Kaj ŝia koro fariĝis kolera kontraŭ ĉiuj homoj.
"Nun ili tie supre havas ion por rakonti! Ha, kiel mi estas turmentata!"
Jen ŝi aŭdis, ke oni rakontas al la infanoj ŝian historion, kaj la infanoj nomis ŝin malpia Inger. "Ŝi estis tiel malbona," ili diris, "tiel abomeninda, oni devis ŝin dece puni!"
Ĉiam la infanaj buŝoj parolis senkompatajn vortojn pri ŝi.
Sed unu tagon, kiam kolero kaj malsato mordis interne en ŝia malplena korpo kaj ŝi aŭdis, ke oni eldiris ŝian nomon kaj rakontas ŝian historion al senkulpa infano, al malgranda knabineto, ŝi ekaŭdis, ke la infano ĉe la rakontado pri la malhumila, ornamiĝema Inger ekploris.
"Sed ĉu ŝi neniam plu revenos supren?" demandis la malgranda knabino. Kaj oni respondis al ŝi:
"Ŝi neniam plu revenos supren!"
"Sed se ŝi petos pardonon kaj promesos, ke ŝi tion neniam plu faros?"
"Sed ŝi ne volas peti pardonon!" oni respondis.
"Mi tiel forte dezirus, ke ŝi tion faru!" diris la malgranda knabineto kaj estis tute senkonsola. "Mi volonte fordonus mian pupan dometon, se oni permesus al ŝi reveni supren. Estas tiel terure al la malfeliĉa Inger!"
Tiuj vortoj trafis la koron de Inger, ili tre agrable ŝin tuŝis. La unuan fojon nun troviĝis iu, kiu diris: "malfeliĉa Inger!" kaj aldonis nenion pri ŝia malvirto. Malgranda senkulpa infano ploris kaj petis por ŝi; al ŝi fariĝis tiel strange en la koro, ŝi volus mem plori, sed ŝi ne povis plori, kaj tio estis turmento.
Supre pasis la jaroj, sed malsupre fariĝis nenia ŝanĝo, kaj ŝi aŭdis malpli ofte sonojn, penetrantajn al ŝi de supre; oni malpli parolis pri ŝi. Sed jen unu tagon ŝi aŭdis ĝemon: "Inger, Inger! Kiel vi min afliktis! Mi tion antaŭvidis!" Tio estis ŝia mortanta patrino.
De tempo al tempo ŝi aŭdis, kiel ŝian nomon eldiris ŝiaj malnovaj gemastroj, kaj la mastrino kun sia milda koro diradis: "Ĉu mi iam vin revidos, Inger? Oni ne scias, kien oni povas veni!"
Sed Inger komprenis, ke ŝia bona mastrino neniam povas veni tien, kie ŝi mem estas.
Tiel denove pasis iom da tempo, longa kaj maldolĉa.
Jen Inger denove aŭdis eldiron de ŝia nomo kaj vidis, ke super ŝi brilas kvazaŭ du helaj steloj. Tio estis du mildaj okuloj, kiuj sur la tero fermiĝis. Depost tiu tempo, kiam la malgranda knabineto senkonsole ploris pri "la malfeliĉa Inger", pasis tiom multe da jaroj, ke el la infano fariĝis maljuna virino, kiun nun Dio volis voki al si; kaj ĝuste en tiu momento, kiam ŝiaj pensoj forliberiĝis de ŝia tuta vivo kaj direktiĝis supren, ŝi rememoris, kiel ŝi, estante malgranda infano, devis maldolĉe plori ĉe la aŭskultado de tiu historio. Tiu tempo kaj tiu impreso tiel vive staris antaŭ la animo de la maljuna virino en la horo de ŝia morto, ke ŝi tute laŭte ekpreĝis: "Certe mi ankaŭ, simile al Inger, ne respektis la donojn de via beno, certe mi ankaŭ estis malhumila, sed vi en via favorkoreco ne lasis min fali, sed vi tenis min rekte! Ne forlasu min en mia lasta horo!"
