Wŭster, Eugen, Internationale Sprachnormung in der Technik, be- sonders in der Elektrotechnik. Berlin 1931. 3-a eld. Bonn 1970. — Rusa traduko: Moskva 1935. —, Konturoj de la Ungvonormigo en la tekniko. Trad. E. Pfeffer. Budapest 1936.
—, „Die internationale Terminologie im Dienste der Informatik". La Monda Lingvo-Problemo, vol. 2, 1971, n-ro 6, p. 138-144.
ĈAPITRO 10
PERIODAĴOJ
10.1 PERIODAĴOJ KUN ĜENERALINFORMA ENHAVO
10.1.1 Komenciĝo de la Movado
La unua revuo esperantlingva estis La Esperantisto, sub redakto de L. L. Zamenhof, publikigita en Nŭrnberg inter 1889 kaj 1895 dank' al la financa subteno de L. L. Zamenhof mem, poste al tiu de Trom- peter. En 1895 ĝi malaperis pro la cenzura malpermeso eniri la tiaman Rusion (kie loĝis tri kvaronoj de la tuta abonantaro). La dua revuo, mallongviva, nomiĝis La Mondlingvisto. Ĝi aperis 1889-1890 en Sofio (Bulgario), sub la redakto de M. S. Bogdanov.
Feliĉe jam en 1895 la torĉo estis relevita de novaperaĵo: la revuo Lingvo Internacia (LI). Inter 1895 kaj 1898 ĝin redaktis Paul Nylen, en Svedio, dank' al la financa subteno de la Odesa Ruso VI. Gernet, kaj post 1898 dank' al la subteno de la Svedo Backstrom. En 1902 la redaktejo migris al Hungario (Budapeŝto), kie la revuo estis el- donata de Paul de Lengyel, kiu en 1904 siavice migris al Parizo. Tie, kun P. Fruictier kaj Th. Cart, li fondis la eldonfirmon Presa Espe- rantista Societo. Redaktoro de LI inter 1907 kaj 1914 estis Prof. Th. Cart. La revuo LI ne havis nur propagandan kaj ĝeneralinteresajn flankojn: ĝi flegis ankaŭ literaturon. Aperis originalaj poemoj de Devjatnin, Langlet, Zeidtlitz, Kofman, Lojko, Boguŝeviĉ; kaj tradukoj de L. L. Zamenhof, Seleznev, Dombrovski, Goldberg, Naumann, Solovjev, Postnikov; originalaĵoj de Waŝniewski, Ŝirjaev, De Lengyel, Ahlberg, Langlet, Nylen, Abesgus, Boguŝeviĉ, VI. Gernet, k.m.a. Parto el la poemoj aperintaj en LI estis kolektitaj en Fundamenta Krestomatio (1903).
La Esperantisto.
Zeitschrift fŭr die Freunde der Esperanlosprache. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto.
ller»ii.-L'''L'i'l"-ii unirr >Wr Slii»lrkmii; •!•"> Dr. Esperanto (Dr. L. .S>mtnln>0 «••» Chr. Sehmldt, Var«tiui4 il<< WVI|. »prarhrTFrrinii in Suriilirrir.
Kr-rlitiiii mnnullirh rinmal.
Zil l)t'Sl'lli'lt inf «Ji-r l'wt uiul in >)rr Uin liLiiii.iliiii- v.in ll«-t-r J^e^n-ltorlnT fc. m NarnlnT-*.
La titolo de la unua numero de La Esperantisto el 1889: La Movado ne kreis la gazetaron, sed la gazetaro kunkreis la Movadon.
Teo Jung: La unua nomo en la eldonado de la esperantlingvaj periodaĵoj.
La revuo Esperanto de UEA: Preskaŭ sep jardekojn inter la plej vaste legataj periodaĵoj en la Internacia Lingvo.
Snli la knnlabprulti jf Dr. Espenmto (I»r. LZatiirnhoO el'lonata •!■■ Chr. Schmidt. |'r«i'lant« <1 * ia lluli» monillin^va «•n Mtrnbfrt;.
Flira* ttnn f.ijnn rtt la mnnati).
"ni ilHint »ttr b |tn.ti> kaj cn la lilirrjo de ll«-. rilri.vii-B»rlirck rn Mtriiltrrj.
