Выбрать главу

— Jen kio, sinjoroj, ni chiuj rakontu ion pri niaj patrujoj, — proponis la blanka narciso. - Tio chi estas tre interesa… Helenjo nin auskultos. Ja, shi amas nin…

Nun ekparolis chiuj per unu fojo. La rozoj rememoris kun larmoj la benitajn valojn de Shirazo, la hiacintoj parolis pri Palestino, azaleoj pri Ameriko, lilioj pri Egipto. La floroj kolektighis chi tien el chiuj terpartoj de l' mondo. Plej multaj floroj alvenis de sudo, kie estas tiom da suno kaj malestas vintro. Kiel bone estas tie! Jes, eterna somero! Kiaj grandegaj arboj kreskas tie, kiaj mirigaj birdoj, kiom da belulinoj-papilioj, similaj al flugantaj floroj, kaj kiom da floroj, similaj al papilioj!

— Norde ni estas nur gastoj, norde estas malvarme al ni, — murmuretis chiuj sudaj floroj.

La enlandaj kampaj floretoj ech kompatis ilin. Efektive necesas havi grandan paciencon, kiam blovas malvarma norda vento, falas malvarma pluvo kaj negho. Certe printempa negheto rapide degelas, sed tamen ghi estas negho.

— Vi havas grandegan mankon, — klarigis cejano, auskultinte tiujn chi rakontojn. - Mi ne disputas, vi eble estas iufoje pli belaj ol ni, kampaj floretoj, mi volonte konsentas pri tio… jes. Unuvorte, vi estas niaj karaj gastoj, sed via chefa manko estas tio, ke vi kreskas nur por richuloj; ni kontraue kreskas por chiuj. Ni estas multe pli bonaj… Jen mi, ekzemple: vi vidas min en manoj de chiu vilaghana infano. Kiom da ghojo mi donas al chiuj malrichaj infanoj! Ne necesas pagi monon por mi, sed sufichas nur eliri en kampon. Mi kreskas kune kun sekalo, tritiko, aveno…

III.

Helenjo auskultis chion, pri kio rakontadis al shi la floretoj, kaj miris. Shi treege deziris mem vidi tiujn malproksimajn landojn, pri kiuj oni jhus parolis.

— Se mi estus hirundo, mi tuj ekflugus, diris shi fine. Pro kio mi ne havas flugiletojn? Ha kiel charme estus, farighi birdeto!

Shi ankorau ne finis paroli, kiam alrampis al shi kokcinelo, vera kokcineleto, rugheta, kun nigraj makuletoj, kun nigra kapeto, kun tiaj maldikaj nigraj lipharetoj kaj nigraj maldikaj piedetoj.

— Helenjo, ni flugu! — murmuris la kokcinelo, movetante la lipharetojn.

— Mi ne havas flugilojn, kokcineleto!

— Sidighu sur mi…

— Kiel mi sidighos, kiam vi estas tiel malgranda?

— Nun jen, rigardu…

Helenjo komencis rigardi kaj miris chiam pli. La kokcineleto ordigis la suprajn malmolajn flugilojn kaj samtempe ghi pligrandighis duoble; poste ghi ordigis la delikatajn kiel araneajho malsuprajn flugiletojn kaj farighis ankorau pli granda. Ghi kreskis, kreskis, ghis fine ghi estis tiel granda, tiel grandega, ke Helenjo povis libere sidighi sur ghia dorso, inter la rughaj flugiletoj. Estis tre oportune.

— Chu vi sentas vin bone, Helenjo? — demandis la kokcineleto.

— Tre bone.

— Nu, tenu vin nun pli forte…

En unua momento, kiam ili ekflugis, Helenjo ech fermis la okulojn pro timo. Ekshajnis al shi, ke flugas ne shi, sed chio sub shi — urboj, arbaroj, riveroj, montoj. Poste shajnis al shi, ke shi farighas tiel malgranda-malgrandeta, kiel pingla kapeto, kaj che tio tiel malmultepeza kiel lanuga semero de leontodo. La kokcineleto flugis rapide-rapide, tiel ke vento vere fajfis inter ghiaj flugiloj.

— Rigardu, kio estas tie malsupre… — diris al shi la kokcineleto.

Helenjo rigardis malsupren kaj ekmiregis.

— Ha, kiom da rozoj — rughaj, flavaj, blankaj, rozaj!…

La tero estis kvazau kovrita per viva tapisho de rozoj.

— Malsuprenighu ni teren, kokcineleto! — petis shi.

Ili malsuprenighis, kaj Helenjo farighis denove granda, kiel shi estis antaue; kaj la kokcineleto farighis malgranda.

Helenjo longe kuradis sur la roza kampo kaj kolektis grandan bukedon da floroj. Kiel belaj ili estis — tiuj chi rozoj: kaj ech la kapo turnighas pro ilia odoro. Se oni povus transporti tiun chi rozan kampon al ni, norden, kie rozoj estas nur karaj gastoj!

— Nu, nun ni flugu pluen, — diris la kokcinelo, ordigante siajn flugilojn.

Ghi denove farighis granda-grandega, kaj Helenjo — malgranda, tute malgranda.

IV.

Ili ekflugis pluen.

Kiel estis bele chirkaue! La chielo estis tiel blua kaj malsupre ankorau pli blua estis la maro. Ili flugis super kruta kaj shtonega bordo.

— Chu efektive ni flugos trans la maron? — demandis Helenjo.

— Jes… Nur sidu trankvile kaj tenu vin pli forte.

Komence Helenjo timis, poste — ne. Krom chielo kaj akvo nenio restis. Sur la maro naghis shipoj kiel grandaj birdoj kun blankaj flugiloj… Malgrandaj shipoj estis similaj al mushoj. Ha, kiel bele, kiel bone! Kaj malproksime jam vidighis la mara bordo, malalta, flava kaj sabla, — marenfluejo de iu grandega rivero, unu tute blanka urbo, kvazau ghi estus konstruita el sukero. Kaj poste vidighis malviva dezerto, kie staris solaj piramidoj. La kokcineleto malsuprenighis sur la bordon de la rivero. Tie chi kreskis verdaj papirusoj kaj lilioj — mirigaj, delikataj lilioj.

— Kiel bone estas che vi, tie chi, — ekparolis Helenjo kun ili. - Chu vintro ne ekzistas che vi?

— Sed kio estas vintro? — miris lilioj.

— Vintro — ghi estas, kiam negho falas…

— Sed kio estas negho?

La lilioj ech ekridis. Ili opiniis, ke la malgranda norda knabineto shercas. Vere, de nordo chiu-autune alflugas chi tien grandegaj amasoj da birdoj, kiuj ankau rakontas pri vintro; sed ili mem ne vidis ghin kaj rakontas pri tio, kion ili nur audis. Helenjo ankau ne kredis, ke vintro povas ne esti kaj sekve pelteto kaj varmaj shuoj povas esti ne necesaj.

Ili ekflugis pluen. Sed Helenjo jam ne miris pri la blua maro, nek pri la montoj, nek pri la bruligita de suno dezerto, kie kreskas hiacintoj.