Выбрать главу

— Ne, ne chio estas nia, — ekkriis al ili nia kulineto. - Ekzistas ankorau la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj, la malbonaj paseroj, la fishoj kaj la ranoj. Estu singardemaj, fratinoj!

Cetere, venis la nokto, kaj chiuj kulinetoj kashighis en la kanoj, kie estas tiel varme. Disshutighis la steloj sur la chielo, suprenighis la luno, kaj chio rebrilis en akvo.

Ha, kiel estis bone!

— Mia luno, miaj steloj, — pensis nia kulineto, sed shi diris tion al neniu: oni ja povus ech tion chi forpreni…

III.

Tiel pasigis la kulineto la tutan someron. Multe shi gajis, sed ankau estis multe da malagrablajhoj. Dufoje preskau glutis shin la lerta hirundo; poste nerimarkeble alshtelighis la rano, — nu, ja multajn malamikojn havas la kulinetoj! Tamen, estis ankau ghojoj. La kulineto renkontis alian kuleton, kun viraj lipharetoj, kiu diris:

— Kiel bela vi estas, kulineto… Vivu kun mi…

Kaj ili ekvivis kune, tute bone ekvivis. Chiam kune: kien iris unu, tien iris la alia. Kaj ech ili ne rimarkis, kiel la somero pasas. Komencighis la pluvoj, la malagrablaj noktoj. Nia kulineto naskis ovetojn, kushigis ilin en densan herbon kaj diris:

— Ho, kiel mi estas laca!

Neniu vidis, kiel la kulineto mortis. Nu ja, shi ne mortis, sed nur ekdormis por la vintro; en printempo shi revekighos kaj denove vivos.

Kiel vivis la lasta musho

I.

Kiel estis gaje somere… Ha, kiel estis gaje! Ech malfacile estas, rakonti chion lauorde… Kiom da mushoj estis — miloj; ili flugadis, zumis, gajis… Kiam naskighis la malgranda musheto, ghi ordigis siajn flugiletojn, — al ghi ankau farighis gaje. Tiel gaje, tiel gaje, ke ech neeble estas prirakonti. Plej interesa estis tio, ke de matene oni malfermadis chiujn fenestrojn kaj pordojn — en kiun fenestron vi volas flugi, en tiun flugu!

— Kia bona estajho estas homo! — rimarkis la malgranda musheto, flugante de fenestro al fenestro. - Ja por ni estas faritaj la fenestroj, kaj oni malfermas ilin ankau por ni. Tre bone, sed precipe, gaje…

Ghi milfoje elflugis en ghardenon, sidis tie sur verda herbeto, kun plezuro rigardis florantan siringon, delikatajn folietojn de tilio, disvolvinta siajn burghonojn, kaj florojn sur florbedoj. Ghardenisto, ghis nun nekonata de ghi, jam antaue prizorgis chion. Ha, kiel bona li estas, tiu chi ghardenisto! La musheto ankorau ne estis naskighinta, kiam li jam chion preparis, chion, kio estas necesa por la malgranda musheto. Chi tio estis des pli miriga, ke li mem ne sciis flugi kaj iradis kun granda malfacileco, — li iom shancelighis kaj paroladis tute nekompreneble.

— Kaj de kie nur aperas chi tiuj malbenitaj mushoj? — murmuretis la bona ghardenisto.

Kredeble, li, malfelichulo, parolis tion chi simple pro envio, char li sciis nur surfosi bedojn, displanti florojn kaj survershi ilin per akvo, sed li ne povis flugi. La juna musheto intence ronde flugadis super la rugha nazo de la ghardenisto kaj treege tedis lin.

Homoj ghenerale estas tiel bonaj, kaj chie ili faras diversajn plezurojn precipe al mushoj. Ekzemple, Helenjo matene trinkis lakton, manghis panon kaj poste petis de onklino Olga sukeron, — tion chi shi faris nur por lasi al mushoj kelkajn gutojn da elvershita lakto kaj chefe — pecetojn da pano kaj sukero. Nu diru, kio povas esti pli bongusta ol tiuj chi pecetoj, precipe kiam oni flugadis tutan matenon kaj malsatighis?… Sed la kuiristino Paulinjo estis ankorau pli bona ol Helenjo. Shi chiumatene iris intence por mushoj al magazeno kaj alportis de tie mirige bongustajn ajhojn: viandon, iafoje fishon, kremon, buteron, — unuvorte, la plej bona virino en la tuta domo. Shi perfekte sciis, kio estas necesa por mushoj, kvankam shi ankau ne sciis flugi, kiel la ghardenisto. Tre bona virino, unuvorte!…

Kaj la onklino Olga? Ho, chi tiu virino, shajne, vivis speciale nur por mushoj… Shi per siaj propraj manoj malfermis chiumatene chiujn fenestrojn, por ke estu al mushoj pli oportune enflugi, kaj kiam pluvis au estis malvarme — shi fermis la fenestrojn, por ke mushoj ne malsekigu siajn piedetojn kaj ne malvarmumu. Poste la onklino Olga rimarkis, ke mushoj tre shatas sukeron kaj berojn, pro tio shi komencis chiutage kuiri berajn konfitajhojn. La mushoj certe tuj divenis, por kio chio estas farata, kaj pro dankemo rampis rekte en la pelveton kun bera konfitajho. Helenjo ankau tre volonte manghis konfitajhon, sed la onklino donadis al shi nur unu au du kulerojn da ghi, por ne senigi la mushojn. Char mushoj per unu fojo ne povas elmanghi chion, la onklino Olga konservis la restajhon de l' konfitajho en vitraj skatoloj (tial ke ghin ne elmanghu musoj, al kiuj konfitajho tute ne konvenas); kaj poste shi elmetis ghin chiutage al la mushoj, kiam shi trinkis teon.

— Ha, kiel bonaj chiuj estas! — ekkriis ravita la juna musheto, flugante de fenestro al fenestro. Eble, estas pli bone, ke homoj ne scias flugi. Tiam ili farighus mushoj, grandaj kaj manghemaj mushegoj, kaj certe mem formanghus chion… Ha, kiel bone estas, vivi en la mondo!

— Nu, homoj tute ne estas tiel bonaj, kiel vi opinias, — rimarkigis la majuna musho, kiu volonte murmuris. - Tio chi nur shajnas tiel… Chu vi rimarkis la homon, kiun chiuj nomas "pachjo"?

— Ho jes. Chi tiu estas tre stranga sinjoro. Vi estas tre prava, bona maljuna musho… Por kio li fumas sian pipon, kiam li bonege scias, ke mi tute ne toleras la tabakan fumon? Shajnas al mi, ke li tion chi faras malbonintence kontrau mi… Kaj li nenion deziras fari por mushoj. Mi unu fojon provis la inkon, per kiu li chiam ion skribas, kaj mi preskau mortis… Tio chi, fine, povas indignigi. Mi vidis per miaj propraj okuloj, kiel en lia inkujo dronis du tre belaj, sed nespertaj mushetoj. Estis terura vidajho, kiam li eltiris per plumo unu el ili kaj faris sur sia papero grandan inkan makulon… Imagu vi, li kulpigis pri tio chi ne sin mem, sed nin! Kie do estas la justeco?