Выбрать главу

Iu tia lingvo neutrala kaj internacia kontentigus la aspirojn pri kiuj la homaro revadas tra la epokoj.

La unua internacia lingvo kreita shajnas esti "Lingua Ignota", verko de Sankta Hildegarda el Bingen, en la 12-a jarcento.

Episkopo Wilkins, bofrato de Oliver Cromwell, publikigis la planon de iu "filozofia lingvajho", en kiu la akademianoj povus esprimighi logike kaj perfekte.

Rene Descartes, kies "Disertajho pri la metodo" estis originale publikigita, eksterkutime, en la franca, prezentis en 1629 la principojn, kiujn devus kontentigi universala lingvo. Ili koincidas kun tiuj kontentigataj de Esperanto.

Leibnitz sin dedichis al la ellaborado de lingvo, kiu devus esti iu "algebro de la penso".

La enciklopediistoj ankau konsumis penojn por la kreo de iu lingvo "filozofia, artefarita kaj universala".

En sia "Utopio" Thomas More pritraktas la aferon pri racia lingvo.

Komenio same defendis ian novan "lingvajhon perfektan... kiu estos nekompareble pli facile lernebla ol iu ajn natura lingvo".

Kaj tiel, antau la apero de Esperanto, chirkau tricent provoj estis faritaj por la ekhavo de iu internacia lingvo. El chiuj, tiu, kiu plej atingis sukceson — la tempoj jam estis pli maturaj — estis Volapuko, de la katolika pastro monsinjoro Johann Martin Schleyer, el Konstanco, Germanujo. Volapuko, kiu signifas "monda lingvo", konsistis el vortoj prenitaj el la angla, germana kaj latina. Malgrau la kripligo de la vortoj pro la celo ilin simpligi, la praktika komplekseco estis tre granda. Tamen la sukceso de la lingvo estis tia, ke shajnis solvita la problemo. La apero de Esperanto, en 1887, sep jarojn post la kreo de Volapuko, akcelis ties finon. Krom la ekhavo de novaj adeptoj, Esperanto, konsiderita senkompare supera al Volapuko, ricevis la alighon de multaj ties partianoj.

Ech post Esperanto, aperis multaj dekoj da aliaj provoj, sed chiuj kun efemera vivo, escepte de Ido, kiu estas iu Esperanto "reformita" de Markizo de Beaufront.

Inter aliaj projektoj meritantaj mencion trovighas Esperantido, Esperanto II, Latino sine flexione, Occidental, Novial, Interglossa, Interlingua.

* * *

Esperanto estis kreita de Lazaro Ludoviko Zamenhof en 1887. Sed tio okazis post longa periodo da ellaborado, komencighinta sur la gimnaziaj benkoj, kiam li alfrontis la kontraustaron de sia patro, al kiu li devis promesi ne plu pritrakti la aferon, antau ol fini la akademian kurson. Farighinte kuracisto, li dedichis sin al pediatrio, sed sentema por la suferado de la infanoj, li inkllnighis al oftalmologio, post specialiga kurso. Tiam li denove dedichis sin kun obstino al sia lingva pasio. La lernado de la angla havis decidan rolon en la simpligo de la nova lingvo. Fine, post longa periodo da ellaborado kaj sennombraj malfacilajhoj, inter kiuj la financaj, per la helpo de sia bopatro li publikigis sian Lingvo Internacia, sub la pseudonimo Doktoro Esperanto. Kaj estis tiu kashnomo, prenita el la propra lingvo, kiu fine donis al ghi la nomon, lau la silenta interkonsento de la adeptoj.

Qni rimarku, ke la autoro — Zamenhof — estis polo; tio signifas, ke, se li ne estus absolute senpartia; se li ne havus la volon servi al la vero; se li ne klinighus, en ghia nomo, antau la naturaj fortoj; se li lasus sin ekkapti de mallerta patriotismo, kiel tiom da aliaj verkistoj, lia verko bazighus chefe sur slavaj lingvoj. Sed ne: fidela al si mem kaj al sia nobla celo, obeante al la fundamentaj leghoj de la ghenerala lingvistiko, li fundamentis sian verkon sur la modelo greka-latina. Tiel la nova lingvo posedas superregadon de latinaj radikoj, sekvataj de ghermanaj kaj slavaj. Tio signifas, ke estis elektitaj radikoj, kiuj havas absolutan hegemonion super chiuj aliaj radikoj de la 2796 ekzistantaj lingvoj. Se kelkfoje shajnas, ke la elekto estis nebona, chiam estas iu motivo, kaj ghi kushas en la superega celo servi al la klareco de la lingvo. Tio estas ekzemple la kazo de tag anstatau "die". La ghermana radiko evitas la konfuzon, kiun estigus la latina. La samon oni diru pri kaj anstatau "et".

