Выбрать главу
Ho, kial vi vizitis nin? Izole, en vilaĝa foro neniam mi ekkonus vin, kaj vivus sen amar', angoro. Impetojn de malsperta koro bridinte iam (eble, jes…), amikon trovus laŭ inklino, fidela iĝus mi edzino kaj la patrino, laŭ neces'.
Alia!.. Sed sur tuta tero neniu hom' egalus vin! Decidis la Supera sfero: mi estos via, laŭ destin'. Viv' mia estis garantio de nia nepra rendevu'; al mi vin certe sendis Dio, ĝis morto vi min gardos plu… En sonĝoj vi al mi imponis, min ĉarmis — antaŭ via ven': rigardo logis min ĝis sven', la voĉo enanime sonis delonge… Estis ne vizi'! Eniris vi — mi tuj rekonis, ekflamis kaj en sentoj dronis, enpense diris mi: jen li! Ĉu ne, mi aŭdis vin kaj ŝatis: al mi vi diris en intim', dum mizerulojn mi kompatis, aŭ per sincera preĝo flatis angoron preman de l' anim'? Kaj ĉu ne vi en tiu horo ekbrilis, kvazaŭ meteoro, kaj en krepusko de vesper' kliniĝis super la kuseno? Al mi, kun amo kaj sereno vi flustris vortojn de esper'… Ĉu estas vi anĝelo garda, aŭ deloganto plej kovarda: vi miajn dubojn pelu for. Ĉu tio estas — iluzia trompaĵo de naiva kor', kaj min atendas sort' alia?.. Egale! Mian sorton nur al vi transdonas mi sen plendo, mi verŝas larmojn sen mezur' kaj vin petegas pri defendo… Imagu: vivas mi en sol', neniu min komprenas tute, racio mia velkas mute kaj mi pereas sen konsol'. Do venu: per rigard' aŭ voĉo esperon veku en la kor', aŭ rompu sonĝon kun angor' per la merita, ve, riproĉo!
Relegi timas mi… Jen fin'! La honto premas min katene… Honoro via gardas min, mi min al ĝi konfidas plene…