E1 gravuloj de la Esperanto-Movado kaj verkistoj, aperis Carlo Bourlet, 1914. En 1C47 venis monografio de Ismael Gomes Braga Mo- numcnto al Carlo Bourlet. De John Merchant aperis Joseph Rhodes (tr. Louise Briggs), 1925. Pri Kalocsay kaj Baghy aperis artikoloj en Ar- ĝenta Duopo, 1937, kaj en Ora Duopo, 1966. Pri Grabowski kaj Kabe (Kazimierz Bein) troviĝas notoj en la verko de Julius Glŭck El la Kla- sika Periodo de Esperanto, 1937. Eduard Stettler verkis pri Hector Hodler, 1928; J. Stronne pri Duona Jarcento kune kun Paul Nylen (kun biografio kaj ikonografio), 1942; Fr. Christaller pri Paul Gottfried Christaller, 1951; N. G. Hoen pri Emile Peltier, 1963. De M. Blicher aperis El Mia Esperantista Vivo, 1967. Hukuta masao kompilis Pioniroj de Japana Esperanto-Movado, 1967. En 1971 aperis biografio pri preskaŭ forgesita pioniro: Wilhelm Heinrich Trompeter, de Adolf Holzhaus.
Biografiaj Verkoj pri Filozofoj kaj Pensuloj. — De Jan Novak aperis Jan Amos Komenskv, 1921. De Agostinho da Silva ape- ris Vivo kaj Morto de Sokrato (tr. M.F.), 1946. De A. Grigorov ape- ris Lev Tolstoj kaj la Universala Vero, 1927. B. C. Chaudhuri verkis Tagore kaj Whitman, 1961.
Biografiaj Verkoj pri Beletristoj kaj Artistoj. — G. Chavet verkis pri Domeniko Theotokopuli (El Greco), 1910; V. Dufeutrel pri Velazquez, samjare. La vivon de A. Dŭrer pritraktas du verkoj, de F. Nŭchter (1911) kaj de H. Koch (1924). Aliaj biografioj sur tiu kampo estas: Giovanni Segantini de Ernest Marriott (tr. R. Mar- riott), 1932; Rembrandt de M. Mŭller, 1936; Vivo de Pissarro de Lu- dovic Rodo, 1948; Vivo kaj Arto de Goya de A. da Silva (tr. V. Men- des), 1947; Vivo de Zola de A. da Silva (tr. M. de Freitas), 1946; Adam Mickieioicz de Mieczysiaw Jastrun, 1955; kaj Janis Rainis, Latva Poeto, 1965.
Biografiaj Verkoj pri Muzikistoj. — Bennemann verkis pri Richard Wagner, 1913, kaj Biernacki pri Verko de Chopin (tr. Medr- kiewicz), 1936.
Biografiaj Verkoj pri Politikistoj. — Ekzistas du biografioj, kiuj priskribas la vivon de Skanderbeg, la „heroo de Albanio": de Cuk Simoni, 1929, kaj de Kristo Frasheri (tr. G. Mugo kaj V. Pistoli), 1967. Malriĉa Knabo Kiu Gloriĝis estas la titolo de biografio pri Masaryk, 1930. W. Sieroszewski verkis pri Marŝalo Jdzef Pilsudski (tr. Strelczyk), 1934. Biografia skizo pri Kropotkin aperis en 1938. Fernando Nery estas la aŭtoro de la biografio Rui Barbosa (tr. J. Joels), pri brazila politikisto. Intiman konon de la portretita per- soneco montras la originalaĵo de Edmond Privat, Vivo de Gandhi, 1967. La personecon de la hinda gvidanto kompetente traktas ankaŭ la libro Mahatmo Gandhi de la Brazilano H. Rohden aperinta en 1972. Pri marksistaj politikistoj, aperis i.a. biografio tradukita de Elsudo: Karl Marx, Vivo kaj Verko, 1926. Pri Lenin la rikolto estas pli abunda: Biografio de V. I. Lenin (tr. Sudano), 2-a eld. 1922; Nia Gvidanto (Skizoj pri Lenin) de Stalin kaj Jaroslavskij, 1931; V. I. Lenin de Maksim Gorkij, 1969; Lenin kaj la Revolucia Movado en Latvio de A. Drizulis, 1969, k.a. Henriette Roland-Holst verkis pri Roza Luksemburg (tr. Bas Wels), 1949. Biografio de Tito, de Vladi- mir Dedijer, estis tradukita de M. Stuttard, 1954. Pluraj verkoj pri- skribis la vivon de Ho: Anekdotoj pri la Vivo de Prezidanto Ho Chi Minh (de Tram dan tien), 1960; Memoraĵoj pri Ho Chi Minh, 1962; Prezidanto Ho Chi Minh (de Truong chinh), 1966; Prezidento Ho Chi Minh, 1970; kaj Kun Onklo Ho, 1972. En 1965 aperis libro pri la vjetnama heroo Nguyen van troi: Tiel H Vivis, de Tran dinh van.
