Выбрать главу
Flam' estingiĝas; karbo ora cindriĝas hele post forbrul'; apenaŭ ŝvebas stri' vapora, kaj varme spiras en angul' nun la kameno. Tuben fluas la pipa fumo, kaj situas surtable ŝaŭma vinpokal'. Densiĝas jam vesper-vual'… (Al mi tre plaĉas blag-abundo kaj amikeca vin-kalik' en temp', nomata sen logik' “la tempo inter lup' kaj hundo” — nom' vere stranga.) En komfort' aŭdeblas nun amika vort':

5

I
En tiu jar' aŭtunvetero tro longe daŭris. La natur' atendis vintron kun sufero. Ekneĝis januare nur, la trian nokte. Frumatene Tatjana vidis: jen ĝardene blankiĝis ĉio, hela bril' sur bed', tegmentoj kaj baril', sur vitroj la ornam' aĵura, jen arboj en la prujn-arĝent', longvostaj pigoj — gaja gent', kaj la montaron kovras pura de l' vintro luksa tapiŝeg'. Sur ĉio — blanke-brila teg'.
VIII
Tatjana kun scivolo granda rigardas al la vaks-figur': formiĝas el bizaro fanda pri io stranga la aŭgur'; el akvoplena plad' laŭrite elvenas ringoj; kaj subite ŝi sian ringon el ĉi kvant' ricevis kun antikva kant': “Kampuloj riĉaj en vilaĝo arĝenton rastas per la ŝpat'; al vi ni kantas por bonstat' kaj gloro!” Tamen pri damaĝo ĉi kant' avertas laŭ destin'; pli bonas aŭdi pri katin'.
XXIV
Alarmas ŝin la sonĝ terura. Ne konsciante pri la senc', signifon de l' koŝmar' obskura Tatjana serĉas. Por komenc' laŭ kurta listo, malkviete, Tatjana trovas alfabete: arbar', blizard', kaban', krescent', ogrin', ponteto, urso, vent', kaj tiel plu. Ŝin kontraŭ duboj ne helpos de Zadeko saĝ; sed aventurojn por domaĝ al ŝi aŭguras la inkuboj. Dum kelkaj tagoj, pro l' memor', ŝin ne forlasis mishumor'.