Pasis denove duono da jaro.
"Vi devus iam iri hejmen kaj viziti viajn maljunajn gepatrojn, kara Inger!" diris ŝia mastrino. "Jen vi havas grandan tritikan panon, vi povas ĝin preni kun vi por ili; ili ĝojos, kiam ili vin vidos."
Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj siajn novajn ŝuojn; ŝi levis alte siajn elegantajn vestojn kaj iris tre singarde, por ke ŝiaj piedoj restu puraj kaj elegantaj, kaj pro tio oni ja ne povas fari al ŝi riproĉon. Sed kiam ŝi atingis la vojeton, kiu kondukis trans la marĉon kaj sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo, ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin kaj transiri kun sekaj piedoj; sed dum ŝi per unu piedo staris sur la pano kaj levis la duan piedon, la pano malleviĝis kun ŝi ĉiam pli kaj pli profunden, ŝi malaperis, kaj oni povis vidi nur nigran vezikkovritan marĉon.
Tiel rakontas la historio.
Kien ŝi venis? Ŝi venis malsupren al la marĉistino, kiu faras bieron. La marĉistino estas la onklino de la elfaj knabinoj; ĉi tiuj estas sufiĉe konataj, oni ilin prikantis kaj pentris, sed pri la marĉistino la homoj scias nur tion, ke ŝi faras bieron, kiam en somero la herbejoj vaporas. Ĝuste en ŝian bierfarejon Inger malleviĝis kaj tie oni ne povas longe elteni. Ŝlima truo estas preskaŭ palaco en komparo kun la bierfarejo de la marĉistino. Ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro; alte amasigitaj unu sur la alia staris la bareloj, kaj se inter ili ie montriĝis malgranda aperturo, tra kiu oni povus sin trapuŝi, tion malhelpis malsekaj bufoj kaj grasaj limakoj, kiuj tie kuŝis intervolvitaj en formo de abomeninda bulo. Tien falis la malgranda Inger; tiu tuta abomeninda vivanta svarmo estis tiel glacie malvarma, ke ŝi tremis per ĉiuj membroj kaj ĉiam pli kaj pli rigidiĝis. Malgraŭ ĉiuj penoj ŝi ĉiam ankoraŭ estis fiksita al la pano, kaj ĉi tiu ŝin tiris malsupren, kiel peco da sukceno altiras peceton da papero.
La marĉistino estis hejme, la bierfarejo ĝuste en tiu tago estis pririgardata de la diablo kaj de lia avino. Ĉi tiu estas maljuna, tre veneneca virino, kiu neniam estas senlabora. Ŝi neniam eliras, ne prenante kun si sian manlaboron; ankaŭ ĉi tie ŝi havis ĝin kun si. Ŝi kudris diversajn bagatelojn, por enŝovi ilin al la homoj en la ŝuojn, por ke ili perdu sian trankvilecon kaj sian pacon; ŝi brodis mensogojn kaj trikis senpripensajn vortojn, kiuj falis sur la tero, ĉion ŝi interkudris por malbono kaj pereo. Jes, ŝi povosciis kudri, brodi kaj triki, la maljuna avino!
Ŝi ekvidis Ingeron, surmetis siajn okulvitrojn kaj pririgardis ŝin ankoraŭ unu fojon. "Tio estas knabino kun kapabloj!" si diris, "mi petas, ke oni donu ŝin al mi kiel memorigaĵon pri mia ĉitiea vizito. Ŝi povas servi kiel altaŭga postamento en la antaŭĉambro de mia nepo."
Kaj ŝi ricevis ŝin. Tiamaniere la malgranda Inger venis en la inferon. Tien la homoj trafas ne ĉiam rekte, ili povas ankaŭ per malrekta vojo tien veni, se ili havas konforman kapablon.
Tio estis senfine longa antaŭĉambro; oni ricevis kapturnon, kiam oni rigardis antaŭen, kaj ankaŭ kapturnon, kiam oni rigardis malantaŭen. Tie staris granda amaso da homoj, kiuj perdis jam ĉiujn siajn fortojn; ili atendis, ke oni malfermu al ili la pordon de favorkoreco. Ili povis longe atendi! Grandaj, grasaj, anasirantaj araneoj ĉirkaŭŝpinis iliajn piedojn per miljaraj teksaĵoj, kaj ĉi tiuj premligis kiel piedŝraŭboj kaj tenis kiel feraj ĉenoj; kaj krom tio en ĉiu animo estis maltrankvileco, turmenta maltrankvileco. La avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto. Estus tro longe, se oni volus priskribi ĉiujn suferojn kaj turmentojn, kiuj tie estis sentataj. Por Inger tio estis terura sento, stari kiel postamento; de malsupre ŝi estis alligita kaj alforĝita al la pano.
"Tion oni havas, se oni volas konservi purajn piedojn!" ŝi diris al si mem. "Ho, kiel ĉiuj min rigardaĉas!" Jes, efektive ĉiuj ŝin rigardis; iliaj malbonaj deziroj lumis el iliaj okuloj kaj parolis, kvankam ili eĉ tute ne movis la buŝon; ili havis teruran aspekton.
