Faktoj pri Atombomba Malsano, science korektaj, por laikoj, ape- ris en 1970. Nishi seiho redaktis Tagiĝo de la Eŭropa Medicino en Japanio kaj F. Faulhaber tradukis la utilan verkon de Schreuder kaj Diatlowicki-Tobi Geriatrio kaj la Ĝenerala Zorgo por Gemult- jaruloj, ambaŭ 1971. En la posta jaro sekvis: Katalogo de Philips pri radio-aparatoj en medicino; la seks-instrua ABZ de Amo de Inge kaj Sten Hegeler; Farmakologio por Malbonuzoj de Medikamentoj de Todokoro sakutaro; kaj Ĝenerala kaj Homa Histologio de W. M. A. de Smet.
Aparte specialigitaj estas la jenaj verkoj: Provo por Akiro de 1-Tiroksino Markita per 1-131, de J. L. Servian, 1963, kaj Limfogra- fio de la Testika Limfunuo (klinikaj aplikoj) de M. Angel Sica kaj R. Rodriguez Sica, 1963. Valora libreto venas el Ĉinio: Ak<upunkturo kaj Kaŭterizo de Ĉinio, 1964, kaj alia el Suda Vjetnamo: Esenco de la Problemo pri la Maljuniĝo, originalaĵo de Dza trang (tr. Dinh van van), 1968 kaj 1970.
Intermilite rimarkindas sinsekvo da artikoloj, ĉefe el Japanio, pri A-, B- kaj C-avitaminozoj; pri patologio, hematologio, dietologio, beriberio, parazitologio kaj serologio dum tiuj avitaminozoj. Utila estas la Bibliografio de Medicina Literaturo Esperanta en Japanujo, 1956.
8.3.7 Sociaj Sciencoj
8.3.7.1 Psikologio kaj Pedagogio. — La Principoj de Psihologio de St. Brzozowski (tr. M. Kaus) aperis en 1910. En 1924 aperis la ver- ko de E. Coue La Regado de Si mem per Konscia Aŭtosugestio (tr. J. Borel). En 1925 aperis la originalaĵo de P. Bovet Psikanalizo kaj Edukado. Samjare aperis Penspotenco de A. Mills (tr. W. Bailey). En 1926 aperis la originalaĵo de S. Ziegler Sekspsikologio. Samjare ape- ris grava originalaĵo de la fama Ch. Baudouin, La Arto de Memdis- ciplino. Estonta Eduko, de la renoma pedagogo A. Ferriere (tr. Danneil), sekvis en 1929. Enkonduko en la Pedagogion, originalaĵo de Hillar Sakaria, aperis en 1932 (temas pri enkonduka historia ski- zo). Alia verko de A. Ferriere aperis en 1939: Kiel Eduki Niajn In- fanojn? (tr. H. Ith). En 1938 aperis valora libro de Dorothy Can- field Fisher: Infanoj kaj Patrinoj (tr. Gueritte). Postmilite originale verkis Kl. Wieczorek: Kiel Aŭtodidakto al la Pedagogia Scienco, 1957. Popularscienca verko de Martin Koĵc, La Lernolibro de la Vivo (tr. elgermane de Isbrŭcker) aperis en 1962. Valora verko estas an- kaŭ la libro de H. Thirring La Mondopaco kiel Psikologia Problemo (tr. H. Sirk), 1946. Lastatempe aperis la verko pri GDR, Klereco por Hodiaŭ kaj Morgaŭ, kaĵ du verkoĵ el Norda Vĵetnamo: La Vjet- nama kaj Ĝia Utiligo por la Supera Instruado en VDR, 1969, kaj La Ĝenerala Instruado en VDR, 1971 (pri la lukto kontraŭ analfabet- ismo). En 1970 aperis sufiĉe ampleksa verko de Rudolf Rakuŝa: Me- todiko de la Esperanta Instruado. Verko kun tre originala tezo estas la libro de S. Sakellaropoulos La Telepatio kaj Ĝia Socia Signifo, 1968.
