Krom la vestoj sur la korpo ili posedis nenion; sed ne, ili havis ankoraŭ ankaŭ la alĥemian glason, kiu antaŭ nelonge estis aĉetita kaj estis plenigita per la kolektitaj rompitaĵoj de la perdita trezoro, de tiu trezoro, kiu tiom multe promesis, sed tiom malmulte plenumis. Valdemaro Doe kaŝis ĝin sur sia brusto, poste li prenis sian bastonon en la manon, kaj la iam tiel riĉa sinjoro forlasis kun siaj tri filinoj la kastelon Borreby. Mi malvarmetigis liajn varmegajn vangojn, mi karesis lian grizan barbon kaj liajn longajn blankajn harojn, mi kantis, kiel mi nur povis: Hu-u-u! Tio estis la fino de la riĉa lukso.
Ido kaj Anno-Doroteo iris dekstre kaj maldekstre de li. Johanino returnis sin sub la portalo. Sed kion tio povis helpi, la feliĉo ja ne volis sin returni! Ŝi rigardis la ruĝajn ŝtonojn de la muregoj, kiuj devenis ankoraŭ el la kastelo de Marsk Stig, ŝi pensis pri liaj filinoj:
"De l' plej aĝa la manon la plej juna ekkaptis,
En la mondon nun ambaŭ elvagis!"
Ĉu ŝi eble pensis pri tiu kanto? Ĉi tie ili estis triope, kaj la patro ankaŭ estis kun ili! Ili ekiris laŭlonge de la vojo, sur kiu ili tiel ofte veturis en kaleŝo, ili iris petadi almozojn kun la patro, ili iris al la argila dometo, kiun ili luis pro kvin spesmiloj por jaro, tio devis fariĝi ilia nova grandsinjora loĝejo kun malplenaj muroj kaj malplenaj pladoj. Kornikoj kaj monedoj flugis super ili kaj kriis moke: "For el la nesto! For el la nesto! For, for!" kiel kriis la birdoj en la arbaro de Borreby, kiam la arboj estis elhakataj.
Sinjoro Doe kaj liaj filinoj tion aŭdis; mi blovis al ili ĉirkaŭ la oreloj, ĉar ne estis peninde tion aŭskulti.
Tiel ili enloĝiĝis en la argila dometo, --- kaj mi forkuris trans marĉojn kaj kampojn, tra nudaj bariloj kaj senfoliaj arbaroj, al la libera maro, al fremdaj landoj. Hu-u-u! Kaj tion mi faras ĉiujare, ĉiujare."
Kio fariĝis kun Valdemaro Doe, kio fariĝis kun liaj filinoj ? La vento rakontas:
"La lasta membro de la familio, kiun mi vidis, vidis la lastan fojon, estis Anno-Doroteo, la pala hiacinto, --- ŝi tiam estis maljuna kaj fleksiĝinta, tio estis duonon da jarcento poste. Ŝi vivis pli longe ol ĉiuj, ŝi sciis la sorton de ĉiuj.
Sur la erikejo proksime de la urbo Viborg staris la nova eleganta domo de la preposto el ruĝaj ŝtonoj kaj kun dentita frontono; la fumo grase leviĝadis el la kamentubo. La milda dommastrino kaj la ĉarmaj filinoj sidis en la balkonaĵo kaj rigardis trans la ornamajn arbetaĵojn de la ĝardeno al la bruna erikejo. Kion ili rigardis! Ili rigardis la cikonian neston tie sur la kaduka domo. La malabundaj restaĵoj de la iama tegmento estis kovritaj de musko kaj de sempervivo; la ĉefan ŝirmon prezentis la nesto de cikonio, kiun tenis en bona stato la cikonio, dum ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado.
Tio estis domo nur por rigardi, ne por tuŝi. Mi devis tie agi singarde," diris la vento. "Pro la nesto de la cikonio oni lasis la domon stari; en ĉiu alia rilato ĝi estis ja kiel birdotimigilo sur la erikejo. La cikonion la domanoj de la preposto ne volis forpeli, tial la kaduka dometo restis kaj la malriĉa estaĵo en ĝi povis ne malhelpate uzi la mizeran loĝejon. Ĝi povis danki pro tio la Egiptan birdon, aŭ eble tio estis la danko de tiu birdo pro tio, ke la malfeliĉulino iam petis por la nesto de ĝiaj nigraj sovaĝaj fratoj en la arbaro de Borreby? Tiam ŝi, la malfeliĉulino, estis juna infano, tre pala hiacinto en la nobela ĝardeno. Ŝi memoris tion ĉion, ŝi, Anno-Doroteo. "Ho, ho!" Jes, la homoj povoscias ĝemi, kiel tion faras la vento en junko kaj kanoj. "Ho! Sonoriloj ne sonoris super via tombo, Valdemaro Doe! La malriĉaj lernejaj knaboj ne kantis, kiam la estinta posedanto de Borreby estis metata en la teron! Ho, ĉio ja finiĝas, ankaŭ la mizero. Fratino Ido fariĝis edzino de vilaĝano; tio estis por nia patro la plej kruela elprovo! Lia bofilo mizera servutulo, kiu de sia sinjoro povis esti kondamnata al la plej malhonoraj punoj! Nun estas al li bone sub la tero, kaj al vi ankaŭ, Ido! Sed al mi ne venis ankoraŭ la fino, al mi, profundaĝa maljunulino, al mi, malfeliĉa estaĵo! Liberigu min, ho granda Sinjoro!"
