina Batheri Goto, kaj en 1935, de la sama aŭtoro, Pri la Maturiĝo, Fekundiĝo ĉe la Ovo de 1'Markukumoj.
Postmilite aperis la bela porinfana Bildlibro pri Bestoj, 1961, la prifiŝa Sekretoj de la Marestajoj, de Petar Giunio, redaktita de Ma- rinko Gjivoje, 1960. De Kawamura sin'itiro citindas Studoj pri Ame- loj de Legumenoj, 1963. De Ebbe Skjerninge aperis en 1967 La Mi- grantaj Cirkonstancoj de la Danaj Migrantaj Birdoj. En 1969 aperis Enkonduko en la Grundosciencon: El la Polvo de la Tero, de W. F. Rolt. Pri la biologia aspekto de la insuloj Tajvano kaj Jaejama ape- ris la verko de Hori ŝoiĉi La Vojaĝo al Sudaj Insuloj, 1971.
8.3.6.5 Medicino. — Libroforme aperis la konsilaro de E. Javal Inter Blinduioj: Konsiloj por Ĵusblindiĝintoj (tr. s-ino Javal), 1907. La verko de O. Burwinkel, La Kormalsanoj (tr. Kunschert) aperis en 1909. De W. Winsch aperis Pri Varmokulturo (tr. William), 1913, kaj Pri la Elektra Aktiveco de Nia Korpo, 1918. R. Stolle verkis Konsiloj pri Higieno, 1911 (2-a eld. 1923). Intermilite aperis multaj esperantlingvaj studoj ĉefe en japanaj medicinistaj ĵurnaloj, aŭ ja- panlingvaj, kun Esperanta resumo. Pri anatomio verkis plurajn Nishi seiho, Itabasi koh (1928), Okuda (1953), Sekido, Takahasi (1953). Pri patologio verkis Nisikawa (1925), Nisi ken'itiro (1926), Shinoda hideo (1932), A. Babadagly (1926), Kubo (1925). E1 la iom ampleksaj traktaĵoj esperantlingvaj citindas la verko de Tamura kaj Hayashi Farmakologia Praktiko por Studentoj (tr. Eskulapida
Klubo) kaj la Medicina Bildaro Fotograĵa: Atlaso pri Elefantiazo kaj Filariazo, ambaŭ aperintaj antaŭ la Dua Mondmilito. La Esku- lapida klubo eldonis ankaŭ Medicina Krestomatio de Esperanto, 1924. Alia krestomatio, pretigita de Yagi hideo, Medicina Kresto- matio, aperis en 1935.
Aperis en la lastaj jaroj La Arto Fariĝi Centjara, de L. Wegener, 1953; Miologio de la Japano, de Nishi seiho, 1953; Okabayashi-a Operacio Plenumita de .. .Yamagata, de Shinoda, 1955; Kiel Kura- cas la Naturista Medicino, de J. Scolnik, 1961; Lernolibro de Oftal- mologio de Kato seiiĉi, 1861 (2-a eld. plibonigita: 1963); Quaestio- narium Medicum en 17 lingvoj de F. Meyboom, 1961; Nia Korpo de Nishi seiho, 1961 (2-a eld. 1964), kun informoj por laikoj.