8.3.7.2 Juro.— En 1919 aperis la teksto de la Kontrakto de la Ligo de Nacioj. Kriminologio, verko de Rustem Vambery, estis tradukita de V. Toth (1924). En 1930 aperis la studo de la Ĉeho J. Vavrovsky Krimuloj Profesiaj. Internacia Jura Revuo aperigis la valoran ar- tikolaron „La Pozicio de Advokato en Diversaj Landoj" (1960). Gra- van internacijuran studon originale verkis Prof. I. Lapenna: Aktua- laj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo (1952). Fine, estas menciindaj Esperantaj tradukoj de la Universala Deklaracio de Ho- maj Rajtoj (unuafoje en 1963) kaj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo, ambaŭ en unu broŝuro (1970). 8.3.7.3. Lingvistiko. — Bukedo estas la titolo de ampleksa kolekto de eseoj, kiujn originale verkis la franca lingvisto Ch. Lambert. Th. Cart estis la aŭtoro de la broŝureto Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto (1910). Bonan popularsciencan enkondukon pretigis Prof. Collinson, La Homa Lingvo (1927). La teoriojn de N. Ja. Marr pre- zentis A. P. Andreev en Revolucio en la Lingvoscienco (1929). Post la milito aperis la monumenta verko de Ivo Lapenna, Retoriko (1950, 3-a eld. 1971) kaj, krome, Lingva Esprimkapablo kiel Funkcio de la Vorttrczoro, studo de V. Setala el la revuo Esperantologio (1949), represita en lia Fortoj de 1'Vivo (1967), Dialekto, Dialektiko de Delfi Dalmau (1956) kaj Universala Shribo de Manuel Halvelik (1966). Ankaŭ naciaj lingvoj estis konatigitaj per Esperanto: ni menciu Franca Gramatiko por Esperantistoj de Boulet (1907), Gramatiketo de Friulana Lingvo de J. Bianchini (1909), Trezoro de VLingvo Friu- la de Tellini (du volumoj, 1919-20) kaj Japana Gramatiko por Es- perantistoj de Miyatake seido (1939). Enkondukon en la ĉinan lin- gvon aperigis la revuo El Popola Ĉinio. Notindaj estas, fine, mult- nombraj esperantologiaj studoj de Kawasaki naokazu, Okamoto joŝicugu kaj Ossaka kenji, el kiuj la plimulto tamen estis verkita japanlingve.
Referaĵoj pri lingvaj, kulturaj kaj lingvopolitikaj problemoj, faritaj dum Seminario „Lingvo kaj Kulturo" de TEJO, estis publiki- gitaj en 1971.
Papirologio. — Aperis en 1927 Grekaj Papirusoj el la Nila Valo, de Julius Penndorf.
Historio. — La fama verko de Henri Dunant Rememoroj pri Solferino (tr. Vaillant kaj Fruictier) aperis en 1906. Resumo de Ukraina Historio, de Myĥajlo Hruŝevskyj (tr. Kuzjma) aperis en 1922. La libro de Benito Mussolini, La Antikva Romo Surmare (tr. Paolet) estis eldonita en 1928. Originala verko prihistoria estas Jarmiloj Pasas, de H. Haefker, 1930. La verko de G. F. Wates, Pro- gresado kaj la Pasinteco (tr. W. Bailey) aperis en 1936. La Historio de la Japana Imperiestra Trono aperis en 1941, en kompleta traduko de Nohara kiuiĉi. H. Theobald redaktis Dokumentoj de la Rezistado, pri la germana interna rezistado (1948). En 1947 aperis la verko de la antifaŝisto Hermann Wagner, Ni Devas Diri Ĝin, ankaŭ kun do- kumentoj. Historio de Usono, populara verko de A. da Silva (tr. M. de Freitas) aperis en 1947, kaj Historio de Nederlando, de la sama aŭtoro (tr. J. de Freitas) en 1948. Raporto pri koncentrejo aperis en 1967; Auschwitz 1940-45 (tr. A. Turek), verko de Kazimierz Smolen. Pri la historio de l'antikva Vjetnamo informas La Tradicia Vjetna- mio (red. Nguyen khac vien), 1970. Pri la vjetnama historio de 1847 ĝis 1945 informas Unu Jarcento de Naciaj Luktoj (1970), kaj pri modernaj momentoj de la vjetnama historio informas Neforgeseblaj Tagoj (pri la ĝenerala ribelo 1945-46) de Vo nguyen giap, 1971, La Kampanjo Kao Lang (pri 1950), de Nguyen huy tuong, 1962, kaj Djen Bjen Fu, 1962, de Tran do. Pri la ĉina revolucio temas la libro de Hanna Kobylinski (tr. Graversen); La Revolucio de Ĉinio 1800- 1949,1956.
Ekonomiko. — En 1912 aperis la verko de J. B. Marchlewski Ekonomio Socia (tr. E. Pfeffer). De la ekonomikisto Silvio Gesell aperis La Reforma Mono (tr. P. Staniŝiĉ), 1913, kaj Oro kaj Paco (tr. de la sama), 1926. En 1923 aperis la verko de L. Ekstrand kaj M. Kovero La Ekonomiaj Fortoj en Finnlando, kaj proks. en la sama epoko aperis la verko pri la socikredita teorio Maŝinoj, Mono kaj Mondpaco, de M. C. Hattersley. Interesa el la historia vidpunkto estas la verko de la konata ekonomikisto Tugan-Baranovskij La Komunumo de Duhoboroj (tr. M. Ŝidlovskaja), 1922. Edward Bel- lamy verkis la socian romanon, kiu inspiris ekonomi-utopian mova- don, Rigardante Malantaŭen en la Jaro 2.000 (tr. Hamaker), 1937. De Horrabin aperis Skizo de Ekonomia Geografio (tr. B. Ross), 1938, kaj en 1982 pri la bulgara nacia ekonomio informis En Konkurado kun la Tempo, de S. Rusinov.