Tia estis la preĝo de Anno-Doroteo en la mizera dometo, kiun oni pro la cikonio lasis stari.
Al la plej kuraĝa kaj plej forta el la fratinoj mi donis mian helpon. Kiaj estis ŝiaj pensoj, tiaj estis ankaŭ ŝiaj agoj. En la vestoj de malriĉa ŝipservisto ŝi iris en servadon al ŝipisto; ŝi estis neparolema kaj malbonhumora, sed en sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca. Nur grimpi ŝi ne povosciis. Tial mi forblovis ŝin trans la ŝiprandon, antaŭ ol iu eksciis, ke ŝi estas virino, kaj per tio mi certe agis bone," diris la vento.
Estis Paska mateno, tiel same kiel tiam, kiam Valdemaro Doe pensis, ke li eltrovis la arton fari oron; tiam inter la kadukaj muroj sub la cikonia nesto mi aŭdis preĝejan kanton, la lastan kanton de Anno-Doroteo.
Tie ne ekzistis ia fenestra vitro, estis nur truo en la muro la suno venis simile al ora globo kaj enrigardis tra la truo, kian brilon ĝi disvastigis! Ŝiaj okuloj fermiĝis, ŝia koro disŝiriĝis! Estus ja tute tiel same, ankaŭ se la suno en tiu mateno ne prilumus la malfeliĉulinon.
La cikonio donis al ŝi protekton kaj ŝirmon ĝis ŝia morto! Mi kantis super ŝia tombo!" diris la vento. "Mi kantis super la tombo de ŝia patro, mi scias, kie estas lia kaj kie estas ŝia tombo, neniu alia tion scias.
Novaj tempoj, aliaj tempoj! Malnova landvojo fariĝas plugtero, tombejo fariĝas libera landvojo, --- kaj baldaŭ venas la vaporo kun sia vico da vagonoj kaj brue kuras super la tomboj, kiuj estas forgesitaj kiel la nomoj. Hu-u-u!
Tio estas la historio pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj. Rakontu ĝin pli bone, vi aliaj, se vi povas!" diris la vento kaj forturniĝis.
Kaj ĝi forflugis.
Knabino, kiu paŝis sur panon
\ Knabino, kiu paŝis sur panon \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-09-21 \
Vi certe aŭdis pri la knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn, kaj pri tio, kian malbonan sorton ŝi poste havis. Tio estas skribita kaj ankaŭ presita.
Estis iam malriĉa infano, fiera kaj malhumila; depost sia plej frua aĝo ŝi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero. Estante ankoraŭ tre malgranda knabineto, ŝi amuziĝadis per tio, ke ŝi kaptadis muŝojn, elŝiris al ili la flugilojn kaj lasis ilin poste rampi. Ŝi kaptadis majskarabojn kaj sterkoskarabojn, metis ĉiun sur pinglon, poste tenis antaŭ ĝiaj piedetoj verdan folion aŭ peceton da papero, kaj la malfeliĉa besteto forte alkroĉiĝis al tio kaj turnadis sin ĉiuflanken, por liberiĝi de la pinglo.
"Jen la skarabo legas!" diradis la malgranda Inger, "vidu, kiel ĝi turnas la folion!"
Kiam ŝi elkreskis, ŝi fariĝis nur pli malbona, ne pli bona; sed ŝi estis bela, kaj tio estis ŝia malfeliĉo, ĉar alie la mondo traktus ŝin pli severe, ol oni tion faris.
"Kontraŭ vi oni devas uzi akrajn punrimedojn!" diris ŝia propra patrino. "Estante infano vi ofte faris al mi doloron, kiam vi ludis sur miaj genuoj; mi timas, ke kiam vi estos plenkreska, vi faros doloron al mia koro."
Kaj tion ŝi bedaŭrinde faris.
Jen ŝi venis en servadon al altklasaj homoj en la kamparo; ili traktadis ŝin kiel sian propran infanon, vestadis ŝin tiamaniere, kaj ŝia malhumileco de tio kreskis.
Kiam pasis unu jaro, ŝiaj gesinjoroj diris al ŝi: "Vi devus unu fojon viziti viajn gepatrojn, kara Inger!"
Kaj ŝi iris, sed nur por sin montri. Ili vidu, kiel eleganta ŝi fariĝis. Sed kiam ŝi atingis la enirejon de la vilaĝo kaj vidis, kiel la junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj, kaj ŝi ekvidis, ke ŝia patrino sidas sur ŝtono kun fasko da brulligno, kiun ŝi estis kolektinta al si en la arbaro, kaj ripozas, tiam Inger ekiris returne; ŝi hontis, ke ŝi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon. Ŝi tute ne bedaŭris, ke ŝi iris returne, ŝi estis nur kolera.