Ŝia fratino Johanino estis kiel lilio, brilanta kaj rigida; kun fiere levita kapo ŝi iradis, kaj, simile al sia patrino, ŝi neniam respondis al afabla saluto, timante, ke de resaluto ŝi povus rompiĝi. Volonte ŝi iradis en la grandan salonon, kie pendis la portretoj de la prapatroj; la virinoj sur la portretoj havis sur si veluron kaj silkon kaj malgrandajn ĉapeletojn kun riĉa perla brodaĵo sur la plektitaj haroj. Tio estis belaj virinoj! Iliajn edzojn oni vidis vestitajn en ŝtalo aŭ en multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj, kaj kun blueta kolkrispo. La glavo estis zonita ĉirkaŭ la femuro, ne ĉirkaŭ la lumbo. Kie iam pendos sur la muro la portreto de Johanino, kaj kiel aspektos ŝia nobela edzo? Pri tio ŝi pensis, pri tio ŝi flustris, mi tion aŭdis, kiam mi tra la longa koridoro enkuris en la salonon kaj elkuris returne.
Anno-Doroteo, la pala hiacinto, nur dekkvarjara infano, estis silentema kaj meditema; la grandaj akvobluaj okuloj aspektis enpensigitaj, sed ĉirkaŭ la buŝo ludis infana rideto, mi ne povis ĝin forblovi, kaj mi tion ankaŭ ne volis.
Mi renkontis ŝin en la ĝardeno, en la interkrutejo kaj ĉe la kamplimoj, kie ŝi kolektis herbojn kaj florojn, pri kiuj ŝi sciis, ke ŝia patro povas ilin uzi por trinkaĵoj kaj gutoj, kiujn li povosciis distili; Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta. Oni tion bone sciis, oni flustris al si pri tio diversajn rakontojn. Fajro brulis en lia kameno eĉ en somero; la pordo de la ĉambro estis ŝlosita; tage kaj nokte li laboradis senlace en sia laboratorio, sed li ne parolis pri tio multe; la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete. Li esperis, ke li baldaŭ ellernos la plej bonan arton --- la arton fari oron.
Tial el lia kameno ĉiam montriĝadis fumo, tial tie kraketadis kaj flamadis. Jes, mi ankaŭ tion vidis!" rakontis la vento. "Lasu tion, lasu tion! mi kantis tra la kamentubo; restos nur fumo, vaporo, haladzo kaj cindro! Vi forbruligos ĉe tio vin kaj la viajn! Hu-u-u! Lasu tion, lasu tion! Sed li ne forlasis sian entreprenon.
La belegaj ĉevaloj en la stalo, --- kio fariĝis el ili? Kio fariĝis el la malnovaj arĝentaj kaj oraj vazoj en la kestoj, el la bovinoj sur la kampo, el la bieno kaj la kastelo? Jes, ili fandiĝis, fandiĝis en la fandujo, kaj oro tamen ne montriĝis.
Fariĝis malplene en la grenejo kaj en la provizejo, en la kelo kaj en la subtegmento. Ju pli malbone staras la homoj, des pli da musoj. Unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis, mi ne bezonis eniri tra la pordo," diris la vento. "Kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon, la kamentubo tie efektive fumis, sed ĝi englutis ĉiujn tagmanĝojn pro la ruĝa oro.
Mi blovis tra la pordego de la kastelo kiel gardisto, kiu trumpetas per la korno, sed tie estis neniu gardisto," diris la vento. "Mi turnis la ventmontrilon sur la tegmento tiel, ke ĝi knaris, kvazaŭ la gardisto ronkus sur la turo, sed neniu gardisto tie troviĝis. Ratoj kaj musoj tie troviĝis; malriĉeco kovris la tablon, malriĉeco sidis en la vesta ŝranko kaj en la manĝaĵkorbo; la pordo deŝoviĝis de la hokoj, ricevis fendojn kaj krevojn. Mi eniradis kaj eliradis," diris la vento, "tial mi ĉion bone scias.
En la fumo kaj cindro, en ĉagreno kaj sendormaj noktoj griziĝis la haroj en la barbo kaj ĉe la tempioj, la haŭto fariĝis sulka kaj flava, la okuloj brilis per avida serĉado de oro, de la atendata oro.