Kaj la okuloj de la maljunulino fermiĝis, kaj antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis la vido en la kaŝitaĵon, kaj ĉar Inger okupis ŝiajn lastajn pensojn, tial ŝi vidis ŝin, vidis, kiel profunden ŝi estis tirita, kaj ĉe tiu vido la pia virino ekploris kiel infano, ŝi staris en la ĉiela regno kaj ploris pri la malfeliĉa Inger. La ploro kaj la preĝo sonis kiel eĥo malsupren en la kaviĝintan malplenan ŝelon, kiu ĉirkaŭkovris la katenitan turmentatan animon; ĉi tiu venkiĝis de la neniam esperita amo, kiu subite estis sentigita al ŝi: anĝelo de Dio ploris pri ŝi. Per kio ŝi meritis tiun favoron! La turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo kaj ektremis sub larmoj tiel, kiel Inger neniam estis havinta la kapablon plori. Malĝojo kaj aflikto pri si mem plenigis ŝin, ŝajnis al ŝi, ke neniam povas malfermiĝi por ŝi la pordo de favorkoreco, kaj dum ŝi tion konsciis en plej profunda konsterniteco, subite ekbrilis radio malsupren en la inferan abismon. La radio alproksimiĝis kun forto pli granda ol la forto de ia suna radio, kiu disfandas la neĝan homon, kiun la knaboj starigis sur la korto; kaj tiam, pli rapide ol la neĝa floko, kiu falis sur la varman buŝon de infano kaj fandiĝas, vapore dissolviĝis la ŝtoniĝinta figuro de Inger. Malgranda birdo fulmorapide ekflugis supren al la homa mondo, sed timeme ĝi tremis antaŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj kaj serĉis por si rapide kaŝiĝejon en malluma truo, kiun ĝi trovis en ruiniĝinta muro. Tie ĝi sidis kaj kaŭris, tremante per la tuta korpo; neniun sonon ŝi povis eligi el si, ĉar mankis al ĝi voĉo. Longan tempon ĝi tie sidis, antaŭ ol ĝi povis trankvile vidi kaj senti la tutan belegecon, kiu tie ĝin ĉirkaŭis. Jes, belegeco ĝin ĉirkaŭis. La aero estis tiel freŝa, la luno lumis tiel hele, la arboj kaj arbetaĵoj odoris tiel dolĉe. Kaj estis tiel agrable kaj komforte tie, kie ĝi sidis, ĝia pluma vesto estis tiel pura kaj delikata. Ha, kiel ĉio kreita estas plena de amo kaj belo! Ĉiuj tiuj pensoj, kiuj emociis la bruston de la birdo, volis elverŝiĝi per kanto, sed la birdo ne povis kanti. Volonte ĝi kantus kiel la kukolo kaj najtingalo en printempo. La bona Dio, kiu aŭdas ankaŭ la mutan glorkanton de la vermo, aŭdis ankaŭ ĉi tiun glorkanton, kiu leviĝis per dankaj akordoj kaj sonis kiel la psalmo en la brusto de David, antaŭ ol ĝi ricevis vortojn kaj melodion.
Tiuj kantoj sen vortoj en la daŭro de semajnoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo; ili devis eliĝi ĉe la unua flugilbato de bona faro, sed sen tiu faro tio ne estis ebla.
Jen alproksimiĝis la sankta Kristnaska festo. Unu vilaĝano tute apude de la muro starigis stangon kaj alligis al ĝi nedraŝitan avenan garbon, por ke ankaŭ la birdoj sub la ĉielo havu gajan Kristnaskan feston kaj agrablan festenon en tiu tempo, kiu memorigas pri la Savinto.
La suno leviĝis en la Kristnaska mateno kaj prilumis la avenan garbon, kaj ĉiuj pepantaj birdoj alflugis al la manĝdonanta stango. Tiam ankaŭ el la muro aŭdiĝis pepado; la ĉiam pli fortiĝanta penso esprimiĝis per sonoj, la malforta pepado estis himno de ĝojo, la penso pri bona faro estis vekita, kaj la birdo elflugis el sia truo. En la ĉiela regno oni bone sciis, kia birdo tio estis.
La vintro estis akra, la akvoj profunde glaciiĝis, la birdoj kaj bestoj de la arbaro trovadis nur tre malmulte da manĝaĵo. La malgranda birdo elflugis sur la landvojon kaj serĉis kaj trovis tie aŭ alie en la glitveturilaj tersulkoj ian grajneton; dum la eljungado ĝi trovis kelke da panpecetoj, el kiuj ĝi tamen manĝis nur malmulte, sed ĝi alvokis ĉiujn aliajn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon por si. Ĝi flugis en la vilaĝojn kaj urbojn, serĉis ĉirkaŭe, kaj ĉie, kie bona mano estis ŝutinta panpecetojn por la birdoj, ĝi manĝis mem nur malmulte da pecetoj kaj donis ĉion ceteran al la aliaj.
En la daŭro de la vintro la birdo kolektis kaj disdonis tiom multe da panpecetoj, ke ili kune havis la pezon de la tuta pano, sur kiun la malgranda Inger estis paŝinta, por ne malpurigi siajn ŝuojn; kaj kiam la lasta panpeceto estis trovita kaj fordonita, la grizaj flugiloj de la birdo fariĝis blankaj kaj etendiĝis.
"Jen mara alaŭdo flugas trans la maron!" diris la infanoj, kiuj vidis la blankan birdon; jen ĝi subakviĝis en la maron, jen ĝi leviĝis en la helan sunlumon. Estis tia brilo, ke oni ne povis vidi, kien ĝi flugas. La infanoj diris, ke ĝi flugas rekte al la suno.
Turgardisto Ole
\ Turgardisto Ole \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-09-22 \
"En la mondo ĉio iras supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren! Nun mi ne povas leviĝi pli alten!" diris la turgardisto Ole. "Supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto. En efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre."