Выбрать главу

Inter 1955 kaj 1962 vivis La Nica Literatura Revuo, sub la redak- to de la Franco G. Waringhien, kun kontribuaĵoj originalaj kaj tra- dukaj, beletraj kaj literaturkritikaj de preskaŭ ĉiuj plej gravaj verkistoj esperantlingvaj. En 1963 ekaperis Kajero, literatura revuo de la japana KLEG (ĝis 1967), kaj la postan jaron, kiel signo de aktivo de la Japana Skolo, ekaperis la revueto VOmnibuso. Hungara Vivo, ekde 1961, rolas kiel rimarkinda literatura kaj kultura revuo esperantlingva.

Ankaŭ UEA provis eldoni propran literaturan gazeton: en 1958, sub la redakto de W. Auld, eliris Ia unua kajero de Beiarto, kultura suplemento al Esperanto (de UEA, Rotterdam). La dua kajero sekvis en 1961: kunlaboris i.a. W. Auld, J. Francis, P. Thorsen, K. Kalocsay, B. Ragnarsson, J. Korinek, J. Leser, E. de Kock, J. Grum, R. Bernard, M. Carlsson, I. Lapenna. Poste UEA faris ambician provon: eldoni literaturan gazeton nur por originalaĵoj. En 1962 aperis la unua numero de Monda Kulturo. La unuaj 5 numeroj, sub la redakto de W. Auld, proponis nur originalajn verkojn, sed ia ceteraj, sub la redakto de A. Albault, malfermis siajn paĝojn ankaŭ al literaturaj tradukaĵoj. Kunlaboris multaj gravaj verkistoj: Albert Samyn, Jana Cichova, H. Vatre, J. Velebit, Jan Filip, S. Szathmari, L. Neweli, H. Dresen, C. Conterno, A. Su, Miyamoto masao, I. Calabresi, S. Pragano,

Szilagyi, H. Rosbach, Willy Smit, Dinwoodie, H. Baupierre, k.a. Malfeliĉe Monda Kulturo malaperis en 1966.

En 1958 aperis la unua numero de ankoraŭ nun ekzistanta revuo ĝeneralkleriga: Kulturaj Kajeroj, de la franca kultura centro espe- rantista en Gresillon (Bauge). Plej nova aperaĵo estas Literatura Foiro, kies unua numero, aperinta en 1970, sin proponis kiel organon de la itala literatura skolo „La Patrolo". Gin redaktas en Milano

Silfer.

10.4 POLITIKAJ PERIODAĴOJ

10.4.1 Historia Trarigardo

La unuaj signoj de klasa diferenciĝo interne de la Esperanta Movado montriĝis en 1908. Cetere, jam dum la Dua Kongreso kun- venis la „ruĝuloj", sed nur post la Unua Mondmilito, dank' al la granda skuo, kiun donis la rusa revolucio, ili trovis konvenan orga- nizoformon.

Inter 1907 kaj 1920 aperis sinsekve en Parizo, Hago kaj Amster- damo Internacia Socia Revuo, redaktata de Fiblango (ps. de Blan- garin), Bruijn kaj Nutters. Estis ankaŭ landaj revuoj: Arbeiter- Esperantist, ekde 1910 en Germanio, kaj Le Travailleur Esperantiste (Esperantista Laboristo) en Parizo, redaktata 1912-1914 de R. Louis, kaj 1919-1921 de E. Adam. En 1911 ekaperis en Ceftio la decide revoluciema-klasbatala revuo La Kulturo.

La fondo de SAT alportis restrukturiĝon de la laborista movado. Sub la redakto de E. Adam (Lanti), en 1921 ekaperis Sennacieca Revuo. En 1923 ĝi kuniĝis kun la soveta La Nova Epoko, kies unua numero estis elirinta en 1922. Inter 1928 kaj 1933 la revuo aperis sub la nomo La Nova Epoko, sed poste, ĝis 1939, denove kiel Sen- nacieca Revuo. Aliaj proletaj periodaĵoj estis la organoj de la SAT- opozicio (IPE): Internaciisto (ekde 1930) kaj Sur Posteno (ekde 1933), kaj la organoj de IAREV: La Nova Etapo (1932-33) kaj Proleta Literaturo (1934). Neesperantista organizaĵo, Internacio de Socialista Kunbatalo, eldonis de 1929 ĝis 1933 sian organon ISK, kies daŭriganto estis La Kritika Observanto, 1934-1940.

