Выбрать главу

Historia Skizo de la Fakterminologio en Esperanto

La unuaj fakterminologiaj provoj aperis inter 1904 kaj 1907. La tiama ISAE transprenis la taskon pretigi ilin, kvankam kompreneble jam tiam, kaj ankaŭ poste, multaj aperis ekster ISAE mem, kiel verkoj de fak-asocioj, fak-grupoj aŭ de individuoj. .Post la Dua Mond- milito, en la kadro de la preparlaboroj por la Suplemento al Plena Vortaro de G. Waringhien, D-ro K. Dellian iniciatis en 1949 kom- pletigon de la scienca kaj teknika terminologioj. La Suplemento aperis en 1954, ne esence priatentinte tiujn preparlaborojn, kiuj estis siavice eldonitaj memstare kun pluaj prilaboroj pretigitaj de inĝ. Haferkorn kaj D-ro Belinfante en 1956.

En 1950 la Akademio de Esperanto prenis sur sin la taskon prepari provizorajn terminologiojn por novaj sciencoj aŭ por kompletigo de la jam aperintaj terminaroj. En 1958 tiu tasko estis transdonita al la Terminologia Centro de ISAE. Rimarkindas, ke ekzistas pure medi- cinista terminologia centro, en la kadro de UMEA.

Strukturo de la Terminaroj

Ekzistas tri specoj de terminaroj. Tiuj tri formoj ne estas ekviva- lentaj: laŭ la kunmet-maniero, ili celas ion malsaman.

Ekzistas aboco-terminaroj, unu-, du-, aŭ plurlingvaj: Temas pri la plej komuna kunmetsistemo.

Ekzistas aboco-terminaroj kun ofte nur unu ĉeflingvo (en kiu aperas la difino de la terminoj) kaj kun traduko en unu, du aŭ en pluraj aliaj lingvoj.

Ekzistas plurlingvaj terminaroj sistemaj, t.e. ordigitaj laŭ fakoj kaj subfakoj.

Scienca Signifo de la Fakterminologio

La scienca signifo de la terminaroj kuŝas en la fakto, ke termino (koncepto) nova, kun difino trafa, estas la necesa instrumento por la plulaboro en la scienca kampo. Teorie, la riĉigo de la fakvortaro de Esperanto estas tre simpla: ĉar la 15-a regulo de la Fundamento permesas la adopton de la necesaj fremdaj — kaj internaciaj — vor- toj kun la aldono de Esperantaj finaĵoj gramatikaj. Malfeliĉe, ne es- tas tiel simple. En matematiko, ekz., la internaciformaj vortoj biliono kaj triliono ne havas la saman signifon en ĉiuj lingvoj, eĉ ne en la brita kaj amerika branĉoj de la angla lingvo. En Novjorko kaj Pa- rizo unu biliono estas mil milionoj, sed en Londono, Berlino, Stok- holmo, Moskvo, Romo kaj Buenos Aires, ĝi estas miliono da milionoj.

En anatomio la oficiala terminologio estas latina, sed multaj popoloj uzas propran nacilingvan, kiu ofte fontas el malnova, nun eksteruza latina terminologio. En farmakologio povas ekzisti pluraj latinaj nomoj por ia sama substanco, ĉefe se ĝin oni konas de multaj jaroj (laŭ E. Wŭster, oni uzas sep diversajn latinajn nomojn por ia hidra- toj de etila alkoholo). La samo, kvankam ne tiel grandskala, ekzistas en kemio: por kelkaj kemiaj komponaĵoj la angla kaj la germana sufiksoj estas -ide (resp. -id), dum la franca, resp. itala ekvivalento estas -ure (resp. -uro). Tieclass="underline" germ. Chlorid, Cyanid, Jodid estas tra- dukataj italen per cloruro, cianuro, ioduro.

Tasko de la Esperantaj terminaroj do ne povas esti tutsimple kaj senelekte enkonduki novajn radikojn. Ili male celas la normigon de la formo kaj de la semantika enhavo de ia terminoj. En tiu maniero Esperanto povos utili kiel scienca pontolingvo por terminologio. Pri la problemoj de scienca terminologia normigo plej bone informas la verko de E. Drezen Pri Problemo de Internaciigo de Science- Teknika Terminaro, tr. Samojlenko, 1935, kaj la verko de Eugen Wŭster Konturoj de la Lingvonormigo en la Tekniko, tr. E. Pfeffer, 1936.

