Выбрать главу

LETERO DE ONEGIN AL TATJANA

Prognozas mi: ofendos vin, se la sekret' malĝoja klaros. Malŝato kia ekamaros en la rigardo de l' princin'! Mi kion volas? Mian koron malfermas mi por kia cel'? Malicon kian kaj rankoron provokos, eble, ĉi rivel'!
Vin laŭ hazardo renkontinte, ekbrilon de tener' vidinte, mi ne aŭdacis je la fid': neglektis karan mi kutimon; kaj al libero teda limon ne volis meti per decid'. Disigis nin okazo plia… Povrulo Lenskij, la viktim'… De ĉio kara, simpatia mi deŝiriĝis per anim'; al ĉiuj fremda kaj vagema… Liber', trankvilo — kredis mi — feliĉon anstataŭos. Di'! Eraro, puno kiom prema…
Ne, vidi vin en ĉiu hor', post vi konstante ĉie iri, rideton kapti kun ador' kaj movon de rigard' admiri, vin aŭdi longe, kun kompren' pri via plej perfekta stato, ĉe vi stupori pro ĉagren', paliĝi, velki… jen beato!
Kaj mi malhavas tion ĉi: sen ŝanc' vin sekvas akompane; valoras ĉiu hor', sed mi en splen' disipas tagojn vane, donitajn laŭ kalkul' de sort'. Kaj ili pezas super fort'. Jam mia viv' perditas plene, sed por rezisti al destin', mi devas scii dematene, ke tage mi ekvidos vin…
Ve: en humila peto mia vi eble vidos kun sever' insidon de ruzeco fia — mi aŭdas vortojn de koler'. Se scius vi pri la turmento sopiri pro soif' de am' — kaj ĉiuhore per prudento rezisti al la sanga flam'; deziri arde ĉirkaŭpreni genuojn viajn, kaj kun plor' konfesojn, petojn, kulpojn peni esprimi el la tuta kor', kaj dume per afekta frido sin armi por konduta stil', paroli dece, en trankvil', rigardi vin kun gaja vido!..
Sed estu tieclass="underline" mankas fort' al propra mem' rezisti spite; laŭ via volo, decidite, mi donas min al mia sort'.