Ekde 1924 aperas, kun kelkaj intervaloj, ankaŭ alia SAT- periodaĵo: Sennaciulo. En 1952 oni komencis la aperigon de ĉiujaraj kajeroj de Sennacieca Revuo kun kultura enhavo. Estas ja ri- markinde, ke nek Sennacieca Revuo nek La Nova Epoko estis nur klasbatalaj periodaĵoj: ili estis ankaŭ kulturaj kaj literaturaj revuoj.

Landaj klasbatalaj organoj en Esperanto aperis en Germanio, Francio, Hungario, Aŭstrio, Svedio, Nederlando, Sovetio kaj aliloke. Parto el ili ekzistas ankoraŭ nun.

Signo de la socia radikiĝo de Esperanto en la nuntempa mondo estas la fakto, ke, dum periodo de socia revolucio aŭ de soci-baza civila milito, aperas ankaŭ esperantlingvaj gazetoj, plej ofte, sed ne ĉiam, efemeraj. Tiun fenomenon ni komencas vidi dum la rusa revo- lucio, sed ĝi plej bone montriĝas dum la hispana civila milito (1936- 1939): multaj lokaj, plejparte mallongvivaj publikigaĵoj respublikanaj aperis. La plej longvivaj estis Popola Fronto (Valencia, 1936-1939) kaj Proleta Voĉo (Barcelona, 1932-1938). La samon ni konstatas en

ia4 poutikaj per,odaĵoj

NUNTEMPA BUL6ARI0!111 °Ko»entgeRMan

-d

>

ls liSfiA/or

LA

«lllTtlEllJTIlHTO

Ĉ/N/O

Ngj^'1*-

f

n o

Cinio. Jam en 1913, en Ŝanhajo, centro de la revolucia movado, aperis bulteno Ĥina Socialisto. Poste, dum la krizaj momentoj de la klasbatalo kaj dum la plej akutaj fazoj de la civila kaj kontraŭ- japana militoj, ĉiam unu-du aŭ eĉ pli multaj periodaĵoj prezentis revolucian mesaĝon, ekz. La Verda Lumo (1922-33) kaj La Mondo (1932-36), ambaŭ en Ŝanhajo, kaj la dummilitaj Orienta Kuriero (1938-39), Voĉoj el Oriento (1938-40) kaj Heroldo de Ĉinio (1939-44). Pluraj maldekstraj revuoj aperis ankaŭ en Japanio, kelkaj el ili neesperantistaj, sed kun esperantlingvaj subtitolo kaj resumo, ekz. Laborista Movado kaj La Scienco Proleta. Aparte atentinda estis Verda Utopio (1920-23).

10.4.2 Hodiaŭa Situacio

Krom la bultenoj de la landaj sekcioj de SAT kaj ĝiaj revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo aperas pluraj aliaj periodaĵoj, kiuj venas grandparte el la t.n. socialismaj landoj.

El Popola ĉinio aperis regule inter 1950 kaj 1953, kaj ekde 1957. Paco, pacisma organo porsocialista de MEM, estis fondita en 1953. Nuntempa Bulgario aperis de 1957 ĝis 1970 (en 1964'65 sub la nomo Bulgario). En 1959 aperis la unua numero de Vjetnamio Antaŭen- marŝas (ĝis 1963); sekvis ĝin, en 1965, Informado de VPEA. Ekde 1961 aperadas la kulture bonega Hungara Vivo, kiu cetere malmulte pritraktas politikajn problemojn. El Japanio estis la titolo de politika revuo, de kiu eliris 27 numeroj inter 1952 kaj 1954. Krome, men- ciindas la bulteno Pacon en Vjetnamio (1966-70), same el Japanio.

Pri la politiko, kulturo, ekonomio de Federacia Respubliko Ger- manio informis de 1961 ĝis 1968 Okcidentgermana Revuo.

Kontraŭkomunista estas Lanterno (en Munkeno 1965-1971). Dum la periodo de la malvarma milito aktivis ĉikampe ankaŭ la usona American Esperanto Magazine (1907-1965), organo de EANA.

10.5 FAKAJ PERIODAĴOJ 10.5.1 Generalaj Trajtoj

En 1969 aperis 34 fakaj esperantlingvaj periodaĵoj, ĉu naciaj, ĉu internaciaj. Ili koncernis pacifismon, virinajn problemojn, gepatrajn problemojn, fervojistojn, ĵurnalistojn, medicinon, sciencon, astrono- mion, stenografojn, muzikon, turismon, aŭtomobilismon, bibliologion, juron, studentajn aferojn, ktp.