Ĝi estas granda penso, ĝoja penso, se oni scias, ke iam falstelo falos sur nian tombon; estas vero, ke kun mia tombo tio ne okazos, neniu sunradio min dankos, ĉar ĉi tie troviĝas nenio, kio meritus dankon. Mi ne atingos ciron," diris Ole, "mia sorto en la mondo estas ricevi ŝmiraĵon."
Estis Novjara tago, kiam mi unu fojon denove iris sur la turon. Ole parolis pri la glasoj, kiuj estas malplenigataj ĉe la transiro de la malnova guto al la nova guto, kiel li nomis la jaron. Kaj li elmetis al mi sian historion pri la glasoj, kaj la esenco de liaj ideoj estis jena:
"Kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso kaj trinkas je la sano de la nova jaro. Oni komencas la jaron kun la glaso en la mano, por drinkistoj tio estas bona komenco! Oni komencas la jaron per enlitiĝo, por mallaborulo; tio ankaŭ estas bona komenco La dormado en la daŭro de la jaro ludos grandan rolon, la glasoj ankaŭ. Ĉu vi scias, kio loĝas en la glasoj?" li demandis. "Jes, tie loĝas sano, ĝojo kaj petolemeco, tie loĝas ĉagreno kaj maldolĉa malfeliĉo. Se mi nombros la glasojn, mi nombros kompreneble la grandaĵojn, kiujn la glaso kaŭzas ĉe la diversaj homoj.
Vidu, la unua glaso, ĝi estas la glaso de la sano! En ĝi kreskas la herbo de la sano, ĝi ĉirkaŭvolvas la arbon de la vivo, kaj en la fino de la jaro vi povas sidi en la laŭbo de la sano.
Prenu la duan glason. El ĝi leviĝas malgranda birdo, kiu pepas senkulpe gaje, tiel ke la homo aŭskultas kaj eble kunkantas la vivo estas bela, ni ne perdu la bonan humoron, kuraĝe antaŭen!
El la tria glaso leviĝas malgranda flugilhava knabeto, oni ne povas lin nomi anĝela infano, ĉar li havas sangon kaj menson de koboldo, ne por inciti, sed por fari ŝercojn. Li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon; li kuŝiĝas sur nia brusto kaj varmigas nin, tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj.
En la kvara glaso troviĝas nek herbo nek birdo nek knabeto; en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento, kaj tiun limlinion oni ne devas transpaŝi.
Se vi prenas la kvinan glason, tiam vi ploras pri vi mem, al vi fariĝas tiel bone kaj samtempe tiel malgaje, vi fariĝas tiel kortuŝita, aŭ via koro en ia alia maniero elmontriĝas; el la glaso kun laŭta bruo elsaltas princo karnavala, babilema kaj petolema. Li vin kuntiras, vi forgesas vian dignon, se vi ĝin havas, vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesite forgesi. Ĉio estas danco, kanto kaj bruo; la maskoj vin fortiras, la filinoj de la diablo, en tulo kaj silko, ili venas kun disliberigitaj haroj kaj belaj membroj, --- forŝiru vin, se vi povas.
La sesa glaso! Ha, en ĝi sidas Satano mem, malgranda, bele vestita, elokventa, treege komplezema vireto, kiu vin perfekte komprenas, pri ĉio diras, ke vi estas prava, via propra Mi! Li venas kun lanterno kaj akompanas vin hejmen. Ekzistas malnova legendo pri la sanktulo, kiu devis elekti unu el la sep mortmeritaj pekoj, kaj li elektis tiun, kiu ŝajnis al li la plej malgranda, la drinkemecon, sed en ĝi li faris ankaŭ la ses aliajn pekojn. La homo kaj la diablo intermiksas sian sangon, tio fariĝas ĉe la sesa glaso, kaj tiam abunde kreskas en ni ĉiuj malbonaj ĝermoj. Ĉiu el ili fariĝas potenca, kiel la Biblia grajno de sinapo, elkreskas kiel arbo, kaj al la plejmulto tiam restas nenio alia por fari ol migri en la fandofornon kaj lasi sin refandi.
Tio estas la historio pri la glasoj!" diris la turgardisto Ole, "kaj oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro; mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj!"
Tio estis la dua vizito ĉe Ole; se vi deziras aŭdi pli, oni devas fari pluajn vizitojn.
