Aperis cetere ankaŭ verkoj ĝeneraltemaj pri politiko. Plej in- teresa afero estas, ke unu el la unuaj originalaj politikaj verkistoj estis L. L. Zamenhof. Ni menciu tie ĉi nur: Hilelismo: Projekto pri Solvo de la Hebrea Demando, ruslingva, 1901 (represo, kun traduko de A. Holzhaus, 1972), Memuaro Verkita por la Kongreso de Rasoj, 1911, kaj Alvoko al la Diplomatoj, 1915. De T. W. Wilson aperis La Fina Batalilo, 1916. E. Privat verkis Ĉe VKoro de Eŭropo, 1909. En 1924 aperis la Paneŭropa Manifesto de Coudenhove-Kalergi (tr. E. Sos) kaj la verko de F. S. Nitti Eŭropo ĉe la Abismo (tr. R. Kreuz). En 1928 la tiama itala faŝista registaro eldonis La Labor- ĉarto. La Tri Principoj de Popolo, de Sun jatsen, aperis en 1930 (tr. Sinpak). La konata cionista verko de Th. Herzl, La Juda Ŝtato (tr.
B. Selzer) estis publikigita en 1934. Originalan verkon pri inter- ŝtataj problemoj verkis E. Privat: Interpopola Konduto, 1935. Post la milito aperis en traduko de Stellan Engholm la verko de Grafo Bernadotte La Fino, 1945. Valora estas la originalaĵo de Ivo Lapenna: Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, 1952. Alia grava originalaĵo estas la verko de E. Privat Federala Sperto, 1958: komparo inter la Ligo de Nacioj, Svisio kaj Usono. En 1967 aperis en Germana Demokratia Respubliko La Germana Popolo kaj la Unuiĝintaj Nacioj.
Post la mondmilito aperis, dank' al la financa subteno de la koncernaj registaroj, aro da bonaj informiloj pri geografio, politiko, ekonomio pri unuopaj ŝtatoj. Kelkaj cetere aperis ankaŭ antaŭ la Dua Mondmilito: i.a. Gvidlibreto por Japanlando, 1927.
La postmilitan serion komencis Faktoj pri Danlando, 1948. En 1950 aperis Aspekto de Islando, de Ingimar Oskarsson. Faktoj pri Norvegujo aperis en 1953, Bulgario en 1959. Samjare aperi3 Pollando. Juĝu mem! (Faktoj pri ĉehoslovakio) havis duan eldonon en 1960. Faktoj pri Islando aperis en 1961. En 1964 aperis Pollando 1944/1964, Faktoj pri Nederlando; en 1966 la 3-a eldono de Faktoj pri Germanujo (FRG), samjare 25 Jaroj de Soveta Litcvio, en 1967 La Disfloro de Nacia Vivmaniero en Soveta Uzbekistano, La Latvia SSR kaj Nederlando, Nacio en Okcidenta Eŭropo. En 1968 aperis Bulgario, de S. Rusinov, kaj en 1969 Germana Demokratia Respu- bliko (bildoj kaj faktoj). En 1970 aperis Soveta Estonio, de G. Olevsoo, kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko.
8.3.8 Arto
8.3.8.1 Arthistorio kaj fotografio. — En 1913 aperis la interesa libro de Simon La Vitrajoj de la Katedralo de Reims (tr. Laigner). Tamen nur post la Unua Mondmilito la belartaj aperaĵoj iom oftiĝis. Aperis i.a. la verko de Istvan Genthon La Pentroarto en la Malnova Hun- gario (tr. Szilagyi), 1932. En 1933 aperis la valora originalaĵo de Kornfeld kaj Brzekovvski: Pri l' Moderna Arto. La Arthistorio de Antono Hekler (tr. K. Kalocsay) aperis en 1934.
Post la Dua Mondmilito tiu priarta eldonado pludaŭris. Aperis La Prahistoria Arto de A. da Silva (tr. J. F. M.), 1947. En 1950 aperis fotolibro: Helsinki: Lumo kaj Ombro. En 1952 aperis la bela fotolibro Skulptaĵoj sur la Vigelandponto, de Karl Skaer. En 1955 sekvis alia fotolibro de Van Wijk, kun teksto de E. Elias: Neder- lando, Miraklo el la Akvo. La fotolibro de Sam Waagenaar Infanoj ne Konas Limojn aperis en 1961. En 1962 aperis la fotolibro Varsovio Rekonstruita. En 1963 aperis la fotolibroj Moderna Pekino kaj El
Ĉina Fotografia Arto. De Tran van can aperis Nordvjetnamaj Kro- kizoj, 1966, kaj en Cinio aperis Argila Statuaro, 1968.
8.3.8.2 Muziko. — Ekzistas multnombraj mternaciaj kaj naciaj kant- libroj, pri kiuj oni trovas mencion en la koncernaj ĉapitroj. Pri la muzikskribo ekzistas du teknikaj verkoj: Principoj de la Racia Muzik- skribo de Wojcik kaj Zalewski, 1963, kaj Lernolibro de Muzilo (nova muzikskribsistemo), de H. Paruzel, 1964.
Kuirarto
En 1971 aperis la verko de J. Shorter-Eyck La Internacia Kuir- libro.
Filatelo
Katalogo pri Esperanto-Poŝtmarkoj estis kunmetita de Vladimfr Vana en 1967.
Sed senkompare pli impona estas luksa katalogo Poŝtmarkoj de la Ĉina Popola Respubliko, 1959.
Stenografio
La unua provo de Esperanta stenografio estis la lernolibro laŭ la sistemo Brauns, aperigita de Per Ahlberg en 1899. La plej gravaj sistemoj naciaj kaj internaciaj estas reprezentataj. I.a. aperis lerno- libroj laŭ la sistemoj:
Pitman: lernolibro de Butler (2-a eld. 1914). Duploye: 1914, 1924, 1933, 1936 (plej grava: la lernolibro de Flageul).
Intersteno: lernolibro de F. de Kunovski: 1927. Aliaj lernolibroj en 1930 kaj en 1954.
Stolze-Schrey: 1904, 1906, 1926, 1932 (gravaj estas la lernolibroj de Schneeberger kaj Stark).
Gabelsberger: 1907, 1910, 1922 (gravaj lernolibroj de Christoffel kaj de Schramm).
Aime-Paris: lernolibro de A. Schild en 1933. En 1921 lernolibro de Lefebvre.
Unesteno: Lernolibro de Sturzenegger-Matzinger en 1965. Aperis ankaŭ lernolibroj de sistemoj malpli konataj aŭ rekte el- pensitaj por Esperanto: L'Espero (de Ch. Barit, 1908); de Roller; de Scheithauer; Aoro (de Surotte, 1911); Ispografio (de Hamann); Mondografio (de Mayr); Rapido (de Wallon, 1927); Radnai (de Kokeny, 1928).
8.3.12 Biografioj
Biografiaj Verkoj pri Esperantistoj. — L. L. Zamenhof estas priskribita en pluraj libroj. La unua, kaj unu el la plej legataj, estas Vivo de Zamenhof de E. Privat, 1920. E1 klasa vidpunkto aperis ankaŭ la verko de E. Drezen Zamenhof, 1929 (represoj en 1968 kaj en 1970). Pli nova estas Doktoro Esperanto, de Maria Zioikowska (tr. Isaj Dratwer), 1959. La plej nova, kaj verŝaine ankaŭ la plej kompleta, estas Zamenhof, de Marjorie Boulton, 1963.