Terminaroj ekzistas por la jenaj fakoj:

Aeronaŭtiko, aktuaristiko, alpinismo, anatomio, arkitekturo, astro- nomio, aŭtomobilismo, brulŝirmado, botaniko, elektrotekniko (pluraj), etimologio, farmacio, fervojaj aferoj, filatelo, filozofio, fitopatologio, fiziko, fotografado, gastronomio, geografio, geologio, grundoscienco, hortikulturo, juro, kemio, komerco, kongresorganizado, konstruado, kudro kaj triko, logiko, ludoj, lumigoscienco, mekaniko, matematiko, medicino, meteologio, metalurgio, metioj, mikologio, mikroskopio, militistaj aferoj (armeo), muziko, navigado (maristaj aferoj), ornitolo- gio, pacismo, pedagogio, poŝto kaj telegrafio, peltkomercaj problemoj, psikologio, radiofonio, religio, scienco kaj tekniko, skoltismo, sporto, statistiko, ŝuindustriaj aferoj, taŭrobatalo, teknologio, turismo, zoo- logio.

Fakvortara situacio en Esperanto ĝis 1964 (interkrampe: ĝis 1949):

Gis 1964 (1949) ekzistis 127 (106) fakvortaroj por 50 (43) sciencaj branĉoj, kiuj uzas Esperanton. E1 ili,

5 havas pli ol 300 paĝojn,

10 ( 8) havas inter 200 kaj 300 pĝ.,

13 (12) havas inter 100 kaj 200 pĝ., 8 ( 7) havas inter 75 kaj 100 pĝ.

La ceteraj havas malpli ol 75 paĝojn.

La superrigardo ne estus kompleta, se ni ne aldonus, ke multaj, ankaŭ gravaj, terminologiaj provoj aperis en revuoj, precipe en Sci- enca Revuo.

9.2. KATALOGO DE ĈEFAJ TERMINAROJ

Generala Fakterminologio

Enciklopedia Vortareto Esperanta (Ch. Verax), 1910: Eo F

Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, A-Kor (E. Wŭster), 1923: Eo D

Plena Vortaro de Esperanto (E. Grosjean-Maupin k.a.), 1930; 2-a eld. 1934, 8-a eld. 1971

Enciklopedieto de Kulturaj Vortoj (Kawasaki n.), 2 vol., 1948: Eo Ja

Suplemento al Plena Vortaro (G. Waringhien), 1954

Slipara Vortaro (R. Eichholz k.a.), 1968- : Eo En F D

Plena Ilustrita Vortaro (G. Waringhien), 1970

Laŭtema Vortaro (A. Hrynkiewicz), 1971: Eo En F Sp

Inversa Vortaro (K. Schlŭter), 1972

Aeronaŭtiko

Lexique Aeronautique (R. d'Armon), 1913: En F D Sp It Eo

Aeronaŭtika Terminaro (E. D. Durrant), 1941

Aeronaŭtika Terminaro (E. D. Durrant, F. Turner), 1948: Sv Eo

Aktuaristiko

Dictionnaire Actuariel (E. Sos), 1931: Eo D En F Alpinismo

Alpinisma fakterminaro kvinlingva, en: Leon Huot-Sordot, En la Lando de la Blanka Monto (tr. Noel), 1913: Eo F En D It

Arkitekturo

Universala Terminologio de la Arkitekturo (F. Azorin), 1933: Eo En F D Sp It Pt

Armeo kaj Militista Fako

Armea Terminaro (E. D. Durrant), 1940

Militista Vortareto (L. Bastien), 1955: Eo F En D It

Astronomio

Astronomia Terminaro (Sekiguĉi n.), 1956: Eo Ja En D F Aŭtomobilismo

Aŭta Terminaro (Eyama t.), 1967; 2-a eld. 1969: Eo Ja En / Ja Eo En

1!>G1.1SH—ESPEKANTO CHEMIC.AL DICTIONARV

Deutsch

Espanol

Francais

Italiano

Nederlands

Portugues

Svensk

( \I1[;I.> K|«rr»nu Kimia Vu<Uro)

FILOZOFIA VORTAR0

i t JLasinfaka

E SP E KANTO -VORTARC ^rielemlnta

OUAESTIONARIUM MEDICUM

STRUKilADO K.V IIKN^UVIO»

Jtpotutto-Pntlfir. umi P, <Ukh mnL.' mil -M<mvr/c.\;

PTNAND HlHT & tfOHN PZIG. KSpKRANTO-FAKO

«1A ««IHlllMtHtOJ.' MAĤrv -!

tnti.matnjtialiis

VVutKibKC.i li* IbrvkHunrf

VifcacJMh