( 9 .
fr^Jf
10.1 PERIODAĴOJ KUN ĜENERALINFORMA ENHAVO
En 1898 ekaperis la revuo de L. de Beaufront L'Esperantiste, du- lingva (Esperanto kaj franca), dediĉita al la disvastigo kaj defendo de Esperanto. Kunlaboris per tradukoj (Fantomoj de Korolenko) VI. Gernet, aperis novelo de Kofman, kaj kontribuaĵoj de L. de Makay, Postnikov, Rene Lemaire, Evidino (pseŭdonimo de Jeanne Ranfaing Zabilon-d'Her), P. de Lengyel, k.a. UEsperantiste malaperis en 1908, kiam De Beaufront forlasis la Movadon.
Gis la Unua Mondmilito
En 1905 ekaperis la revuo Esperanto, kiun baldaŭ aĉetis Hector Hodler kaj kiu en 1908 iĝis oficiala organo de UEA (en Ĝenevo). Por la informado pri la eventoj en la LK, en la Akademio, en la tia- ma Centra Oficejo de Generalo Sebert (Parizo), en la KKK, aperis inter 1908 kaj 1922 la Oficiala Gazeto Esperantista (Parizo).
La junularan revuon Juna Esperantisto redaktis Privat kaj Hodler (1903-09) kaj poste De Lengyel kaj Royer (191C-14).
La Intermilita Epoko
Pluaperis kompreneble la UEA-revuo Esperanto (en Ĝenevo), kiu daŭris ĝis 1942, sed postmilite tuj reviviĝis. Inter 1936 kaj 1947 aperis ankaŭ Esperanto Internacia, organo de IEL (Londono).
Inter 1920 kaj 1925, en Horrem apud Kolonjo (Germanio), aperis Esperanto Triumfonta, sendependa, neŭtrala informilo por la Espe- ranto-Movado, eldonata kaj redaktata de Teo Jung. La revuo, tuj tre sukcesa, ricevis en 1925 la titolon Heroldo de Esperanto, kaj ape- ris dum kelkaj jaroj eĉ semaj»e. En 1936 la redaktejo migris al Scheveningen (Nederlando), sed la gazeto devis ĉesi aperi en 1940. En 1932 naskiĝis alia tre ŝatata revuo: La Praktiko, unue eldonaĵo de Cseh-Instituto en Hago (Nederlando), postmilite de Universala Ligo kaj laste de UEA. Por gejunuloj aperis inter 1920 kaj 1924 Esperantista Junularo (red. A. Robin), daŭrigita de Neupert in- ter 1924 kaj 1928. Alia periodaĵo, La Juna Vivo, aperis ekde 1934.
Post la Dua Mondmilito
Hodiaŭ ĝenerale primovadaj estas sep revuoj. I.a. Esperanto de UEA (Rotterdam), Heroldo de Esperanto (kiu ree aperas ekde 1946, kaj nun kun redaktejo en Bruselo). Ĝi estas dusemajna varienhava, sed ĉefe primovada periodaĵo. Mortintaj estas La Praktiko (1932-70),
Th. British
Esperantist
fpmi
'A rSfЈ«ANTO TIt>l
o
j ESPERASTO REVDO
Svisa Espero
-^///t / /// f/}/////// IVOĴff
r
esperrnto-bulteho
935? NORTH AMHRICAN
ESPERANTO REV1E\V
Sta?trcr*
58 «Sĥ '
KOMUNA
ESPER ANTO
sv»*
i i
'=>nto
V/
BOJII IA 3CnKPAf iTO
G AZPT"
'fjspehutdo
en skotlanbo
kiu havis ilustritan, popularan enhavon, kaj la organo de la efemera Instituto por Oficialigo de Esperanto en Beograd, Esperanto-Gazeto (antaŭe lOE-Gazeto, 1966-72).
Aparte altira estas la junulara, sprita kaj modernaspekta revuo Kontakto, fondita en 1963 kaj eldonata de la junulara sekcio de UEA, TEJO.
10.2 ĈEFAJ LANDAJ ORGANOJ 10.2.1 Historia Skizo
Unu el la unuaj landaj organoj estis Holanda Pioniro (1902-1921). Sekvis multaj aliaj: Belga Sonorilo (1902-1908, kiun ekde 1908 an- stataŭis la ĝisnuna Sonorilo); Svisa Espero ekaperis en Svisio jam en 1903 kaj daŭras ĝis hodiaŭ. En Hispanio en 1903-1927 aperis Suno Hispana, sed ekzistis aliaj, i.a. Hispana Revuo (1908-1913) kaj Hispana Esperantisto (1917-1923).