Выбрать главу

La nuna leganto perceptas la romanon ne tiel, kiel la 19-jarcenta. Tial en tradukoj ofte aperas io esence simila al “Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi…” — rekta transdono de apartaj vortoj kun plena perdo de vera senco. Do ne miru, ke tiu ĉi traduko kelkloke draste diferencas disde la plifruaj, kaj atentu la komentojn fine de la libro.

Krome, pluraj strofoj de la originalo estis preterlasitaj aŭ “korektitaj” pro cenzuraj kaj aliaj kaŭzoj (ekzemple, por ne ofendi ankoraŭ vivantan personon). Kelkfoje Puŝkin ŝanĝis siajn planojn, do ankaŭ malnetaĵoj povas esti interesaj. Baldaŭ vi legos la plej plenan tekston, kun la strofoj (entute pli ol 40, i.a. la tuta 10a ĉapitro), kiuj en la plej bonaj rusaj eldonoj aperas nur inter komentoj aŭ suplemente, do ili neniam estis tradukitaj al Esperanto.

Fine sed ne laste, rusaj poemtradukistoj, influataj de la gepatra lingvo, ofte uzis t.n. “abortajn” rimojn, kun drasta malsameco de postakcentaj silaboj — ne konsciante, ke por alinacianoj tio tute ne havas rimefekton. Mi nepre evitis tion.

Do espereble tiu ĉi traduko impresos la internacian leganton same, kiel la originalo impresis la rusan leganton de 1830aj jaroj.

Valentin Melnikov

1

I
“Jen mia onklo — virt-modelo — subite ekmalsanis tre; li aŭdis vokon de l' ĉielo — plej bona estis la ide'. Ekzemplo lia vin instruos; sed, Dio, kiel mi enuos tagnokte sidi ĉe la lit' de l' malsanulo, sen evit'! Ja kiom aĉas la afekto — komplezi al duonvivul', kusenojn turni laŭ postul', pocion doni kun respekto, suspiri, pensi: ĉu en fin' diablo iam prenos vin?”
IV
Sed kiam la junec' ribela ekregis en Eŭgena kor', kun revoj kaj kun tristo hela — Monsieur pelita estis for. Do jen Onegin, hom' libera, tondita laŭ la mod' supera, londona dandy laŭ kostum' — aperis fine en mondum'. La francan uzis li perfekte por skribo kaj konversaci', mazurkon dancis kun graci' kaj riverencis senafekte; l' mondum' decidis (kion pli?), ke saĝas kaj tre ĉarmas li.