E1 ili, 45 havis nur unu kajeron, 448 havis 2-8 kajerojn, 167 havis unu jarkolekton, 330 havis 2-5 jarkolektojn, 152 havis pli ol 5 jarkolektojn.
(Por 134 mankas precizaj informoj pri la nombro de la jarkolektoj.)
Hodiaŭa Situacio
En 1971 la adeptoj de Esperanto povis elekti inter proksimume 110 revuoj kaj periodaĵoj. E1 ili, nur parto estas tute esperantlingva. Kel- kaj periodaĵoj, ĉ. la duono, ne estas presitaj, sed multobligitaj per plej malsamaj teknikoj. La ofteco de aperado varias inter ĉiujaraj kajeroj (Jarlibroj, Sennacieca Revuo) kaj duonmonata apero (Heroldo de Esperanto). La plej multaj revuoj aperas monate, dumonate kaj kvaronjare.
Se mankas periodaĵoj kun semajna aŭ eĉ taga ofteco, tio ŝuldiĝas al la aparta rolo de Esperanto kiel lingvo de tutmonda kolektivo.[14]
UEA elstaras kiel eldonanto de la plej multaj periodaĵoj, sam- tempe plej gravaj el vidpunkto de la Movado: Esperanto, Kontakto, La Monda Lingvo-Problemo, Dokumentoj de CED, Informjolio kaj Novaĵoj de TEJO kaj aliaj informaj bultenoj, ekz. Unesko-Novaĵoj.
10.7 JARLIBROJ KAJ ADRESAROJ
La Adresaroj listigis la esperantistojn de la frutempo de la Mov- ado. La unua estis publikigita en 1888 en Varsovio, la lasta aperis en 1908 en Parizo, ĉe Hachette. Poste, estas notindaĵ pluraj naciska- laj adresaroj kaj biografiaj gvidiloj, i.a. Albumo de Bulgaraj Esper- antistoj.
La Jarlibroj estas tre utilaj helpiloj por orientiĝi en la organiza strukturo de la Esperanto-Movado kaj por studi ĝian historion. Unualoke menciindas la Jarlibroj de UEA (ekde 1908), unue en ĉenevo, nun en Rotterdam. Dum la skismo de la neŭtrala Movado, IEL eldonis sian propran Jarlibron en Londono. Ankaŭ la membraro de SAT, KELI, IKUE k.a. povas, tamen ne ĉiun jaron, konsulti Jar- libron de sia organizaĵo. Kelkfoje naciaj societoj publikigis Kalen- darojn.
Ekde la komenco de tiu ĉi jarcento aperadis tre multaj Kongresaj Libroj, de la Universalaj Kongresoj, de SAT-Kongresoj, de landaj kaj fakaj kongresoj. Antaŭ kaj tuj post la Dua Mondmilito fojfoje eliris Kongresaj Gazetoj.
10.8 ESENCA BIBLIOGRAFIO
Stojan, P. E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Geneve 1929. Takacs, Jozefo, Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Jablonne n.Orl.
1934.
TRIA PARTO
EN SERVO DE KULTURAJ INTERŜANGOJ, PRAKTIKAJ CELOJ KAJ INTERNACIA SOLIDARECO
ĈAPITRO 11
FORMOJ DE KULTURAJ APLIKOJ
11.1 VASTECO DE LA KULTURA KAMPO
Lingvo estas parto de kulturo. Tamen, kiam oni starigas la de- mandon, ĉu iu lingvo estas kultura aŭ ne, oni pensas pri io tute alia, nome pri ĝia kultura enhavo. A1 tia demando oni povas nur respondi, ke lingvo per si mem estas nek kultura, nek nekultura. Nur la kul- turaj valoroj, kiujn ĝi entenas, kaj la kulturaj celoj, por kiuj ĝi estas utiligata, donas al la lingvo kulturan karakteron. Aliflanke, am- pleksiĝanta uzo de iu lingvo sur kultura kampo necese riĉigas kaj nuancigas ĝin. Sole en tiu senco oni povas paroli pri kultura lingvo.
Pro la kulturaj verkoj kreitaj en ĝi kaj pere de ĝi, Esperanto jam delonge transformiĝis en kulturan lingvon. La Esperanta lite- raturo, detale pritraktita en la Dua Parto de tiu ĉi libro, estas sen- dube ĝia plej granda kultura trezoro. Tamen, ĝi ne estas la sola. Ĉirkaŭ ĝi ariĝas tre multnombraj aliaj aplikoj de la lingvo por kulturaj celoj. Da spektro estas preskaŭ tiel larĝa, kiel vasta estas la kampo de kulturo.