"Estas kredeble plezuro min rigardi!" pensis la malgranda Inger, "mi havas belan vizaĝon kaj bonajn vestojn!" Kaj ŝi faris movadon per ŝiaj okuloj, ĉar ŝia nuko estis tro rigida por tio. Ha, kiel ŝi malpuriĝis en la bierfarejo de la marĉistino! Pri tio ŝi antaŭe ne pensis. La vestoj estis kovritaj kvazaŭ de unu sola granda ŝlima makulo; limako alkroĉiĝis al ŝiaj haroj kaj frapadis ŝin regule sur la nukon, kaj el ĉiu faldo de ŝia jupo elrigardis bufo, kiu bojis kiel astma mopso. Estis tre malkomforte. "Sed la aliaj ĉi tie ankaŭ aspektas terure!" ŝi diris al si, por sin mem konsoli.
Sed la plej malbona afero estis la terura malsato, kiu ŝin turmentis; ĉu ŝi ne povis klini sin kaj derompi peceton de la pano, sur kiu ŝi staris? Ne, la dorso fariĝis rigida, la brakoj kaj manoj estis rigidaj, ŝia tuta korpo estis kiel statuo, nur siajn okulojn ŝi povis movadi en la kapo, turnadi tute ĉirkaŭen, tiel ke ŝi povis rigardi malantaŭen, kio prezentis abomenindan aspekton. Poste venis la muŝoj, ili rampis super la okulojn, antaŭen kaj malantaŭen; ŝi palpebrumis per la okuloj, sed la muŝoj ne forflugis, ĉar ili ne povis, iliaj flugiloj estis elŝiritaj, ili povis nur rampi. Kia turmento tio estis! Kaj al tio ankoraŭ la malsato; baldaŭ ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena.
"Se tio longe daŭros, mi ne eltenos!" ŝi diris, sed ŝi devis elteni kaj la turmento daŭris plue.
Jen brulanta larmo falis sur ŝian kapon, ĝi ruliĝis trans ŝia vizaĝo kaj brusto rekte sur la panon; falis ankoraŭ unu larmo, falis multaj. Kiu ploras pri la malgranda Inger? Ĉu ŝi ne havis patrinon sur la tero? La larmoj de malĝojo, kiujn patrino ploras pri sia infano, ĉiam ĝin atingas, sed ili ĝin ne liberigas, ili bruligas, ili faras suferojn ankoraŭ pli grandaj. Kaj jen tiu netraelportebla malsato, kaj la nepovado atingi la panon, sur kiun ŝi estis paŝinta per sia piedo! Fine ŝi havis la senton, kvazaŭ ĉio en si konsumiĝis, ŝi ŝajnis al si mem kvazaŭ maldika interne malplena trunko de kano, kiu ensuĉas en sin ĉiun sonon. Ŝi aŭdis klare ĉion, kio supre sur la tero estis dirata pri ŝi, kaj tio, kion ŝi aŭdis, estis nur mallaŭda kaj severa. Ŝia patrino efektive ploris per sinceraj larmoj, el profunde afliktita koro, sed ŝi tamen ankaŭ diris: "Post malhumileco venas la falo! Tio estis via malfeliĉo, ho Inger! Kiel vi afliktis vian patrinon!"
Ŝia patrino kaj ĉiuj supre konis ŝian pekon, sciis, ke ŝi pasis sur panon, enteriĝis kaj malaperis. La paŝtisto de bovinoj tion rakontis, li vidis tion de altaĵo.
"Ho, kiel forte vi afliktis vian patrinon, Inger!" diris la patrino; "jes, mi tion antaŭvidis!"
"Ho, se mi neniam estus naskita!" pensis ĉe tio Inger, "estus al mi multe pli bone. Nun nenio povas helpi, ke mia patrino afliktiĝas."
Ŝi aŭdis, kiel ŝiaj gemastroj, tiuj bonaj homoj, kiuj estis por ŝi kiel gepatroj, diris: "Ŝi estis peka infano! Ŝi ne respektis la donojn de Dio, ŝi tretis tion per la piedoj; ne estas espereble, ke la pordo de favorkoreco malfermiĝos por ŝi."
"Ili devus teni min pli severe!" pensis Inger; "ili devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn, se mi ilin havis."
Ŝi aŭdis, ke oni verkis versojn pri ŝia peko kaj malboneco. La titolo de la kanto estis: "Malhumila knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn"; kaj la kanto cirkulis tra la tuta lando
"Kiel multe mi devas pro tio aŭdi kaj suferi!" pensis Inger. "La aliaj ankaŭ devus esti punataj pro siaj pekoj. Jes, tiam oni havus multe por puni. Ha, kiel mi estas turmentata!"
Kaj ŝia menso fariĝis ĉiam pli kaj pli obstina.
"Oni devas ĉi tie en ĉi tiu societo fariĝi pli bona! Sed mi ne volas fariĝi pli bona! Vidu, kiel ili min rigardaĉas!"