Выбрать главу

Mag. Reto Rossetti, tiam docento en la Arta Kolegio en Birming- ham (Britio), estis konstanta sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1950 ĝis aprilo 1953, kiam tiun funkcion transprenis F. Szilagyi (Svedio).

La nuna prezidanto de la Komisiono estas Prof. G. Waringhien (Francio), la sekretariino estas Emilija Lapenna (Jugoslavio), kaj la membroj estas W. Auld, R. Bernard, C. Conterno, J. H. Rosbach,

Rotkviĉ kaj A. Venture. Do, la Komisiono konsistas entute el 8 personoj apartenantaj al 6 nacioj. La Komisiono nuntempe prijuĝas la konkursaĵojn en du subkomisionoj: unu por poezio, la alia por prozo. La kriterioj estas sufiĉe severaj, tiel ke ne malofte la unua aŭ dua premio ne estas aljuĝita en unuopa branĉo. Okazis ankaŭ, ke en iu branĉo neniu premio estis aljuĝita.

2.2 Cefaj atingoj

La unua belarta konkurso laŭ tiu ĉi nova principaro okazis en Parizo dum la 35-a UK de Esperanto en 1950. La dua konkurso estis en Munkeno dum la UK de 1951, la tria en Oslo en 1952, la kvara en Zagreb en 1953, ktp. dum ĉiuj postaj universalaj kongresoj in- kluzive tiun de Beograd en 1973. Entute, do, ĝis la fino de 1973 la belartaj konkursoj okazis 24 fojojn.

La partopreno en la konkursoj estas granda. Ekzemple, en 1952 partoprenis 43 aŭtoroj el 18 landoj per 109 konkursaĵoj. En 1953 la konkurson partoprenis 53 verkistoj el 16 landoj per 96 konkursaĵoj, el kiuj 33 estis originalaj poemoj, 23 originalaj prozaĵoj, 7 originalaj teatraĵoj kaj 33 tradukitaj poemoj. La nombro de konkursantoj kaj la nombro de prezentitaj konkursaĵoj iom varias de jaro al jarc sed la proporcioj estas proksimume samaj, kiel en la komencaj jaroj Ekzemple, en 1969 la nombro de aŭtoroj estis 44 el 16 landoj, kaj la nombro de konkursaĵoj estis 95; en 1970 entute 38 aŭtoroj el 19 landoj kontribuis 88 konkursaĵojn; en 1971 estis 44 aŭtoroj el 19 landoj kun 87 konkursaĵoj; en 1972 entute 43 aŭtoroj el 18 landoj prezentis 45 konkursaĵojn.

Statistiko pri premiitoj ekde 1950 ĝis inkluzive 1960 (11 jaroj) montras, ke 53 aŭtoroj el 20 landoj ricevis la unuan, duan, trian premion, aŭ premion „Nova Talento", en la diversaj branĉoj. Pli detala analizo de la rezultoj donas jenajn informojn: 27 diversaj aŭtoroj ricevis unuajn premiojn; 28 ricevis duajn premiojn, 24 ricevis triajn premiojn. E1 la 53 premiitoj, 27 unufoje ricevis premion; 16 estis dufoje premiitaj; 4 estis trifoje premiitaj; 2 ricevis premiojn kvar fojojn; 4 estis premiitaj pli ol kvarfoje. Ankaŭ tiu konciza statistiko montras la larĝan, internacian bazon de la Esperanta kulturo [15].

Entute, ekde 1950 estis prezentitaj preskaŭ 2.000 konkursaĵoj en diversaj branĉoj. Plej forte estis reprezentita poezio (originala kaj traduka); kompare kun la aliaj konkursaĵoj, la nombro de originalaj kaj tradukaj teatraĵoj (ludodaŭro maksimume 25 min.) estis mal- granda. Laŭ la raporto de la sekretariino E. Lapenna (marto 1973) la nombro de ĉiuj premiitoj ekde 1950 ĝis inkluzive 1972 estis precize 100 el 26 landoj. Estas enkalkulitaj ankaŭ la ricevintoj de la sub- premiaj distingoj „Nova Talento" kaj „Laŭda Mencio". Britaj aŭtoroj (Angloj kaj Skotoj) ricevis 19 premiojn, italaj aŭtoroj gajnis 9 pre- miojn; sekvas Ceĥoslovakio kun 7 premioj kaj Francio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando kun Ned. Antiloj kun 6 premioj por ĉiu el la menciitaj landoj. Entute estis donitaj 288 premioj: 79 en la branĉo originala poezio, 85 por tradukita poezio, 53 por originala prozo, 26 por originala dramo, 43 por nedifinita branĉo kaj 2 por „Kongres- landa Branĉo", kiu en la lastaj jaroj ĉesis esti konkursa ero. Plej multajn premiojn (entute 21) ricevis Marjorie Boulton. Multaj el la premiitaj verkoj estis poste publikigitaj en la revuo Esperanto kaj en aliaj periodaĵoj.