Biografiaj Verkoj pri Sciencistoj kaj Esploristoj. — De A. Brigole aperis la monografio Santos-Dumont (tr. Malheiro), 1945. De A. da Silva aperis Vivo de Nansen, 1948. De Jesus Caraga aperis Galileo Galilei (tr. M. de Freitas), 1948, kaj de Yardley aperis Funebra Biografio de Henry George (tr. J. Reynold), 1952.
Biografiaj Verkoj pri Religie Gravaj Homoj. — Pri Jesuo Kristo aperis pluraj verkoj. Elstaraj estas tamen la kritika biografio de E. Renan Vivo de Jesuo (tr. E. Gasse), 1907, kaj la katolikdevena, artisma Historio de Kristo de Giovanni Papini, 1931. De la greka kristan-komunista batalantino Marika Dragona aperis La Reala Vivo de ... Jesuo Kristo, 1947. De J. F. Khun aperis Majstro Jan Hus, 1904. De Lowe aperis Vivo de Luther (kun la Malgranda KateUis- mo), 1932. De J. Vezey Strong aperis Civitano W. Penn (tr. Bailey), 1911. De Henry van Etten aperis George Fox, 1924 (2-a eld. 1948). De Modesto Carolfi aperis du biografioj de Francisko el Assisi, 1923 kaj 1927, kaj unu de Antonio de Padova: La Padova Lilio, 1926. A. Halbedl verkis pri Papo Pio la Deka, 1951.
Sur la kampo de nekristanaj religioj aperis la verko de P. Lak- ŝmi Narasu: Budao (tr. Takeuĉi tookiĉi), 1933. La Admono kaj Vivo de Reĝo Aŝoko, 1937, estis tradukita de Okazaki reimu. Samjare ape- ris la biografio de budhana sanktulo, fondinto de la Zyodo-sekto: La Vivo de Sankta Honen de Isii mamine (tr. Nisida ryoya). Fine pri la fondinto de bahaismo aperis verko de J. E. Esslemont: Baha'u'llah kaĵ la Nova Epoko (tr. Lidja Zamenhof), 1930.
8.3.12.8 Sportistoj. — Aperis la membiografio de Edson Arantes do Nascimiento, fama brazila futbalisto: Mi estas Pele (tr. Fr. Almada), 1971.
8.4 ESENCA BIBLIOGRAFIO
Apliko de Esperanto en sciencaj kaj ĵakaj periodajoj (CED-Dok.
E/IV/3). Londono 1965. Privat, Edmond, Historio de la lingvo Esperanto. 2 partoj. Leipzig 1923-27.
Roelofs, W. P., „Enketo pri la uzo de Esperanto en sciencaj kaj tek- nikaj periodaĵoj". Scienca Revuo, vol. 7, 1955, p. 144-151; vol. 10, 1959, p. 105-111. Steiner, Hugo, Katalogo ... de IEMW. Vol. I. Wien 1957. Stojan, P. E., Bibliograĵio de Internacia Lingvo. Geneve 1929.
ĈAPITRO 9
FAKAJ TERMINAROJ
9.1 ĜENERALA PRISKRIBO
La Fakterminologia Lingvoproblemo
Lingvo, kiu povas esprimi ĉion, posedas la rimedojn, necesajn por la esprimo de sciencaj tezoj. Ciuj grandaj lingvoj havas faktermino- logiajn vortarojn. Ili unuflanke helpas la uzantojn, senpere paroii pri sciencaj problemoj, aliflanke ili utilas ankaŭ al la lingvo mem, riĉi- gante kaj ampleksigante ĝian komuniko-povon. Cetere, la problemo de fakterminologio ampleksas ankaŭ aliajn aktivaĵojn, kiel la sporton, la hejmajn laborojn, la infanludojn, k.m.a.
Tutmonda Fakterminologia Situacio
Oni kalkulas, ke en 1951 ekzistis proksimume 1.044 internaciaj fak- terminaroj, uzantaj 45 lingvojn, i.a. ankaŭ Esperanton.
La Bibliografio de Terminaroj de Unesko, kiu konsideras nur la fakterminarojn aperintajn ekde 1949 (fakte la pli fruaj estas nur parte ankoraŭ valoraj, pro la rapida evoluo de la scienco) indikas 2.491 verkojn pri 263 temoj en 75 lingvoj. 8 fakterminaroj estas esperant- lingvaj (ankaŭ 8 estas en la kimra, dum la kroata prezentas nur 6, la urdua 5 kaj la tamila 3).