Anneto
\ Anneto \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-09-22 \
Anneto estis kiel lakto kaj sango, juna kaj gaja kaj belaspekta; ŝiaj dentoj estis tiel blankaj, ŝiaj okuloj brulis tiel klare, ŝia piedo estis tiel facila en la dancado, kaj ŝia animo estis ankoraŭ pli facila! Kio povis fariĝi el tio? --- "La abomeninda knabo!" --- Jes, bela li ne estis! Li estis donita por prizorgado al taglaboristino. Anneto estis prenita en la grafan palacon kaj sidis en belega ĉambro en silkaj kaj veluraj vestoj; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi, neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton, ĉar tio povus fari al ŝi malutilon, kaj kontraŭ tio oni devis ŝin gardi: ŝi mamnutradis la grafan infanon; ĝi estis delikata kiel princo, bela kiel anĝelo. Kiel forte ŝi amis tiun infanon! Ŝia propra infano troviĝis en la loĝejo de la taglaboristino, kie la poto ne estis plena, sed la buŝo estis plena, kaj ordinare neniu tie estis hejme. La knabeto ploradis, sed kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; li ploradis ĝis endormiĝo, kaj en la dormo oni sentas nek malsaton nek soifon, la dormo estas bela elpenso. Kun la tempo --- la tempo kreskigas la malbonajn herbojn, oni diras, --- ankaŭ la knabo de Anneto elkreskis, kvankam li restis malaltkreska; sed kun la familio, kiu pro mono prenis lin al si, li tute kunkreskiĝis. Anneto liberiĝis de li por ĉiam, ŝi estis nun urbanino, vivis en bona stato kaj portis ĉapelon. Sed neniam ŝi iris al la familio de la taglaboristino, ĉi tiu loĝis tro malproksime de la urbo, Anneto tie eĉ nenion havis por fari; la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin bone, por sia vivteno li povis jam mem zorgi, kaj tial li paŝtadis la ruĝan bovinon de Mads Jensen. Gardi brutojn li povosciis, kaj laboron li volis havi.
La ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo kaj bojas kontraŭ ĉiu pasanto, en pluva vetero ĝi enrampas internen kaj kuŝas seke kaj varme. La knabo de Anneto sidadis en sunlumo sur rando de foskavo kaj pritranĉadis pecon da ligno; en printempo li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton; la espero pri tio feliĉigis lin, sed ili ne donis fruktojn. En neĝo kaj pluvo li sidadis, kaj la akra vento poste sekigadis al li la vestaĵon sur la korpo. Kiam li venis hejmen, li estis puŝata kaj batata; li estis malbela kaj abomeninda, pri tio ĉiuj konsentis. Li alkutimiĝis al tio, li neniam spertis amon.
Kiel vivis la knabo de Anneto? Jes, kiel li povis vivi? Lia sorto estis: "neniam sperti amon".
De la tero la sorto ĵetis lin sur la maron. Li iris en servadon sur mizeran ŝipeton, tie li sidadis ĉe la direktilo, dum la ŝipisto drinkis. Malpura kaj malbela li estis, malvarma kaj manĝegema; oni povus pensi, ke li neniam estis sata, kaj tia li efektive neniam estis.
Estis malfrua sezono, regis kruda, malseka, ventega vetero. La vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj, precipe sur la maro, kaj malgraŭ tio sur la libera maro naĝis mizera ŝipeto kun nur du homoj, oni povis preskaŭ diri, ke nur kun unu kaj duono da homoj; tio estis la ŝipisto kaj lia servisto. Dum la tuta tago estis nur speco de krepusko, nun fariĝis pli mallume, estis akra malvarmo. La ŝipisto trinkis glaseton da brando, por varmigi interne. Li elprenis la botelon kaj ankaŭ la glaseton, supre ĝi estis sendifekta, sed la piedo estis derompita kaj anstataŭigita per blue farbita ligna ŝtipo. Glaseto da brando, pensis la ŝipisto, efikas bone, sed du efikas pli bone. La ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj. Malbela li estis, liaj haroj estis hirtaj, lia kresko estis malalta-dika, preskaŭ kripla; li estis filo de la taglaboristo, sed en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto.
La vento fajfis, la ŝipo flugis rapide! La vento puŝegis la plenblovitan velon, kun ventega rapideco la malgranda ŝipeto tranĉis la ondojn. Ĉio ĉirkaŭe estis kruda, malseka, sed povis fariĝi ankoraŭ pli malbone. Halt'! Kio tio estis? Kio ekpuŝiĝis, kio krevis, kio fariĝis al la ŝipeto? Ĝi turniĝis ĉirkaŭ si mem. Ĉu falis pluvego, ĉu leviĝis ondego? La servisto ĉe la direktilo ekkriis laŭte: "En la nomo de Jesuo!" La ŝipeto surpuŝiĝis sur potencan rifon kaj iris al la fundo kiel malnova ŝuo en la vilaĝa lageto, iris al la fundo, kiel oni diras ordinare, kun siaj homoj kaj musoj. Da musoj tie estis sufiĉe, sed da homoj nur unu kaj duono: la ŝipisto kaj la knabo de la taglaboristo. Neniu tion vidis krom la kriantaj mevoj kaj la fiŝoj en la profundo, sed ankaŭ ĉi tiuj ne vidis tion klare, ĉar ili ektimigite saltis flanken, kiam la akvo brue verŝiĝis en la dronantan ŝipon. Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo; entombigitaj ili estis ambaŭ; entombigitaj, forgesitaj! Nur la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis gŝin supre. La glaseto portiĝis sur la akvo, por ie disrompiĝi kaj esti alpelita al la bordo, kie kaj kiam? Nu, tio cetere ne estis ja grava! Nun ĝi finis sian servadon kaj estis amita. Kun la filo de Anneto la afero estis alia! Tamen en la ĉiela regno neniu animo povos plu diri: "li neniam estis amita!"