Kun fiere levita kapo li iradis, li estis el reĝa devenantaro. Li povosciis pli ol peli cervon kaj malplenigi kruĉon, --- tion oni baldaŭ vidos, diris li mem.
Rigide lia edzino en vestoj el orŝtofo iradis sur la frotpurigita pargeta planko; belegaj tapetoj kovris la murojn, kaj la artiste skulptitaj mebloj estis multekostaj kaj grandvaloraj. Arĝentajn kaj orajn vazojn ŝi alportis en la domon; germana biero kuŝis en la kelo; nigraj fajraj ĉevaloj blekis en la stalo; granda riĉeco montriĝis ĉie en la kastelo Borreby.
Ankaŭ infanoj tie troviĝis; tri elegantaj knabinoj, Ido, Johanino kaj Anno-Doroteo. Mi memoras la nomojn ankoraŭ tre precize.
Tio estis riĉaj homoj, tio estis grandsinjoraj homoj, naskitaj kaj elkreskintaj en lukso! Hu-u-u!" kantis la vento, kaj poste ĝi rakontis plue.
"Tie mi ne vidis, kiel en la aliaj malnovaj kasteloj, ke la altmoŝta sinjorino sidas kun ŝiaj servistinoj en la ĉambrego kaj turnas la ŝpinilon; ŝi ludadis la bonsonan liuton kaj kantadis, tamen ne ĉiam la malnovajn patrujajn kantojn, sed kantojn en fremda lingvo. Tie regis vivo kaj societemeco, eminentaj fremduloj venadis de proksime kaj de malproksime, muziko sonadis, pokaloj sonadis, mi ne povis superbrui ilin!" diris la vento. "Tie regis malhumileco kun lukso kaj riĉeco, sinjoreco, sed ne Dio!
Estis ĝuste la vespero de bela Maja tago," rakontis la vento, "mi venis de okcidente, mi estis ruiniginta la ŝipojn ĉe la okcidenta bordo de Jutlando, mi estis kurinta trans la erikejon kaj la arbarverdan marbordon kaj venis nun senspire trans la Belton. Ĉe la bordo de Zelando mi kuŝiĝis por ripozi, proksime de la kastelo Borreby, kie staris ankoraŭ la arbaro kun belegaj kverkoj.
La junuloj el la ĉirkaŭaĵo elvenis kaj kolektis branĉaĵon kaj branĉojn, la plej grandajn kaj plej sekajn, kiujn ili povis trovi. Ili iris kun tio en la vilaĝon, metis tion en formo de amasetoj, ekbruligis ilin, kaj knabinoj kaj knaboj dancis ĉirkaŭ ili kun kantado.
"Mi kuŝis silente", diris la vento, "sed senbrue mi blovis sur unu branĉon, kiu estis kuŝigita de la plej bela junulo. Ĝi ekflamis, flamis pli alte ol ĉiuj aliaj. Li estis la elektito, li fariĝis la reĝo de la festo kaj antaŭ ĉio elektis al si inter la knabinoj sian reĝinon. Estis ĝojo, estis gajeco, pli granda ol en la kastelo Borreby.
Al la kastelo veturis en ora kaleŝo kun ses ĉevaloj la altmoŝta sinjorino kaj ŝiaj tri filinoj, tiel elegantaj, tiel junaj, tri ĉarmaj floroj: rozo, lilio kaj pala hiacinto. La patrino mem estis luksa tulipo, ŝi salutis neniun el la tuta kolektiĝinta societo, kiu haltis en sia amuziĝo kaj riverencis kaj salutis per la piedoj; oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto ŝi rompiĝus.
La rozo, la lilio kaj la pala hiacinto, jes, mi vidis ilin ĉiujn tri! Kies reĝinoj ili iam fariĝos? mi pensis. Ilia elektito estos fiera kavaliro, eble eĉ princo!
Hu-u-u!
La kaleŝo veturis kun ili pluen, kaj la vilaĝanoj daŭrigis sian dancadon.
"Sed en la nokto, kiam mi leviĝis," rakontis la vento, "la altmoŝta sinjorino kuŝiĝis, por neniam plu leviĝi. Ŝin trafis tio, kio trafas ĉiujn homojn, tio estas nenio nova. Valdemaro Doe dum unu momento staris serioze kaj enpensiĝinte; la plej fiera arbo povas fleksiĝi, sed ne rompiĝi, diris ia voĉo en li. La filinoj ploris, kaj ĉiuj en la kastelo viŝis al si larmojn el la okuloj, sed sinjorino Doe forflugis, --- kaj mi ankaŭ flugis pluen! Hu-u-u!" diris la vento.
Mi revenis, mi ofte revenadis, trans Funen kaj la akvon de Belto, kaj mi ripozis ĉe la bordo proksime de Borreby, apud la belega kverka arbaro. Tie havis siajn nestojn la maraglo, la arbaraj kolomboj, la blue-nigraj korvoj kaj eĉ la nigra cikonio. Estis frua sezono, kelkaj havis ovojn, aliaj havis jam idojn. Ha, kiel ili flugadis, kiel ili kriadis! Oni aŭdis frapojn de hakilo, unu post la alia. La arbaro estis elhakota, Valdemaro Doe volis konstrui multekostan ŝipon, militan ŝipon, triferdekulon, kiun la reĝo certe aĉetos, kaj tial la arbaro estis elhakata, la rekonilo de la maristoj, la loĝejo de la birdoj. Kun timego flugadis tien kaj reen alaŭdfalko, kies neston oni detruis; la maraglo kaj ĉiuj arbaraj birdoj devis forlasi sian hejmon, flugadis senplane kaj kriadis de timo kaj kolero; mi komprenis bone ilian malĝojon kaj iliajn vortojn. La kornikoj kaj monedoj kriis moke tute laŭte: "For el la nesto! For el la nesto! For, for!"
Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj, kaj ĉiuj ridis pri la sovaĝa angora kriado de la birdoj. Nur la plej juna filino, Anno-Doroteo, sentis kompaton en sia koro, kaj kiam oni volis faligi ankaŭ duone velksekiĝintan arbon, sur kies nudaj branĉoj havis sian neston la nigra cikonio, kies idoj scivole rigardis el la nesto, ŝi petis por ĝi, ŝi petis kun larmoj en la okuloj, kaj tial oni permesis, ke la arbo kun la nesto de la nigra cikonio restu. Tio cetere estis nur malgrava afero.
Oni hakis, oni segis, --- oni konstruis triferdekulon. La lulilo de la konstruisto estis starinta nur en malgrava kabano, sed nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis. La frunto kaj la okuloj atestis pri lia saĝeco kaj lia kapableco, kaj Valdemaro Doe volonte aŭskultadis, kiam li rakontis. Ankaŭ la malgranda Ido volonte aŭskultadis, la plej aĝa, dekkvinjara filino; kaj dum li estis konstruanta ŝipon por la patro, li konstruis por si mem ĥimerkastelon, en kiu li kaj la malgranda Ido sidis kiel edzo kaj edzino, kaj tio efektive fariĝus, se nur la kastelo estus konstruita el ŝtonoj kaj ĉirkaŭita de remparoj kaj fosoj, ĝardenoj kaj arbaroj. Sed ĉe sia tuta saĝeco la majstro tamen estis nur malriĉa birdo, kaj kion havas por fari la pasero en la rondo de la gruoj? Hu-u-u! Mi forflugis, kaj li ankaŭ forflugis, ĉar oni ne permesis al li resti, kaj la malgranda Ido paciĝis kun tio, ĉar ŝi devis paciĝi.
En la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon, kaj oni ilin admiris. La admiralo estis sendita de la reĝo mem, por pririgardi la novan militan ŝipon kaj trakti pri la aĉeto. Li eldiris laŭte sian admiron pri la fajraj ĉevaloj; mi bone tion aŭdis," diris la vento; "mi sekvis la sinjorojn tra la malfermita pordo kaj disĵetis la pajlerojn kiel orajn fadenojn antaŭ iliajn piedojn. Valdamaro Doe volis havi oron, la admiralo volis havi la nigrajn ĉevalojn, tial li tiel ilin laŭdis, sed tio ne estis komprenita, kaj tial ankaŭ la ŝipo ne estis aĉetita. Ĝi staris, kovrita per tabulegoj, ĉe la bordo, kiel arkeo de Noa, kiu neniam iris sur la maron. Hu-u-u! Kaj tio estis ploreginda afero.
En la vintro, kiam neĝa kovro kuŝis sur la kampo, kiam naĝanta glacio plenigis Belton kaj mi ĝin puŝis al la bordo," rakontis plue la vento, "venis korvoj kaj kornikoj, unuj pli nigraj ol la aliaj, en grandaj svarmoj; ili sidiĝis sur la dezerta, senviva, soleca ŝipo ĉe la bordo kaj kriis raŭke kaj plendis pri la arbaro, kiu malaperis, pri la multaj belegaj birdaj nestoj, kiuj estis detruitaj, pri la senrifuĝaj maljunaj birdoj, pri la senrifuĝaj birdidoj, kaj ĉio fariĝis por la malnova neuzeblaĵo, por la fiera ŝipo, kiu estis neniam elnaĝonta.
Mi blovis en la neĝon, tiel ke ĝi gaje ekturniĝis; ĝi alte amasiĝis ĉirkaŭ la ŝipo kaj sur ĝi. Mi aŭdigis al ĝi mian voĉon, por ke ĝi povu rimarki, kion vento havas por diri. Mi povas laŭdi min, ke mi kunlaboris kiom mi povis, por ke ĝi kolektu al si sperton. Hu-u-u!
Kaj la vintro foriris, vintro kaj somero, ili foriris kaj foriras tiel same, kiel mi foriras, kiel forbloviĝas la neĝo, kiel forfalas la floraĵo de la pomarbo kaj kiel forskuiĝas la folioj. For, for! ankaŭ la homoj formalaperas!
Sed ankoraŭ la filinoj estis junaj, la malgranda Ido estis rozo belaspekta kiel tiam, kiam la ŝipkonstruisto ŝin vidis. Ofte mi ludis kun ŝiaj longaj brunaj haroj, kiam ŝi enpense staris apud la pomarbo en la ĝardeno kaj ne rimarkis, ke mi ŝutas al ŝi floraĵojn sur la harojn, kiuj disliberiĝis, kaj ŝi rigardis la ardantan sunon kaj la oran ĉielon tra la mallumaj arbetaĵo; kaj arboj de la ĝardeno.