Efektive, la tuta agado de la organizita Esperanto-Movado, pri- zorgata unuavice de UEA kaj de la organizaĵoj aŭ unuopuloj apar- tenantaj al ĝi, estas esence kultura. La laboro direktita al disvastigo de la lingvo, la eldonado de lernolibroj kaj vortaroj, la instruado de Esperanto ĝenerale, la interna vivo de multaj el la Esperanto- organizaĵoj ktp. — ĉio ĉi per si mem signifas grandan kulturan aktivadon en mondaj kadroj. Ekzistas, tamen, kelkaj kulturaj mani- festiĝoj, kiuj pro sia elstara signifo, eĉ unikeco en kelkaj aspektoj, meritas apartan konsideron. La plej gravaj el ili estas prezentitaj en la sekvaj sekcioj.
11.2 BELARTAJ KONKURSOJ 11.2.1 Origino kaj Nuna Organizo
Ekde la komenco estis farataj klopodoj riĉigi Esperanto-renkon- tiĝojn per kultura enhavo, ĉefe per prezentado de teatraĵoj (v. 11.4). Dum la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono (1909) estis organizitaj la t.n. „Floraj Ludoj", nome konkursoj en diversaj branĉoj de poezio. La iniciatinto estis Prof. Delff Dalmau en Bar- celono. Entute alvenis 42 konkursaĵoj. Interese estas, ke inter la unuaj konkursintoj troviĝis Marie Hankel el Dresdeno, Edmond Privat el Ĝenevo kaj Clarence Bicknell el Bordighera. Iliaj nomoj troviĝas inter la gajnintoj. Post tio sporade okazadis diversaj litera- turaj aranĝoj dum la universalaj kongresoj. Tio ĉefe dependis de iniciatoj en la sino de lokaj organizaj komitatoj. Ne ekzistis iaj reguloj, nek kontinueco.
Dum la UK en Bournemouth (1949) la Komitato pritraktis la pro- ponon de Reto Rossetti revivigi la iaman aranĝon de ,,Floraj Ludoj'' kaj decidis principe akcepti ĝin. La Estraro estis komisiita ellabori apartan regularon kaj estrarano I. Lapenna ricevis la taskon plenumi la decidon en kunlaboro kun Reto Rossetti. Dum la printempa kunsido de la Estraro en 1950 la projekto estis akceptita. Tiel ekestis la Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA, kiun la Komitato siavice aprobis kaj poste ankaŭ iom amendis.
Laŭ la nun valida Regularo, la belartaj konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la diversajn artobranĉojn en la Internacia Lingvo aŭ pere de ĝi. La konkursoj okazas sub aŭspicio de UEA dum la universalaj kongresoj de Esperanto.
La konkursoj enhavas jenajn branĉojn: (i) poezio originala, (ii) poezia traduka, (iii) prozo originala, (iv) prozo traduka, (v) teatraĵo originala, (vi) teatraĵo traduka. Krome, la Estraro de UEA povas decidi, ke la konkurso rilatu ankaŭ al aliaj artaj branĉoj, ekzemple kantoj, humoraĵoj, desegnaĵoj, amatoraj filmoj aŭ fotografaĵoj, hej- maj artlaboroj, folkloraj dancoj kaj simile, sed konforme al la ĝene- ralaj principoj de la Regularo. Efektive, okaze de la artaj festivaloj, estis aranĝitaj ankaŭ konkursoj pri aliaj artobranĉoj. En 1959 estis enkondukita ankaŭ aparta premio por ,,Nova Talento" (pokalo Ha- rabagiu).
Nevalidaj por la konkurso estas verkoj jam aperintaj en presa formo. Ciu konkursanto konsentas per sia partopreno en la konkurso, ke la rajto pri unua presigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la presigon. La aŭtora rajto restas, kompreneble, proprieto de la aŭtoro.
La prijuĝa Komisiono konsistas el prezidanto, sekretario kaj minimume 6 pliaj membroj, do el minimume 8 personoj apartenantaj al almenaŭ 4 nacioj. La Estraro de UEA nomas la prezidanton kaj la sekretarion, dum la ceteraj membroj estas nomataj de la Estraro laŭ la propono de la prezidanto kaj sekretario de la Komisiono. La membroj de la Komisiono ne rajtas konkursi en tiuj branĉoj, kiujn ili mem prijuĝas. Cetere, la anonimeco de la konkursantoj estas ga- rantiita de la Regularo. La Komisiono prijuĝas la artan valoron de la konkursaĵoj ne sciante la nomojn de iliaj aŭtoroj. Nur post la decido pri la premiitaj verkoj, la Komisiono malfermas la aldonitajn kovertojn, kiuj entenas la nomojn de la aŭtoroj.
Se la juĝa tasko en iu branĉo estas tro malfacila, la prezidanto rajtas dividi la prijuĝon de la unuopaj branĉoj inter la komisionanoj; tamen, malpli ol tri membroj apartenantaj al minimume du nacioj ne rajtas decidi pri la konkursaĵoj en kiu ajn branĉo aŭ grupo de branĉoj.