La gramatika simpligo estis portita ghis la plej alta grado, lau la ekzemplo de la angla, sen malprofito por la trajtoj distingigantaj vivantan lingvon. La tiom diskutita afero pri la akuzativo kaj la senco de movo, reprezentata de la fina n, kvankam povas shajni nenecesa komplikajho, konsistigas vere neceson por la klareco kaj precizeco, avantaghoj antau kiuj la malgranda kornplikajho rezultanta estas nenio.

La maniero akcenti venis el la franca kaj ech ghin superis, ne permesante escepton, t. e., neniam okazas, kiel en la franca, transloko de la akcento al la lasta silabo. Chu ne estas en tio grandega avantagho?

La literoj havas nevarie la saman prononcon, facilan kaj klaran. Pro tio Esperanto ne bezonas akcentajn signojn, kaj tio, pro la neshanghebla plifortigo de la vocho en la antaulasta silabo, donas al vorto, kiu ajn ghi estas, prononcon difinitan, neerarigan, klaran, kiu ne estigas heziton. Estas grafikaj signoj, certe — ne akcentoj — sed por formi literojn ampleksantajn chiujn sonojn de la bazaj lingvoj. La lingva kanto rezultanta, en la tuto, proksimigas Esperanton al la itala, pri kiu neniu diskutas ke ghi estas la lingvo kun la plej klara prononco kaj, pro tio, ghi plej bone taugas por la kantarto.

Do Esperanto estas lingvo klara, konciza kaj preciza.

Ghia klareco estas tia, ke ghi kontentigas, pli bone ol iu ajn alia, la esencan celon de chiu lingvajho skribata au parolata: komuniki la penson. La malgrandaj komplikajhoj, kiujn ghi povas montri, havas la fundamentan taskon servi al tiu plej granda celo. Pro tio, Esperanto ne toleras konfuzon au dubasencecon, ech en nomo de eleganteco. Tio, kio estas en ghi dirita, ne povas estigi dubojn, kaj ghi okazas sen malprofito por la stila eleganteco, kiel oni povas observi en mulnombraj verkistoj esperantistoj, inter kiuj estas mencienda unu el la unuaj, Kazimirz Bein — la fama Kabe — samtempulo de Zamenhof kaj, kiel li, kuracisto. Lia kono de la lingvo, egala au pli granda praktike ol tiu de ghia kreinto, kune kun la eleganteco de lia stilo, famigis lin ekde la komenco de Esperanto.

La koncizeco estas nediskutebla. Dank' al ghiaj afiksoj, oni povas diri unuvorte tionm kio postulus chirkaufrazon en aliaj lingvoj. La esperanta koncizeco ech superas tiun de la angla. En 12 frazoj hazarde elektitaj de Lee Mc Cabe, en artikolo publikigita de New York Times Magazine, prenitaj el gvidlibro de la armeo por la militistoj restadantaj transmare, oni konstatis, ke por 61 vortoj en Esperanto necesas 73 en la angla kaj 158 en la tromultvorta "baza angla". La baza angla, inter multaj similaj artefaritajhoj, estis metodo kreita de C. K. Ogden, el Kembrigho, Anglujo, en 1930, kun la celo disvastigi la anglan kiel universalan lingvon. Tiel ankau oni preparis bazan germanan — WEDE — (Welt Deutsch, t. e, "universala germana"), en 1915, por universaligi la germanan, post la venko. Ankau Rudolf Hess, iom antau sia flugo al Anglujo, asertis, ke post la nazia venko, la angla ighos germana dialekto malpli granda, kun nenia monda graveco.

Chiu tiuj artefaritajhoj pri bazaj lingvoj mortis che la naskigho, char ili montrighis pli komplikaj kaj tromultvortaj ol la lingvoj, el kiuj ili devenis.

Pri la precizeco, Esperanto estas pli preciza ol unu el la lingvoj plej precizaj, la germana, char pli da avantagho ol la germanaj apartigeblaj kaj neapartigeblaj vorteroj, prezentas la esperantaj afiksoj, sen la rekonata komplekseco de tiu lingvo.

* * *

Esperanto estas lingvo, fakte lingvo (kaj ne parola artifiko), prezentanta chiujn eblojn de la naciaj idiomoj kaj aliajn, kiujn chi lastaj ne povas prezenti. Ghia tradicio, krom esti entenata en la lingvoj, el kiuj Esperanto devenis, char ghi prenis el chiu el ili tion, kio estas la plej bona, same, post 90 jaroj da ekzistado, firmighis per si mem.

Esperanto posedas grandegan kvanton da originalaj verkoj, el kiuj multaj jam estis tradukitaj al la naciaj lingvoj. Ghi disponas pri tre vasta trezoro el verkoj tutmondaj, esperantigitaj de adeptoj el chiuj landoj. Tio faras el Esperanto mirindan shlosilon, kiu malfermas la literaturojn de la tuta planedo, permesante la aliron al la verkoj de malgrandaj landoj, alie neatingeblaj, char ili ne trovighas en aliaj tradukoj. Ghi estas magia tapisho, kiu glate portas nin al la kontakto kun chiuj popoloj, permesas al ni penetri en ilian animon kaj faciligas la komprenon pri iliaj sentoj kaj pensoj.