Выбрать главу

— Kiel vi alvenis chi tien, malgranda knabineto?

— Mi vojaghis sur la kokcineleto… Ho, kiom mi vidis, aveto!

— Nu, nu!

— Mi konas vin, aveto! Vi alportas al infanoj abiojn…

— Nu, nu… Kaj nun mi ankau aranghas abion.

Li montris al shi longan stangon, kiu tute ne estis simila al abio.

— Chu tio estas abio, aveto? Tio estas ja simpla granda bastonego.

— Nu, jen vi vidos…

La maljunulo portis Helenjon en proksiman vilagheton, tute kovritan de negho. Elstaris el sub la negho nur tegmentoj kaj kamentuboj. La maljunulon jam atendis vilaghaj infanoj. Ili saltis kaj kriis:

— Abio, abio!

Ili alvenis al la unua dometo. La maljunulo prenis nedrashitan garbon de aveno, alligis ghin al fino de la stango kaj starigis la stangon sur tegmenton. Tuj kunflugis de chiuj flankoj malgrandaj birdetoj, kiuj neniam forflugas dum vintro: paseretoj, hortulanoj, kaj ili bekpikis la grajnojn.

— Tio chi estas nia abio! — kriis ili.

Al Helenjo subite farighis tre gaje. Shi unuan fojon vidis, kiel oni aranghas vintre abion por birdoj. Ha, kia bona maljunulo! Unu pasereto, kiu plej multe klopodis, per unu fojo rekonis Helenjon kaj ekkriis:

— Nu, jen estas Helenjo! Mi tre bone konas shin. Shi ne nur unu fojon nutris min per panpecetoj… Jes.

Kaj aliaj paseretoj ankau rekonis shin kaj laute ekpepis pro ghojo.

Alflugis ankorau unu pasero, kiu montrighis granda malpacemulo. Li komencis dispushadi chiujn kaj ekkaptadi la plej bonajn grajnojn.

Helenjo ekkonis lin.

— Bonan tagon, pasereto!

— Ha, jen estas vi, Helenjo? Bonan tagon!

La malpacema pasero eksaltis sur unu piedeto, malice faris signon per unu okulo kaj diris al la bona kristnaska maljunulo:

— Helenjo volas esti reghino… Jes, mi mem antau nelonge audis, kiam shi tion diris.

— Chu vi volas esti reghino, etulino? — demandis la maljunulo.

— Mi tre volus, aveto!

— Bonege. Nenio estas pli simpla: chiu reghino estas virino kaj chiu virino estas reghino… nun iru hejmen kaj diru tion al chiuj aliaj infanetoj.

La kokcinelo estis ghoja, forighi de tiu loko, antau ol iu malmodesta pasero manghos ghin. Ili ekflugis hejmen — rapide… Kaj tie jam chiuj floretoj atendas Helenjon. Ili la tutan tempon diskutadis pri tio, kio estas reghino.

Baju, baju, baju…

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia auskultas. Chiuj nun kolektighis apud Helenja liteto: la kuragha leporo, kaj la pasero, la lasta musho kaj la malgranda kulineto, ech la lakteto, la kacheto kaj kato Murko. Chiuj estas chi tie, chiuj estas apud Helenjo.

— Pachjo, mi amas chiujn… — murmuretas Helenjo. - Mi amas, pachjo, ech nigrajn blatojn…

Fermighis alia okuleto, ekdormis alia oreleto. Kaj apud Helenja liteto verdas gaje la printempa herbo, ridas la floretoj, multaj floretoj: chielbluaj, rozaj, flavaj, blankaj, rughaj. Verda betulo klinighis super la liteto mem kaj murmuris ion dolche, dolche. Kaj la suno lumas, kaj la sablo flave brilas, kaj la blua mara ondo vokas al si Helenjon.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino!

Baju, baju, baju…