Mi blovis al li fumon kaj cindron en la vizaĝon kaj en la barbon; anstataŭ la oro venis ŝuldoj. Mi kantis tra la rompitaj fenestraj vitroj kaj tra la fendoj de la muroj, mi blovis eĉ en la dormĉambron de la filinoj, kie iliaj vestoj kuŝis senkoloriĝintaj kaj diafanaj, ĉar ili devis esti uzataj tre longe. Tian kanton oni al la infanoj en la lulilo ne kantis! La iama grandsinjora vivo aliformiĝis en vivon mizeran! Mi estis ankoraŭ la sola, kiu kantis en la kastelo!" diris la vento. "Mi zorgis pri tio, ke la neĝo ilin kovru; oni diras, ke tio varmigas; brullignon ili ne havis, la arbaro estis elhakita, kie do ili povus preni lignon? Estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj. Mi kuradis tra la aŭdotruoj kaj koridoroj, sur la frontono kaj muroj, por konservi mian viglecon kaj freŝecon. En la kastelo la nobelaj filinoj pro la malvarmo kuŝis en la lito; la patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li ŝin kovris. Estis nenio por manĝi, nenio por hejti, jen grandsinjora vivo! H-u-u-u! Lasu tion! Sed tion sinjoro Doe ne volis kompreni.
"Post la vintro venas la printempo," li diris, "post malbonaj tempoj venas bonaj, --- sed oni devas ilin pacience atendi, atendi! Nun la bieno estas garantidonita, nun estas la plej ekstrema tempo, --- kaj certe venos la oro! Je Pasko!"
Mi aŭdis, kiel li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo: "Vi lerta malgranda ŝpinisto, vi instruas al mi elteni. Se via ŝpinaĵo disŝiriĝas, vi komencas denove de la komenco kaj alkondukas al fino! Se denove disŝiriĝas, vi senlace denove komencas la laboron, de la komenco, de la komenco! Tiel oni devas agi, kaj tia persisteco estas rekompencata."
Estis Paska mateno, la sonoriloj sonoris, la suno ludis sur la ĉielo. Febre li estis maldorminta, kuirinta kaj malvarmiginta, miksinta kaj distilinta. Mi aŭdis, kiel li ĝemis simile al senespera animo, mi aŭdis, kiel li preĝis, mi rimarkis, ke li retenas la spiron. La lampo finis sian bruladon, li tion ne rimarkis; mi blovis sur la ardantajn karbojn, ili prilumis lian krete blankan vizaĝon, kiu de tio iom ruĝetiĝis, liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj, --- sed jen ili fariĝis pli kaj pli grandaj, tiel ke ili preskaŭ elŝoviĝis el siaj kavoj.
Vidu la alĥemian glason! Io brilas en ĝi! Ĝi estas ardanta, pura kaj peza! Per tremanta mano li ĝin levis, per tremanta lango li ekkriis: "Oro! oro!" Li ricevis kapturnon; mi povus blovi sur lin," diris la vento, "sed mi blovis nur sur la ardantajn karbojn kaj mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron, en kiu suferis de frosto liaj filinoj. Lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo kaj en liaj konfuzitaj haroj. Li alte elrektiĝis, levis sian riĉan trezoron en la rompebla glaso kaj ekkriis, radiante de ĝojo: "Trovite! trovite! oro!" Li montris la glason, kiu brilis en la radioj de la suno. Sed lia mano tremis, la alĥemia glaso falis sur la plankon kaj rompiĝis en mil pecojn. Krevis la lasta veziko de lia feliĉo. Hu-u-u! Kaj mi forkuris el la kastelo de la orfaristo.
En malfrua tempo de la jaro, en la mallongaj tagoj, kiam en tiun regionon venas la nebulo kun sia vualo kaj ŝprucigas el ĝi malsekajn gutojn sur la ruĝajn berojn kaj senfoliajn branĉojn, mi venis en plej bona humoro, blovis iomete, blovbalais la ĉielon kaj derompis la velksekiĝintajn kaj putrantajn branĉojn. Tio ne estas granda laboro, sed oni devas ĝin fari. En alia maniero estis balaate ankaŭ en la kastelo Borreby ĉe Valdemaro Doe. Lia malamiko Ove Ramel el Basnas aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron. Mi tamburis sur la krevintaj fenestraj vitroj, frapis per la ruiniĝintaj pordoj, fajfis tra la fendoj kaj truoj: Hu-u! Mi volis forpreni de sinjoro Ove la deziron resti ĉi tie. Ido kaj Anno-Doroteo ploris per sangaj larmoj; Johanino staris rigida kaj pala kaj mordis al si la fingron, ke ĝi sangis. Jes, tio multe povis helpi! Ove Ramel volis permesi al sinjoro Doe, ke li restu dum sia tuta vivo en la kastelo, sed li ne ricevis dankon pro sia propono. Mi aŭskultis. Mi vidis, kiel la senhava sinjoro pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolon, kaj mi direktis ventan puŝon kontraŭ la kastelon kaj la maljunajn tiliojn, tiel ke la plej dika branĉo rompiĝis, kvankam ĝi ne estis putra. Ĝi kuŝis antaŭ la pordo kiel balailo, por la okazo, se iu volos balai kaj estos forbalaita; tiel mi pensis en mi.
Tio estis malfacila, suferiga tago, malbona momento por teni sin rekte, sed la spirito estis fiera, la nuko estis rigida.