La belartaj konkursoj de UEA kontribuis kaj plu kontribuas al evoluigo kaj riĉigo de la Esperanta Literaturo. Ili helpas al diskonigo de literaturaj verkoj, precipe de malgrandaj nacioj, al larĝa publiko. Krome, la belartaj konkursoj internacie proksimigas la poetojn kaj aliajn verkistojn. Pro ĉio ĉi ili estas faktoro de pli bona internacia kompreniĝo.

11.3 ORATORAJ KONKURSOJ

11.3.1 Origino kaj Nuna Organizo

Esperanto unue formiĝis kiel skriba lingvo. Nur poste, iom post iom, ĝi komencis esti uzata ankaŭ parole. Tial ne estas surprize, ke ankaŭ la arta kreado per la Internacia Lingvo sekvis la saman vojon: poezio kaj literatura prozo, ĉu traduka ĉu originala, konsiderinde antaŭiris la parolarton.

La unuaj paroladoj en Esperanto estis eldiritaj de Zamenhof mem. Kvankam profundaj laŭ enhavo, ofte tre belaj laŭ strukturo kaj nepre gravegaj por la juna lingvo, tamen ili apenaŭ povas esti rigardataj kiel paroladoj en la kutima senco de la vorto. Liaj ok oficialaj kongresaj paroladoj, kaj la kelkaj aliaj, eldiritaj en diversaj okazoj, estis fakte detale antaŭpreparitaj, komplete verkitaj skribe kaj poste legitaj publike. La vera Esperanta parolarto komenciĝas nur kun la apero de E. Privat sur la kongresaj podioj kaj aliloke. En simpla kaj bela lingvo, ofte uzante trafajn bildojn kaj direktante sin ĉefe al la sentoj, li sciis per kortuŝaj vortoj emociigi kaj entuzias- migi la aŭskultantaron. Jam en tia unua periodo de la Esperanta parolarto, dum la universalaj kongresoj kaj aliloke, ĉiam pli aŭdiĝis voĉoj ankaŭ de pluraj aliaj talentaj oratoroj aŭ prelegantoj. Okazis eĉ „oratoraj konkursoj", ekzemple dum la 13-a UK en Krakovo (1931), kiam la konkurson partoprenis 8 kandidatoj.

Malgraŭ tiuj progresoj, la fakte grandaj esperantlingvaj oratoroj estis kaj restis nur kelkaj; ankaŭ la nombro de elstare bonaj, kom- pare kun la impona nombro de Esperantaj poetoj kaj prozistoj, estas ankoraŭ tro malalta. Ŝajnas, ke la Esperanta parolarto — kaj tre verŝajne la parolarto en kiu ajn alia lingvo — estas la plej malfacila kaj postulema el ĉiuj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon kiel instru- menton de esprimiĝo.

Por plibonigi tiun staton la Estraro de UEA decidis en 1949 enkon- duki oratorajn konkursojn dum la universalaj kongresoj. La unua provo estis farita en Bournemouth (1949). La relative kontentiga rezulto — neniu, laŭ la opinio de la juĝantaro, meritis la unuan pre- mion — kaŭzis, ke la Komitato aprobis la ideon de regulaj oratoraj konkursoj kaj transdonis al la Estraro la taskon organizi ilin. Laŭ la komisio de la Estraro, I. Lapenna ellaboris projekton de Regularo pri la Oratora Konkurso por la Junularo, kiun la Estraro unuanime akceptis dum la printempa kunsido en 1950. Samtempe la Estraro decidis, ke la temo por la unua regula oratora konkurso, okazonta dum la UK en Parizo (1950), estu „Mondpaco kaj Esperanto". Estas vere emfazinde, ke la Estraro elektis ĝuste tiun temon, kiu spegulas la strebadojn de la Esperanto-Movado al internacia kompreniĝo, toleremo kaj monda paco.

Laŭ la Regularo pri la Oratora Konkurso por la Junularo, la celo de la konkurso estas evoluigi la parolarton en la Internacia Lingvo, sed la konkursoj, kompreneble, ankaŭ fortikigas la senton de inter- nacia solidareco. La konkursoj regule okazas dum la universalaj kongresoj, sed ili povas okazi ankaŭ aliloke laŭ la decido de la Estraro.

En la oratora konkurso de UEA rajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la koncerna UK. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas sin skribe anonci al la LKK aŭ al la prezidanto de la Komisiono minimume unu tagon antaŭ la dato de la konkurso. Kompreneble, la oratora konkurso okazas en la Internacia Lingvo. La kandidatoj ne rajtas transpasi la fiksitan tempolimon. Ili devas paroli pri la temo libere, sen antaŭe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn.

La Estraro de UEA decidas pri la temo aŭ temoj de la konkurso, pri kio devas aperi anonco minimume unu monaton antaŭ la kon- kurso en la oficiala organo de la Asocio. La Estraro nomas la kon- kursan Komisionon kun internacia karaktero, konsistantan el prezi- danto, 2 membroj kaj 2 anstataŭantoj. Same kiel rilate la belartajn konkursojn, la Estraro ankaŭ decidas pri la premioj.

La konkurso okazas publike, sub gvido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la 2 membroj aŭ de iliaj anstataŭantoj. La Komisiono decidas per plimulto de voĉoj pri la unua, dua kaj tria gajnintoj tuj post la konkurso. La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj parolarta tekniko.